Выбрать главу

En la okcidenta regiono de Eriadoro, inter la Nebulecaj Montoj kaj la Montoj de Ljuno, la hobitoj trovis kaj homojn kaj elfojn. Efektive, ankoraŭ loĝis tie restaĵo el la dunadanoj, reĝoj de l’ homoj venintaj trans la maron el Okcidentio; sed ili estis rapide malmultiĝantaj, kaj la tero de ilia Norda Reĝlando larĝe dezertiĝadis. Troviĝis pli ol sufiĉe da loko por enmigrantoj, kaj postnelonge la hobitoj komencis enloĝiĝi en ordaj komunumoj. Plejparte iliaj fruaj loĝlokoj jam delonge malaperis kaj forgesiĝis je l’ epoko de Bilbo; sed unu, kiu tre frue graviĝis, plu ekzistis, kvankam reduktita laŭ amplekso; tiu troviĝis ĉe Brio kaj en la ĉirkaŭa Ĉetarbaro, proksimume kvardek mejlojn oriente de l’ Provinco.

Estis dum tiuj fruaj tagoj, sendube, ke la hobitoj lernis la abocon kaj komencis skribi laŭ la maniero de l’ dunadanoj, kiuj siavice, antaŭ tre longe, lernis tiun arton de la elfoj. Kaj ŝame en tiu tempo ili forgesis la lingvojn, kiaj ajn ili estis, pli frue uzitajn, kaj ĉiam poste parolis la Lingvon Komunan, Okcidentaĵon kiel oni nomis ĝin, aktualan en ĉiuj reĝlandoj de Arnoro ĝis Gondoro, kaj laŭlonge de ĉiuj bordoj de l’ Maro de Belfalaso ĝis Ljuno. Tamen ili retenis plurajn vortojn proprajn, kiel ankaŭ la proprajn nomojn de monatoj kaj tagoj kaj grandan amason da personaj nomoj el la pasinteco.

Ĉirkaŭ tiu tempo la legendaro inter la hobitoj historiiĝas la unuan fojon kun kalkulado de jaroj. Ĉar okazis en la mil sescent unua jaro de la Tria Epoko, ke la falohidaj fratoj Marĥo kaj Blanko ekvojaĝis el Brio, kaj ricevinte permeson de l’ Alta Reĝo en Fornosto[1] ili transiris la brunan riveron Baranduino kun granda sekvantaro de hobitoj. Ili transiris la ponton Ŝtonarkoj, kiu estis konstruita dum la epoko de la potenco de l’ Norda Reĝlando, kaj ili okupis la tutan teritorion aliflankan por sia loĝloko, inter la rivero kaj la Distaj Deklivoj. Postulate estis nur tio, ke ili tenu riparita la Grandan Ponton kaj ĉiujn ceterajn pontojn kaj vojojn, faciligu trairon de la reĝaj kurieroj, kaj rekonu la estrecon de la reĝa moŝto.

Tiel komenciĝis la Provinc-datumo, ĉar la jaro de l’ transiro de Brandovino (kiel la hobitoj misformis la nomon) iĝis Jaro Unu de la Provinco, kaj oni kalkulas ekde ĝi ĉiujn postajn datojn[2]. Tuj la okcidentaj hobitoj ekamis sian novan landon, kaj ili restadis tie kaj baldaŭ forpasis el la historio de la homoj kaj de la elfoj. Dum reĝoj troviĝis, ili estis formale sub ties rego, sed regis ilin fakte la propraj ĉefoj, kaj ili neniel enmiksiĝis en okazaĵojn de l’ ekstera mondo. Al la lasta batalo ĉe Fornosto kontraŭ la Sorĉmastro de Angmaro ili sendis iujn pafarkistojn por helpi la reĝon, aŭ tion ili asertis, kvankam neniuj analoj de la homoj tion registris. Sed en tiu milito finiĝis la Norda Reĝlando; kaj poste la hobitoj transprenis por si la teritorion, kaj ili elektis el inter siaj ĉefoj Superulon, kiu posedu la aŭtoritaton de la foririnta reĝo. Kaj post la Nigra Pesto (37 P. D.) ili dum mil jaroj multiĝis kaj vivis en paco preskaŭ seninterrompa, ĝis kiam ilin plagis la Longa Vintro, kaŭzinta grandan hungron. Tiam multaj malsatmortis, sed je l’ momento de nia rakonto la Tagoj de l’ Mizerego (1158-1160) jam historiiĝis kaj forgesiĝis, kaj la hobitoj denove kutimiĝis al abundo kaj prospero. La teritorio estis fekunda kaj malsovaĝa, kaj kvankam, kiam ili suriris ĝin, ĝi estis delonge forlasita, ĝi estis antaŭe zorge kulturita, kaj tie siatempe la reĝo posedis multajn bienojn, tritikokampojn, vitojn kaj arbarojn.

Cent kvindek mejlojn ĝi etendiĝis ekde la Okcidentejo malsupre de la Turmontetoj ĝis la Ponto Brandovino, kaj preskaŭ same ekde la norda erikejo ĝis la marĉoj en la sudo. Tion la hobitoj nomis la Provinco, kiel la aŭtoritatan regionon de sia Superulo kaj distrikton de bonordaj okupiĝoj, kaj tie en tiu agrabla mondangulo ili praktikis siajn bonordajn vivokupiĝojn, kaj ĉiam malpli ili atentis pri la ekstera mondo, kie moviĝis malhelaĵoj, ĝis fine ili supozis, ke paco kaj abundo estas normalaj en Mez-Tero, al kiuj ĉiu sagaculo estas rajtigita. Ili forgesis aŭ ignoris tiun malmulton, kiun ili iam sciis pri la Gardistoj, kaj pri la klopodoj de tiuj, kiuj igis ebla la longan pacon de la Provinco. Ili estis efektive ŝirmataj, sed tion ili jam delonge ĉesis memori.

Neniam estis militemaj iuj ajn hobitoj, kaj neniam ili estis batalintaj inter si. En la malnova epoko ili kompreneble devis ofte batali por sin defendi en la mondo rigora; sed en la epoko de Bilbo tio estis historio tre antikva. La lasta batalo, antaŭ la komenciĝo de tiu ĉi rakonto, kaj fakte la ununura iam okazinta sur la teritorio de la Provinco, estis antaŭ la memoro de la vivantoj: la Batalo de Verdkampoj, P. D. 1147, en kiu Bandobraso Tjuko haltigis ork-invadon. Eĉ la vetero estis plimildiĝinta, kaj lupoj, kiuj iam predocelis el la nordo dum severaj vintroj, estis jam nur rakonto de la avoj. Sekve, kvankam restis kelka stoko da armiloj en la Provinco, tiuj estis uzataj precipe kiel trofeoj, pendantaj super fajrujoj aŭ sur muroj, aŭ kolektitaj en la muzeo ĉe Mult-Fosejo. Tion oni nomis la Madom-domo, ĉar kion ajn la hobitoj ne plu bezonis, tion ili nomis madomo. Iliaj loĝejoj emis iom plenpleniĝi je madomoj, kaj multaj el la donacoj, kiuj pasis de mano al mano, estis tiaj.

Facila kaj trankvila vivo tamen lasis ĉi popolon plu strange fortika. En okazo de neceso oni malfacile timigis aŭ mortigis ilin; kaj eble ili tiel senlace frandadis luksaĵojn ankaŭ pro tio, ke ili kapablis, se necese, senĝene malhavi ilin kaj travivi mistraktadon fare de doloro, malamikoj aŭ la vetero kun eltenemo miriga al tiuj, kiuj ne bone konis ilin kaj juĝis nur laŭ iliaj ventroj kaj bone nutritaj vizaĝoj. Kvankam malemaj kvereli kaj mortigantaj nenion vivantan pro sporto, atakite ili tre kuraĝis kaj povis laŭnecese uzi armilojn. Pafarkon ili sciis bone utiligi, ĉar ili estis akrokulaj kaj celtrafaj. Ne nur pafarke. Se iu ajn hobito kliniĝis por enmanigi ŝtonon, estis konsilinde serĉi azilon rapide, kion tre bone sciis ĉiuj entrudiĝemaj bestoj.

Ĉiuj hobitoj origine loĝis en subteraj truoj, aŭ tion ili kredis, kaj en tiaj loĝejoj ili pleje sentis sin hejme; sed kun la pasado de la tempo ili devis alproprigi aliajn specojn de loĝado. Efektive, en la Provinco dum la epoko de Bilbo kutime nur la plej riĉaj kaj la plej malriĉaj hobitoj daŭrigis la malnovan moron. La plej malriĉaj daŭre loĝadis plej primitivajn subterejojn, ja nurajn truojn, kun unusola aŭ neniu fenestro; dume la bonstatuloj konstruis versiojn pli luksajn de la malnovepokaj simplaj elfosaĵoj. Sed taŭgaj situoj por tiuj grandaj kaj disbranĉantaj tuneloj (aŭ smialoj, kiel oni nomis ilin) ne estis ĉie troveblaj; kaj sur la platejoj kaj la malaltaj distriktoj la hobitoj, multobliĝantaj, komencis konstrui sur la tersurfaco. Efektive, eĉ en la montetaj regionoj kaj pli malnovaj vilaĝoj, kiel Hobiturbo aŭ Tjukboro, aŭ en la ĉefa urbo de la Provinco, Mult-Fosejo sur la Blankaj Suprejoj, troviĝis jam multaj domoj lignaj, brikaj aŭ ŝtonaj. Tiujn aparte ŝatis muelistoj, feraĵistoj, ŝnurfaristoj kaj ĉarfaristoj kaj aliaj uloj tiaspecaj; ĉar eĉ kiam ili posedis loĝtruojn, la hobitoj jam delonge kutimis konstrui budojn kaj laborejojn.

Laŭdire la kutimo konstrui biendomojn kaj provizejojn komenciĝis inter loĝantoj de Mariŝo apud Brandovino. La hobitoj de tiu regiono, Orient-kvarono, estis iom grandaj kaj pezkruraj, kaj ili vestis gnombotojn, kiam kotecis la vetero. Sed estis bonkonate, ke ili estis laŭherede grandparte sturoj, kion fakte evidentigas la vilaĵo kreskinta sur la mentonoj. Neniu harfuto aŭ falohido havis eĉ ombron de barbo. Efektive, la popolo de Mariŝo, kaj de Boklando oriente de l’ Rivero, kie ili poste enloĝiĝis, venis en la Provincon plejparte de l’ sudo; kaj ili ankoraŭ retenas multajn strangajn nomojn kaj fremdajn vortojn ne troveblajn aliloke en la Provinco.

Verŝajne la konstrametio, kiel ankaŭ multaj aliaj metioj, deriviĝis de la dunadanoj. Sed eble la hobitoj lernis ĝin rekte de la elfoj, instruintoj al la homoj dum ties juneco. Ja la elfoj de l’ Alta Parencaro ankoraŭ ne forlasis Mez-Teron, kaj ili loĝis ankoraŭ tiutempe ĉe la Grizaj Havenoj en la malproksima okcidento, kaj en aliaj lokoj alireblaj el la Provinco. Oni povis plu vidi tri elf-turojn tre antikvajn trans la okcidentaj limteritorioj. Ili brilis lontane en la lunlumo. La plej alta plej malproksimis, starante sola sur verda monteto. La hobitoj de Okcident-kvarono diris, ke de la supro de tiu turo la Maro videblas; sed oni neniam aŭdis, ke iu hobito ĝin surgrimpis. Efektive, malmultaj hobitoj iam ajn vidis aŭ surnavigis la Maron, kaj eĉ malpli multaj iam revenis por raporti tion. La plimultaj hobitoj ege malfideme sintenis eĉ al riveroj kaj boatetoj, kaj malmultaj el ili sciis naĝi. Kaj dum longiĝis la epoko de la Provinco ili ĉiam malpli interparolis kun la elfoj kaj komencis timi ilin kaj malfidi tiujn, kiuj interrilatis kun ili; kaj la Maro iĝis timiga vorto inter ili kaj aŭguro de morto, kaj ili turnis siajn vizaĝojn for de l’ montetoj en la okcidento.

вернуться

1

Laŭ la analoj de Gondoro tiu estis Argelebo II, la dudeka el la Norda linio, kiu finiĝis ĉe Arveduo tricent jarojn poste.

вернуться

2

Sekve, la jaroj de la Tria Epoko laŭ la kalkulado de la elfoj kaj la dunadanoj estas troveblaj per aldono de 1600 al la datoj de la Provinc-datumo.