Выбрать главу

Miĥail Bulgakov

LA MAJSTRO KAJ MARGARITA

…Nu, kiu estas vi?

— De l’ fort’ mi estas ono

Malbonvolema ĉiam, sed kauzant’ de bono.

Faŭsto

Parto unua

Ĉapitro 1

Neniam interparolu kun nekonato

Foje en Moskvo, dum malnormale varmega printempa sunsubiro, du civitanoj venis la ĝardenplacon de la Patriarĥa lageto. La unua, vestita per griza somera kompleto, estis malalta, diketa, kalva, sian malfrivolan ĉapelon li portis en la mano, kaj sur lia bone razita vizaĝo vastis kolosaj okulvitroj en nigra korna muntumo. La dua, larĝaŝultra juna viro kun senorda rufeta hararo kaj kvadratita kaskedo sur la nuko, surhavis buntan ĉemizon, ĉifitan blankan pantalonon kaj nigrajn sportoŝuojn.

La unua estis neniu alia ol Miĥaelo Aleksandroviĉ Berlioz, redaktoro de dika beletra revuo kaj la prezidanto de Massolit, unu el la plej grandaj Moskvaj literatur’asocioj. Lia akompananto estis la juna poeto Ivano Nikolaiĉ Ponirjov, verkanta sub la pseŭdonimo Senhejmulo.

Atinginte la ombron de apenaŭ verdiĝintaj tilioj, la literaturistoj tuj ĵetis sin al bunta budo kun surskribo «Biero kaj Trinkaĵoj».

Nu, oni notu la unuan strangaĵon de tiu terura maja vespero. Ne nur antaŭ la budo, sed en la tuta aleo paralela al la Malgranda Bronnaja strato, ne estis eĉ unu homo. Je horo, kiam oni apenaŭ povis spiri la varmegan aeron, kiam la suno, ardiginte Moskvon, en seka nebulo estis falanta ien trans Sadovaja-strato, neniu venis sub la tiliojn, neniu sidiĝis sur benkon, malplena estis la aleo.

— Mi petas mineral’akvon, — mendis Berlioz.

— Mineral’akvon mi ne havas, — ial ofendiĝis la virino en la budo.

— Ĉu vi havas bieron? — raŭkvoĉe demandis Senhejmulo.

— Bieron mi ricevos vespere, — respondis la virino.

— Do kion vi havas? — demandis Berlioz.

— Abrikot’akvon, sed varmetan, — diris la virino.

— Nu, donu, donu, donu!..

La abrikot’akvo eligis abundan flavan ŝaŭmon kaj la aero ekodoris je frizejo.

Sattrinkinte, la literaturistoj tuj komencis hiki, pagis kaj sidiĝis sur benkon vizaĝe al la lageto kaj dorse al la Malgranda Bronnaja strato.

Tiam okazis la dua strangaĵo, kiu koncernis nur la redaktoron. Subite li ĉesis hiki, lia koro saltis kaj por unu momento ien trafalis, poste revenis, sed kun malakra pinglo en ĝin enpikita. Krome, Berlioz eksentis senkaŬŬŭzan, sed tiel fortan teruron, ke li volis tuj forkuregi de la Patriarĥa.

Berlioz angore rigardis ĉirkaŭen, sen kompreni, kio lin timigis. Li paliĝis, viŝis la frunton per la poŝtuko, pensis: «Kio min trafis? Tio ja neniam okazis… La koro stultumas… Forlasu mi ĉion kaj veturu en Kislovockon!»

Kaj jen la varmega aero plidensiĝis antaŭ li kaj formis travideblan civitanon tre strange aspektantan: ĵokea kaskedo sur la malgranda kapo; kvadratita kaj tro mallonga jaketo, same aera; dumetra staturo, sed la ŝultroj mallarĝaj; nekredeble maldika; kaj la mieno — bonvole atentu! — sarkasma.

La vivo de Berlioz evoluis tiel, ke li ne kutimiĝis al fenomenoj eksterordinaraj. Ankoraŭ pli paliĝinte, li malsprite rigardegis kaj konsternite pensis: «Tio ne estas ebla!..»

Sed tio ja estis, kaj la longa travidebla civitano pendolis antaŭ li dekstren kaj maldekstren sen tuŝi la teron.

La teruro tiom ekposedis la redaktoron, ke li fermis la okulojn. Kiam li ilin remalfermis, li vidis, ke ĉio estas finita, la vizio aerdisiĝis, la kvadratita malaperis, kaj samtempe la malakra pinglo foriĝis el la koro.

— Ho, diablo! — ekkriis Berlioz. — Ĉu vi scias, Ivano, ĵus min preskaŭ trafis sunfrapo. Mi eĉ kvazaŭ haluciniĝis. — Li provis rideti, sed en liaj okuloj ankoraŭ flagris la angoro kaj liaj manoj tremis.

Iom post iom li tamen trankviliĝis, unu fojon sin ventumis per la poŝtuko, kaj bravete dirinte: «Do, bone», li daŭrigis la parolon, interrompitan pro la trinkado de abrikot’akvo.

Poste oni eksciis, ke ĝi temis pri Jesuo Kristo. La problemo estis jena. La redaktoro mendis al la poeto grandan kontraŭreligian poemon por la sekva numero de la revuo. Tiu verkis la poemon, kaj eĉ tre rapide, sed bedaŭrinde ĝi neniom kontentigis la redaktoron. La ĉefan personon, Jesuon, la poeto pentris per tre malhelaj farboj, kaj tamen Berlioz opiniis, ke ĉio estas reverkenda. Nun li faris kvazaŭ prelegon pri Jesuo, por komprenigi al la poeto lian precipan eraron.

Malfacilas diri, kio fakte miŝelpis Senhejmulon: ĉu la bildokrea forto de lia talento, ĉu la kompleta malkono de la temo, sed lia Jesuo estis perfekte viva, ja viva, iam ekzistunta Jesuo, kvankam cetere, havanta ĉiujn malvirtojn Jesuo.

Nu, Berlioz penis pruvi al la poeto, ke gravas ne tio, kia estis Jesuo — ĉu bona aŭ malbona — sed la fakto, ke ĉi tiu kiel individuo tute ne ekzistis, kaj ke ĉiuj rakontoj pri li estas nur fikcio, ordinara mito.

Menciendas, ke la redaktoro estis erudiciulo, kaj tre lerte li referencis antikvajn historiistojn, ekzemple la faman Filonon el Aleksandrio, la kleregan Jozefon Flavion, kiuj eĉ per unu vorto ne menciis Jesuon. Evidentigante vastajn sciojn, li komunikis al la poeto, ke la loko en la libro dek kvina, ĉapitro kvardek kvara de la famaj Analoj de Tacito, kie temas pri la ekzekuto de Jesuo, certe estas posta falsa intermeto.

La poeto, por kiu ĉio rakontata de Berlioz estis novaĵo, atente aŭskultis, fiksrigardante tiun per siaj viglaj verdaj okuloj, kaj nur malofte li hikis, duonvoĉe malbenante la flavan abrikot’akvon.

— Ne estas eĉ unu orienta religio, — diris la redaktoro, — en kiu junulino, plej ofte virga, ne naskus dion. Kaj la kristanoj inventis nenion novan, same elpensinte sian Jesuon, kiu fakte neniam vivis. Jen kio estas precipe emfazenda…

La alta tenoro de Berlioz sonoris en la malplena aleo, kaj avancante en la labirinto, kien nur tre klera homo povas penetri sen la risko perdiĝi, li konigadis al la poeto pli kaj pli da interesaj kaj utilaj informoj pri la egipta Oziriso, bona dio kaj filo de la Ĉielo kaj de la Tero, pri la fenica dio Tamuzo, pri Marduko kaj eĉ pri la malpli konata timinda dio Vitzliputzli, kiun iam adoris la aztekoj en Meksikio.

Ĝuste kiam Berlioz rakontis al la poeto, kiel la aztekoj modlis figurojn de Vitzliputzli el pasto, en la senhoma aleo aperis viro.

Poste, kiam verdire jam estis malfrue, pluraj organizoj prezentis siajn raportojn pri tiu homo. Maleblas sen miro kompari la raportojn. Ekzemple, la unua atestis, ke la homo estis malalta, ordenta, kaj lamis je la dekstra piedo. La dua, ke li estis altega, havis platenajn dentokronojn kaj lamis je la maldekstra piedo. La tria lakone informis, ke la homo havis nenian apartaĵon.

Oni devas konstati, ke ĉiuj ĉi raportoj estas fuŝaj.

Antaŭ ĉio, la priskribato tute ne lamis kaj estis nek malalta nek altega, sed simple alta. Koncerne la dentojn, maldekstre li havis platenajn dentokronojn kaj dekstre orajn. Li surhavis multekostan grizan vestokompleton, kun kiu kolore akordis liaj eksterlandaj ŝuoj. Sian grizan bereton li brave oblikvigis al la orelo, subbrake li portis promenbastoneton kun nigra tenilo en formo de pudela kapo. Kvardekjara, laŭ la aspekto. Tordita buŝo. Bone razita. Nigrahara. La dekstra okulo: nigra, la maldekstra: ial verda. La brovoj: nigraj, kaj unu pli alta ol la alia.

Unuvorte, alilandano.

Pasinte preter la benko kie sidis la redaktoro kaj la poeto, li oblikve rigardetis ilin, haltis kaj subite eksidis sur la apudan benkon je du paŝoj de la amikoj.

«Germano…», pensis Berlioz.

«Anglo…», opiniis Senhejmulo. «Jen, ne varmegas al li surhavi la gantojn!»

Dume la alilandano rigardis ĉirkaŭen al la altaj domoj, kvadrate kadrantaj la ĝardenplacon; estis evidenta, ke la lokon li vidas unuafoje, kaj ke ĝi lin ekinteresis. Li fiksis la rigardon sur la supraj etaĝoj, kies vitroj blindige brile spegulis la rompitan sunon, por ĉiam forirantan de Berlioz; poste direktis ĝin malsupren, kie la vitroj komencis antaŭvesperece malheliĝi, ial ridetis indulge, duonfermis la okulojn, metis la manojn sur la bastonettenilon kaj la mentonon sur la manojn.