Выбрать главу

— Se nur ĝi ne devis okazi en mia epoko, — diris Frodo.

— Tiel pensas ankaŭ mi, — diris Gandalfo, — kaj tiel pensas ĉiuj, kiuj travivas tiajn epokojn. Sed tion ne ili decidas. Ni rajtas decidi nur tion, kion fari dum la tempo allasita al ni. Kaj jam, Frodo, nia epoko ekaspektas nigra. La Malamiko rapide tre fortiĝas. Liaj planoj, laŭ mia opinio, estas ankoraŭ nematuraj, sed ili maturiĝas. Ni havos grandajn malfacilaĵojn. Ni havus grandajn malfacilaĵojn eĉ sen tiu ĉi terura hazardaĵo. Al la malamiko ankoraŭ mankas unu afero por doni al li forton kaj konojn por frakasi ĉian reziston, rompi la lastajn defendrimedojn, kaj kovri ĉiujn landojn per dua mallumo. Al li mankas la Unu Ringo.

» La Trion, plej belan el ĉiuj, la elfaj mastroj kaŝis al li, kaj tiujn lia mano neniam tuŝis aŭ makulis. Sepon la gnomaj reĝoj posedis, sed el ĝi li rehavigis al si tri, kaj la ceterajn konsumis la drakoj. Naŭ li donis al homoj, fieraj kaj fortaj, kaj tiel enretigis ilin. Antaŭ longe ili venis sub rego de la Unu, kaj ili iĝis Ringfantomoj, ombroj en lia granda Ombro, la plej timindaj el liaj servistoj. Antaŭ longe. Pasis multaj jaroj de kiam la Naŭ marŝis ekstere. Tamen, kiu scias? Dum la Ombro denove kreskas, eble ankaŭ ili marŝos ankoraŭfoje. Sed ĉit! Ni ne parolos pri tiaj aferoj eĉ en la mateno de l’ Provinco.

» Do statas jene: la Naŭon li altiris al si; ankaŭ la Sepon, krom la detruitaj. La Trio restas kaŝita. Sed tio ne plu ĝenas lin. Li bezonas nur la Unu; ĉar li fabrikis mem tiun ringon, ĝi estas lia, kaj li lasis trapasi en ĝin grandan parton de sia antaŭa potenco, tiel ke li povu regi ĉiujn aliajn. Se li reakiros ĝin, tiam li denove estros ĉiujn, kie ajn ili troviĝos, eĉ la Trion, kaj ĉio plenumita per ili malkaŝiĝos, kaj li estos pli ol iam potenca.

» Kaj jen la terura hazardaĵo, Frodo. Li kredis, ke la Unu pereis; ke detruis ĝin la elfoj, kiel devis okazi. Sed li jam scias, ke ĝi ne pereis, ke ĝi estas trovita. Do li serĉas, serĉadas ĝin, kaj lia tuta pensado celas tion. Ĝi estas lia granda espero kaj nia granda timo.

— Kial, kial ĝi ne estas detruita? — ekkriis Frodo. — Kaj kiel okazis, ke la Malamiko perdis ĝin, se tiel potenca li estis, kaj ĝi estis al li tiel valorega? — Li spasme premis la Ringon, kvazaŭ li jam vidus malhelajn fingrojn etendiĝantajn por ĝin forkapti.

— Ĝi estis forprenita de li, — diris Gandalfo. — La rezistoforto de la elfoj pratempe estis pli granda; kaj ne ĉiuj homoj distanciĝis de ili. La homoj el Okcidentio aldonis sian helpon. Tiu estas ĉapitro el la antikva historio, kiun rememori estus eble taŭge; ĉar tiam ekzistis ankaŭ malĝojo, kaj ĉirkaŭvenanta mallumo, sed granda kuraĝo, kaj grandiozaj faraĵoj, kiuj ne tute vanis. Iam, eble, mi rakontos al vi la tutan historion, aŭ vi aŭdos ĝin tutan en rakonto de iu, kiu pli bone konas ĝin.

» Sed intertempe, antaŭ ĉio vi bezonas scii, kiel alvenis al vi tiu ĉi aĵo, kaj tio estas rakonto sufiĉe longa, jen ĉio, kion mi diros. Estis elfreĝo Gil-Galado, kaj Elendilo el Okcidentio, kiuj venkis Saŭronon, kvankam ili mem pereis tion farante; kaj Isilduro, la filo de Elendilo, fortranĉis la Ringon de sur la mano de Saŭrono kaj proprigis ĝin al si. Tiam Saŭrono estis venkita, kaj lia spirito fuĝis kaj estis dum longaj jaroj kaŝita, ĝis lia ombro denove formiĝis en Mornarbaro. Sed la Ringo estis perdita. Ĝi enfalis la Grandan Riveron Anduino, kaj malaperis. Ĉar Isilduro marŝis norden laŭ la orienta bordo de l’ Rivero, kaj proksime de la Iridaj Kampoj lin embuskis la orkoj de l’ Montoj, kaj preskaŭ ĉiuj liaj sekvantoj estis mortigitaj. Li ensaltis la akvon, sed dum li naĝis la Ringo forglitis de lia fingro, kaj poste la orkoj lin ekvidis kaj sage mortigis.

Gandalfo paŭzis.

— Kaj tie en la malhelaj fundaĵoj inter la Iridaj Kampoj, — li diris, — la Ringo forpasis el konateco kaj legendoj; kaj eĉ tiom el ĝia historio estas nun konata nur al malmultaj, kaj la Konsilio de l’ Saĝuloj povis eltrovi neniom pli. Sed finfine ŝajnas al mi, ke mi kapablas daŭrigi la rakonton.

» Longe poste, sed ankoraŭ tre prae, loĝadis borde de la Granda Rivero rande de Sovaĝujo popoleto lertmana kaj kvietpaŝa. Mi konjektas, ke ĝi estis hobiteca, parenca al la patroj de l’ patroj de l’ sturoj, ĉar ĝi amis la Riveron, kaj ofte naĝis en ĝi, aŭ konstruis boatetojn el junkoj. Inter ili troviĝis familio altreputacia, pli multnombra kaj riĉa ol la plimulto, kaj ĝin regis avino de l’ popolo, severa kaj saĝa pri la malnova konaro, tiom, kiom ili posedis ĝin. La plej esplorerna kaj scivolema familiano nomiĝis Smeagolo. Lin interesis radikoj kaj originoj; li plonĝis en profundajn lagetojn; li trafosis sub arboj kaj kreskantaj vegetaĵoj; li tunelis en verdajn teramasojn; kaj li ĉesis suprenrigardi al la montetopintoj, aŭ arbaj folioj, aŭ floroj malfermiĝantaj en la aero; lia kapo kaj liaj okuloj direktiĝis malsupren.

» Li havis amikon similspecan, nomatan Deagolo, pli akrokulan sed ne tiel viglan kaj fortan. Foje ili enboatiĝis kaj aliris la Iridajn Kampojn, kie troviĝis bedegoj da iridoj kaj skirpoj. Tie eliris Smeagolo kaj tranazis la bordon, sed Deagolo sidis en la boato por fiŝkapti. Subite, granda fiŝo surhokiĝis, kaj antaŭ ol li sciis, kio okazas, li estis eltrenita en la akvon ĝis la fundo. Tie li forlasis sian ŝnureton, ĉar ŝajnis al li, ke li vidas ion brilantan sur la riverfundo; kaj retenante la spiron li ekkaptis ĝin.

» Poste li alsurfaciĝis sputante, kun herbaĉoj inter la haroj kaj manpleno da koto; kaj li alnaĝis la bordon. Kaj jen! kiam li forlavis la koton, sur lia mano kuŝis bela ora ringo; kaj ĝi ekbrilis kaj fajreris en la sunlumo, tiel ke lia koro ĝojis. Sed Smeagolo estis gvatinta lin de malantaŭ arbo, kaj dum Deagolo avide okulumis la ringon, Smeagolo mallaŭte alpaŝis lin deposte.

» — Donu tion, Deagolo, mia kara, — diris Smeagolo trans la ŝultron de l’ amiko.

» — Kial? — diris Deagolo.

» — Ĉar hodiaŭ estas mia naskiĝdatreveno, mia kara, kaj mi volas havi ĝin.

» — Al mi ne gravas, — diris Deagolo. — Mi jam donis al vi donacon, pli multekostan ol oportunis al mi. Tion ĉi trovis mi, kaj mi nepre retenas ĝin.

» — Ho, ĉu vere, mia kara, — diris Smeagolo; kaj li kaptis la gorĝon de Deagolo kaj lin strangolis, ĉar la oro aspektis tiel brila kaj bela. Poste li surfingrigis la ringon.

» Neniu iam ajn eltrovis, kio okazis al Deagolo; li estis murdita malproksime de sia hejmo, kaj lia kadavro estis lerte kaŝita. Sed Smeagolo hejmeniris sola; kaj li trovis, ke neniu el la familio povas vidi lin, kiam li portas la ringon. Al li tre plaĉis tiu eltrovo kaj li ĝin kaŝis; kaj li ĝin uzis por elfosi sekretojn, kaj li utiligis ruze kaj malice siajn konojn. Li iĝis akrokula kaj aŭdopreta pri ĉio misefika. La ringo estis doninta al li potencon laŭ lia staturo. Ne mirindas, ke li tre malpopulariĝis kaj estis forpuŝata (kiam videbla) de ĉiuj siaj parencoj. Ili piedbatis lin, kaj li mordis iliajn piedojn. Li komencis ŝteladi, kaj ĉirkaŭiri murmurante al si, kaj gargarante gorĝe. Do ili nomis lin Golumo, malbenis lin, kaj diris, ke li foriru malproksimen; kaj lia avino, dezirante trankvilecon, eksigis lin el la familio kaj forpelis lin el sia truo.

» Li vagis izolite, iomete plorante pro la severeco de la mondo, kaj li vojaĝis apud la Rivero, ĝis li alvenis rojon, kiu defluis el la montoj, kaj tiun vojon li sekvis. Li kaptis per nevideblaj fingroj fiŝojn en profundaj lagetoj kaj manĝis ilin nekuiritajn. Iun tagon estis tre varme, kaj dum li klinis sin al lageto li sentis brulumon ĉe la nuko, kaj blindiga lumo de sur la akvo dolorigis al li la malsekajn okulojn. Li miris pri tio, ĉar pri la suno li preskaŭ forgesis. Poste li suprenrigardis lastfoje kaj skuis kontraŭ ĝi la pugnon.

» Sed mallevante la okulojn, li vidis en malproksimo antaŭ si la vertojn de l’ Nebulecaj Montoj, de kiuj fluis la rojo. Kaj li subite ekpensis: “Estus friske kaj ombrece sub tiuj montoj. Tie ne povus gvati min la Suno. La radikoj de tiuj montoj nepre estas veraj radikoj; certe estas valoraj sekretoj tie entombigitaj, kiuj ne estas malkaŝitaj depost la komenciĝo.