Выбрать главу

Meze de la tumulto alvenis la Retikul-Baginzoj. Frodo provizore estis retiriĝinta kaj lasis sian amikon Gaja Brandoboko por kontroli la okazaĵojn. Kiam Odo laŭte postulis renkonti Frodon, Gaja riverencis ĝentile.

— Li fartas ne tute bone, — li diris. — Li ripozas.

— Sin kaŝas, diru prefere, — diris Lobelia. — Ĉiuokaze ni volas renkonti lin kaj intencas renkonti lin. Jam iru diri tion al li!

Gaja lasis ilin iom longe en la vestiblo, kaj ili havis sufiĉan tempon por trovi sian disiĝdonacon da kuleroj. Tio ne pliheligis ilian humoron. Finfine oni kondukis ilin en la kabineton. Frodo sidis ĉe tablo, kun multe da paperoj antaŭ si. Li aspektis misfarta — almenaŭ rilate al Retikul-Baginzoj; sed li stariĝis, fingrumante ion en la poŝo. Sed li parolis tute ĝentile.

La Retikul-Baginzoj estis iom ofendemaj. Ili komencis, proponante al li maltaŭgajn bonprezojn (kiel inter amikoj) por diversaj valoraj kaj neetikeditaj aĵoj. Kiam Frodo respondis, ke nur tiuj aĵoj speciale indikitaj de Bilbo estas fordonacataj, ili diris, ke la tuta afero estas suspektinda.

— Nur unu afero estas klara al mi, — diris Odo, — kaj tio estas, ke vi mem bele profitas el ĉio ĉi. Mi insistas rigardi la testamenton.

Odo estus la heredinto de Bilbo, se ne okazus la adopto de Frodo. Li tre zorge tralegis la testamenton kaj snufegis. Ĝi estis, bedaŭrinde, tre klara kaj korekta (laŭ la juraj moroj de hobitoj, kiuj postulas interalie sep subskribojn per ruĝa inko de atestantoj).

— Denove malhelpate! — li diris al sia edzino. — Kaj post sesdek jaroj da atendado. Ĉu kuleroj? Galimatio!

Li klakigis la fingrojn sub la nazo de Frodo kaj forstamfis. Sed oni ne liberiĝis tiel facile de Lobelia. Iom poste Frodo elvenis el la kabineto por kontroli, kiel progresas la aferoj, kaj trovis ŝin ankoraŭ surloke, priserĉanta flankejojn kaj anguletojn kaj provfrapanta plankojn. Li firme akompanis ŝin eksteren, forpreninte de ŝi plurajn etajn (sed iom valorajn) aĵojn, kiuj iel enfalis ŝian pluvombrelon. Ŝi mienis kvazaŭ pene elpensanta vere detruan disiĝan komenton; sed ŝi sukcesis diri, sin turnante sur la sojlo, nur:

— Vi ĝisvivos bedaŭron, junulo! Kial ankaŭ vi ne foriris? Vi ne apartenas ĉi tie; Baginzo vi ne estas — vi — vi estas Brandoboko!

— Ĉu vi aŭdis tion, Gaja? Jen insulto, ĉu ne vere, — diris Frodo fermante post ŝi la pordon.

— Tio estis komplimento, — diris Gaja Brandoboko, — kaj sekve, kompreneble, malvera.

Poste ili trairis la tutan truon, kaj elĵetis tri junajn hobitojn (du Bofinojn kaj unu Bolĝeron), kiuj tratruis la murojn de unu el la keloj. Frodo ankaŭ luktis kun juna Sanĉo Fierfuto (nepo de Odo Fierfuto), kiu komencis elfosadi en la pli granda manĝaĵejo, kie li pensis trovi eĥon. La legendo pri l’ oro de Bilbo vekis tiel scivolon kiel esperon; ĉar legenda oro (mistere akirita, se ne sendispute kontraŭleĝa) estas, kiel ĉiuj scias, posedaĵo de l’ trovinto — se la serĉo ne estas interrompita.

Venkinte Sanĉon kaj lin elpuŝinte, Frodo kolapsis sur seĝon en la vestiblo.

— Jam tempo fermi la butikon, Gaja, — li diris. — Ŝlosu la antaŭpordon, kaj ne malfermu ĝin plu hodiaŭ por iu ajn, eĉ se tiu alportas ramon.

Tiam li iris revigligi sin per malfrua taso da teo. Apenaŭ li sidiĝis, jen aŭdiĝis mallaŭta frapo ĉe la antaŭpordo. “Lobelia denove, plej verŝajne, — li pensis. — ŝi certe pripensis ion vere abomenan, kaj revenis por tion diri. Tio estas prokrastebla”.

Li daŭrigis trinki sian teon. La frapo ripetiĝis, multe pli laŭte, sed li malatentis. Subite aperis ĉe la fenestro la kapo de l’ sorĉisto.

— Se vi ne enlasos min, Frodo, mi eksplodigos vian pordon tra la tuta truo kaj eksteren tra l’ monteto, — li diris.

— Kara mia Gandalfo! Momenteton! — kriis Frodo, kurante el la ĉambro ĝis la antaŭpordo. — Envenu! Envenu! Mi pensis, ke tio estas Lobelia.

— Do mi pardonas vin. Mi ŝin vidis antaŭ iom da tempo, veturiganta kariolon al Apudakvo kun mieno, kiu acidigus freŝan lakton.

— Ŝi jam preskaŭ acidigis min. Vere, mi preskaŭ surfingrigis la ringon de Bilbo. Mi sopiris malaperi.

— Ne faru tion! — diris Gandalfo, sidiĝante. — Volu singardi pri tiu ringo, Frodo! Fakte, parte pri ĝuste tio mi venis diri lastan vorton.

— Nu, kio pri ĝi?

— Kion vi jam scias?

— Nur tion, kion Bilbo rakontis al mi. Mi aŭdis lian rakonton: kiel li trovis ĝin, kaj kiel li uzis ĝin: dum la vojaĝo, tio estas.

— Kiun rakonton, mi scivolas, — diris Gandalfo.

— Ho, ne tiun, kiun li rakontis al la gnomoj kaj enmetis en sian libron, — diris Frodo. — Li rakontis al mi la veron baldaŭ post kiam mi enloĝiĝis ĉi tie. Li diris, ke vi turmentis lin ĝis li sciigis tion al vi, do pli bone, ke ankaŭ mi sciu. “Manku sekretoj inter ni, Frodo, — li diris, — sed ili ne disvastiĝu aliloken. Ĉiuokaze ĝi estas mia”.

— Interese, — diris Gandalfo. — Nu, kion vi entute pensas pri la afero?

— Se per tio vi aludas, ke li inventis ĉion tion pri ‘donaco’, nu, mi opiniis pli verŝajna la malfalsan rakonton, kaj ne povis kompreni motivon por ĝin entute ŝanĝi. Tia faro estis ĉiuokaze netipe Bilba; kaj mi opiniis tion iom stranga.

— Ankaŭ mi. Sed strangaĵoj povas okazi al uloj, kiuj posedas tiajn valoraĵojn — se tiuj uzas ilin. Estu tio al vi averto, tre singardi pri ĝi. Eble ĝi havas aliajn kapablojn ol nur malaperigi vin, kiam vi tion deziras.

— Mi ne komprenas, — diris Frodo.

— Ankaŭ mi ne, — respondis la sorĉisto. — Mi nur komencis scivoli pri la ringo, precipe depost la pasinta nokto. Ne necesas ĝeniĝi. Sed se vi akceptos mian konsilon vi utiligos ĝin tre malofte, aŭ tute ne. Almenaŭ mi petegas vin ne uzi ĝin laŭ maniero, kiu kaŭzus klaĉojn aŭ vekus suspektojn. Mi diras denove: tenu ĝin sekura, kaj tenu ĝin sekreta!

— Vi parolas tre mistere! Kion vi timas?

— Mi ne certas, do mi diros nenion plu. Mi eble povos diri al vi ion, kiam mi revenos. Mi tuj foriras: do tio ĉi estas provizora adiaŭo. — Li stariĝis.

— Tuj! — kriis Frodo. — Sed mi pensis, ke vi restados dum minimume semajno. Mi antaŭĝojis pri via helpo.

— Tion mi ja intencis — sed mi estas devigita ŝanĝi mian intencon. Mi eble forestos dum kelka tempo; sed mi revenos vidi vin, tiel baldaŭ kiel mi nur povos. Atendu min, kiam vi revidos min! Mi enŝteliĝos kviete. Mi ne ofte vizitos plu la Provincon malkaŝe. Mi trovas, ke mi iĝis iom malpopulara. Oni diras, ke mi estas ĝenulo kaj perturbanto de la trankvilo. Kelkaj eĉ akuzas min, ke mi formagiis Bilbon, aŭ eĉ pli malbone. Se vi volas scii, oni supozas komploton inter vi kaj mi por akiri liajn riĉaĵojn.

— Oni! — ekkriis Frodo. — Vi celas Odon kaj Lobelian. Kiel abomeninde! Mi fordonus al ili Bag-Endon kaj ĉion ceteran, se nur mi povus rehavi Bilbon kaj foriri kun li por travagi la landon. Mi amas la Provincon. Sed ial mi komencas bedaŭri, ke ankaŭ mi ne foriris. Mi scivolas, ĉu mi iam ajn revidos lin.

— Ankaŭ mi, — diris Gandalfo. — Kaj mi scivolas pri multaj aliaj aferoj. Jam adiaŭ! Gardu vin! Atendu min, precipe en tempoj neverŝajnaj! Adiaŭ!

Frodo akompanis lin ĝis la pordo. Li flirtigis lastfoje la manon, kaj ekformarŝis surprize rapidpaŝe; sed al Frodo ŝajnis, ke la maljuna sorĉisto aspektas pli ol kutime kurbigita, preskaŭ kvazaŭ li portus pezan ŝarĝon. Vesperiĝis, kaj lia mantelita figuro rapide malaperis en la krepuskon.

Dum longa tempo Frodo ne revidis lin.

2

La ombro de la pasinteco

La klaĉo ne formortis post naŭ aŭ eĉ naŭdek naŭ tagoj. La dua malapero de sinjoro Bilbo Baginzo estis diskutata en Hobiturbo, kaj efektive tra la tuta Provinco, dum jaro plus unu tago, kaj oni memoris ĝin multe pli longe. Ĝi fariĝis apudfajruja rakonto por junaj hobitoj; kaj fine Freneza Baginzo, kiu kutimis malaperi en krako kaj fulmo kaj reaperi kun sakoj da juveloj kaj oro, iĝis ŝatata rolanto en legendoj kaj pluvivis longe post kiara la veraj okazintaĵoj estis forgesitaj.