Выбрать главу

— Ĉu ci aŭdas, prokuratoro? — mallaŭte ripetis la ĉefpastro. — Ci ja ne diros, ke ĉion ĉi, — Kajafo levis ambaŭ brakojn kaj la malhela kapuĉo forglitis de lia kapo, — kaŭzis la mizera krimulo Bar-rabba?

Per la mandorso la prokuratoro viŝis de la frunto la malvarman ŝviton, rigardis teren, poste, levinte la duonfermitajn okulojn al la ĉielo, li rimarkis, ke la arda globo pendas preskaŭ super lia kapo, ke la ombro de Kajafo kuntiriĝis ĝis la leona vosto. Li diris nelaŭte kaj indiferente:

— Baldaŭ estos tagmezo. La interesa konversacio forturnis nian atenton, nun ni revenu al la afero.

En elegantaj esprimoj li pardonpetis la ĉefpastron kaj invitis Kajafon sidiĝi sur la benkon en la ombro de magnoliarbo kaj atendi ĝis li venigos la ceterajn partoprenontojn de la lasta mallonga interkonsilado — kaj faros ankoraŭ unu ordonon koncerne la ekzekuton.

La ĉefpastro ĝentile sin klinis tenante la manon sur la koro kaj restis en la ĝardeno, dum Pilato revenis sur la balkonon. Tie li ordonis al la sekretario konduki en la ĝardenon la legiestron, la tribunuson de la kohorto, la du sinedirianojn kaj la estron de la Templa gardo, kiuj estis atendantaj en la ronda pavilono kun fontano, sur la sekva pli malsupra teraso. La prokuratoro aldonis, ke li mem tuj venos, kaj eniris la palacon.

Dum la sekretario plenumis la ordonon, en ĉambro ŝirmita kontraŭ la suno per malhelaj kurtenoj Pilato rendevuis kun homo kies vizaĝon je duono kovris kapuĉo, kvankam tie la sunradioj ne povis lin ĝeni. La rendevuo estis tre mallonga. La prokuratoro mallaŭte diris al la homo kelkajn vortojn, tiu foriris kaj Pilato tra la portiko revenis en la ĝardenon.

Tie en la ĉeesto de ĉiuj invititoj la prokuratoro seke deklaris ke li konfirmis la mortoverdikton pri Jeŝua Ha-Nocri, kaj oficiale demandis la sinedirianojn, al kiu el la krimuloj ili volas lasi la vivon. Post la respondo, ke tiu estas Bar-rabba, la prokuratoro diris:

— Tre bone. — Li ordonis al la sekretario tuj protokoli la decidon, premis en la mano la fibolon, kiun la sekretario estis levinta de la sablo, kaj diris solene: — La tempo venis!

Ĉiuj ĉeestantoj direktis sin laŭ la larĝa marmora ŝtuparo inter la ebriige aromaj rozheĝoj, pli kaj pli malsupren, al la palaca muro, al la pordego kondukanta al granda, glatpavima placo kies kontraŭan limon formis la kolonoj kaj statuoj de la Jerŝalaima hipodromo.

Elirinte el la ĝardeno la grupo surpaŝis larĝan masonitan podion kiu dominis la placon. Tie Pilato tra la duonfermitaj palpebroj ĵetis rigardon ĉirkaŭen kaj tuj kaptis la situacion. La spaco kiun li ĵus trairis, tiu inter la palaca muro kaj la podio, estis senhoma; sed antaŭ si la placon Pilato ne vidis: ĝin formanĝis la amaso. La homoj estus inundintaj ankaŭ la podion kaj la malplenan spacon sed tion malhelpis tri vicoj de soldatoj — la sebasteanoj maldekstre de Pilato kaj la Iturea helpa kohorto dekstre.

Do, Pilato suriris la podion premante en la mano la senutilan fibolon kaj duonferminte la okulojn. Li duonfermis la okulojn ne pro la suna brilo, ho ne! Ial li malvolis vidi la kondamnitojn kiujn li precize sciis esti kondukataj post li sur la podion.

Apenaŭ la blanka mantelo kun purpura subŝtofo aperis en la alto sur la roko super la rando de la homa maro — tuj la orelojn de la nevidanta hegemono frapis son’ondo: «Haaa…». Unue nelaŭta, naskiĝinte ie malproksime, ĉe la hipodromo, ĝi kreskis kaj dum kelkaj momentoj restis tondra, poste komencis malleviĝi. «Ili ekvidis min» — pensis la prokuratoro. Ne atinginte la plej malaltan punkton la ondo subite rekreskis kaj balancante superis la unuan; sur la kresto de la dua ondo ekbolis, similaj al ŝaŭmo sur mara ondego, fajfo kaj izolaj inaj ŝrikoj distingeblaj malgraŭ la tondro. «Jen ili estas kondukataj sur la podion», pensis Pilato, «kaj la ŝrikojn kaŭzis tio, ke la amaso premegis kelkajn virinojn kiam ĝi moviĝis antaŭen».

Iom da tempo li atendis, ĉar li sciis ke nenia forto povas silentigi la amason antaŭ ol ĝi forspiros ĉion en ĝi akumuliĝintan kaj trankviliĝos per si mem.

Kaj kiam la momento venis, la prokuratoro levis la dekstran brakon kaj la lasta bruo forfalis.

Tiam Pilato enspiris kiom eble plej multe da varmega aero kaj kriis kaj lia raŭka voĉo ekŝvebis super la miloj da kapoj:

— Je la nomo de Cezaro imperatoro!

Tuj liajn orelojn plurfoje frapis fera, diŝakita krio — la kohortanoj, svinginte supren la lancojn kaj insignojn, timige elkriis:

— Vivu Cezaro!

Levinte la vizaĝon Pilato fiksis ĝin kontraŭ la suno. Sub liaj palpebroj ekflamis verda fajro, ĝi ekbruligis la cerbon kaj super la amaso ekflugis la arameaj vortoj:

— La kvar krimuloj arestitaj en Jerŝalaim pro murdoj, instigo al ribelo kaj atenco kontraŭ la leĝoj kaj la religio estas kondamnitaj al la malhonora ekzekuto per pendigo sur fosto! La ekzekuto estas senprokraste plenumota sur la Kalva Monto! La nomoj de la krimuloj estas: Dismas, Gestas, Bar-rabba kaj Ha-Nocri. Jen ili staras antaŭ vi!

Sen vidi la krimulojn Pilato montris per la mano dekstren: li sciis ke ili staras sur la ĝusta loko.

La amaso respondis per longa murmuro, kia povus esprimi miron aŭ faciliĝon. Kiam ĝi estingiĝis, Pilato daŭrigis:

— Tamen nur tri el ili estos ekzekutitaj, ĉar laŭ la leĝo kaj la kutimo, por honori la Paskofeston, la nobla Cezaro imperatoro redonas lian senvaloran vivon al unu el la krimuloj, laŭ la elekto de la Malgranda Sinedrio konfirmita de la Romia administranto.

Kriante la vortojn Pilato aŭskultis grandan silenton anstataŭi la murmuron. Nun liajn orelojn trafis nek ekspiro nek susuro. Eĉ ŝajnis al li unu momenton, ke ĉio ĉirkaŭ li tute malaperis. La abomenata urbo mortis kaj li staras sola, bruligate de la vertikalaj sunradioj, enŝovinte la kapon en la ĉielon. Pilato iom tiris la silenton, poste komencis krii la reston:

— La homo liberigota tuj antaŭ viaj okuloj estas…

Antaŭ ol diri la nomon li denove paŭzis, kontrolante, ĉu li diris ĉion, ĉar li sciis, ke apenaŭ li diros la nomon de la feliĉulo, la mortinta urbo reviviĝos kaj neniu plua vorto estos aŭdebla.

«Ĉu ĉio?» — senvoĉe sin demandis Pilato. «Ĉio. La nomon!»

Kaj rulegante la r-on super la silentanta urbo li kriis:

— Bar-rabba!

Ĉi tiam ŝajnis al li ke ektintinte la suno krevis super li kaj verŝis fajron en liajn orelojn. En la fajro furiozis muĝo, ŝrikoj, ĝemoj, ridego kaj fajfado.

Pilato sin turnis kaj iris sur la podio reen sen rigardi ion ajn krom la diverskolorajn pavimerojn, por ne mispaŝi. Li sciis ke malantaŭ lia dorso sur la podion hajlas bronzaj moneroj kaj daktiloj, ke en la muĝanta interpuŝego la homoj levas sin unu sur la ŝultrojn de alia por propraokule vidi la miraklon: kiel homo, kiun la morto jam tenis en siaj manoj, eskapis el ili! Kiel la legianoj malligas la ŝnuron, nevole kaŭzante brulan doloron en liaj brakoj, distorditaj dum la torturoj. Kiel li, malgraŭ la grimacoj kaj ĝemoj, tamen sensence, freneze ridetas.

Li sciis ke samtempe la eskorto jam kondukas la tri homojn kun ligitaj manoj al la flanka ŝtuparo por irigi ilin laŭ la okcidenta vojo ekster la urbon, al la Kalva Monto. Nur ekpaŝinte sur la placon, ŝirmate de la podio, Pilato levis la okulojn, ne plu timante vidi la kondamnitojn.

Al la ĝemoj de la kvietiĝanta amaso nun tre klare miksiĝis la tranĉaj voĉoj de la anoncistoj, greke kaj aramee ripetantaj kion Pilato estis proklaminta de la podio. Krome, la prokuratoro aŭdis ŝutiĝi proksimiĝantan hufobruon, meze de kiu lakone kaj gaje ion kriis trumpeto. Al tiuj sonoj respondis orelbora fajfo de la knaboj sur la tegmentoj laŭ la strato kondukanta de la bazaro al la hipodroma placo kaj krioj «Atentu!»

Soldato sole staranta en la malplena, gardata parto de la placo, atentige svingis sian insignon kaj la prokuratoro, la legiestro, la sekretario kaj la eskorto haltis.