Выбрать главу

Saltetante sur la granitaj ŝtupoj por iomete sin sekigi, li revenis al la loko kie antaŭ kelkaj minutoj li lasis sian vestaron al la prizorgo de la barbulo, kaj tie evidentiĝis, ke malaperis ne nur la gardataĵo sed ankaŭ la gardanto. Sur la loko, kien la poeto metis siajn vestojn, restis nur longa striita kalsono, la ĉifoniĝinta zonbluzo, la kandelo, la ikoneto kaj alumetujo. En senpova furiozo Ivano minacis per la pugno iun en la malproksimo kaj surmetis la lasitan.

Du aferoj maltrankviligis la poeton: unue, estis perdita lia Massolita membrokarto, kiun li kutimis ĉiam havi kune, kaj due, ĉu tiel vestite li povos sen malhelpo pasi tra Moskvo? En kalsono… Jes, tio ja koncernas neniun — kaj tamen povas estiĝi ĉikano.

Li forŝiris la butonojn ĉe la maleoloj, esperante per tio akceptigi la kalsonon kiel someran pantalonon, prenis la ikoneton, la kandelon kaj la alumetojn, kaj ekiris dirinte al si mem:

— Al Gribojedovo! Sendube, li estas tie.

La urbo jam estis vivanta sian vesperan vivon. Tintante per la ĉenoj, kamionoj rapidis tra la polvo, sur ilia ŝarĝplato, sur sakoj, ripoze kuŝis viroj. Ĉiuj fenestroj estis malfermitaj kaj trans ĉiu lumis lampo kun oranĝkolora ŝirmilo. El la fenestroj, el la pordoj kaj el la pordegoj, el la mansardoj, el la keloj kaj el la kortoj venis raŭka muĝo de la polonezo el la opero «Eŭgeno Onegin».

Tio, kion antaŭtimis Ivano, realiĝis: lia aspekto ekscitis skandalan interesiĝon, la pasantoj sin returnadis por lin rigardi. Tial li decidis forlasi la grandajn stratojn kaj avanci tra la flankaj stratetoj, kie la homoj estas malpli molestemaj, kie malpli probablas, ke oni ĝenados nudpiedan viron per demandoj pri lia kalsono, eĉ se ĝi obstine malsimilas someran pantalonon.

Ivano eniris la misteran stratetaron de Arbat’. Li sin ŝovis laŭ la muroj, ŝteliste rigardante ĉirkaŭen, fojfoje sin kaŝante en domoj malantaŭ ŝtupareja pordo, evitante semaforajn stratkruciĝojn kaj la elegantajn ambasadorejajn pordegojn.

Kaj en lia tuta malfacila vojo neesprimeble lin ial turmentis la ĉiea orkestro, de kiu akompanate, peza baso kantis pri sia amo al Tatiana.

Ĉapitro 5

La incidento en Gribojedovo

La malnova, duetaĝa, kremkolora palaceto situis ĉe la Bulvardoringo, meze de magra ĝardeno apartigita disde la trotuaro per punte gisita, fera krado. Negranda placo antaŭ la domo estis asfaltizita; vintre tie altis neĝoamaso kun ŝpato, sed ĉiun someron, ŝirmite per tola markezo, la loko iĝis bonega ĝardenrestoracio.

La palaceto havis la nomon Domo de Gribojedov, ĉar laŭfame, ĝi iam apartenis al onklino de la verkisto Aleksandro Sergejeviĉ Gribojedov. Verdire, pri tiu aparteno ni ne certas. Fakte ni emas opinii, ke la palacethava onklino neniam ekzistis. Tamen la domo havis tiun nomon, kaj Moskva babilulo eĉ rakontadis, kvazaŭ tie en la supra etaĝo, en la ronda salono kun kolonaro, la eminenta verkisto legis fragmentojn el sia teatraĵo «La Malfeliĉo esti tro Sprita» al la indikita onklino, mole duonkuŝanta sur sofo. Cetere, la diablo ĝin scias, eble li tamen legis, tio ja tute ne gravas!

La grava estas, ke nun la domo apartenis al Massolit, la asocio kiun la malfeliĉa Miĥaelo Aleksandroviĉ Berlioz estris ĝis sia apero ĉe la Patriarĥa lageto.

Laŭ la ekzemplo de la Massolitanoj, anstataŭ la longan «La Domo de Gribojedov» ĉiuj kutimis diri simple Gribojedovo: «Hieraŭ mi du horojn vicumis en Gribojedovo.» — «Kaj rezulte?» — «Du monatoj en Jalto.» — «Bona predo!»; aŭ: «Iru al Berlioz, hodiaŭ li akceptas en Gribojedovo de la kvara ĝis la kvina», ktp.

Massolit sin instalis en Gribojedovo tiel bone kaj komforte, ke ion pli oportunan ne eblas eĉ imagi. Enirinte, oni antaŭ ĉio nevole atentis la anoncojn de diversaj sportsocietoj, la individuajn kaj grupajn fotojn de Massolitanoj, kiuj (la fotoj) estis abunde pendigitaj sur la muro de la ŝtuparo kondukanta al la supra etaĝo.

Jam la unua pordo en la supra etaĝo prezentis grandan skribaĵon: Fiŝkaptista-Vilaa Sekcio kaj tuj sube estis desegnita karaso mordanta la hokon.

Sur la pordo de la ĉambro n-ro 2 estis skribita io ne tuj komprenebla: «Unutaga krea vojaĝo — ĉe M.V. Falsina».

La sekva pordo havis lakonan sed tute nekompreneblan surskribon: Parodiklino. Irante plu, la okaza vizitanto tute perdiĝis inter la buntaj anoncoj sur la juglandolignaj onklinaj pordoj: «Enviciĝo pri papero ĉe Pokljovkina», «Kaso», «Personaj Kontoj de la Skeĉistoj» ktp.

Traborinte longegan vicon, kies vosto estis malsupre, ĉe la pordistejo, oni povis legi la skribaĵon sur pordo, senĉese atakata de la amaso: «Loĝado».

Post la Loĝado etendiĝis luksa afiŝo. Ĝi prezentis rokon sur kies kresto rajdis kaŭkazano en burko kaj kun fusilo malantaŭ la dorso. Malpli alte estis palmoj kaj balkono, sur la balkono sidis juna viro kun bukla hartufo, li rigardis ien supren per tre-tre viglaj okuloj kaj tenis en la mano fontoplumon. La teksto: «Plentempaj kreaj forpermesoj, la daŭro — de du semajnoj (novelo) ĝis unu jaro (romantrilogio). Jalto, Suuk-Su, Borovoje, Ciĥisdziri, Maĥinĝauri, Leningrado (la Vintra Palaco)». Ankaŭ ĉe tiu pordo estis atendovico, sed ne tro granda, ne pli ol cent kvindek homoj.

Irante plu, supren kaj malsupren, laŭante la kapricajn turnojn de la Domo de Gribojedov, oni pasis preter «Estraro de Massolit», «Kasoj n-ro 2, 3, 4, 5», «Redakcio», «Prezidanto de Massolit», «Bilardejo», diversaj akcesoraj ejoj — ĝis la kolonara salono, kie la onklino iam ĝuis la komedion de sia genia nevo.

Do, apenaŭ enirinte Gribojedovon, ĉiu vizitanto, se li ne estis senespere stulta, de sia unua rigardo komprenis, kiom prosperas la feliĉuloj Massolitanoj, kaj nigra envio tuj komencis ronĝi lian koron. Samtempe li amare riproĉadis al la ĉielo, ke ĝi lin ne dotis je literatura talento, sen kiu, memkompreneble, absolute vana estis ĉia revo pri la Massolita membrokarto, la bruna, orranda, odoranta je multekosta ledo, de la tuta Moskvo konata membrokarto.

Kiu pledu favore al la envio? Tutcerte la sento estas malnobla, sed oni konsideru ankaŭ la situacion de la vizitanto. Ĉar tio, kion li vidis en la supra etaĝo, estis ja ne ĉio, eĉ ne ĉio precipe enviinda. La tutan ter’etaĝon de la onklina domo okupis restoracio, kaj kia restoracio! Prave oni opiniis ĝin la plej bona en Moskvo. Ne nur tial, ke ĝi situis en du grandaj salonoj sur kies volbo estis pentritaj siringviolaj ĉevaloj kun Asiria kolhararo; ne nur tial, ke sur ĉiu tablo staris lampo vualita per ŝalo; ne nur tial, ke tien ne povis penetri ĉiu ajn pasanto — sed ankaŭ pro tio, ke per la kvalito de siaj manĝaĵoj Gribojedovo tute eklipsis ĉiun ajn restoracion en Moskvo, kaj ĉar tiuj manĝaĵoj estis ofertataj je tre modera, neniel embarasa prezo.

Tial tute ne mirinda estas la interparolo, kiun la aŭtoro de tiuj verfidelaj linioj foje aŭdis ĉe la fera krado de Gribojedovo:

— Kie vi hodiaŭ vespermanĝos, Ambrozo?

— Stranga demando, memkomprene ĉi tie, kara Foko! Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ flustris al mi hodiaŭ, ke laŭkarte estos sandroj au naturel. Virtuoza frandaĵo!

— Bone vi scias aranĝi vian vivon, Ambrozo! — sopire diris Foko, vireto maldika, malzorgita, kun granda karbunklo sur la kolo, al punclipa giganto, la orhara, rondvanga poeto Ambrozo.

— Ne temas pri speciala scio, — respondis Ambrozo, — tutsimple mi volas vivi home. Vi diras, Foko, ke sandroj aperadas ankaŭ en Koloseo. Sed en Koloseo unu porcio da sandroj kostas dek tri rublojn dek kvin kopekojn, dum ĉe ni, nur kvin kvindek! Krome, en Koloseo la sandroj estas antaŭhieraŭaj, kaj krome, en Koloseo oni havas nenian garantion, ke iu junulo, enrompiĝinta de la Teatra Trapasejo, ne frapos onin sur la muzelon per vinbergrapolo. Ne, mi estas nepre kontraŭ Koloseo, — tondris super la bulvardo la voĉo de la frandulo Ambrozo, — ne persvadu min, Foko!