Выбрать главу

Grinĉjo estis sidanta sur sia tornistro sur la sojlo. Sam ne ĉeestis. Frodo paŝis tra la malluma pordo.

— Sam! — li vokis. — Sam! Jam temp’ esta!

— Mi venas, sinjoro! — aŭdiĝis respondo de la fora interno, baldaŭ sekvate de Sam mem, kiu viŝis la buŝon. Li estis adiaŭinta al la bierbarelo en la kelo.

— Ek al la vojo, Sam! — diris Frodo.

— Jes, sinjoro. Mi jam travivos dum kelka tempo, sinjoro. Frodo fermis kaj ŝlosis la rondan pordon, kaj donis la ŝlosilon al Sam.

— Kuru kun tio ĉi ĝis via hejmo, Sam! — li diris. — Poste laŭ la Vico, kaj renkontu nin kiel eble plej baldaŭ ĉe la pordeto al la vojeto post la gresejoj. Ni ne trairos la vilaĝon hodiaŭ nokte. Tro multaj oreloj atentas, okuloj spionas.

Sam forkuris laŭeble rapide.

— Nu, finfine ni ekiras! — diris Frodo. Ili surŝultrigis la tornistrojn, prenis la bastonojn, kaj marŝis ĉirkaŭ la angulon ĝis la okcidenta flanko de Bag-Endo.

— Adiaŭ! — diris Frodo, rigardante la mallumajn fenestrojn. Li flirtigis la manon, kaj poste turniĝis (sekvante Bilbon, sed tion li ne sciis) kaj rapidis post Peregrinon laŭ la ĝardenpado. Ili transsaltis la malaltan heĝobreĉon ĉe la subo kaj eniris la kampojn, forpasante en la mallumon kiel susuro en la herbo.

Sube de la Monteto je la okcidenta flanko ili alvenis la pordeton, kiu malfermiĝis al mallarĝa vojeto. Tie ili haltis kaj alĝustigis la rimenojn de siaj tornistroj. Baldaŭ aperis Sam, trotante rapide kaj peze spirante; lia peza tornistro estis levita alten sur la ŝultrojn, kaj li estis surkapiginta altan senforman sakon feltan, kiun li nomis ĉapelo. En la mallumo li tre similis gnomon.

— Mi estas certa, ke vi donis al mi la plej pezajn ŝarĝaĵojn, — diris Frodo. — Mi kompatas la helikojn, kaj ĉiujn, kiuj portas surdorse la hejmojn.

— Mi povus akcepti ankoraŭ multon, sinjoro. Mia pakaĵo sufiĉe malpezas, — diris Sam brave kaj malvere.

— Tute ne, Sam! — diris Grinĉjo. — Tio utilas al li. Li havas nenion krom tio, kion li ordonis al ni paki. Lastatempe li pigris, kaj li malpli sentos la pezon, kiam li estos forŝvitinta iom el la propra.

— Traktu bonkore kompatindan maljunan hobiton! — ridis Frodo. — Mi estos tiel maldika kiel salika vergo, certe, antaŭ ol atingi Boklandon. Sed mi parolis sensencaĵojn. Mi suspektas, ke vi akceptis pli ol vian justan ŝarĝon, Sam, kaj mi kontrolos tion, kiam ni venontfoje pakos. — Li denove prenis sian bastonon. — Nu, al ni ĉiuj plaĉas promeni en la mallumo, do ni lasu post ni kelkajn mejlojn antaŭ ol enlitiĝi.

Dum mallonga tempo ili laŭiris okcidenten la vojeton. Poste, lasinte ĝin, ili turniĝis maldekstren kaj kviete surkampiĝis denove. Ili iris spalire laŭ heĝoj kaj boskorandoj, kaj la nokto nigriĝis ĉirkaŭ ili. En siaj malhelaj manteloj ili estis tiel nevideblaj, kvazaŭ ili ĉiuj posedus magiajn ringojn. Ĉar ili estis hobitoj kaj klopodis iri silente, ili faris neniun bruon aŭdeblan eĉ de hobitoj. Eĉ la sovaĝaj bestetoj en la kampoj kaj boskoj apenaŭ rimarkis ilian trapason.

Post kelka tempo ili transiris la Akvon, okcidente de Hobiturbo, laŭ mallarĝa traboponto. La rivereto tie ne estis pli ol serpentumanta nigra rubando, kiun borderis kliniĝantaj alnoj. Ili nun estis en Tjuklando, irante suden, sed post pluaj du-tri mejloj ili transiris la ĉefvojon de Mult-Fosejo al Apudakvo kaj Brandovina Ponto. Tiam ili ekiris sud-orienten kaj komencis supreniri en la Verdmonteta Regiono sube de Hobiturbo. Ili povis vidi glimbriladon de l’ vilaĝo sube en la malsovaĝa valo de la Akvo. Baldaŭ tio malaperis en la ondadoj de la mallumigita lando, kaj estis sekvata de Apudakvo ĉe ties griza lageto. Kiam la lumo de la lasta farmdomo estis tre malantaŭe, elgvatante inter arboj, Frodo sin turnis kaj mangestis adiaŭe.

— Mi scivolas, ĉu mi iam ajn denove subenrigardos al tiu valo, — li diris kviete.

 

Marŝinte dum proksimume tri horoj, ili ripozis. La nokto estis klara, malvarmeta, kaj stelplena, sed fumecaj strioj da nebuleto suprenrampis laŭ la deklivo el la riveretoj kaj profundaj gresejoj. Maldensvestitaj betuloj, svingiĝantaj pro malforta venteto super la kapoj, kreis nigran reton kontraŭ la pala ĉielo. Ili manĝis vespermanĝon tre magran (laŭ hobitaj kriterioj), kaj poste pluiris. Baldaŭ ili trafis mallarĝan vojeton, kiu ŝajnis ondiĝi supren-malsupren, paliĝante grize en la mallumon antaŭe: la vojo al Arbohalo, Stoko kaj la Bokelbora Pramo. Ĝi supreniris for de la ĉefvojo en la Akvovalo, kaj serpentumis trans la subaĵon de l’ Verdaj Montetoj en la direkton de Arbarfino, sovaĝa angulo de Orient-kvarono.

Post kelka tempo ili plonĝis en profunde fenditan trairejon inter altaj arboj, kiuj susurigis siajn sekajn foliojn en la nokto. Estis tre mallume. En la komenco ili interparolis, aŭ zumis mallaŭte melodion kune, jam estante tre malproksimaj de scivolemaj oreloj. Poste ili plumarŝis silente, kaj Grinĉjo komencis iom postresti. Fine, kiam ili komencis supreniri apikan deklivon, li haltis kaj oscedis.

— Mi tiel dormemas, — li diris, — ke baldaŭ mi kolapsos sur la vojon. Ĉu vi intencas dormi surkrure? Estas preskaŭ noktomezo.

— Mi pensis, ke al vi plaĉas nokta promenado, — diris Frodo. — Tamen ne tre urĝas. Gaja atendas nin nur postmorgaŭ; sed tio restigas al ni preskaŭ du tagojn plu. Ni haltos ĉe la plej proksima taŭga loko.

— Ventas el la okcidento, — diris Sam. — Se ni venos aliflanken de tiu ĉi monteto, ni trovos lokon sufiĉe ŝirmatan kaj komfortan, sinjoro. Troviĝas ĝuste antaŭe seka abiarbaro, se mi bone memoras. — Sam konis tre bone la terenon je dudek mejloj de Hobiturbo, sed tio limigis lian geografion.

Ĝuste trans la montetosupro ili alvenis la boskon da abioj. Lasinte la vojon, ili eniris la profundan rezinodoran mallumon de l’ arbareto, kaj kunrastis mortajn branĉetojn kaj konusojn por fari fajron. Baldaŭ ili kreis ĝojigan krakadon de flamoj sube de alta abio kaj ili ĉirkaŭsidis ĝin dum kelka tempo, ĝis ili komencis ekdormeti. Tiam, ĉiu en sia angulo de l’ grandarbaj radikoj, ili kovris sin per siaj manteloj kaj lankovriloj kaj senprokraste ekdormis. Ili ne starigis vaĉon; eĉ Frodo ankoraŭ ne timis ajnan danĝeron, ĉar ili plu estis en la Provincocentro. Kelkaj kreitaĵoj venis rigardi ilin post estingiĝo de la fajro. Vulpo trapasanta propracele la boskon haltis dum kelkaj minutoj kaj snufis.

— Hobitoj! — ĝi pensis. — Nu, kio ankoraŭ? Mi aŭdis pri strangaj okazaĵoj en tiu ĉi lando, sed malofte mi aŭdis pri hobito, kiu dormis subĉiele kaj sub arbo, des pli pri tri hobitoj! En tio ĉi enestas io vere stranga.

Ĝi tute pravis, sed neniam poste eksciis ion ajn pri la afero.

Venis la mateno, pala kaj humida. Frodo vekiĝis la unua, kaj konstatis, ke arbradiko enpuŝiĝis en lian dorson, kaj ke rigidas lia kolo. “Marŝado plezurcela! Kial do mi ne veturis? — li pensis, kiel li kutime faris komence de ekspedicio. — Kaj ĉiuj miaj belaj plummatracoj estas venditaj al la Retikul-Baginzoj! Tiuj arbradikoj al ili efikus bonfare”. Li streĉis sin.

— Vekiĝu, hobitoj! — li kriis. — Estas bela mateno.

— Kiel ĝi belas? — diris Grinĉjo, gvatante unuokule trans la randon de sia lankovrilo. — Sam! Pretigu la matenmanĝon por duono post la naŭa. Ĉu vi jam varmigis la banakvon?

Sam saltstariĝis, iom mukokula.

— Ne, sinjoro, tion mi ne faris, sinjoro! — li diris.

Frodo fortrenis la lankovrilojn desur Grinĉjo kaj rultumis lin, kaj poste foriris ĝis la rando de la bosko. En la fora oriento la suno leviĝis ruĝa el la nebulo, kiu dense kovris la mondon. Tuŝitaj je oro kaj ruĝo la aŭtunaj arboj ŝajnis veli senradike sur ombreca maro. Iom sube kaj maldekstre de li la vojo krute malsupreniris en kavaĵon kaj malaperis.