Выбрать главу

Subite li eksilentis kvazaŭ aŭskultante. Frodo konsciiĝis, ke ĉio silentis, interne kaj ekstere. Gandalfo paŝis senbrue ĝis la fenestro. Poste li atingis salte la fenestrobreton, kaj etendis eksteren kaj suben sian longan brakon. Aŭdiĝis kriĉo, kaj supreniĝis, tirite per unu orelo, la krispa kapo de Sam Vato.

— Nu, nu, benu mian barbon! — diris Gandalfo. — Sam Vato, ĉu ne? Nu, kion do vi faras?

— Estu vi benita, sinjoro Gandalfo, moŝto! — diris Sam. — Nenion! Fakte mi ĝuste tondis la gazonon sub la fenestro, se vi komprenas min. — Por pravigi sin, li demonstris la heĝan tondilon.

— Mi ne komprenas vin, — diris Gandalfo severe. — Jam de kelka tempo mi ne aŭdis la sonon de via tondilo. Dum kiom da tempo vi orelumis?

— Relumis, sinjoro? Pardonu, mi ne komprenas vin. Mankas lumoj dumtage, evidente.

— Ne stultulumu! Kion vi aŭdis, kaj kial vi aŭskultis? — La okuloj de Gandalfo ekbrilis kaj liaj brovoj hirtiĝis.

— S-ro Frodo, moŝto! — kriis Sam, tremante. — Ne lasu, ke li malutilu al mi, sinjoro! Ne permesu, ke li aliigu min al io nenatura! Mia maljuna paĉjo tiam perturbiĝos. Nenion malbonan mi celis, honorvorte, sinjoro!

— Li ne malutilos al vi, — diris Frodo, apenaŭ ne ridante, kvankam li mem estis surprizita kaj iom perpleksa. — Li scias, tiel bone kiel mi, ke vi celas nenion malbonan. Sed tuj respondu liajn demandojn, senprokraste!

— Nu, sinjoro, — diris Sam, iom ŝancele. — Mi aŭdis multon, kion mi ne tute komprenis, pri malamiko, kaj ringoj, kaj sinjoro Bilbo, sinjoro, kaj drakoj, kaj fajra monto, kaj — kaj elfoj, sinjoro. Mi aŭskultis ĉar mi ne povis malhelpi min, se vi scias, kion mi volas diri. Dio gardu min, sinjoro, sed al mi tre plaĉas tiaj rakontoj. Kaj mi ankaŭ kredas ilin, diru kion ajn Teĉjo. Elfoj, sinjoro! Mi treege ŝatas vidi ilin. Ĉu vi povos kunpreni min por vidi elfojn, sinjoro, kiam vi foriros? Subite Gandalfo ridis.

— Envenu! — li kriis, kaj per ambaŭ brakoj li levis la mirigitan Samon, kune kun la tondilo kaj herbtondaĵoj, rekte tra la fenestro, kaj starigis lin sur la plankon. — Kunpreni vin por vidi elfojn, ĉu? — li diris, pririgardante tre atente Samon, sed kun ridetflagro sur la vizaĝo. — Do vi aŭdis, ke foriros sinjoro Frodo?

— Jes fakte, sinjoro. Kaj pro tio mi singultis: kion vi aŭdis verŝajne. Mi klopodis malhelpi tion, sinjoro, sed ĝi eksplodis el mi: mi estis tiom maltrankviligita.

— Nenio farebla, Sam, — diris Frodo malgaje. Li subite konstatis, ke fuĝado el la Provinco signifos disiĝojn pli dolorigajn ol nura adiaŭo al la konataj komfortoj de Bag-Endo. — Mi devos iri. Sed, — kaj tiam li severe rigardis Samon, — se vi vere ŝatas min, vi tenos tion tute sekreta. Komprenite? Se ne, se eĉ unu vorton vi elspiros pri tio, kion vi aŭdis ĉi tie, tiam mi esperas, ke Gandalfo aliigos vin al makulita bufo kaj plenigos de kolubroj la ĝardenon.

Sam falis surgenuen, tremante.

— Stariĝu, Sam! — diris Gandalfo. — Mi pripensis ion pli bonan. Ion por fermi vian buŝon, kaj taŭge puni vin pro tio, ke vi aŭskultis. Vi foriros kune kun sinjoro Frodo!

— Mi, sinjoro! — kriis Sam, salte stariĝante kvazaŭ hundo invitita al promeno. — Mi iros kaj vidos elfojn kaj ĉion! Hura! — li kriegis, kaj poste ekploris.

3

Kunvenas triopo

Vi devus iri kviete, kaj vi devus iri baldaŭ, — diris Gandalfo. Jam pasis du aŭ tri semajnoj, kaj ankoraŭ Frodo montris neniun signon, ke li pretiĝas foriri.

— Mi scias. Sed estas malfacile, fari ambaŭ, — li kontraŭdiris. — Se mi nur malaperos samkiel Bilbo, la sciigo disvastiĝos senprokraste tra la tuta Provinco.

— Kompreneble vi ne devas malaperi! — diris Gandalfo. — Tio tute ne taŭgus! Mi diris baldaŭ, ne abrupte. Se vi povos elpensi manieron forgliti el la Provinco sen ĝenerala rimarkigo, tio valorigos iomete da prokrasto. Sed nepre ne prokrastu tro longe.

— Ĉu taŭgos aŭtuno, je Nia Naskiĝdato aŭ poste? — demandis Frodo. — Mi pensas, ke ĝis tiam mi kapablos ion aranĝi.

Verdire, li tre malemis komenci nun, kiam tio aktualiĝis. Bag-Endo ŝajnis loĝloko pli dezirinda, ol dum jaroj ĝi ŝajnis, kaj li volis kiom eble frandi sian lastan someron en la Provinco. Kiam venus aŭtuno, li sciis, ke almenaŭ parto de lia koro inkliniĝus pli volonte al vojaĝado, kiel ĝi ĉiam faris dum tiu sezono. Li ja fakte private jam decidiĝis, ke li ekiros en tiu kvindeka naskiĝtago: la cent dudek-oka de Bilbo. Iel tiu ŝajnis la ĝusta tago por ekiri kaj sekvi lin. Sekvado de Bilbo estis ĉefaĵo en lia menso, kaj ĝi sola igis tolerebla la penson pri foriro. Li pensis kiel eble plej malmulte pri la Ringo, kaj kien ĝi eble kondukus lin en la fino. Sed ne ĉiujn siajn pensojn li sciigis al Gandalfo. Kion divenis la sorĉisto, tio estis malfacile konjektebla.

Li rigardis Frodon kaj ridetis.

— Do bone, — li diris. — Verŝajne tio taŭgos — sed nepre ne pli malfrue. Mi maltrankviliĝas. Dume, gardu vin zorge, kaj ne lasu ekesti iun ajn indiketon pri tio, kien vi celas! Kaj certigu, ke ne babilu Sam Vato. Se li babilos, mi ja vere aliigos lin al bufo.

— Koncerne kien mi celas, — diris Frodo, — estus malfacile malkaŝi tion. Ĉar ĝis nun eĉ mi mem ne havas klaran koncepton.

— Ne absurdu! — diris Gandalfo. — Mi ne avertas kontraŭ tio, ke vi postlasu adreson en la poŝtoficejo! Sed vi forlasos la Provincon — kaj tion oni ne devus konstati, ĝis vi estos malproksime. Kaj vi devos iri, aŭ almenaŭ ekiri, norden, suden, okcidenten aŭ orienten — kaj la direkto nepre ne estu konata.

— Min tiel okupis pensoj pri forlaso de Bag-Endo, kaj adiaŭoj, ke mi neniam eĉ pripensis la direkton, — diris Frodo. — Ĉar kien mi iru? Kaj laŭ kio mi navigu? Kio estu mia celo? Bilbo iris trovi trezoron, tien kaj reen; sed mi iros por perdi ĝin kaj ne reveni, se mi bone komprenas.

— Sed vi ne povas kompreni multon, — diris Gandalfo. — Ankaŭ mi ne. Eble estos via tasko trovi la Fendaĵojn de l’ Destino; sed eble tiu tasko difiniĝos al aliaj: mi ne scias. Ĉiuokaze, vi ankoraŭ ne pretas por tiu longa vojo.

— Vere ne! — diris Frodo. — Sed intertempe, kien mi celu?

— Al danĝero, sed nek tro bravaĉe, nek tro rekte, — respondis la sorĉisto. — Laŭ mia konsilo, direktu vin al Rivendelo. Tiu vojaĝo ne devus esti tro danĝera, kvankam la Vojo malpli glatas ol antaŭe, kaj ĝi malpliboniĝos kun la velko de la jaro.

— Rivendelo! — diris Frodo. — Tre bone: mi iros orienten, kaj mi direktos min al Rivendelo. Mi kunprenos Samon por viziti elfojn; tio tre plaĉos al li. — Li parolis senĝene; sed lian koron subite plenigis deziro vidi la domon de Elrondo Duonelfa, kaj spiri la aeron de tiu profunda valo, kie loĝis en paco ankoraŭ multaj elfoj.

Iun somervesperon atingis l’ Arbuston Hederan kaj la Verdan Drakon miriga novaĵo. Gigantoj kaj aliaj aŭguraĵoj ĉeborde de l’ Provinco estis forgesitaj pro aferoj pli gravaj: s-ro Frodo vendas Bag-Endon, ja fakte jam vendis ĝin — al Retikul-Baginzoj!

— Kontentigapreze, cetere, — diris iuj.

— Kiel bonaĉeton! — diris aliaj, — kaj tio pli probablas, kiam aĉetanto estas sinjorino Lobelia. — (Odo mortis antaŭ kelkaj jaroj, je la matura, sed seniluziiga aĝo de 102). Sed kial vendis s-ro Frodo sian belan truon estis eĉ pli debatinda ol la prezo. Kelkaj teoriumis — subtenite de palpebrumoj kaj aludoj de s-ro Baginzo mem — ke elĉerpiĝis la mono de Frodo: li intencas forlasi Hobiturbon kaj vivteni sin kviete inter siaj brandobokaj parencoj en Boklando per la profito de la vendo. “Laŭeble malproksime de Retikul-Baginzoj”, — aldonis iuj. Sed tiel firme fiksita estiĝis koncepto pri la nemezurebla riĉaĵo de Baginzoj de Bag-Endo, ke pli plimultaj taksis tion apenaŭ kredebla, pli nekredebla ol iu ajn alia kialo aŭ fantaziaĵo proponita de ilia imago; al la plejmulto ĝi pensigis pri malhela kaj ankoraŭ ne malkaŝita komploto de Gandalfo. Malgraŭ tio, ke tiu vivis diskrete kaj ne eliris dumtage, estis bone konate, ke li “sin kaŝas en la Bag-Endo”. Kvankam ne klaris kiel translokiĝo konvenas al la celoj de lia sorĉado, senduba estis la fakto: Frodo Baginzo estis reironta al Boklando.