La alao, plirapidigante la troton, impetis sur la placon por transpasi ĝin flanke, preter la amaso, kaj rajdi plu laŭ la strateto ĉe la vitkovrita muro, per la plej mallonga vojo al la Kalva Monto.
Pasante antaŭ Pilato la alaestro, siriano malgranda kiel knabo kaj brunhaŭta kiel mulato, helvoĉe kriis ion kaj ŝire elingigis la glavon. Lia impetema, nigra, ŝvitmalseka ĉevalo abrupte haltis kaj baŭmis. Ĵetinte la glavon en la ingon la alaestro vipis la ĉevalon sur la kolon, igis ĝin repreni la ĝustan lokon kaj galope rajdis en la strateton. Lin sekvis, meze de polvonubo, liaj kavalerianoj en vicoj po tri, tremetis la pintoj de la malpezaj bambuolancoj, preter la prokuratoro estis rapide pasantaj brile, gaje nuddentaj vizaĝoj, kiuj ŝajnis aparte malhelaj sub la blankaj turbanoj.
Kirlante la polvon ĝis la ĉielo la alao malaperis en la strateto. Laste preter Pilato rajdis la kavaleriano kun sunflama trumpeto malantaŭ la dorso.
Per la mano sin ŝirmante kontraŭ la polvo, kun malkontenta grimaco, Pilato ekmovis sin pluen, al la pordego de la palaca ĝardeno, sekvate de la legiestro, la sekretario kaj la eskorto.
Estis proksimume la deka horo matene.
Ĉapitro 3
La sepa pruvo
— Jes, estis proksimume la deka horo matene, estiminda Ivano Nikolaiĉ, — diris la profesoro.
Kvazaŭ ĵus vekiĝinte, la poeto viŝis la vizaĝon per la mano kaj rimarkis, ke ĉe la Patriarĥa jam vesperas.
La akvo nigriĝis kaj sur ĝi jam estis glitanta malpeza boato, oni aŭdis plaŭdon de remilo kaj ridon de civitanino en la boato. Publiko aperis sur la benkoj de la aleoj — pli ĝuste, en la tri aliaj lateroj de la kvadrato, escepte tiun kie sidis niaj interparolantoj.
La ĉielo super Moskvo iel senkoloriĝis, en la alto tute klare videblis la plena luno, kvankam pale blanka, ankoraŭ ne ora. Oni spiris multe pli facile kaj la voĉoj sub la tilioj sonis pli milde, vesperece.
«Kiel do povis okazi, ke mi ne rimarkis lin plekti tutan novelon?», mirigite pensis Senhejmulo. «Ja estas jam vespero! Cetere, eble ne li rakontis ĉi ĉion sed mi endormiĝis kaj mem ĝin sonĝis, ĉu?»
Tamen estas pli verŝajna, ke rakontis la profesoro, ĉar alie necesus akcepti, ke la samon sonĝis ankaŭ Berlioz, kiu diris, atente rigardante la vizaĝon de la alilandano:
— Via rakonto, profesoro, estas tre interesa, kvankam ĝi tute malakordas kun la Evangelioj.
— Mi petas pardonon, — kun indulgema rideto respondis la profesoro, — ja vi devas scii pli bone ol iu ajn, ke absolute nenio el la skribita en la Evangelioj iam okazis, kaj se ni komencos referenci la Evangeliojn kiel historian fonton… — li denove ridetis kaj Berlioz konfuziĝis, ĉar ĝuste tion li mem diris al Senhejmulo kiam ili iris laŭ la Malgranda Bronnaja strato al la ĝardenplaco.
— Vi pravas, — diris la redaktoro. — Tamen mi timas, ke neniu povas certigi, ke tio, kion vi rakontis, fakte okazis.
— Ho, tamen! Iu povas certigi kion! — en misa rusa lingvo tre memfide respondis la profesoro kaj subite li kun mistera mieno geste invitis la amikojn proksimiĝi.
De ambaŭ flankoj ili sin klinis al li, kaj li diris, denove en la bona rusa, sen la misprononco kiu pro nesciata kialo jen aŭdiĝis, jen malaperis:
— Fakte… — la profesoro timeme rigardis ĉirkaŭen kaj mallaŭtigis la voĉon ĝis la flustro, — fakte mi mem ĉeestis ĉion. Kaj sur la balkono kun Poncio Pilato, kaj en la ĝardeno kiam li interparolis kun Kajafo, kaj sur la podio — sed kaŝe, kvazaŭ inkognite, tial mi petas vin nepre teni ĉion en plej granda sekreto, ŝŝ!..
Ekestis silento kaj Berlioz paliĝis.
— Ĉu… ĉu vi jam longe estas en Moskvo? — li demandis per ŝanĝiĝinta voĉo.
— Mi ĵus venis en Moskvon, — perplekse respondis la profesoro, kaj nur ĉi tiam la amikoj rigardis lin pli atente en la okulojn kaj vidis, ke la maldekstra, la verda, estas tute freneza, dum la dekstra estas senesprima, nigra, malviva.
«Nun ĉio klaras!» pensis Berlioz ekscitite, «tute simple, venis freneza germano, aŭ eble li ĵus freneziĝis ĉe la Patriarĥa. Bela historio!»
Jes, tio klarigis ĉion: la strangegan matenmanĝon ĉe la forpasinta filozofo Kantio, la idiotajn parolojn pri la oleo kaj Anjo, la antaŭdirojn pri la fortranĉota kapo kaj la reston — la profesoro estis mense malsana.
Berlioz tuj komprenis, kio estas farenda. Sin retroĵetinte sur la benk’apogilon li palpebrumis al Senhejmulo malantaŭ la dorso de la profesoro kvazaŭ dirante: «Ne spitu lin!» — sed la konsternita poeto ne komprenis liajn signojn.
— Jes, jes, certe, jes, — ekscitite parolis Berlioz, — finfine ĉio ĉi estas ebla! Nu tute ebla, kaj Poncio Pilato, kaj la balkono, kaj la resto… Ĉu vi venis sola aŭ kun via edzino?
— Sola, sola, mi ĉiam estas sola, — amare respondis la profesoro.
— Do, kie estas viaj pakaĵoj, profesoro, — mielvoĉe demandis Berlioz, — ĉu en Métropole? Kie vi enhoteliĝis?
— Ĉu mi? Nenie, — respondis la freneza germano, pelante sur la lageto la angoran kaj sovaĝan rigardon de sia verda okulo.
— Kiel do? Sed kie vi loĝos?
— En via loĝejo, — kun subita impertinenteco respondis la frenezulo kaj palpebrumis.
— Mi… mi tre ĝojas, — ekbalbutis Berlioz, — sed vidu, en mia loĝejo estos al vi malkomforte… Dum en Métropole estas ravaj numeroj, ĝi estas bonega hotelo.
— Kaj la diablo, ĉu ankaŭ la diablo ne estas? — subite la profesoro gaje demandis Senhejmulon.
— Ankaŭ…
— Ne kontraŭdiru! — senvoĉe, nur per la lipoj flustris Berlioz, sin ĵetinte malantaŭ la dorson de la profesoro kaj terure grimacante.
— Ne estas ja ia ajn diablo! — maltrafe ekkriis Ivano Nikolaiĉ, tute malspritigite de ĉiuj ĉi sensencaĵoj. — Tie sufiĉus nenia pacienco! Vi ĉesu frenezumi!
Ĉi tiam la malsanulo ekridegis tiel, ke el la tilio super la sidantoj elflugis pasero.
— Nu, jen kio ĉe vi estas vere amuza, — eligis la profesoro skuate de la ridego, — oni demandu vin pri io ajn, ĝi nepre mankas! — Abrupte li ĉesis ridi kaj — la fenomeno kutima ĉe mensa malsano — de la ridego li pasis al la alia ekstremo, incitiĝinte li malmilde krietis: — Ĉu tamen ne estas?
— Trankviliĝu, profesoro, trankviliĝu, — murmuradis Berlioz klopodante ne spiti la malsanulon. — Bonvolu resti ĉi tie kun kamarado Senhejmulo, mi nur telefonos tre rapide de la strat’angulo kaj poste ni vin kondukos kien ajn vi volos. Ja vi ne konas la urbon…
La planon de Berlioz endas taksi ĝusta: necesis tuj kuri al la plej proksima telefonbudo kaj sciigi al la Alilandanburoo ke jen, en la ĝardenplaco de la Patriarĥa lageto sidas veninta el eksterlando konsilisto en evidente malnormala stato. Do, oni faru ion, ja okazas ia malagrabla misaĵo.
— Do, vi volas telefoni… Nu, telefonu, — malgaje konsentis la malsanulo, kaj kun subita pasio li aldonis: — Tamen adiaŭante mi vin petegas, kredu almenaŭ je tio, ke la diablo ekzistas! Pri io plia mi eĉ ne parolas. Sciu, ke pri tio estas sepa pruvo, la plej certa! Kaj ĝi tuj iĝos al vi prezentita.
— Bone, bone, — diradis Berlioz per false dolĉeta voĉo. Li palpebrumis al la ĉagrenita poeto, kiun neniel ĝojigis la neceso gardi la frenezan germanon, kaj impetis al tiu elirejo de la ĝardeno, kiu estas ĉe la angulo de la Malgranda Bronnaja kaj Jermolajevskij-strateto.
Nu, la profesoro tuj resereniĝis kaj kvazaŭ resaniĝis.
— Miĥaelo Aleksandroviĉ! — li postkriis al Berlioz.
Tiu skuiĝetis kaj sin returnis, sed lin tuj trankviligis la penso ke ankaŭ lian nomon la profesoro povis trovi en gazetoj. La profesoro metis la manojn voĉtube antaŭ la buŝo kaj kriis:
— Ĉu mi tuj sendigu telegramon al via onklo en Kievon?