Выбрать главу

— Vi, Ivano, — plu paroladis la redaktoro, — tre bone kaj satire prezentis, ekzemple, la naskiĝon de Jesuo la Dia filo, sed la interesaĵo ja estas, ke antaŭ Jesuo jam estis naskita tuta serio da diaj filoj, kiaj la fenica Adoniso, la Frigia Atiso, la persa Mitrao. Nu, resume, fakte naskiĝis neniu el ili, kaj neniu ekzistis, nek Jesuo, kaj endus ke vi, anstataŭ la naskon aŭ ekzemple la venon de la saĝuloj, prezentu la absurdajn onidirojn pri tiu alveno. Ĉar laŭ via rakonto li tamen estus naskita!

Ĉi tiam Senhejmulo provis ĉesigi la turmentan hikadon retenante sian spiron, sekve de kio li ekhikis eĉ pli dolore kaj laŭte; kaj je la sama momento Berlioz interrompis sian parolon, ĉar la alilandano subite ekstaris kaj paŝis al la literaturistoj. Tiuj rigardis lin mirigite.

— Bonvolu min pardoni, — ekparolis la alveninto kun fremda prononco, sed sen kripligi la vortojn, — ke mi, ne estante konata, tamen min trudas… Sed la temo de via klera konversacio min tiom interesas, ke… — Li ĝentile levis la bereton, devigante la amikojn duon-ekstari kaj responde kapklini.

«Ne, probable franco», decidis Berlioz.

«Polo?» — pensis Senhejmulo.

Menciendas, ke ekde siaj unuaj vortoj la alilandano tre malplaĉis al la poeto, dum la impreso de Berlioz estis plie favora — nu, ne ĝuste favora, sed kiel mi diru? — al la redaktoro li ŝajnis kurioza, eble tiel.

— Permesu ke mi alsidiĝu, — ĝentile petis la nekonato, kaj la amikoj iel nevole dismoviĝis, la alilandano lerte eksidis inter ilin kaj tuj reprenis la konversacion.

— Se mi ne misaŭdis, vi bonvolis diri, ke Jesuo neniam ekzistis, ĉu? — li demandis, turnante sian maldekstran, verdan okulon al Berlioz.

— Vi ne misaŭdis, — ĝentile respondis la redaktoro, — ĝuste tion mi diris.

— Aĥ, kiel interese! — ekkriis la alilandano.

«Pro la diablo, kion li volas?» pensis Senhejmulo kaj kuntiris la brovojn.

— Kaj vi, ĉu vi konsentis kun via interparolanto? — la nekonato sin turnis dekstren al Senhejmulo.

— Centprocente, — jesis tiu, ŝatante esprimojn fantaziajn kaj metaforajn.

— Mirinde! — ekkriis la neinvitita interparolanto. Li ial ŝteliste ĉirkaŭrigardis, kaj mallaŭtiginte sian basan voĉon, diris: — Indulgu mian trudemon, sed mi komprenis tiel, ke vi, krom ĉio cetera, ankaŭ ne kredas je Dio. — Li faris timigitan mienon kaj aldonis: — Mi ĵuras, tion mi al neniu diros.

— Jes, vi pravas, ni ne kredas je Dio, — delikate ridetis Berlioz pri la timo de la eksterlanda turisto. — Sed pri tio oni rajtas paroli tute libere.

La alilandano sin retroĵetis al la benk’apogilo kaj eĉ ekpepis pro scivolo, demandante:

— Do, vi estas ateistoj, ĉu?

— Jes, ni estas ateistoj, — respondis Berlioz kun la sama rideto, dum la poeto kolere pensis: «Jen tedulo eksterlanda!»

— Aĥ, kia ĉarmaĵo! — ekkriis la stranga alilandano, turnante la kapon jen al unu, jen al la alia literaturisto.

— En nia lando oni ne miras pri ateismo, — diris Berlioz kun diplomata ĝentileco. — La pliparto de nia loĝantaro konscie kaj jam delonge ĉesis kredi la fabelojn pri Dio.

Tiam la alilandano faris jenan strangaĵon: li ekstaris kaj premis la manon de la surprizita redaktoro, elparolante la sekvajn vortojn:

— Permesu al mi kore vin danki.

— Pro kio do vi lin dankas? — mire palpebrumis Senhejmulo.

— Pro tre grava informo kiu min kiel vojaĝanton ege interesas, — klarigis la eksterlanda strangulo, signifoplene levinte la montrofingron.

Evidente, la grava informo vere impresis la nekonaton, ĉar li hezite rigardis al la ĉirkaŭaj domoj, kvazaŭ timante vidi po unu ateiston en ĉiu fenestro.

«Ne, li ne estas anglo», decidis Berlioz, kaj Senhejmulo pensis: «Kie li tiel lertiĝis paroli ruse, jen interesaĵo!», kaj li denove malsereniĝis.

— Tamen permesu al mi vin demandi, — post angora medito ekparolis la eksterlanda gasto, — kion oni faru pri la pruvoj pri la ekzisto de Dio, da kiuj, kiel konate, estas precize kvin?

— Ho ve, — kompate respondis Berlioz, — ĉiuj ĉi pruvoj valoras neniom, kaj la homaro jam delonge formetis ilin al la arkivo. Konsentu ja, ke en la sfero de la pura racio la ekzisto de Dio estas nepruvebla.

— Brave! — ekkriis la nekonato, — Brave! Vi ĝuste ripetis la ĉi-rilatan penson de la senlaca maljunulo Immanuel. Sed jen kuriozaĵo: li ĝisfunde disbatis ĉiujn kvin pruvojn — kaj poste, kvazaŭ ironiante pri si mem, konstruis sian propran, sesan pruvon!

— La pruvo de Kantio, — kun subtila rideto kontraŭdiris la klera redaktoro, — estas same nekonvinka. Nemalprave Ŝilero diris, ke tiaj rezonoj povas kontentigi nur sklavojn, kaj Strauß rekte mokis tiun ĉi pruvon.

Parolante, Berlioz pensis: «Tamen kiu li estas? Kaj kial li tiel bone scipovas la rusan?»

— Pro tiaj ĉi pruvoj endus vian Kantion sendi al Solovki’ por kelkaj tri jaroj, — subite bruskis Senhejmulo.

— Ivano! — konfuziĝis Berlioz.

Tamen la ideo malliberigi Kantion en Solovki’ neniom ŝokis la alilandanon, ĝi lin eĉ entuziasmigis.

— Nu ĝuste, ĝuste! — li ekkriis, kaj lia maldekstra, verda okulo, turnita al Berlioz, ekbrilis. — Tie por li estas la ĝusta loko! Ja mi diris al li tiam, dum la matenmanĝo: «Vi, profesoro, min pardonu, sed vi ion implikan elpensis. Ĝi eble estas sprita, sed tro malkomprenebla. Oni vin mokos».

Berlioz elorbitigis la okulojn. «Dum matenmanĝo? al Kantio? Kion signifas tiu deliraĵo?»

— Tamen, — daŭrigis la alilandano sen atenti la miron de Berlioz kaj respondante al la poeto, — sendi lin al Solovki’ oni ne povas pro la simpla kialo, ke pli ol cent jarojn li restadas en loko multe pli malproksima ol Solovki’, kaj kredu al mi, eligi lin de tie absolute maleblas.

— Domaĝe! — replikis la batalema poeto.

— Ankaŭ mi bedaŭras tion, — kunsentis la nekonato, kaj denove fulmis lia okulo. Li daŭrigis: — Tamen jen kiu demando min maltrankviligas. Se Dio ne ekzistas, kiu direktas la homan vivon kaj ĝenerale la tutan ordon sur la tero?

— La homo mem ja direktas, — Senhejmulo rapidis malafable respondi tiun, verdire ne tre klaran, demandon.

— Pardonon, — milde diris la nekonato, — por direkti oni ja bezonas planon por ia, pli-malpli deca, tempodaŭro. Do permesu al mi vin demandi, kiel homo povas direkti, se li ne nur ne kapablas fari planon eĉ por ridinde mallonga daŭro, ekzemple je mil jaroj, sed ne povas certi eĉ pri sia propra morgaŭo. Nu fakte, — la nekonato sin turnis al Berlioz, — imagu, ke ekzemple vi komencas direkti kaj ordoni, aliajn kaj vin mem, kaj ĝenerale ĝui la aferon, kiam subite vi ekhavas — khe, khe! — pulmosarkomon. — La alilandano plezure ridetis, kvazaŭ la penso pri la sarkomo estus por li agrabla. — Jes, sarkomon, — li ripetis la sonoran vorton, kate duonfermante la okulojn. — Kaj jen finita via direktado!

«Nenies sorto, krom la via, plu vin interesas. La parencoj komencas al vi mensogi. Sentante misaĵon, vi ĵetas vin al spertaj kuracistoj, poste al ĉarlatanoj, eble al aŭguristinoj. Kompreneble, la unua kaj la dua, same kiel la tria, estas tute sensencaj. Kaj ĉio finiĝas tragike. La homo, kiu ĵus opiniis, ke li ion direktas, nun senmove kuŝas en ligna kesto, kaj liaj proksimuloj, komprenante, ke li ne plu taŭgas por io ajn, lin bruligas en forno.