Gruntin estis skuata kaj ŝancelata, la ŝtipaĉo sur kiu li sidis ĉiumomente provis el sub li forsalti. La restoraciaj viŝtukoj, kiujn la miliciano kaj Panteleo ĵetis en la ŝarĝujon antaŭ ol forveturi per la trolebuso, glitadis sur la tuta ŝarĝoplato. Gruntin komencis ilin kolekti, sed tuj kolere eksplodis: «La diablo zorgu pri ili! Kial mi baraktu ĉi tie, kiel idioto!», piedpuŝis ilin malataŭen kaj ĉesis atenti ilin.
La animstato de la veturanto estis horora. Pli kaj pli klare evidentiĝis, ke la vizito en la domon de malĝojo lasis en li doloran spuron. Gruntin provis kompreni, kio lin turmentas. Ĉu la koridoro kun la bluaj lampoj, gluiĝinta al la memoro? Ĉu la penso, ke nenia malfeliĉo estas pli granda ol perdi la racion? Jes, certe, ankaŭ ĉi tio. Sed ĉi tio, finfine, kvankam malgaja, estas nur ĝeneralaĵo. Estas ankoraŭ io alia. Kio do? La ofendo, jen kio. Jes, la ofendaj vortoj, kiujn Senhejmulo ĵetis rekte en lian vizaĝon. Kaj gravas ne tio, ke ili estis insultaj, sed tio, ke ili esprimas la veron.
La poeto ne plu rigardis ĉirkaŭen, nun li fikse rigardis la tremantan malpuran plankon, ion balbutis, lamentis ronĝante sin mem.
Jes, liaj versaĵoj… Li aĝas jam tridek tri jarojn! Ververe, je kio li povas esperi? Li plu verkados po kelkajn versaĵojn jare. — Ĉu ĝis la maljun’aĝo? — Jes, ĝis la maljun’aĝo. Kion do li atingos per tiuj versaĵoj? Ĉu la gloron? «Kia stultaĵo! Almenaŭ vin mem ne trompu! Nenian gloron atingos tiu, kiu verkas fuŝajn versojn. Kial ili estas fuŝaj? Veron, veron li diris!» — senindulge vipadis sin Gruntin, «mi kredas je nenio el tio, kion mi verkas!»
La neŭrastenianta poeto ŝanceliĝis, la planko sub li ĉesis tremi. Gruntin levis la kapon kaj vidis, ke li jam delonge estas en Moskvo, ke en Moskvo aŭroras, ke de sube priradiate, ore brilas nubo, ke la kamiono haltis retenate en veturilkolumno antaŭ la turno al la bulvardo, kaj ke apud li staras sur piedestalo metala homo, klininta la kapon kaj indiferente rigardanta la bulvardon.
Strangaj pensoj ŝprucis en la kapo de la malsaniĝinta poeto. «Jen ekzemplo de vera bonŝancemo…» — Gruntin plenstature sin levis kaj per la mano minacis la pace starantan metalan homon, «ĉio ajn kion li entreprenis, ĉio ajn, kio lin trafis, ĉio evidentiĝis bona por li, ĉio kontribuis al lia gloro! Sed kion do valoran li kreis? Mi trovas nenion… Ĉu estas io eksterordinara en la vortoj: Ŝtormo nigrajn nubojn pelas? Mi ne perceptas!.. Hazardo, nura hazardo!» — malice konkludis Gruntin kaj sentis la kamionon moviĝeti sub li, «Pafis, pafis al li la blankgvardiano, pafis kaj frakasis lian kokson kaj lin senmortigis…»
La kolumno ekmoviĝis. Post kelkaj du minutoj la poeto, tute malsana kaj eĉ maljuniĝinta, eniris la verandon de Gribojedovo. Ĝi jam malplenis. Nur en angulo societo estis findrinkanta, en ĝia mezo klopodis konatulo, Varietea anoncisto, kun vertoĉapeto sur la kapo kaj ĉampanglaso da Abrau en la mano.
Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ tre afable bonvenigis la poeton, kaj oni tuj malembarasis lin je la malbenindaj viŝtukoj. Se Gruntin ne estus tiom turmentita en la kliniko kaj sur la kamiono, li verŝajne plezurus rakontante pri la akcepto en la kliniko kaj ornamante sian raporton per elpensitaj detaloj. Sed nun la rakontado lin tedis, kaj krome, malgraŭ sia malobservemo, nun, post la torturo en la kamiono, li unuafoje pli atente rigardis la vizaĝon de la pirato kaj komprenis, ke kvankam tiu demandadas pri Senhejmulo kaj eĉ ekkrias «aj-aj-aj!», tamen fakte la sorto de Ivano estas al li tute seninteresa, kaj li neniom kompatas Senhejmulon. «Kaj prave! Bravulo!» — pensis Gruntin kun cinika, memdetrua malico, kaj rompinte la rakonton pri la skizofrenio li petis:
— Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ, aranĝu por mi iom da vodko…
La pirato kompate mienis, flustris:
— Mi komprenas… tuj… — kaj li gestis al kelnero.
Post kvaronhoro Gruntin, ĝibetiĝinte super vimbo, sidis tute sola, drinkis glason post glaso, klare konsciante kaj agnoskante, ke nenio en lia vivo estas riparebla, ke al li restas nur forgeso.
La poeto fuŝis sian nokton dum aliaj festenis, kaj nun li sciis, ke ĝin maleblas reteni. Sufiĉis levi la kapon disde la lampo al la ĉielo por kompreni, ke la nokto pasis kaj ne revenos. La kelneroj hastis fortirante la tukojn de la tabloj. La katoj, vagantaj ĉirkaŭ la verando, mienis matenece. Sur la poeton nehaltigeble ruliĝegis la tago.
Ĉapitro 7
La misa loĝejo
Se je la veninta mateno al Steĉjo Latronov estus dirite: «Steĉjo! Tuj levu vin el la lito, alie oni vin pafmortigos!», li respondus per langvora, apenaŭ aŭdebla voĉo: «Pafmortigu, faru laŭplaĉe, mi min ne levos».
Ja eĉ malpli ol ellitiĝi — ŝajnis al li, ke eĉ malfermi la okulojn li ne povas, ĉar apenaŭ li tion farus, tuj ekbrilegus fulmo kaj lia kapo rompiĝus en pecojn. En tiu kapo resonegis peza sonorilo, inter la okulgloboj kaj la fermitaj palpebroj flosis brunaj makuloj kun fajre verda bordero, kaj super ĉio li sentis naŭzon, kaj en la naŭzo ŝajnis implikita muziko de ia trudiĝema gramofono.
Li streĉis sian memoron, sed rememoriĝis nur unu afero, ke, probable hieraŭ kaj nesciate kie, li staris kun buŝtuko en la mano kaj provis kisi sinjorinon, promesante viziti ŝin je la sekva tago ĝuste je la dek dua horo. La sinjorino tion malakceptis, ŝi ripetadis: «Ne, ne, mi ne estos hejme!», sed Steĉjo persistis pri sia ideo: «Spit, mi venos!»
Kiu estis la sinjorino, kioma horo estis nun, de kioma tago kaj de kiu monato — ĉio ĉi senspure forviŝiĝis el lia konscio, kaj — la plej malbona afero — li ne povis kompreni, kie li estas. Li provis determini almenaŭ la lastan kaj por tio li pene disigis la kungluiĝintajn palpebrojn de la maldekstra okulo. En la duonlumo li vidis ion malhele brileti. Finfine Steĉjo rekonis la plenstaturan spegulon kaj komprenis, ke li kuŝas surdorse en sia lito, tio estas en la ekse juvelistvidvina lito, en la dormoĉambro. Ĉi tiam li sentis tian puŝegon en la kranio, ke li fermis la okulojn kaj ekĝemis.
Ni klarigu la diritan. Steĉjo Latronov, direktoro de la teatro Varieteo, rekonsciiĝis je tiu mateno en sia hejmo, en la apartamento kiun li okupis kun la forpasinto Berlioz, en granda ses’etaĝa domo kiu krampoforme etendiĝis laŭ la strato Sadovaja.
Endas diri, ke tiu apartamento n-ro 50 jam delonge havis la reputacion se ne tute malbonan, do almenaŭ strangan. Antaŭ du jaroj ĝi ankoraŭ apartenis al la vidvino de la juvelisto de Fougeré. Anna Francevna de Fougeré, estiminda kaj tre negocema sinjorino kvindekjara, tri ĉambrojn el la kvin ludonis al du loĝantoj: la familinomo de unu estis, se ni ne eraras, Belomut, tiu de la dua ne konserviĝis.
Nu, antaŭ du jaroj en la loĝejo komenciĝis neklarigeblaj fenomenoj: el ĝi senspure malaperis homoj.
En iu ripoztago la apartamenton vizitis miliciano, li elvenigis en la antaŭĉambron la duan loĝanton (kies familinomo perdiĝis) kaj diris, ke tiu estas petata por unu minuto veni al la miliciejo por tie ion subskribi. La loĝanto ordonis al Anfisa, la malnova kaj fidela mastrumistino de Anna Francevna, respondi al la eventualaj telefonvokoj ke li revenos post dek minutoj, kaj li foriris kun la ĝentila blankganta miliciano. Tamen ne nur post dek minutoj li ne revenis sed neniam ajn li revenis. La plej mirinda estis tio, ke, evidente, kun li malaperis ankaŭ la miliciano.
La pia, aŭ, se diri la tutan veron, la superstiĉa Anfisa sen ĉirkaŭfrazo deklaris al sia ĉagrenita mastrino, ke tio estas sorĉo, ke ŝi bonege scias, kiu forportis la loĝanton kaj la milicianon, sed antaŭnokte ŝi malvolas diri tion. Do, estas sciate, ke unu fojon komenciĝinte la sorĉo iĝas nehaltigebla. La dua loĝanto malaperis, kiom ni memoras, lunde, kaj je la merkredo malaperis, kvazaŭ englutite de la tero, Belomut — kvankam, verdire, ĉe aliaj cirkonstancoj. Kiel kutime, je la mateno venis la aŭtomobilo por veturigi lin al la oficejo, sed poste ĝi neniun reportis kaj mem neniam reaperis.