— Mi ne persvadas vin, Ambrozo, — pepis Foko. — Hejme oni povas vespermanĝi.
— Grandan dankon, — trumpetis Ambrozo, — mi imagas vian edzinon aranĝi en la komuna kuirejo, en kaseroleto, amatorajn sandrojn au naturel! Hi-hi-hi!.. Au revoir, Foko! — kaj Ambrozo iris, kantetante, al la submarkeza verando.
Ah-ha-ha… Jes, estis, estis! Memoras la malnovaj moskvanoj la faman Gribojedovon! Kio ja estis tiuj kuiritaj sandroj? Bagatelaĵo, kara Ambrozo! Kion vi dirus pri la sterledo, sterledo en arĝentkolora kaserolo, sterledo en pecoj kun intermetitaj kankrovostoj kaj freŝa kaviaro? Pri la ovoj à la cocotte kun ŝampinjona kaĉo, en tasoj? Kaj la turdofileoj, ĉu ilin vi ne ŝatis? Kun trufoj? La koturnoj laŭ la Ĝenova maniero? Dek rublojn kvindek! Kaj la ĵazo, kaj la ĝentila priservado! Aŭ julie, kiam via tuta familio estas ĉe la vilao dum vin urĝaj literaturaj aferoj retenas en la urbo — sur la verando, ombrite de vitobranĉoj, en la ora makulo sur purega tablotuko staras telereto kun la supo printanière… Ĉu vi memoras, Ambrozo? Sed kial demandi, sur viaj lipoj vidas mi, ke vi memoras. Kio estis tiuj viaj koregonoj kaj sandroj? Sed la galinagoj, la galinagetoj, la galinagegoj, la skolopoj dumsezone, la koturnoj, la kurloj! La mineral’akvo ŝuŝanta en la gorĝo! Tamen haltu, leganto, vi forflankiĝas! Sekvu min!
Je la deka kaj duono de la vespero, kiam Miĥaelo Aleksandroviĉ pereis ĉe la Patriarĥa, nur unu ĉambro estis prilumata en la supra etaĝo de Gribojedovo. Tie langvoris dek du literaturistoj, venintaj por la kunsido kaj atendantaj Berliozon.
Tiuj homoj, sidantaj en la estrarejo de Massolit sur seĝoj, tabloj kaj eĉ sur la du fenestrobretoj, nebagatele suferis pro la sufoka varmego. Tra la malfermitaj fenestroj ne penetris eĉ unu freŝa bloveto. Moskvo estis redonanta la ardon akumulitan en la asfalto dum la tago, kaj estis evidenta, ke la nokto ne alportos faciliĝon. Oni sentis la cep’odoron venantan el la kelo de la onklina domo, kie funkciis la restoracia kuirejo, ĉiuj soifis, nervozis, koleris.
La beletristo Banajlov — kvieta, bone vestita viro kun atenta sed nekaptebla rigardo — elpoŝigis la horloĝon. La montrilo estis rampanta al la dek-unuo. Banajlov frapis per la fingro sur la ciferplaton, montris ĝin al sia najbaro, la poeto Dufratskij, kiu sidis sur la tablo kaj pro enuo balancis la krurojn, vidigante siajn flavajn kaŭĉukplandumajn ŝuojn.
— Tamen! — grumblis Dufratskij.
— Verŝajne, sur la bordo de Kljazma perdiĝis nia bravulo, — per brusta voĉo reagis Anastazia Lukiniŝna Neprova, Moskva orfino el negocista familio, kiu iĝis beletristino kaj verkadis marbatalajn rakontojn sub la pseŭdonimo NavigaciistoGeorges.
— Pardonon! — aŭdace ekparolis Nukaĉov, aŭtoro de popularaj skeĉoj. — Ankaŭ mi preferus sidi sur la balkono kaj trinki teon, ol stufiĝadi ĉi tie. La kunsido ja devis komenciĝi je la deka, ĉu?
— Tiom bone estas nun ĉe Kljazma, — incitis la ĉeestantoj Navigaciisto Georges, kiu bone sciis, ke Parodiklino, literaturista vilaaro ĉe la rivero Kljazma, estas ĉies neŭralgia punkto. — Verŝajne, tie jam kantas la najtingaloj. Mi ne scias kial, sed eksterurbe mi ĉiam laboras pli sukcese, precipe en printempo.
— Jam trian jaron mi kotizadas por sendi al tiu paradizo mian edzinon, suferantan je la bazedova malsano, kaj tamen nenio esperiga videblas en la malklaraj ondoj, — malice kaj amare diris la novelisto Hieronimo Popriĥin.
— Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas, — basis la kritikisto Ababkov de sia fenestrobreto.
Ĝojo ekhelis en la malgrandaj okuloj de Navigaciisto Georges kaj ŝi diris, mildigante sian kontralton:
— Kamaradoj, ni ne enviu. Entute estas dudek du vilaoj, konstruataj estas nur sep, kaj nia Massolit havas trimil membrojn.
— Trimil cent dek unu, — enŝovis iu el la angulo.
— Nu jen, daŭrigis la Navigaciisto, — kion do oni faru? Estas tute normala, ke la vilaojn ricevis la plej talentaj el ni…
— La generaloj! — rekte enhakiĝis en la disputon la scenaristo Glŭharjov.
Banajlov false oscedis kaj foriris el la estrarejo.
— Tiu havas por si sola kvin ĉambrojn en Parodiklino, — postdiris Glŭharjov.
— Laŭroviĉ por si sola havas ses, — ekkriis Deniskin, — kaj la manĝoĉambron tegitan je kverko.
— Eh, nun gravas ne tio, — basis Ababkov, — gravas, ke post duonhoro estos noktomezo.
Estiĝis bruo, minacis io simila al ribelo. Oni telefonis en la malamatan Parodiklinon, mise trafis la vilaon de Laŭroviĉ, eksciis, ke Laŭroviĉ estas foririnta al la rivero, kaj tio definitive miŝumorigis ĉiujn. Divenprove oni telefonis al la Komisiono pri Beletro, aldonante la internan telefonnumeron 930, kaj nature, trovis tie neniun.
— Li povus almenaŭ telefoni! — kriadis Deniskin, Glŭharjov kaj Kvant.
Aĥ, ili kriis vane: Berlioz nenien povis telefoni. Ie for, malproksime de Gribojedovo, en granda salonego prilumata per milkandelaj lampoj, sur tri zinkaj tabloj kuŝis tio, kio antaŭ nelonge estis Miĥaelo Aleksandroviĉ.
Sur la unua: la korpo, nuda, en koaguliĝinta sango, kun forpremita brako kaj frakasita torako. Sur la dua: la kapo sen la forbatitaj antaŭaj dentoj, la kapo kies malklariĝintajn apertajn okulojn ne ĝenis la akrega lumo. Sur la tria tablo kuŝis amaso de krustiĝintaj vestaĵoj.
Apud la senkapigito staris: la profesoro pri jurmedicino, la patologo-anatomiisto kaj lia prosektoro, enketistoj kaj la vicprezidanto de Massolit literaturisto Ĵeldibin, telefone alvokita disde sia malsana edzino.
La aŭtomobilo unue venis al Ĵeldibin kaj antaŭ ĉio veturigis lin, kune kun la enketistoj, al la loĝejo de la viktimo (estis preskaŭ noktomezo), kie oni sigelis ties paperojn, kaj nur poste ĉiuj veturis al la kadavrejo.
Nun la starantaj apud la korporestaĵoj interkonsiladis, kio estos pli bona: ĉu suturi la fortranĉitan kapon al la kolo, aŭ simple, antaŭ ol meti la mortinton sur la katafalkon en la granda salono de Gribojedovo kovri la korpon per nigra tuko ĝis la mentono.
Jes, Miĥaelo Aleksandroviĉ nenien povis telefoni, kaj tute malprave kriadis kaj indigniĝadis Deniskin, Glŭharjov, Kvant kaj Banajlov. Ĝuste je la noktomezo ĉiuj dek du literaturistoj forlasis la supran etaĝon kaj iris al la restoracio. Tie ili refoje pensis ion malafablan pri Berlioz, ĉar sur la verando, kompreneble, ĉiuj tabloj jam estis okupitaj kaj ili devis vespermanĝi en la belaj sed sufokvarmaj salonoj.
Kaj ĝuste je la noktomezo en la unua salono io knalis, ektintis, ŝutiĝis, kaj ekvibris. Kaj akuta vira voĉo tuj despere kriis laŭ la muziko: «Haleluja!!» Tio estis la fama ĵazo de Gribojedovo. La ŝvitmalsekaj vizaĝoj kvazaŭ eklumis, ŝajnis, ke viviĝis la ĉevaloj pentritaj sur la plafono, ke la lampoj iĝis pli helaj, kaj subite, kvazaŭ elĉeniĝinte, ekdancis ambaŭ salonoj kaj post ili ekdancis la verando.
Ekdancis Glŭharjov kun la poetino Tamara Lun’arko, ekdancis Kvant, ekdancis la romanisto Pugolov kun kinoaktorino en flava robo. Estis dancantaj: Dragonskij, Ĉifonĉi, la malgranda Deniskin kun la ega Navigaciisto Georges, dancis la bela arkitektino Semejkina-Gall, firme ĉirkaŭprenite de nekonato en blanka veltola pantalono. Dancis membroj kaj invititoj, la verkisto Johann el Kronŝtadt, iu Viĉjo Kuftik el Rostov, supozeble reĝisoro, havanta sur unu vango siringviolan haŭtlikenon, dancis la elito de la poezia fako de Massolit, nome Pavianov, Sakrilegijskij, Dolĉo, Denunciev kaj Adelfino Pelmelskaja, dancis junaj viroj kies profesion oni ne sciis, en ĉeŝultre vatizita jako kaj kun mallonga hartondo, dancis grand’aĝulo en kies barbo implikiĝis ŝenopraza tigeto, kaj kun li dancis fraŭlino nejuna, manĝata de anemio, en oranĝkolora, silka, ĉifita robeto.