963. Ĉu Dio zorgas mem pri ĉiu homo? Ĉu Li ne estas tro granda kaj ni tro malgrandaj, por ke ĉiu aparta individuo havu ian valoron en Liaj okuloj?
«Dio zorgas pri ĉiuj estaĵoj, kiujn Li kreis, kiel ajn malgrandaj ili estas; nenio estas tro bagatela por Lia boneco».
964. Ĉu Dio bezonas atenti ĉiun el niaj agoj, por nin rekompenci aŭ puni? Ĉu la plimulto de tiuj agoj ne estas sensignifaj por Li?
«Dio havas Siajn leĝojn, kiuj kontrolas ĉiujn viajn farojn: se vi malobeas tiujn leĝojn, vi kulpas. Sendube, kiam iu homo faras ian eksceson, Dio ne eldiras kontraŭ li sentencon, ekzemple: Vi estis manĝegema, mi punos vin; sed Li difinis limon al la nutrobezono; malsanoj kaj ofte morto estas rezultatoj de ekscesoj: jen la puno; ĉi-tiu rezultas el malobeo je la leĝo. Okazas same pri ĉio».
Ĉiuj niaj agoj estas submetitaj al la leĝoj de Dio, ĉiu el niaj agoj, kiel ajn malgrava ĝi ŝajnas al ni, povas esti malobeo je tiuj leĝoj. Se ni ricevas la sekvojn de tiu malobeo, ni do plendu nur kontraŭ ni mem, ĉar ni mem estas la kaŭzintoj de nia estonta feliĉo aŭ malfeliĉo.
Ĉi-tiu veraĵo fariĝas sentebla per jena apologo:
«Unu patro donis al sia filo edukadon kaj instruadon, tio estas, la rimedojn, por ke la junulo sciu konduti. Li donis al ĉi-tiu kampon por kultivado, kaj diris: Jen vi havas la regulon, kiun vi observu, kaj ĉiujn ilojn necesajn, por ke ĉi-tiu kampo estu fruktodona kaj certigu al vi ekzistadon. Mi donas al vi instruadon, por ke vi komprenu tiun regulon; se vi ĝin observos, via kampo multe produktos kaj havigos al vi ripozon en via maljuneco; alie, ĝi nenion produktos kaj vi mortos de malsato. Tion dirinte, li lasis la junulon laŭvole agadi».
Ĉu ne estas vere, ke tiu kampo produktos laŭ la zorgoj por ties kultivado, kaj ke ia ajn malatento portos malutilon al la rikolto? La filo, kiam maljuna, estos feliĉa aŭ malfeliĉa, laŭ tio, ĉu li observis aŭ ne la regulon difinitan de lia patro. Dio estas ankoraŭ pli antaŭvidema, ĉar Li ĉiumomente avertas nin, ke ni faras bonon aŭ malbonon. Li sendas al ni Spiritojn, kiuj nin inspiras, sed ni ilin ne aŭdas. Estas ankoraŭ unu diferenco, nome: Dio ĉiam konsentas al la homo rimedon, nome novajn ekzistadojn, por ke la homo povu kompensi siajn pasintajn erarojn; kontraŭe, la filo, pri kiu ni parolas, jam havas nenian rimedon, se li misuzis sian tempon.
965. Ĉu la suferoj kaj ĝuoj de la animo post la morto estas iel materiaj?
«Ili ne povas esti materiaj, ĉar animo ne estas materio: la simpla natura saĝo tion diras. Tiuj suferoj kaj ĝuoj tute ne estas karnaj, kaj tamen ili estas miloble pli vivaj, ol tiuj, kiujn vi spertas sur la Tero, ĉar la Spirito, jam liberigita, estas pli impresema; materio jam ne malakrigas liajn sensacojn». (237 ĝis 257).
966. Kial la homo havas pri suferoj kaj ĝuoj en la estonta vivo iafoje tiel materiecan kaj absurdan koncepton?
«Lia intelekto ankoraŭ ne sufiĉe elvolviĝis. Ĉu infano komprenas tiel bone, kiel matura homo? Cetere, tiuj konceptoj dependas ankaŭ de tio, kion oni instruis al li; pri tio reformo estas nepre necesa».
«Via parolo estas ankoraŭ tro nekompleta por esprimi tion, kio troviĝas trans via komprenpovo; komparoj estis do necesaj, kaj tiujn imagojn kaj figurojn vi prenis por la realaĵo; sed, proporcie kiel la homo kleriĝas, lia penso komprenas aferojn, kiujn parolo ne povas esprimi».
967. En kio konsistas la feliĉo de la bonaj Spiritoj?
«En tio, ke ili konas ĉiujn aferojn, ne portas malamon, ĵaluzon, envion, ambicion, ian-ajn el la pasioj, naskantaj la malfeliĉon de la homoj. La amo, ilin interliganta, estas por ili fonto de superega feliĉo. Ili ne spertas bezonojn, suferojn kaj afliktojn de la materia vivo; ili estas feliĉaj pro la bono, kiun ili faras; cetere, la feliĉo de la Spiritoj estas difinita laŭ ilia nivelo. Estas vere, ke nur la puraj Spiritoj ĝuas la superegan feliĉon, sed ne ĉiuj ceteraj estas malfeliĉaj; inter la malbonaj kaj la perfektaj ekzistas multego da gradoj, ĉe kiuj la ĝuoj rilatas kun la morala stato. Tiuj, sufiĉe progresintaj, komprenas la feliĉon de tiuj alvenintaj pli frue ol ili, kaj ĝin aspiras, sed tio estas motivo por fervoro, ne por envio; ili scias, ke ĝin atingi dependas de ili mem; ili klopodas por tiu celo, sed kun la trankvileco de pura konscienco; kaj ili sentas sin feliĉaj, ke ili ne devas suferi kiel la malbonaj».
968. Vi alkalkulas la neekziston de materiaj bezonoj al la nombro de la feliĉokondiĉoj de la Spirito; sed, ĉu la kontentigo de tiuj bezonoj ne estas, por la homo, fonto de ĝuoj?
«Jes, de la bestaj ĝuoj; kaj, kiam vi jam ne povas kontentigi tiujn bezonojn, tio estas turmento».
969. Kiel ni komprenu la aserton, ke la puraj Spiritoj estas kolektitaj en la sino de Dio, kun la sola okupo kanti laŭdojn al Li?
«Tio estas alegorio, pentranta ilian konon de la perfektaĵoj de Dio, ĉar ili Lin vidas kaj komprenas; sed tiun, kiel ankaŭ multajn aliajn alegoriojn, oni ne prenu laŭlitere. Ĉio en la Naturo, ekde sablero, prikantas, tio estas, proklamas la potencon, la saĝecon kaj la bonecon de Dio; sed ne kredu, ke la feliĉegaj Spiritoj staras en absorba rigardado por la tuta eterno: tiu estus stultega, teda feliĉo; ĝi estus, krome, feliĉo de egoisto, ĉar ilia ekzistado estus senfina neutilaĵo. Ili jam ne spertas la ĉagrenojn de la enkorpa ekzistado: tio estas jam ĝuo; krom tio, kiel ni diris, ili konas kaj scias ĉiujn aferojn; ili uzas sian sperton, por helpi la progreson de aliaj Spiritoj: tio estas ilia okupo kaj samtempe plezuro».
970. En kio konsistas la suferoj de la malsuperaj Spiritoj?
«Tiuj suferoj estas tiel diversaj kiel iliaj kaŭzoj; ili estas proporciaj al la grado da malsupereco, same kiel la ĝuoj al la grado da supereco. Jen resume, kion tiuj Spiritoj suferas: envii ĉion, kio mankas al ili, por ke ili estu feliĉaj, kaj ne povi ĝin ekhavi; rigardi la feliĉon, kaj ne povi ĝin atingi; sopiro, ĵaluzo, kolero, afliktego pro tio, kio malebligas al ili feliĉaj; konsciencoriproĉoj, nedirebla morala premateco. Ili deziregas ĉiajn ĝuojn kaj ne povas ĉi-tiujn kontentigi: jen, kio ilin turmentas».
971. Ĉu la influo, kiun la Spiritoj havas unuj sur aliajn, ĉiam estas bona?
«Ĉiam bonan havas la bonaj Spiritoj, ne estus necese diri; sed la malicaj penas deklini de la vojo de bono kaj de pento la Spiritojn, kiujn ili opinias facile tireblaj kaj kiujn ili ofte pelis en malbonon dum la vivo».
— Ĉu do la morto ne evitigas al ni tenton?
«Ne; sed la agado de la malbonaj Spiritoj estas multe malpli granda sur aliajn Spiritojn ol sur la homojn, ĉar ili ne havas kiel helpantojn la materiajn pasiojn». (996).
972. Kiel la malbonaj Spiritoj agas por tenti aliajn Spiritojn, se ili ne povas helpi al si per la pasioj?
«Kvankam pasioj ne ekzistas materie, tamen ili ankoraŭ ekzistas en la penso de la malsuperaj Spiritoj; la malbonaj konservas tiujn pensojn, kondukante siajn viktimojn al la lokoj, kie ili vidas siajn pasiojn kaj ĉion, kio povas eksciti tiujn sentojn».
— Sed, kion helpas tiuj pasioj, se ili jam ne havas realan objeton?
«Jen ĝuste la turmentego de la Spiritoj: avarulo vidas oron, kiun li jam ne povas posedi; diboĉulo, orgiojn, en kiuj li ne povas partopreni; fierulo, honorojn, kiujn li envias kaj kiujn li ne povas ricevi».
973. Kiuj estas la plej grandaj suferoj, kiujn la malbonaj Spiritoj povas elporti?
«Estas neebla ia ajn priskribo pri la moralaj turmentegoj, per kiuj iuj krimoj estas punataj; eĉ tiu, ilin suferanta, apenaŭ havigus al vi ian ideon pri ili; sed certe la plej terura sufero estas lia kredo, ke li estas senrevene kondamnita».