Выбрать главу

«Cetere, okazas aferoj eĉ pli malbonaj. Ekzemple, iu ĵus decidis veturi al Kislovock’, — la alilandano sagace rigardis la redaktoron, — ŝajne, bagatelaĵo. Sed eĉ tion li ne sukcesos realigi, ĉar ial li glitstumblos, kaj lin surveturos tramo. Ja vi ne diros, ke li mem tiel sin direktis, ĉu? Ĉu ne pli ĝuste estus diri, ke direktis lin iu alia? — Kaj la nekonato strange ekridis.

Berlioz tre atente aŭskultis la malagrablan rakonton pri la sarkomo kaj la tramo, kaj maltrankviligaj pensoj komencis lin sieĝi. «Li ne estas alilandano… Li ne estas alilandano», pensis Berlioz. «Li estas strangega ulo. Tamen, mi petas, kio do li estu?»

— Mi vidas, ke vi deziras fumi, — subite la nekonato sin turnis al Senhejmulo. — Kiajn cigaredojn vi preferas?

— Ĉu vi havus diversajn? — malmilde demandis la poeto, kiu finfumis la siajn.

— Kiajn cigaredojn vi preferas? — ripetis la nekonato.

— Nu, La Sovetian Markon, — krude respondis Senhejmulo.

La nekonato tuj elpoŝigis cigaredujon kaj proponis ĝin al Senhejmulo:

— Jen, «La Sovetia Marko».

La poeton kaj la redaktoron precipe impresis ne tio, ke en la cigaredujo troviĝis ĝuste La Sovetia Marko, sed la cigaredujo mem. Ĝi estis grandega, el fajna oro, kaj dum la malfermo sur ĝia kovrilo blue kaj blanke fulmis brilianta triangulo.

Ĉi tiam la literaturistoj ekpensis malsame. Berlioz: «Tamen, alilandano!». Senhejmulo: «Ho, la diablo lin prenu!»

La poeto kaj la posedanto de la cigaredujo ekfumis, la nefumulo Berlioz malakceptis. «Mi respondu al li tiel», decidis Berlioz. «Jes, la homo estas mortema, tion neniu kontestas, tamen oni atentu, ke…» Sed antaŭ ol li povus eldiri tion, ekparolis la alilandano:

— Jes, la homo estas mortema, tamen ne tio estas la plej malbona. La malfeliĉo konsistas en tio, ke li estas subitmortema, jen kia truko. Kaj ĝenerale li ne povas diri, kion li faros hodiaŭ vespere.

«Jen absurda maniero prezenti aferon», pensis Berlioz kaj oponis:

— Nu, en tio estas troigo. La hodiaŭan vesperon mi scias pli-malpli precize. Kompreneble, se en Bronnaja sur mian kapon falos briko…

— Nenial, — impone interrompis la nekonato, — neniu briko iam falas sur ies kapon. Kaj kredu al mi, en via kazo tiu danĝero tute ne ekzistas. Vi mortos alimaniere.

— Vi eble scias, kiel nome, — kun tre komprenebla ironio diris Berlioz, implikante sin en absolute absurdan interparolon, — kaj informos min pri tio?

— Tre volonte, — respondis la nekonato. Per rigardo li mezuris la redaktoron, kvazaŭ intencante kudri vestokompleton por tiu, murmuris tra la kunpremitaj dentoj: «Unu, du… Merkuro en la dua domo, la luno foras, ses — malfeliĉo, vespero — sep…», kaj anoncis laŭte kaj ĝoje: — Oni fortranĉos vian kapon!

Senhejmulo sovaĝe kaj kolere elorbitigis la okulojn rigardante la impertinentan nekonaton, Berlioz demandis kun torda rideto:

— Kiu do? Ĉu malamikoj? Invadontoj?

— Ne, — respondis la interparolanto, — rusa virino, komsomolano.

— Hm, — grumblis Berlioz incitite pro la fi-ŝerco de la nekonato, — tio, pardonu, estas neprobabla.

— Ankaŭ mi petas pardonon, — respondis la alilandano, — sed tio estas vera. Interalie, mi volus vin demandi, se tio ne estas sekreto, kion vi faros hodiaŭ vespere?

— Tio ne estas sekreto. Tuj mi iros hejmen al Sadovaja, kaj poste, je la deka, en Massolit okazos kunsido, kiun mi prezidos.

— Nu, tio estas tute malebla, — firme kontraŭdiris la nekonato.

— Kial do?

— Tial, — respondis la alilandano, kaj rigardis per la duonfermitaj okuloj al la ĉielo, kie antaŭsentante la vesperan malvarmeton senbrue zigzagis nigraj birdoj, — ke Anjo jam aĉetis oleon, kaj ne nur aĉetis, sed eĉ lasis ĝin disflui. Do, la kunsido ne okazos.

Post tio, kompreneble, sub la tilioj estiĝis silento.

— Pardonu, — post paŭzo reparolis Berlioz, rigardetante la galimatiantan alilandanon, — kiel oleo rilatas al nia temo? Kaj kiu estas Anjo?

— La oleo rilatas jen kiel, — subite ekparolis Senhejmulo kun evidenta intenco deklari militon al la neinvitita interparolanto. — Diru, civitano, ĉu iam okazis al vi esti en frenezulejo?

— Ivano!.. — flustris Berlioz.

Tamen la alilandano neniom ofendiĝis, li eĉ tre gaje ekridis.

— Certe, certe mi estadis tie, pli ol unu fojon! — li ridis fiksante la rigardon de sia neridanta okulo sur la poeton. — Malfacilas diri, kie mi ne estis! Domaĝe nur, ke mi ne zorgis demandi la profesoron, kio estas skizofrenio. Do, pri tio vi mem lin demandu, Ivano Nikolaiĉ.

— Kiel vi scias mian nomon?

— Mi petas vin, Ivano Nikolaiĉ, vin ja ĉiu konas! — la alilandano elpoŝigis la hieraŭan numeron de «La Literatura Gazeto», kaj sur la unua paĝo la poeto rekonis sian portreton kaj sub ĝi sian versaĵon. Tamen tiu atesto pri liaj famo kaj gloro, kiu ĝojigis lin hieraŭ, nun ne estis al li agrabla.

— Mi pardonpetas, — li diris kuntirinte la brovojn, — ĉu vi povus atendi unu momenton? Mi volas diri du vortojn al la kamarado.

— Ho, kun plezuro! — respondis la nekonato. — Tiel bone estas ĉi tie sub la tilioj, kaj cetere mi havas tempon.

— Aŭskultu, Miĉjo, — flustris Senhejmulo, tirinte la redaktoron flanken, — ne turisto li estas, sed spiono. Rusa elmigrinto, enŝteliĝinta ĉe nin. Postulu de li la legitimilon, aliel li eskapos!..

— Vi opinias do..? — alarmiĝis Berlioz, kaj pensis: «Ja li pravas!»

— Nu certe, fidu min, — arde flustris en lian orelon la poeto, — li stultumas por kolekti iajn informojn. Vi ja aŭdis, kiel li parolas ruse, — la poeto per oblikva rigardo observis la nekonaton por preventi ties fuĝon, — iru ni lin reteni, aliel li eskapos…

Senhejmulo tiris je la mano Berliozon al la benko.

La nekonato ne plu sidis, sed staris apud ĝi, tenante en la mano libreton kun malhele griza bindaĵo, densan koverton el bona papero kaj vizitkarton.

— Pardonu al mi, ke entuziasmiĝinte pro la diskuto mi forgesis prezenti min. Jen miaj karto, pasporto kaj invito veni Moskvon por konsilado — impone diris la nekonato, sagace rigardante la du literaturistojn.

Tiuj konfuziĝis. «Diable, li ĉion aŭdis…», pensis Berlioz, kaj ĝentile gestis, ke li ne intencas ekzameni la dokumentojn. Dum la alilandano estis prezentanta ilin al Berlioz, la poeto rimarkis sur la karto la vorton profesoro, presitan en fremdaj, latinaj literoj kaj la komencliteron de la familinomo, duoblan von: W.

— Tre agrable, — konfuzite balbutis Berlioz, kaj la alilandano reenpoŝigis la dokumentojn.

Tiamaniere la rilatoj estis restarigitaj, kaj la triopo residiĝis sur la benkon.

— Ĉu vi, profesoro, estas invitita kiel konsilisto? — demandis Berlioz.

— Jes, kiel konsilisto.

— Vi estas germano, ĉu? — konjektis Senhejmulo.

— Ĉu mi? — redemandis la profesoro kaj subite enpensiĝis. — Nu jes, plie germano…

— Vi eminente parolas ruse, — rimarkis Senhejmulo.

— Ho, mi estas poligloto kaj scipovas tre multajn lingvojn.

— Kiu estas via fako? — demandis Berlioz.

— Mi estas eksperto pri nigra magio.

«Jen bele!» — klakis en la kapo de la redaktoro.

— Ĉ-ĉu pri tiu fako oni volas konsulti vin ĉi tie? — li balbutis.

— Jes, pri tiu fako, — konfirmis la profesoro kaj klarigis: — Ĉi tie en la Ŝtata biblioteko oni malkovris aŭtentajn manuskriptojn de Gerberto el Aŭrilako, magiisto de la deka jarcento. Necesas, ke mi ilin malĉifru. Mi estas la sola fakulo en la mondo.