— Jes, — diris Pilato.
Post paŭzo li demandis greke:
— Do, ci estas kuracisto, ĉu?
— Ne, ne, — energie kontraŭdiris la arestito, — kredu al mi, mi ne estas kuracisto.
— Nu bone, se ci volas kaŝi tion, kaŝu ĝin. La aferon ĝi ne koncernas. Do, ĉu ci asertas, ke ci neniun instigis detrui… aŭ forbruligi aŭ alimaniere difekti la Templon?
— Mi neniun instigis al tiaj agoj, hegemono, mi ripetas. Ja mi ne similas malsaĝulon, ĉu?
— Ho certe, ci ne similas malsaĝulon, — mallaŭte respondis la prokuratoro kaj timinde rikanis. — Do ĵuru ke tio ne okazis.
— Je kio ci volas ke mi ĵuru? — plivigliĝis la malligito.
— Nu, ekzemple je cia vivo, — respondis la prokuratoro, — nun estas la ĝusta tempo ĵuri je ĝi, ĉar sciu, ĝi pendas je hareto!
— Ĉu ci opinias, ke ĝin pendigis ci, hegemono? — demandis la arestito. — Se jes, ci ege eraras.
Pilato ektremis kaj diris tra la kunpremitaj dentoj:
— Mi povas distranĉi tiun hareton.
— Ankaŭ pri tio ci eraras, — kontraŭdiris la arestito kun serena rideto, per la mano sin ŝirmante kontraŭ la suno. — Ja konsentu, ke sendube, distranĉi ĝin povas nur la pendiginto, ĉu?
— Nu bone, — ridetis Pilato, — mi ne plu dubas, ke la nenifaremaj Jerŝalaimaj gapuloj senforlase cin sekvis. Mi ne scias, kiu pendigis cian langon, sed ĝi estas bone pendigita. Interalie, ĉu tio estas vera, ke ci envenis Jerŝalaimon tra la Pordego de Suzo, rajdante azenon kaj akompanate de popolaĉo kiu salutis cin per krioj kvazaŭ profeton?
La arestito mire rigardis la prokuratoron.
— Verdire, mi havas nenian azenon, — li respondis. — Mi envenis la urbon tra la Pordego de Suzo, tio estas ĝusta, sed mi venis piede. Min akompanis nur Levio Mateo kaj neniu kriis al mi ion ajn, ĉar tiam neniu en Jerŝalaim min konis.
— Ĉu ci konas tiujn homojn, — daŭrigis Pilato fiksrigardante la arestiton, — iu Dismas, poste Gestas kaj Bar-rabba?
— Ĉi tiujn bonajn homojn mi ne konas.
— Ĉu vere?
— Vere.
— Nun diru al mi, kial ci ĉiumomente diras «bona homo»? Ĉu ĉiun ci nomas tia?
— Ĉiun, — respondis la arestito, — en la mondo ne estas malicaj homoj.
— La unuan fojon mi tion aŭdas, — diris Pilato kun negaja rideto, — sed eblas, ke mi ne sufiĉe konas la vivon. Ne necesas skribi plu, — li sin ekturnis al la sekretario, cetere ĉesinta skribi jam antaŭe, kaj reparolis al la arestito: — Ĉu en iu greka libro ci legis pri tio?
— Ne, mi mem komprenis tion.
— Kaj ci predikas tion, ĉu?
— Jes.
— Nun kion ci dirus, ekzemple, pri centuriestro Marko, alnome Ratobuĉulo, ĉu ankaŭ li estas bona?
— Jes, — respondis la arestito, — kvankam li estas malfeliĉa homo. De kiam bonaj homoj lin kripligis, li iĝis kruela kaj senkompata. Estas interese, kiu faris tion?
— Mi volonte informos cin pri tio, — diris Pilato, — mi ja ĉeestis tie. Bonaj homoj sin ĵetadis sur lin kvazaŭ la hundoj sur urson. La ĝermanoj kroĉiĝis je liaj kruroj, brakoj, kolo. Lia manipuluso estis encirkligita, kaj se la turmo, kiun mi komandis, ne estus enhakinta sin de la flanko, ci, filozofo, ne havus la okazon interparoli kun Ratobuĉulo. Tio estis dum la batalo ĉe Idistavizo, en la Junulina Valo.
— Se mi povus interparoli kun li, — neatendite diris la arestito reve, — mi estas certa, ke li draste ŝanĝiĝus.
— Nu, — reagis Pilato, — se ci havus la kapricon interparoli kun oficiroj aŭ soldatoj de la legio, tio probable ne rezultigus grandan ĝojon por la legiestro. Tamen — feliĉe por ni ĉiuj — tio ne okazos, kaj mi estas la unua kiu zorgos pri la afero.
Ĉi tiam hirundo impetis en la portikon, flugis unu rondon tuj sub la ora plafono, malplialtiĝis, per la akra flugilo preskaŭ tuŝis la vizaĝon de bronza statuo staranta en niĉo kaj malaperis en kapitelo. Eble, ĝi ekvolis fari tie sian neston.
Dum ĝia flugado en la kapo de la prokuratoro, nun klara kaj facila, vortiĝis formulo. Ĝi estis jena: La hegemono konsideris la aferon pri la vaganta filozofo Jeŝua, alnome Ha-Nocri, kaj trovis nenian delikton. Speciale, ne estas malkovrita ia ajn rilato inter la faroj de Jeŝua kaj la ĵusa tumulto en Jerŝalaim. Evidentiĝis, ke la vaganta filozofo estas mense malsana, tial la prokuratoro ne konfirmas la mortoverdikton de la Malgranda Sinedrio pri Ha-Nocri. Tamen, ĉar ties malsaĝaj, utopiaj paroloj povas kaŭzi tumulton en Jerŝalaim, la prokuratoro lin forsendas el la urbo kaj ordonas malliberigi lin en Cezareo Stratona ĉe Mediteraneo — kie cetere rezidas la prokuratoro.
Necesis nur dikti tion al la sekretario.
La flugiloj de la hirundo susuris tuj super la kapo de la hegemono, la birdo ĵetis sin flanken, al la kaliko de la fontano kaj forflugis eksteren. La prokuratoro levis la rigardon sur la arestiton kaj vidis apud tiu brulantan polvofoston.
— Ĉu estas io plua pri li? — demandis Pilato la sekretarion.
— Bedaŭrinde jes, — kontraŭ lia atendo respondis tiu kaj donis al Pilato alian pergamenon.
— Kio do? — Pilato kuntiris la brovojn.
Lia mieno ŝanĝiĝis eĉ plie post ol li legis la pergamenon. Ĉu malhela sango alfluis liajn vizaĝon kaj kolon, ĉu okazis io alia, sed lia haŭto perdis la flavon, iĝis bruna kaj liaj okuloj ŝajnis sinki en la kapo.
Verŝajne pro la sama sango, kiu alfluis la tempiojn kaj komencis tie batadi, konfuziĝis lia vidado. Jen — ŝajnis al li, ke la kapo de la arestito ien forŝvebis kaj anstataŭ ĝi aperis alia. Sur tiu kalva kapo sidis ora krono kun disaj dentoj; la haŭton de la frunto korodis ulcero, ŝmirita per ungvento; la buŝo estis ensinkinta, sendenta, kun kaprica, pendanta malsupra lipo. Plu, ŝajnis al Pilato, ke la rozkoloraj kolonoj ĉirkaŭ li kaj la Jerŝalaimaj tegmentoj tie for, malsupre, trans la ĝardeno, malaperis, ke ĉio perdiĝis en la densega verdo de la Kapreaj ĝardenoj. Ankaŭ pri lia aŭdo okazis io stranga: ŝajnis, ke ie malproksime trumpetoj eksonis nelaŭte kaj minace, kaj tre klare li aŭdis nazan voĉon orgojle tiri la vortojn: «La leĝo pri majest’atenco…».
Rapide ekruliĝis pensoj — mallongaj, senordaj, nekutimaj: «Perdita!»; poste: «Perditaj!..» Kaj tute absurda ideo pri ia nepre venonta (al kiu?!) senmorteco — kaj tiu senmorteco ial naskis neelteneblan angoron.
Pilato sin streĉis, forpelis la vizion, revenigis la rigardon en la portikon. Antaŭ li denove estis la okuloj de la arestito.
— Aŭskultu, Ha-Nocri, — ekparolis la prokuratoro iel strange rigardante al Jeŝua: lia mieno estis severa, sed en la okuloj videblis maltrankvilo, — ĉu iam ci diris ion ajn pri la granda Cezaro? Respondu! Ĉu ci ion diris? Aŭ… ne… diris? — La vorton ne Pilato tiris iom pli longe ol konvenas ĉe juĝo. Per la rigardo li sendis al la arestito ian penson, kiun li volis kvazaŭ sugestii al tiu.
— Diri la veron estas facile kaj agrable, — rimarkis Jeŝua.
— Mi ne bezonas scii, — reagis Pilato per sufokata kolera voĉo, — ĉu estas al ci agrabla diri la veron. Tutegale ci ĝin diros. Tamen dirante ĝin, pesu ĉiun vorton se ci volas eviti morton ne nur certan sed ankaŭ turmentan.
Ne estas sciate, kio okazis al la prokuratoro de Judujo, sed li permesis al si levi la manon, kvazaŭ por ŝirmi sin kontraŭ la sunradio, kaj de malantaŭ la mano, kiel de malantaŭ ŝildo, sendi al la arestito ian subinstigan rigardon.
— Do, — li parolis plu, — respondu, ĉu ci konas iun Jehudon el Kirjat kaj kion ci diris al li, se ci tamen diris, pri Cezaro?
— Tio okazis jene, — volonte komencis rakonti la arestito, — antaŭhieraŭ vespere, ĉe la Templo, mi konatiĝis kun junulo kiu nomis sin Jehudo el la urbo Kirjat. Li invitis min en sian domon en la Malsupra Urbo kaj regalis min…