— Jes, mi translokiĝos ĉi-aŭtune, — li diris. — Gaja Brandoboko serĉas por mi komfortan trueton, aŭ eventuale dometon.
Fakte, helpe de Gaja, li jam elektis kaj aĉetis dometon en Stretkavo, en la kamparo post Bokelboro. Al ĉiuj krom Sam li ŝajnigis, ke li intencas tie loĝadi definitive. La decido ekiri orienten sugestis al li tiun ideon; ĉar Boklando situis apud la orienta limo de la Provinco, kaj pro tio, ke li loĝis tie infanaĝe, lia reiro estus almenaŭ kredebla.
Gandalfo restis en la Provinco dum pli ol du monatoj. Sed iun vesperon fine de junio, baldaŭ post tiam, kiam fine aranĝiĝis la plano de Frodo, li subite anoncis, ke li denove foriros en la venonta mateno.
— Nur por mallonga tempo, espereble, — li diris. — Mi iros trans la sudan landlimon por akiri novajn informojn, se mi povos. Mi maldiligentis pli longe ol mi devis.
Li parolis senĝene, sed al Frodo ŝajnis, ke li aspektas iom zorga.
— Ĉu okazis io? — li demandis.
— Nu, ne; sed mi aŭdis ion, kio maltrankviligis min kaj bezonas esploron. Se ŝajnos al mi necese, ke finfine vi ekvojaĝu senprokraste, mi tuj revenos aŭ almenaŭ sendos sciigon. Dume restu ĉe via plano; sed estu pli ol iam atentema, precipe pri la Ringo. Permesu emfazi ankoraŭfoje: ne utiligu ĝin! Mi revenos tre baldaŭ, — li diris tagiĝe ĉe la foriro. — Plej malfrue mi revenos por la adiaŭa festo. Ŝajnas al mi, ke tamen vi bezonos mian kuneston sur la Vojo.
Komence Frodo estis multe perturbita, kaj ofte scivolis, kion Gandalfo povis aŭdi; sed lia maltrankvilo iom post iom forvaporiĝis, kaj pro la bela vetero li provizore forgesis pri siaj zorgoj. La Provinco malofte spertis someron tiel belan, aŭtunon tiel riĉan: arboj estis pomŝarĝitaj, gutis mielo en la ĉelaroj, kaj tritiko altis kaj plenŝtopiĝis.
Aŭtuno atentinde progresis antaŭ ol Frodo denove komencis zorgi pri Gandalfo. Septembro estis pasanta kaj ankoraŭ ne alvenis novaĵoj pri li. La Naskiĝfesto kaj la transloĝiĝo alproksimiĝis, kaj li daŭre ne venis, nek sendis mesaĝon. Bag-Endo komencis aktiviĝi. Kelkaj amikoj de Frodo venis gaste por helpi lin pri la pakado: inter ili Fredegaro Bolĝero kaj Folko Bofino, kaj kompreneble liaj specialaj amikoj Grinĉjo Tjuko kaj Gaja Brandoboko. Kunlabore ili komplete trabalais la loĝejon.
La 2oan de septembro du kovritaj furgonoj ekiris ŝarĝite al Boklando, transportante al la nova hejmo tiujn meblojn kaj varojn, kiujn Frodo ne vendis, laŭ la vojo al la Brandovina Ponto. La postan tagon Frodo serioze maltrankviliĝis, kaj daŭre atendis Gandalfon. Ĵaŭdo, lia festotago, aŭroris tiel serena kaj kristaleca, kiel estis antaŭlonge por la granda festo de Bilbo. Gandalfo daŭre ne aperis. Vespere Frodo okazigis sian adiaŭan feston: ĝi estis malgranda, nur vespermanĝo por li kaj liaj kvar helpintoj; sed li estis zorgoplena kaj ne en festa humoro. La penso, ke baldaŭ li devos disiĝi de siaj junaj amikoj pezis sur lian koron. Li konsideris, kiel li anoncos tion al ili.
La kvar pli junaj hobitoj tamen havis viglan humoron, kaj la festo baldaŭ gajiĝis, malgraŭ la foresto de Gandalfo. La manĝoĉambro enhavis nenion krom tablo kaj seĝoj, sed la manĝaĵo estis bonega kaj haveblis bona vino: la vino de Frodo ne estis inkluzivita en la vendo al la Retikul-Baginzoj.
— Kio ajn okazos al miaj ceteraj posedaĵoj, kiam enungigos ilin la Retikul-Baginzoj, ĉiuokaze por tio ĉi mi trovis taŭgan hejmon! — diris Frodo, eltrinkante sian glason. Tio estis la lasta guto de Malnovaj Vinberujoj.
Post kantado de multaj kantoj kaj parolado pri multaj faritaĵoj komunaj, ili tostis la naskiĝfeston de Bilbo, kaj ili trinkis je la sano de li kaj de Frodo kune, laŭ la Froda kutimo. Poste ili eliris por snufi iom da aero kaj ekvido de l’ steloj, kaj poste ili enlitiĝis. Finiĝis la festo de Frodo, kaj Gandalfo ne venis.
La postan matenon ili okupiĝis pri pakado de la ceteraj portendaĵoj en alian furgonon. Gaja estris tion, kaj forveturis kun Dikuĉjo (nome Fredegaro Bolĝero).
— Devas iu alveni kaj varmigi la domon antaŭ via alveno, — diris Gaja. — Nu, ĝis revido — postmorgaŭ, se vi ne endormiĝos survoje!
Folko post tagmanĝo hejrnen iris, sed Grinĉjo restis. Frodo estis nervoza kaj ĝenata, vane aŭskultis eventualan sonon de Gandalfo. Li decidis atendi ĝis noktiĝo. Poste, se Gandalfo urĝe bezonus lin, li irus ĝis Stretkavo, kaj eble eĉ venus la unua. Ĉar Frodo piediros. Li planis — pro plezuro kaj lasta pririgardo de la Provinco pli ol alia motivo — marŝi de Hobiturbo ĝis la Pramo de Bokelboro relative malhaste.
— Mi do spertos iom da ekzerciĝo, — li diris, rigardante sin en polvkovrita spegulo en la duonmalplena vestiblo. Jam delonge li ne promenadis energie, kaj aspektis iom molkorpa la spegulaĵo, laŭ lia konstato.
Post tagmanĝo aperis Retikul-Baginzoj: Lobelia kun la rufhara filo Lodo, multe ĝenante Frodon.
— Finfine la nia! — diris Lobelia, enpaŝante. Tio estis nek ĝentila nek absolute vera, ĉar la vendo de Bag-Endo ne efektiviĝos ĝis la noktomezo. Sed al Lobelia eble povas esti pardonate: ŝi devis atendi ĉirkaŭ sepdek sep jarojn pli longe por akiri Bag-Endon, ol ŝi iam esperis, kaj nun ŝi estis centjara. Ĉiuokaze, ŝi venis por kontroli, ke nenio pagita de ŝi estis forportita; kaj ŝi postulis la ŝlosilojn. Necesis longa tempo por kontentigi ŝin, ĉar ŝi alportis kompletan enhavoliston kaj tute trakontrolis ĝin. Fine ŝi foriris kun Lodo kaj la rezerva ŝlosilo kaj promeso, ke la alian ŝlosilon oni lasos ĉe Vato en Bagŝuta Vico. Ŝi snufegis, kaj klare montris, ke laŭ ŝia opinio la Vatoj plenkapablas elrabi la truon dumnokte. Frodo ne proponis al ŝi eĉ tason da teo.
Li mem temanĝis kun Grinĉjo kaj Sam Vato en la kuirejo. Estis oficiale anoncite, ke Sam iros al Boklando “por servi al s-ro Frodo kaj prizorgi ties ĝardeneton”: aranĝo, kiun aprobis la Avulo, kvankam tio ne konsolis lin rilate Lobelian, kiel estontan najbarinon.
— Nia fina manĝo en Bag-Endo! — diris Frodo, retropuŝante sian seĝon. Ili postlasis al Lobelia la lavendaĵon. Grinĉjo kaj Sam ligfermis la tri tornistrojn kaj staplis ilin sur la sojlo. Grinĉjo eliris lastfoje promeni en la ĝardeno. Sam malaperis.
Subiris la suno. Bag-Endo ŝajnis malĝoja, spleneca kaj taŭzita. Frodo travagis la konatajn ĉambrojn, kaj vidis malheliĝi sur la muroj la lumon de l’ sunsubiro, kaj ombrojn elrampi el anguloj. Iom post iom mallumiĝis en la domo. Li eliris kaj promenis ĝis la pordeto fine de l’ pado, kaj poste iomete plu laŭ la Monteta Vojo. Li dume atendis vidi Gandalfon suprenmarŝanta tra l’ krepusko.
Sennubis la ĉielo, kaj la steloj ekbrilis.
— Estos belvetera nokto, — li ekparolis. — Jen bonega komenciĝo. Mi emas marŝi. Mi ne plu toleras prokrastojn. Mi ekiros, kaj Gandalfo devos sekvi min. — Li turnis sin por reiri, kaj poste haltis, ĉar li aŭdis voĉojn ĝuste ĉirkaŭ angulo ĉefine de Bagŝuta Vico. Unu voĉo certe estis de l’ maljuna Avulo; la alia estis fremda, kaj iel malagrabla. Li ne povis klare aŭdi, kion ĝi diris, sed la respondojn de la Avulo li aŭdis, kaj ili estis iom akratonaj. La maljunulo ŝajnis ĝenata.
— Ne, s-ro Baginzo foriris. Iris ĉi-matene, kaj kuniris mia Sam: ĉiuokaze iris lia tuta posedaĵo. Jes, ĉion vendis kaj foriris, mi jam diris. Kial? Kialo ne koncernas min, nek vin. Kien? Tio ne estas sekreta. Li translokiĝis al Bokelboro aŭ io tia, tie malproksime. Jes ja, estas kelka distanco. Mi mem neniam iris tiel malproksimen; stranguloj estas en Boklando. Ne, mesaĝon mi ne povos transdoni. Bonan nokton al vi!
Paŝoj forsoniĝis malsupren. Frodo svage scivolis, kial la fakto, ke ili ne venis supren, ŝajnis granda malŝarĝiĝo. “Al mi plensufiĉis demandoj kaj scivolemo pri miaj faroj, supozeble, — li pensis. — Kia aro scivolema!” — Li duonintencis iri demandi la Avulon, kiu la demandinto estis; sed li preferis (aŭ mispreferis) repensi, kaj turninte sin remarŝis rapide al Bag-Endo.