Выбрать главу

Kiam li revenis, Sam kaj Grinĉjo jam bruligis belan fajron.

— Akvo! — kriis Grinĉjo. — Kie la akvo?

— Akvon mi ne portas en la poŝoj, — diris Frodo.

— Ni supozis, ke tion vi iris trovi, — diris Grinĉjo, kiu dismetadis manĝaĵon kaj tasojn. — Necesas, ke vi iru nun.

— Ankaŭ vi venu, — diris Frodo, — kaj kunportu ĉiujn akvobotelojn.

Troviĝis rivereto sube de la monteto. Ili plenigis siajn botelojn kaj la etan tendarkaldronon ĉe malgranda akvofalo, kie la akvo falis kelkajn futojn trans elstaraĵon de griza ŝtono. Ĝi estis glacie malvarma; kaj lavante siajn vizaĝojn kaj manojn ili sputetis kaj blovis.

Kiam ili finmanĝis, kaj la tornistroj estis denove rimenitaj, estis jam post la deka horo, kaj la tago komencis beliĝi kaj varmetiĝi. Ili malsupreniris laŭ la deklivo kaj transiris la rivereton tie, kie ĝi plonĝis sub la vojon, kaj supreniris la postan deklivon, kaj supren-malsupren laŭ alia altaĵo de l’ montetoj; kaj tiam iliaj manteloj, lankovriloj, akvo, manĝaĵo, kaj ceteraj portaĵoj jam ŝajnis peza ŝarĝo. Ea tuttaga marŝado perspektivis esti laboro varmiga kaj laciga. Post kelkaj mejloj, tamen, la vojo ĉesis ruliĝi supren-malsupren: ĝi atingis la supron de kruta altaĵo laŭ speco de elĉerpita zigzago, kaj poste pretigis sin por lastfoja malsupreniro. Antaŭ si ili vidis la suban terenon trapunktitan de etaj boskoj, kiuj fadiĝis en la foron al bruna arbarloka nebuleto. Ili rigardis trans Arbarfino ĝis Brandovino. La vojo forserpentis antaŭ ili kvazaŭ ŝnuretpeco.

— La vojo daŭras eterne, — diris Grinĉjo, — sed tion ne povas mi sen iom da ripozo. Jam tempo tagmanĝi. — Li sidiĝis sur teron rande de l’ vojo kaj rigardis orienten en la nebuleton, post kiu troviĝis la rivero, kaj la limo de la Provinco, en kiu li pasigis sian tutan vivon. Sam staris apude. Liaj rondaj okuloj estis larĝe malfermitaj — li rigardis trans terenon, kiun li neniam vidis, al nova horizonto.

— Ĉu loĝas elfoj en tiuj boskoj? — li demandis.

— Tion mi neniam aŭdis, — diris Grinĉjo. Frodo silentis. Ankaŭ li rigardadis orienten laŭ la vojo, kvazaŭ li neniam antaŭe vidus ĝin. Subite li laŭte ekparolis, tamen kvazaŭ al si mem, dirante malrapide:

La Vojo ĉiam plu pilgrimas ekde la pordo de l’ komenco. La Vojo jam tre malproksimas, kaj mi ĝin sekvos, laŭ intenco, per ritma viglo de l’ paŝadoj, ĝis en vojegon ĝi devias ĉe l’ renkontiĝ’ de multaj padoj. Kaj poste kien? Mi ne scias.

— Tio sonas kiel rimpeco de maljuna Bilbo, — diris Grinĉjo. — Aŭ ĉu ĝi estas unu el viaj imitaĵoj? Ĝi ne sonas tre kuraĝige.

— Mi ne scias, — diris Frodo. — Ĝi venis en mian kapon, kvazaŭ mi kreus ĝin; sed eble mi aŭdis ĝin antaŭe. Ĝi certe tre memorigas min pri Bilbo dum la lastaj jaroj, antaŭ ol li foriris. Li kutimis diri ofte, ke troviĝas nur unu Vojo; ke ĝi similas grandan riveron: ĝiaj fontoj troviĝas apud ĉies sojlo, kaj ĉiu pado estas ĝia elfluaĵo. “Estas danĝere, Frodo, eliri tra via pordo, — li kutimis diri. — Vi surpaŝas la Vojon, kaj se vi ne staras surpiede, oni ne povas scii, kien vi estos forbalaita. Ĉu vi konstatas, ke tiu estas precize la pado, kiu trairas la Mornarbaron, kaj ke, se vi tion permesus, ĝi eble kondukus vin ĝis la Soleca Monto aŭ eĉ pli malproksimen kaj al lokoj pli malagrablaj?” Tion li kutimis diri pri la pado ekster la dompordo ĉe Bag-Endo, precipe post kiam li diste promenadis.

— Nu, min la Vojo nenien ajn forbalaos dum almenaŭ unu horo, — diris Grinĉjo, demetante sian tornistron. La aliaj kopiis lian ekzemplon, demetante siajn tornistrojn sur la teron kaj siajn krurojn elmetante direkte al la vojo. Post ripozo ili bone tagmanĝis kaj poste ripozis iom pli.

La suno komencis subiĝi kaj la posttagmeza lumo kovris la terenon, kiam ili malsupreniris la monteton. Ĝis nun ili renkontis neniun sur la vojo. Tiu vojo ne estis multe uzata, ĉar por ĉaroj ĝi apenaŭ taŭgis, kaj nemulte da trafiko iris al la Arbarfino. Ili amblis denove dum horo aŭ pli, kiam Sam haltis momente por aŭskulti. Ili staris sur tero ebena, kaj la vojo post multa serpentumado kuŝis rekte antaŭe tra herbejo kun disaj altaj arboj, avangardo de arbaro, al kiu ili proksimiĝis.

— Mi aŭdas poneon aŭ ĉevalon, kiu venas sekvante nin laŭ la vojo, — diris Sam.

Ili retrorigardis, sed turniĝo de la vojo malhelpis, ke ili vidu malproksimen.

— Mi scivolas, ĉu tiu estas Gandalfo post ni venanta, — diris Frodo; sed eĉ dirante tion li jam eksentis, ke ne estas tiel, kaj subita emo sin kaŝi for de la vido de l’ rajdanto lin inundis. — Eble tio ne multe gravas, — li diris pardonpetece, — sed mi preferas ne esti vidata survoje — de iu ajn. Jam enuigas min rimarkado kaj diskutado de miaj faroj. Kaj se tiu estas Gandalfo, ni povos lin surprizeti por repagi lian malfruiĝon. Ni malaperu!

La aliaj du kuris rapide maldekstren kaj malsupren en etan kavaĵon proksime de la vojo. Tie ili kuŝiĝis plate. Frodo hezitis dum sekundo: scivolemo aŭ alia sento luktis kontraŭ lia deziro kaŝiĝi. La hufsono pli alproksimiĝis. Ĝustatempe li ĵetiĝis suben en iom da alta herbo malantaŭ arbo, kiu superombris la vojon. Poste li levis la kapon kaj gvatis singarde trans unu el la radikegoj.

De la vojturno venis nigra ĉevalo, neniel hobita poneo sed plenkreskinta ĉevalo; kaj sur ĝi sidis granda viro, kiu ŝajnis kaŭri sur la selo, volvita per nigra mantelego kaj kapuĉo, tiel ke montriĝis sube nur liaj botoj en la altaj piedingoj; lia vizaĝo estis ombrita kaj nevidebla.

Kiam ĝi atingis la arbon kaj estis antaŭ Frodo, la ĉevalo haltis. La rajdanto sidis tute senmova kun la klinita kapo, kvazaŭ li aŭskultus. De l’ interno de la kapuĉo aŭdiĝis brueto kvazaŭ iu snufus por trafi odoron malfortan; la kapo turniĝis de flanko al flanko de la vojo.

Subita neracia timo pri malkaŝiĝo kaptis Frodon, kaj li ekpensis pri sia Ringo. Li apenaŭ riskis spiri, kaj tamen la deziro elpoŝigi ĝin iĝis tiel forta, ke li komencis movi malrapide sian manon. Li sentis, ke necesas nur surfingrigi ĝin, kaj tiam li estos sekura. La konsilo de Gandalfo ŝajnis absurda. Bilbo ja uzis la Ringon. “Kaj mi estas plue en la Provinco”, — li pensis, kiam lia mano tuŝis la ĉenon per kiu ĝi pendis. Tiumomente la rajdanto rektiĝis kaj skuis la bridon. La ĉevalo antaŭeniris, unue malrapide, kaj poste ektrotante vigle.

Frodo rampis ĝis la vojrando kaj gvatis la rajdanton, ĝis tiu etiĝis en la malproksimo. Li ne povis esti tute certa, sed ŝajnis al li, ke subite, ĝuste antaŭ ol ĝi malvidiĝis, la ĉevalo flankenturniĝis kaj eniris la arbaron dekstre.

— Nu, tion mi nomas tre stranga kaj efektive perturba, — diris al si Frodo, dum li marŝis al siaj kunuloj. Grinĉjo kaj Sam estis restintaj plataj sur la herbo, kaj vidis nenion; do Frodo priskribis la rajdanton kaj ties strangan agadon.

— Mi ne scias kial, sed mi certas, ke li min serĉis aŭ flaris; kaj mi ankaŭ certe ne deziris, ke li malkovru min. Mi neniam antaŭe vidis aŭ sentis similon en la Provinco.

— Sed kiel nin koncernas iu el la granduloj? — diris Grinĉjo. — Kaj kion li volas en tiu ĉi mondparto?

— Troviĝas en la ĉirkaŭaĵo iuj homoj, — diris Frodo. — Ie en Sud-kvarono oni spertis ĝenojn pro granduloj, mi kredas. Sed mi nenion aŭdis pri io simila al tiu rajdanto. Mi scivolas, de kie li venis.

— Pardonpete, — intermetis subite Sam. — Mi scias, de kie li venis. De Hobiturbo venis tiu ĉi nigra rajdanto, krom se ekzistas pli ol unu. Kaj mi scias, kien li iros.

— Kion signifas tio? — diris Frodo abrupte, mire rigardante lin. — Kial vi ne menciis tion pli frue?

— Mi nur ĵus rememoris, sinjoro. Okazis tiele: kiam mi reiris al nia truo hieraŭ vespere kun la ŝlosilo, mia paĉjo diris al mi: “Hola, Sam! — li diris. — Mi supozis, ke vi foriris kun s-ro Frodo hodiaŭ matene. Stranga ulo enketis pri s-ro Baginzo de Bag-Endo, kaj li nur ĵus foriris. Mi plusendis lin al Bokelboro. Tamen ne plaĉis al mi lia parolmaniero. Li ŝajnis ege malkontenta, kiam mi sciigis al li, ke s-ro Baginzo forlasis por ĉiam sian malnovan hejmon. Siblis al mi, tion li faris. Tio iom tremigis min”. — “Kia ulo li estis?” — diris mi al la Avulo. — “Mi ne scias, — li diris, — sed hobito li ne estis. Li estis altstatura kaj nigreca, kaj li alkurbiĝis super mi. Mi konjektas, ke tiu estas unu el la granduloj el fremdujo. Li parolis strangege”.