Miro aperis sur la vizaĝo de la sekretario, kiu kurbiĝante super la malalta tablo protokolis la depozicion. Li levis la kapon, sed tuj ree ĝin klinis al la pergameno.
— Multego da homoj alfluas la urbon antaŭ la festo. Inter ili estas magoj, aŭguristoj, astrologoj kaj murdistoj, — senesprime parolis la prokuratoro, — estas ankaŭ mensoguloj. Ekzemple, ci estas mensogulo. Estas ja klare skribite: instigis ruinigi la Templon. Tiel atestas la homoj.
— Tiuj bonaj homoj, — la arestito haltis kaj haste aldoninte: — hegemono, — daŭrigis: — estas neinstruitaj, ili konfuzis ĉion kion mi diris. Mi eĉ komencas timi, ke tiu miskompreno daŭros tre longan tempon. Kaj ĉio ĉi ĉar li malĝuste skribas miajn parolojn.
Estiĝis silento. Nun ambaŭ malsanulaj okuloj peze rigardis la arestiton.
— La lastan fojon mi cin admonas: ĉesu ŝajnigi cin frenezulo, ci krimulaĉo, — milde kaj senesprime diris Pilato, — pri ci estas skribite nemulte, sed tio sufiĉas por cin pendumi.
— Tamen jes, jes ja, hegemono, — diris la arestito tute streĉiĝinte pro la strebo kredigi, — sekvas, sekvadas min iu kun kapra pergameno, kaj senĉese skribas. Nu, foje mi ĵetis rigardon en lian pergamenon — tio estis terura! Absolute nenion el la skribita mi iam diris. Mi lin petegis: pro Dio, bruligu cian pergamenon! Sed li forŝiris ĝin el miaj manoj kaj forkuris.
— Kiu ankoraŭ? — mallogite demandis Pilato kaj tuŝis la tempion per la mano.
— Levio Mateo, — volonte klarigis la arestito. — Li estis impostisto kaj unue mi renkontis lin en Betfage, sur la vojo, tie kie elstaras la angulo de figĝardeno. Ni konversaciis. Komence li traktis min malafable kaj eĉ insultis min — nu, li opiniis ke li min insultas nomante min hundo, — la arestito ridetis, — mi vidas nenion malbonan en la besto, do nenion ofendan en la vorto…
La sekretario ĉesis skribi kaj kaŝe ĵetis mirrigardon, ĉi-foje ne al la arestito sed al la prokuratoro.
— … tamen aŭskultante min li iĝis pli milda, — daŭrigis Jeŝua, — fine li ĵetis sian monon sur la vojon kaj diris, ke li iros kun mi vojaĝi…
Pilato rikanis per unu vango, nudigante siajn flavajn dentojn, kaj turnis sian tutan trunkon al la sekretario:
— Ho, urbo Jerŝalaim! Ĉu estas absurdaĵo kiun oni ne aŭdus ĉi tie? Impostisto, aŭskultu do, impostisto ĵetis monon sur la vojon!
Ne sciante, kiel reagi, la sekretario decidis speguli la Pilatan rikanon.
— Nu, li diris, ke de tiam la mono iĝis al li abomena, — klarigis Jeŝua la strangan agon de Levio Mateo, kaj aldonis: — De tiam li iĝis mia kunvojaĝanto.
Ankoraŭ nuddenta, la prokuratoro rigardis la arestiton, poste la sunon, nerezisteble leviĝantan supren, super la rajdostatuoj de la hipodromo kuŝanta malproksime dekstre, malpli alte ol la palaco. Kaptite de naŭza turmento, li pensis, ke la plej simpla solvo estus forigi de la balkono ĉi tiun strangan krimulaĉon per nuraj tri vortoj: «Oni lin pendumu». Forigi ankaŭ la eskorton, foriri el la portiko en la internon de la palaco, ordoni ke oni kurtenu ĉambron kaj alportu malvarman akvon, lasi sin fali sur liton, plorvoĉe voki la hundon Banga’, plendi al ĝi pri la hemikranio. La penso pri veneno loge trafulmis la kapon de la prokuratoro.
Li rigardis la homon per la malklaraj okuloj kaj dum kelka tempo silentis, penante rememori, kial antaŭ li, sub la senkompata Jerŝalaima suno, staras arestito kun sia misforma pro batoj vizaĝo, kaj kiujn pluajn senutilajn demandojn li ankoraŭ devas fari.
— Ĉu Levio Mateo? — raŭke demandis la malsanulo kaj fermis la okulojn.
— Jes, Levio Mateo, — atingis lin la akra, lin turmentanta voĉo.
— Tamen kion ci diris pri la Templo al la hom’amaso en la bazaro?
La voĉo de la respondanto ŝajnis piki Pilaton en la tempion, ĝi estis neesprimeble doloriga. Ĝi estis diranta:
— Mi, hegemono, diris, ke falos la templo de la malnova kredo kaj kreiĝos nova templo de la vero. Mi diris tiel, por ke oni pli facile komprenu.
— Kial do ci, vagulaĉo, agitis la popolon en la bazaro parolante pri la vero kiun ci ne scias? Kio estas la vero?
Dirinte tion la prokuratoro pensis: «Ho, vi dioj! Mi demandas lin pri io malnecesa por la juĝo… Mia intelekto ne plu servas min…» Kaj refoje la kaliko kun malhela likvaĵo aperis en lia mensa vido. «Venenon al mi, venenon!»
Denove li ekaŭdis la voĉon:
— Antaŭ ĉio la vero estas, ke doloras cia kapo, doloras tiom forte, ke ci malkuraĝe pensas pri la morto. Ci apenaŭ povas al mi paroli, eĉ rigardi min estas al ci malfacile. Nun mi estas cia nevola turmentanto, tio min ĉagrenas. Ci ne povas eĉ pensi pri io ajn kaj nur revas, ke venu cia hundo, ŝajne la sola kara al ci estaĵo. Sed ciaj turmentoj tuj finiĝos, la kapo ĉesos dolori.
La sekretario je duonfrazo ĉesis skribi kaj mire ekgapis la arestiton.
Pilato levis sur tiun la martirajn okulojn kaj rimarkis, ke la suno jam estas altete super la hipodromo, ke ĝia radio, penetrinte la kolonaron, rampis ĝis la eluzitaj sandaloj de Jeŝua, ke tiu forflankiĝas por ĝin eviti.
La prokuratoro ekstaris, premis la kapon per ambaŭ manoj, lia flaveta, razita vizaĝo esprimis teruron. Sed tuj li ĝin superregis kaj residiĝis.
Dume la arestito daŭrigis sian parolon, sed la sekretario ne plu skribis. Ansere streĉinte la kolon, li nur klopodis ne eligi eĉ malplejan vorton.
— Jen, ĉio finiĝis, — parolis la arestito afable rigardante Pilaton, — mi tre ĝojas pri tio. Mi konsilas al ci, hegemono, por iom da tempo forlasi la palacon kaj promeni en la ĉirkaŭaĵo — nu ekzemple, en la ĝardenoj sur la Oliv’arba Monto. La fulmotondro… — sin turninte la arestito rigardis la sunon, — venos poste, antaŭ la vespero. Promeno cin efikus tre bone, kaj mi volonte cin akompanus. En mian kapon venis kelkaj novaj pensoj, kiuj eble cin interesos, kaj mi kun plezuro komunikus al ci ilin, des pli ke ci ŝajnas homo tre inteligenta.
La sekretario morte paliĝis kaj lasis fali la pergamenrulon.
— Cia malfeliĉo konsistas en tio, — nehaltigate parolis plu la ligito, — ke ci estas tro malkomunikema kaj tute perdis la fidon je la homoj. Konsentu ja, ke oni ne povas meti sian tutan ŝaton en hundon. Cia vivo estas magra, hegemono. — La parolinto permesis al si rideton.
La sekretario nun pensis nur pri tio, ĉu li kredu siajn orelojn. Devigite kredi, li penis imagi, en kiu fantazia formo manifestiĝos la furiozo de la kolerema prokuratoro ĉe tiu senprecedenca impertinentaĵo de la arestito. Sed li ne povis tion imagi, kvankam li bone konis la prokuratoron.
Eksonis la streĉovundita, raŭketa voĉo de la prokuratoro, latine diranta:
— Malligu liajn manojn.
Unu el la eskortanoj frapis per la lanco kontraŭ la planko, transdonis ĝin al alia, aliris la arestiton kaj forigis la ŝnuron. La sekretario reprenis la pergamenon kaj decidis dum kelka tempo nenion skribi kaj nenion miri.
— Konfesu, — mallaŭte demandis Pilato en la greka, — ci estas granda kuracisto, ĉu?
— Ne, prokuratoro, mi ne estas kuracisto, — respondis la arestito, delice frotante la ŝvelintan, malhele ruĝan manon, sulkigitan per la ŝnuro.
Klininte la kapon, Pilato boris la arestiton per fiksa rigardo. Ne plu nebula, ĝi reakiris siajn kutimajn spritobrilojn.
— Mi ne demandis cin, — diris Pilato, — ĉu ci ankaŭ scias latine?
— Jes, — respondis la arestito.
La flavetaj vangoj de Pilato iom ruĝiĝis kaj li demandis latine:
— Kiel ci divenis, ke mi volis voki mian hundon?
— Tio estas tre simpla, — latine respondis la arestito, — ci movis cian manon en la aero, — la parolanto ripetis la geston de la prokuratoro, — kvazaŭ ci volis ĝin karesi kaj ciaj lipoj…