Выбрать главу

» Mi ne povis resti por aŭdi pli, sinjoro, ĉar vi estis atendanta; kaj mi mem ne multe interesiĝis pri tio. La Avulo maljuniĝas, kaj pli ol iomete blindas, kaj certe estis preskaŭ mallume, kiam tiu ulo supreniris la Monteton kaj trovis lin aerumanta sin ĉe la fino de nia Vico. Mi esperas, ke li faris nenion misan, sinjoro, kiel ankaŭ mi.

— La Avulo ne kulpigindas ĉiuokaze, — diris Frodo. — Efektive mi aŭdis lin paroli al fremdulo, kiu ŝajnis enketi pri mi, kaj mi preskaŭ aliris por demandi kiu li estis. Mi bedaŭras, ke mi tion ne faris, kaj ke vi ne sciigis min pli frue. Eble mi estus pli singarda sur la vojo.

— Tamen, eble nenio ligas tiun ĉi rajdanton al tiu fremdulo, — diris Grinĉjo. — Ni forlasis Hobiturbon sufiĉe sekrete, kaj mi ne konstatas kiamaniere li estus sekvinta nin.

— Kio pri la flarado, sinjoro? — diris Sam. — Kaj la Avulo diris, ke li estis ulo nigreca.

— Mi bedaŭras, ke mi ne ĝisatendis Gandalfon, — Frodo murmuris. — Sed eble tio estus malpliboniginta la aferon.

— Do vi konas aŭ divenas ion pri tiu rajdanto? — diris Grinĉjo, kiu aŭdis la vortojn murmuritajn.

— Mi ne konas, kaj mi preferas ne diveni, — diris Frodo.

— En ordo, kuzo Frodo! Vi rajtas konservi vian sekreton dume, se vi emas esti enigma. Intertempe, kion ni faru? Mi ŝatus gluti kaj sorbi iom, sed ial ŝajnas al mi, ke ni prefere formoviĝu. Viaj aludoj al flarantaj rajdantoj kun nevideblaj nazoj min iom perturbis.

— Jes, mi pensas, ke ni pluiru, — diris Frodo, — sed ne laŭ la vojo — pro la ebleco, ke tiu rajdanto revenu, aŭ sekvu lin alia. Ni devus fari paŝegojn plu hodiaŭ. Boklando ankoraŭ mejlojn malproksimas.

La ombroj de la arboj etendiĝis longaj kaj maldikaj sur la herbo, kiam ili ekiris denove. Nun ili iris en distanco de ŝtonĵeto maldekstre de la vojo, kaj restis kiom eble nevideblaj de sur ĝi. Sed tio malhelpis ilin; ĉar la herbo estis densa kaj tufoplena, kaj la tero malebenis, kaj la arboj komencis kunproksimiĝi boske.

La ruĝa suno jam subiris malantaŭ la montetoj dorse de ili, kaj la vespero proksimiĝis, antaŭ ol ili atingis la finon de la longa ebeno, tra kiu la vojo estis rekta. Tiuloke ĝi kurbiĝis iom suden, kaj komencis denove serpentumi, kiam ĝi eniris arbareton da antikvaj kverkoj.

— Ni iru tien, — diris Frodo.

Proksime de l’ vojrando ili alvenis grandegan arbovrakon: ĝi ankoraŭ vivis kaj havis foliojn sur la branĉetoj, kiujn ĝi elmetis ĉirkaŭ la rompitaj stumpoj de siaj longe-falintaj membroj; sed ĝi estis kava, kaj oni povis eniri pere de granda fendo en la flanko forturnita de la vojo. La hobitoj rampis internen, kaj sidiĝis tie sur tavolo el malnovaj folioj kaj putrinta ligno. Ili ripozis kaj manĝetis, parolante mallaŭte kaj de tempo al tempo aŭskultante.

Krepuskis ĉirkaŭ ili, kiam ili denove ŝteliris ĝis la vojo. La okcidenta vento susuris tra la branĉoj. Flustris folioj. Baldaŭ la vojo komencis malabrupte tamen seninterrompe descendi en la krepuskon. Stelo aperis super la arboj en la mallumiĝanta oriento antaŭ ili. Ili marŝis flankalflanke kaj samtakte, por altigi la spiriton. Post kelka tempo, dum la steloj pli densiĝis kaj heliĝis, la maltrankvila sento forlasis ilin, kaj ili ne plu aŭskultis, ĉu aŭdiĝas hufoj. Ili komencis mallaŭte zumkanti, kiel kutimas promenantaj hobitoj, precipe kiam ili proksimiĝas nokte al la hejmo. Ĉe la plimultaj hobitoj tio estas kanto vespermanĝa aŭ enlitiĝa; sed tiuj hobitoj zumis marŝkanton (kvankam, kompreneble, ne sen aludoj al vespermanĝo kaj lito). La vortojn verkis Bilbo Baginzo, laŭ melodio tiel malnova kiel la montetoj, kaj instruis ĝin al Frodo dum ili promenis laŭ la vojetoj de la Akvovalo kaj priparolis la Aventuron.

La fajro en kameno ruĝas, sub la tegmento lito kuŝas; sed la piedoj ja ne feblas, ĉirkaŭ angul’ vidiĝi eblas al stara ŝton’ aŭ arb’ subita de sole ni ĝis nun vidita.
Arb’, folio, herbo, flor’, pasu for! Pasu for! Akvo, mont’, sub ĉielblu’, preter plu! Preter plu!
Atendas eble post vojorto trovota pad’, sekreta pordo, kaj se hodiaŭ ni ne trovos, ja morgaŭ ni reveni povos kaj laŭ vojetoj iri pele, al Luno aŭ al Suno cele.
Pomo, dorno, nukso, prun’, iru nun! Iru nun! Sablo, ŝton’, laget’, irid’, ĝis revid’! Ĝis revid’!
La hejmo poste, mond’ antaŭe, tra multaj padoj iri laŭe en ombroj ĝis la noktorando, ĝis brilas supre stelgirlando, kaj mondo poste, hejmo fronte, reiras mi enlitiĝonte.
Nub’, nebulo, ombroteks’, iĝos eks! Iĝos eks! Lampo, manĝo, fajroflam’, liten jam! Liten jam!

La kanto finiĝis.

— Liten nun! Liten nun! — kantis Grinĉjo altvoĉe.

— Ĉit! — diris Frodo. — Mi pensas aŭdi hufojn denove.

Ili haltis subite kaj staris silentaj kiel arb-ombroj, aŭskultante. Aŭdiĝis sono de hufoj sur la vojo, iom malantaŭe, sed alvenante malrapide kaj klare laŭ la vento. Rapide kaj kviete ili forlasis la vojon, kaj enkuris la pli profundan ombron sub la kverkoj.

— Ne tro malproksimen! — diris Frodo. — Mi ne volas esti vidata, sed mi volas vidi, ĉu temas pri alia Nigra Rajdanto.

— En ordo! — diris Grinĉjo. — Sed ne forgesu la flaradon! Pliproksimiĝis la hufoj. Mankis al ili tempo por trovi kaŝlokon pli taŭgan ol la ĝenerala mallumo sub la arboj; Sam kaj Grinĉjo kaŭris malantaŭ granda arbotrunko, dum Frodo rerampis kelkajn jardojn al la vojo. Tiu montriĝis griza kaj pala linio de malfortiĝanta lumo tra l’ arbaro. Super ĝi la steloj densis sur la malbrila ĉielo, sed luno ne estis.

La sono de la hufoj ĉesis. Frodo pene ekvidis ion malhelan trapasi la pli helan spacon inter du arboj, kaj poste halti. Ĝi aspektis kiel la nigra ombro de ĉevalo, kiun kondukis nigra ombro pli malgranda. La nigra ombro staris proksime al la loko, kie ili forlasis la vojon, kaj ĝi ŝanceliĝis de flanko al flanko. Al Frodo ŝajnis, ke li aŭdas sonon de snufado. La ombro kliniĝis ĝis la tero, kaj poste komencis rampi en lia direkto.

Ankoraŭfoje inundis Frodon deziro surfingrigi la Ringon; sed ĉi-foje tiu pli fortis ol antaŭe. Tiel fortis ke, preskaŭ antaŭ ol li konstatis la faron, lia mano esploris la poŝon. Sed tiumomente aŭdiĝis miksitaj kantado kaj ridado. Klaraj voĉoj altiĝis kaj subiĝis sur la stelluma aero. La nigra ombro stariĝis kaj forkuris. Ĝi rampis sur la ombrecan ĉevalon kaj ŝajnis malaperi trans la vojon en la mallumon aliflanke. Frodo suspiris malŝarĝite.

— Elfoj! — eligis Sam per raŭka flustro. — Elfoj, sinjoro! — Li estus elpafinta sin el inter la arboj kaj forkurinta direkte al la voĉoj, se ili ne retenus lin.

— Jes, estas elfoj, — diris Frodo. — Oni foje renkontas ilin en la Arbarfino. Ili ne loĝas en la Provinco, sed ili envagas ĝin printempe kaj aŭtune, el la propraj terenoj de post la Turmontetoj. Mi dankas pro tio! Vi ne vidis, ke tiu Nigra Rajdanto haltis ĝuste ĉi tie kaj efektive rampis niadirekten, kiam komenciĝis la kanto. Tuj kiam li aŭdis la voĉojn, li forŝteliĝis.

— Kio pri la elfoj? — diris Sam, tro ekscitita por zorgi pri la rajdanto. — Ĉu ni povas iri por vidi ilin?

— Aŭskultu! Ili venas ĉi-direkten, — diris Frodo. — Necesas nur atendi apud la vojo.

La kantado proksimiĝis. Unu klara voĉo leviĝis nun super la ceteraj. Ĝi kantis en la bela elfa lingvo, kiun Frodo sciis nur malmulte kaj la aliaj neniom. Tamen la sono harmonianta kun la melodio ŝajnis formiĝi en ilia pensado per vortoj, kiujn ili nur parte komprenis. Jen la kanto, kiel aŭdis ĝin Frodo: