Выбрать главу

— Nu, farite, — li diris. — Nun mi ekalas!

Ili iris en la vestiblon. Bilbo elektis sian plej ŝatatan bastonon el la tenujo; poste li fajfis. Tri gnomoj venis el diversaj ĉambroj, kie ili estis laborintaj.

— Ĉu ĉio preta? — demandis Bilbo. — Ĉio pakita kaj etikedita?

— Ĉio, — ili respondis.

— Nu, ni komencu do! — Li elpaŝis tra la antaŭpordo.

La nokto estis bela, kaj la nigran ĉielon trapunktis steloj. Li suprenrigardis, snufante la aeron.

— Kiel agrable! Kiel agrable denove ekiri laŭ la Vojo kun gnomoj! Jen pri kio mi vere sopiris, jam de jaroj! Adiaŭ! — li diris, rigardante sian antaŭan hejmon kaj riverencante al la pordo. — Adiaŭ, Gandalfo!

— Adiaŭ provizore, Bilbo. Prizorgu vin! Vi estas sufiĉe aĝa, kaj eble sufiĉe saĝa.

— Prizorgi! Mi ne zorgas. Ne ĝenu vin pri mi! Mi estas nun tiel feliĉa, kiel iam ajn, kaj tio estas grandakvante. Sed venis la tempo. Mi estas finfine trudpelata, — li aldonis, kaj poste per murmura voĉo, kvazaŭ al si mem, li kantis mallaŭte en la mallumo:

La Vojo ĉiam plu pilgrimas ekde la pordo de l’ komenco. La Vojo jam tre malproksimas, kaj mi ĝin sekvos, laŭ intenco, per ritma viglo de l’ paŝadoj, ĝis en vojegon ĝi devias ĉe l’ renkontiĝ’ de multaj padoj. Kaj poste kien? Mi ne scias.

Li paŭzis, momente silenta. Tiam sen plua vorto li sin turnis for de la lumoj kaj voĉoj en la kampoj kaj tendoj, kaj sekvate de siaj tri kunuloj eniris sian ĝardenon, kaj malsuprentrotis laŭ la longa dekliva pado. Li transsaltis malaltan lokon en la heĝo ĉe la subo, kaj eniris la herbokampojn, forpasante en la nokton kiel ventsiblo en la razeno.

Gandalfo restis kelkan tempon, rigardante post li en la mallumon.

— Adiaŭ, kara mia Bilbo — ĝis nia venonta renkontiĝo! — li diris mallaŭte kaj reeniris la domon.

Baldaŭ post tio envenis Frodo, kaj trovis lin sidanta en mallumo, profunde pensanta.

— Ĉu li foriris? — li demandis.

— Jes, — respondis Gandalfo. — Li finfine foriris.

— Mi volus — tio estas, mi esperis ĝis ĉi-vespere, ke tio estu nura ŝerco, — diris Frodo. — Sed mi sciis en mia koro, ke li vere intencas iri. Li ĉiam kutimis ŝerci pri seriozaj aferoj. Mi volis reveni pli frue, nur por vidi lin ekiri.

— Ŝajnas al mi, vere, ke li preferis kviete forŝteliri en la fino, — diris Gandalfo. — Ne estu tro ĝenata. Al li estos bone — jam. Li postlasis por vi pakaĵon. Jen ĝi!

Frodo prenis la kovertegon desur la kamenbreto, kaj ekrigardis ĝin, sed ne malfermis.

— Vi trovos en ĝi lian testamenton kaj ĉiujn ceterajn dokumentojn, mi opinias, — diris la sorĉisto. — Vi mastras nun en Bag-Endo. Kaj krome, mi supozas, vi trovos la oran ringon.

— La ringon! — ekkriis Frodo. — Ĉu li postlasis tion al mi? Mi scivolas, kial. Nu, ĝi eble utilos.

— Eble, eble ne, — diris Gandalfo. — Mi ne utiligus ĝin, se temus pri mi. Sed tenu ĝin sekreta, kaj tenu ĝin sekura! Nun mi iras dormi.

Kiel mastro de Bag-Endo, Frodo opiniis sia malĝoja devo adiaŭi la gastojn. Onidiroj pri strangaj okazintaĵoj jam disvastiĝis tra la tuta kampo, sed Frodo rifuzis diri ion, krom sendube ĉio klariĝos matene. Ĉirkaŭ noktomezo alvenis kaleŝoj por la gravuloj. Unu post unu ili forruliĝis, plenaj je sataj sed tre malkontentaj hobitoj. Ĝardenistoj venis laŭkontrakte kaj en puŝoĉaroj forigis tiujn, kiuj senintence postrestis.

Malrapide pasis la nokto. La suno leviĝis. La hobitoj leviĝis iom pli malfrue. Daŭris la mateno. Oni komencis (laŭmende) forigi la pavilonojn, tablojn, seĝojn, kulerojn kaj tranĉilojn, botelojn kaj pladojn, lanternojn, florarbustojn en ujoj, panerojn kaj krakilpaperon, forgesitajn mansakojn, gantojn, poŝtukojn kaj la nemanĝitan nutraĵon (eron tre malgrandan). Poste venis kvanto da aliaj uloj (senmende): Baginzoj kaj Bofinoj, kaj Bolĝeroj, kaj Tjukoj, kaj aliaj gastoj, kiuj loĝis aŭ tranoktis proksime. Je tagmezo, kiam eĉ la plejmanĝintoj denove funkciis, troviĝis granda amaso ĉe Bag-Endo, seninvita, sed ne neatendita.

Frodo atendis sur la sojlo, ridetanta, sed iom lac- kaj zorg-aspekta. Li bonvenigis ĉiujn vizitantojn, sed havis por diri ne multe pli ol antaŭe. Lia respondo al ĉiuj demandoj estis simple tio:

— S-ro Bilbo Baginzo foriris; laŭ mia scio, senrevene.

Kelkajn el la vizitantoj li invitis en la domon, ĉar Bilbo postlasis por ili mesaĝojn.

Interne, en la vestiblo, amasiĝis granda sortimento da pakaĵoj, pakaĵetoj kaj etaj mebloj. Al ĉiu ero estis ligita etikedo. Troviĝis pluraj etikedoj de jena speco:

Al Adelardo Tjuko, kiel PROPRA POSEDAĴO, de Bilbo; sur pluvombrelo. Adelardo estis forportinta multajn ombrelojn senetikedajn.

Al Dora BAGINZO memore pri longa korespondado, kun amo de Bilbo; sur granda paperkorbo. Dora estis fratino de Drogo kaj la plejaĝa vivanta parencino de Bilbo kaj Frodo; ŝi estis naŭdek-naŭ-jara, kaj skribis rismojn da bonaj konsiloj dum pli ol duonjarcento.

Al Milo Subfoso, esperante ke ĝi estos utila, de B. B.; sur oraj plumo kaj inkujo. Milo neniam respondis al leteroj.

Por uzado de ANĜELIKA, de Onklo Bilbo; sur ronda konveksa spegulo. Ŝi estis Baginzo juna, kaj tro evidente opiniis belforma sian vizaĝon.

Por la kolekto de HUGO Bresgirdelo, de kontribuinto; sur (malplena) librobretaro. Hugo estis fervora prunteprenanto de libroj, kaj pli ol kutime nefidinda pri la redono.

Al Lobelia RETIKUL-BAGINZO, kiel DONACO; sur skatolo da kuleroj arĝentaj. Bilbo opiniis, ke ŝi akiris sufiĉe multnombre liajn kulerojn, dum li antaŭe vojaĝis. Lobelia tre bone sciis tion. Kiam ŝi alvenis pli malfrue dum la tago, ŝi tuj kaptis la nuancon, sed ankaŭ la kulerojn ŝi prenis.

Tio estas nur eta elektaĵo el la amasigitaj donacoj. La loĝejo de Bilbo iomete malordiĝis pro posedaĵoj dum lia longa vivo. Hobitotruoj tendencas malordiĝi: por kio grandparte respondecis la kutimo doni tiom da naskiĝfestaj donacoj. La naskiĝfestaj donacoj, kompreneble, ne ĉiam estis novaj; ekzistis unu-du malnovaj madomoj, kies utiligon oni ne plu memoris, kiuj ĉirkaŭiris la tutan distrikton; sed Bilbo kutimis doni donacojn novajn kaj reteni la ricevitajn. La malnova truo nun estis iomete ordigita.

Ĉiu el la diversaj disiĝdonacoj havis etikedon, persone skribitan de Bilbo, kaj pluraj estis trafaj aŭ ŝercaj. Sed kompreneble la plimultaj estis donacitaj tien, kie ili estus dezirataj kaj bonvenaj. La pli malriĉaj hobitoj, kaj precipe tiuj en Bagŝuta Vico, bone profitis. Maljuna Majstro Vato ricevis du sakojn da terpomoj, novan fosilon, lanan veŝton, kaj botelon da linimento por artikoj doloraj. Maljuna Rorio Brandoboko, kompense al multe da gastigado, ricevis dekduon da boteloj de Malnova Vinberejo: forta ruĝa vino el Sud-kvarono, kaj jam tute matura, ĉar ĝin enkeligis la patro de Bilbo. Rorio komplete pardonis Bilbon, kaj votis lin bonegulo post la unua botelo.

Restis al Frodo sufiĉe da ĉio. Kaj, kompreneble, ĉiuj ĉefaj valoraĵoj, kiel ankaŭ la libroj, pentraĵoj kaj pli ol sufiĉe da mebloj, restis lia posedaĵo. Troviĝis tamen neniu ekvido aŭ mencio pri mono aŭ juvelaro: eĉ unu monero aŭ vitra globeto ne estis fordonacita.

Frodo pasigis tre ĝenatan posttagmezon. Falsa onidiro, ke la tuta domenhavo estas senpage disdonata, disvastiĝis kiel fulmo; kaj postnelonge la loko estis plenŝtopita de uloj, kiuj havis neniun rajton tie, sed kiuj ne estis forbareblaj. Etikedoj estis detorditaj kaj miksitaj, kaj kvereloj eksplodis. Iuj klopodis aranĝi interŝanĝojn kaj komercadojn en la vestiblo; kaj aliaj provis forporti malgrandajn erojn al ili ne adresitajn, aŭ ion ajn, kiu ŝajnis nedezirata aŭ negardata. La vojon al la ĝardenpordo ŝtopis ĉarumoj kaj ĉaretoj.