La homo faras pri la suferoj kaj ĝuoj post la morto pli aŭ malpli altan koncepton, laŭ la amplekso de sia intelekto. Ju pli li evoluas, des pli tiu koncepto altiĝas kaj perdas sian materian karakteron; li komprenas la aferojn en pli racia maniero kaj ne plu prenas laŭvorte la imagojn de figura parolo. La prudento, vidante pli klare kaj montrante al ni, ke la animo estas tute spirita estaĵo, asertas, pro tio mem, ke la animon ne povas tuŝi impresoj esence propraj al la materio, sed el tio ne sekvas, ke la animo estas ŝirmita kontraŭ suferoj, nek ke ĝi ne ricevas punon pro siaj eraroj. (237)
La komunikaĵoj de la Spiritoj havas kiel rezultaton montri al ni la estontan staton de l' animo, ne teorie, sed reale; ili metas antaŭ niajn okulojn ĉiajn okazojn de la transtomba vivo; sed, santempe, ili prezentas tiujn okazojn kiel tute logikajn sekvojn de la surtera vivo; kaj, kvankam senigitaj je la fantazia pompo, kreita de la homa imagemo, tamen ili ne estas malpli penigaj por la homoj, kiuj misuzis siajn kapablojn. La diverseco de tiuj sekvoj estas nekalkulebla; sed oni povas diri, entute, ke ĉiu estas punata laŭ sia peko: unuj, per la senĉesa vido de la farita malbono; aliaj, per konsciencoriproĉoj, timo, honto, dubo, izoleco, mallumo, lamkuneco de siaj amatoj; k t. p.
974. El kio originis la doktrino pri la eterna fajro?
«Imago, kiaj multaj aliaj, prenita por io reala».
— Sed, ĉu tiu timo ne rezultus bone?
«Vidu, ĉu ĝi havas grandan moderigan efikon, eĉ sur tiuj ĝin instruantaj. Se vi instruas aferojn, kiujn la prudento poste malakceptas, vi faras impreson, kiu estas nek longedaŭra nek edifa».
Ne kapablante, per sia parolo, prezenti al si la naturon mem de tiuj suferoj, la homo trovis nenian imagon, kiu estus pli energia ol la fajro, ĉar, por li, fajro estas la tipo de l' plej kruela turmento kaj la simbolo de l' plej forta ago; jen, kial la kredo je eterna fajro jam troviĝis en plej malproksima antikveco, kaj tiun kredon la modernaj popoloj heredis de l' antikvaj: ankaŭ pro tio, en figura parolo, oni diras: la fajro de l' pasioj, bruli de amo, de ĵaluzo, k t. p.
975. Ĉu la malsuperaj Spiritoj komprenas la feliĉon de l'justulo?
«Jes, kaj ĝuste tio ilin turmentegas; ĉar ili komprenas, ke ili ĝin ne rajtas pro sia propra kulpo; tial, la Spirito, kiam liberigita el la materio, sopiras al nova enkorpa ekzistado, ĉar ĉiu ekzistado, se ĝi estas bone travivata, povas iom malplidaŭrigi tiun turmenton. Tiam, li elektas provojn, per kiuj li pagus siajn erarojn; ĉar, eksciu, la Spirito suferas pro ĉia malbono, kiun li faris, aŭ kies memvola kaŭzo li estis, pro ĉia bono, kiun li povus fari sed kiun li ne faris, kaj pro ĉia malbono, deveninta de ne farita bono».
«La vaganta Spirito jam havas nenian vualon antaŭ si: li estas kvazaŭ elirinta el nebulego kaj vidas la distancon inter si kaj la feliĉo; tiam, li pli multe suferas, ĉar li komprenas, kiel kulpa li estas.Por li, jam ekzistas nenia iluzio: li vidas la realecon de la aferoj».
La Spirito, dum sia vagado en la spaco, kaptas por unu rigardo unuflanke ĉiujn siajn pasintajn ekzistadojn, aliflanke la promesitan estontecon, kaj komprenas, kiom multe li devas paŝi por ĝin atingi. Tiel same vojaĝanto, alveninta al la supro de monto, vidas la vojon iritan kaj la ankoraŭ irotan ĝis la celo.
976. Ĉu la vidaĵo, prezentata de la suferantaj Spiritoj, ne afliktas la bonan? Kia do estas la feliĉo de ĉi-tiuj, se ĝi estas tiel malserenigita?
«Tio ne afliktas ilin, ĉar ili scias, ke tiu situacio havos finon; ili helpas aliajn pliboniĝi kaj aletendas sian manon; tiu estas ilia okupo, kaj ĝojo tiam, kiam ili sukcesas».
— Tion oni komprenas, se tiuj estas fremdaj aŭ indiferentaj Spiritoj; sed, ĉu vidi la ĉagrenojn kaj suferojn de personoj, kiujn ili amis sur la Tero, ne nubigas la feliĉon de la bonaj Spiritoj?
«Se ili ne vidus tiujn suferojn, ili estus do fremdaj al vi post la morto; nu, la religio asertas, ke la animoj vin vidas; sed la Spiritoj rigardas viajn afliktojn el alia vidpunkto; ili scias, ke tiuj suferoj estas utila al via progreso, se vi eltenas viajn suferojn rezignacie; ili do pli multe ĉagreniĝas pro la manko de kuraĝo, kiu vin malfruigas, ol pro la suferoj mem, kiuj estas nur pasemaj».
977. Ĉar la Spiritoj ne povas kaŝi pensojn unuj antaŭ aliaj, kaj ĉar estas konataj ĉiuj iliaj agoj dum la vivo, ĉu el tio sekvas, ke kulpulo estas ĉiam apud sia viktimo?
«Ne povus esti alie, tiom diras la natura saĝo».
— Ĉu tiu diskonigado de ĉiuj niaj riproĉindaj agoj kaj la ĉiama ĉeesto de ties viktimoj estas puno por la kulpulo?
«Puno pli granda, ol kiel oni pensas; sed nur ĝis la kulpulo elpagos siajn erarojn, ĉu kiel Spirito, ĉu kiel homo, en novaj enkorpaj ekzistadoj».
Kiam ni troviĝas en la mondo de la Spiritoj, kie nia tuta pasinteco estas senvuala, bono kaj malbono, kiujn ni faris, estas egale konataj. Vane penos tiu, kiu faris malbonon, sin tiri el la rigardo de siaj viktimoj: ties neevitebla ĉeesto estos por li puno kaj senĉesa konsciencoriproĉo, ĝis li kompensos siajn erarojn; kontraŭe, virtulo trovos ĉie nur amikajn kaj bonvolajn rigardojn.
Por maliculo ne ekzistas, sur la Tero, pli granda turmento, ol la ĉeesto de liaj viktimoj; jen, kial li kiel eble plej evitas ilin. Kio estos al li tiam, kiam, sen la iluzio de l' pasioj, li komprenos la malbonon, kiun li faris; kiam li vidos malkaŝitaj siajn plej sekretajn agojn kaj senmaskigita sian hipokritecon; kiam li ne povos forkuri de la rigardo de siaj viktimoj? Dum la animo de maliculo estas turmentata de homo, de ĉagreno, de konsciencoriproĉoj, tiu de justulo ĝuas perfektan serenecon.
978. Ĉu la memoro de la okazaj eraroj, kiujn la animo faris, dum ĝi estis neperfekta, ne ombras ĝian feliĉon, eĉpost kiam ĝi elpuriĝas?
«Ne, ĉar ĝi elaĉetis siajn erarojn kaj venkis la provojn, al kiuj ĝi sin submetis por tiu celo».
979. Ĉu la provoj, kiujn la animo devas ankoraŭ trapasi por sia elpuriĝo, ne vekas en ĝi afliktan zorgon, kiu malserenigas ĝian feliĉon?
«En la ankoraŭ makulita animo, jes; jen, kial ĝi nur tiam ĝuas perfektan feliĉon, kiam ĝi estas tute pura; sed por tiu jam alte staranta, la penso pri la provoj ankoraŭ travivotaj estas neniel aflikta».
Animo, veninta al ia alta grado da pureco, jam ĝuas feliĉon; ia sento de dolĉa kontenteco ĝin penetras; ĝi plezuras pro ĉio, kion ĝi vidas, pro ĉio, kio ĝin ĉirkaŭas; leviĝas la vualo, kaŝinta al ĝi la misterojn kaj miregindaĵojn de l' kreitaĵaro, kaj la diaj perfektaĵoj aperas al ĝi kun sia tuta lumegeco.
980. Ĉu la simpatioligilo inter samordaj Spiritoj estas por ili fonto de feliĉo?
«La ligiteco de sin reciproke simpatiantaj Spiritoj por la bono estas por ili unu el la plej grandaj ĝuoj, ĉar ili ne timas vidi tiun ligitecon nubigita de egoismo. Ili formas, en la tute spirita mondo, samsentajn familiojn, kaj en tio konsistas la spirita feliĉo; same kiel en ĉi-tiu mondo vi grupiĝas laŭ kategorioj kaj plezuras, kiam vi estas kunigitaj. La pura, sincera amo, kiun ili sentas unu por alia, estas fonto de feliĉo, ĉar tie ne ekzistas falsaj amikoj nek hipokrituloj».
La homo antaŭĝuas tiun feliĉon sur la Tero, kiam li trovas animojn, kun kiuj li povas konfuziĝi per pura kaj sankta unuiĝo. En pli purigita vivo, tiu ĝuado estos dolĉega kaj senlima, ĉar li trovos nur simpatiajn animojn, kies amon la egoismo ne povas malvarmigi; ĉar, en la Naturo, ĉio estas amo: egoismojen, kio mortigas.
981. Cu, por la estonta stato de la Spirito, estas ia diferenco inter la Spirito, kiu dum sia vivo timis morton, kaj tiu, kiu ĝin rigardas indiferente, eĉ plezure?