Выбрать главу
Neĝblankulin’! Ho klara Damol Reĝin’ trans Okcidentaj Maroj! Lumo al nia vaga klano en mondo plekta de l’ arharoj!
Ho Elberet’! Giltonielo! Okula klaro, spira helo! Neĝblankulin’! Al vi ni kantas en lando, kiun Maro randas.
Ho steloj en Sensuna Jaro, semaĵ’ de ŝia man’ lumsenda, ventkampe nun en hel’ kaj klaro forfalas arbflorar’ arĝenta!
Giltoniel’! Ho Elbereto! Ni tenas en memorposedo, en jena lando subarbara, stellumon sur lontano Mara.

Ĉesis la kanto.

— Tiuj estas Altaj Elfoj! Ili elparolis la nomon de Elbereta! — diris Frodo konsternite. — Mi ne sciis, ke iuj el tiu plej bela popolo iam ajn estas vidataj en la Provinco. Ne multaj nun restas en Mez-Tero, oriente de l’ Granda Maro. Jen fakte hazardo stranga!

La hobitoj sidis en apudvoja ombro. Postnelonge la elfoj descendis laŭ la vojo en la valon. Ili preterpasis malrapide, kaj la hobitoj povis vidi la stellumon brili sur iliaj haroj kaj en la okuloj. Ili portis neniajn lumojn, tamen dum ili marŝis, ekglimo, kiel la lunlumo super la rando de la montetoj antaŭ sunleviĝo, ŝajnis ĉirkaŭbrili iliajn piedojn. Ili nun silentis, kaj, kiam la lasta elfo preterpasis, li sin turnis, rigardis direkte al la hobitoj kaj ridis.

— Saluton, Frodo! — li kriis. — Vi eksterdomas malfrue. Aŭ eble vi maltrafis la vojon? — Poste li laŭte alvokis la ceterajn, kaj la tuta kunularo haltis kaj ĉirkaŭstariĝis.

— Jen io vere miriga! — ili diris. — Tri hobitoj en arbaro dumnokte! Ion similan ni ne vidis, post kiam Bilbo foriris. Kion signifas tio ĉi?

— Tio signifas, beluloj, — diris Frodo, — simple, ke ni ŝajne sekvas la saman vojon kiel vi. Al mi plaĉas promeni sub la steloj. Sed mi bonvenigus vian societon.

— Sed ni ne bezonas alian societon, kaj hobitoj estas tiel malspritaj, — ili ridis. — Kaj kiel vi scias, ke ni iras la saman vojon kiel vi, ĉar vi ne scias, kien ni celas?

— Kaj kiel vi konas mian nomon? — demandis Frodo reciproke.

— Multajn aferojn ni konas, — ili diris. — Ni ofte vidis vin antaŭe kun Bilbo, kvankam vi eble ne rimarkis nin.

— Kiuj vi estas, kaj kiu estas via estro? — demandis Frodo.

— Mi estas Gildoro, — respondis ilia estro, tiu elfo, kiu unue alvokis lin. — Gildoro Ingloriono el la Familio Finroda. Ni estas ekzilitoj, kaj plimultaj niaj parencoj jam delonge foriris, ankaŭ ni restos ci tie nur mallonge, antaŭ ol reiri trans la Grandan Maron. Sed kelkaj niaj parencoj daŭre loĝas pace en Rivendelo. Bonvolu, Frodo, rakonti, kion vi faras? Ĉar ni vidas, ke ombras vin la timo.

— Ho Saĝa Popolo! — interrompis Grinĉjo sciavide. — Klarigu al ni pri la Nigraj Rajdantoj!

— Ĉu Nigraj Rajdantoj? — ili diris malaltvoĉe. — Kial do vi demandas pri Nigraj Rajdantoj?

— Ĉar du Nigraj Rajdantoj hodiaŭ nin preterpasis, aŭ unu faris tion dufoje, — diris Grinĉjo, — nur antaŭ nelonge li forŝteliĝis, kiam vi proksimiĝis.

La elfoj ne tuj respondis, sed mallaŭte interparolis propralingve. Finfine Gildoro sin turnis al la hobitoj.

— Ni ne parolos pri tio en tiu ĉi loko, — li diris. — Ni opinias, ke vi prefere akompanu nin nun. Ne estas nia kutimo, sed ĉi-foje ni kondukos vin laŭ nia vojo, kaj vi restos kun ni hodiaŭ nokte, se vi volas.

— Ho, Beluloj! Jen bona fortuno super miaj esperoj, — diris Grinĉjo. Al Sam mankis vortoj.

— Mi dankas vin tre sincere, Gildoro Ingloriono, — diris Frodo riverencante. — Elen síla lúmenn’ omentielvo: stelo lumigas la horon de nia renkontiĝo, — li aldonis, per la alta elfa lingvo.

— Estu singardaj, amikoj! — ekkriis Gildoro, ridante. — Ne diru sekretojn! Jen klerulo pri la Antikva Lingvo. Bilbo estis bona instruanto. Saluton, elf-amiko! — li diris, riverencante al Frodo. — Venu jam kun viaj amikoj kaj aliĝu al nia rondo! Prefere marŝu en la mezo, ke vi ne forvagu. Vi eble laciĝos antaŭ ol ni haltos.

— Kial? Kien vi iros? — demandis Frodo.

— Por la hodiaŭa nokto ni iros al la arbareto surla montetoj super Arbohalo. Temas pri pluraj mejloj, sed ĉe la fino vi povos ripozi; kaj tio mallongigos vian morgaŭan marŝon.

Nun ili marŝis plu en silento, kaj pasis kvazaŭ ombroj aŭ malhelaj lumoj: ĉar elfoj (eĉ pli ol hobitoj) kapablis marŝi, kiam ili tion volis, sen sonoj aŭ piedbruo. Grinĉjo baldaŭ eksentis dormemon, kaj ŝanceliĝis unu-dufoje; sed ĉiufoje altstatura elfo ĉeflanke elmetis brakon kaj malhelpis, ke li falu. Sam marŝadis flanke de Frodo, kvazaŭ sonĝante, kaj kun vizaĝesprimo duone tima kaj duone subpremite ĝoja.

Plidensiĝis la arbaro ambaŭflanke; jam la arboj estis pli junaj kaj pli densaj; kaj dum la vojo malsupreniris, kondukante suben en faldaĵon de la montetoj, troviĝis multaj profundaj boskoj da avelarboj sur la deklivoj supreniĝantaj ambaŭflanke. Finfine la elfoj forturniĝis de la vojo. Verda rajdejo kuŝis preskaŭ nevidebla tra la densejo dekstre; kaj tiun ili sekvis dum ĝi serpentumis supren denove laŭ la arbarkovritaj deklivoj sur la supron de montetoŝultro, kiu elstaris sur la plisuba tereno de la rivera valo. Subite ili eliris el la ombro de la arboj, kaj antaŭ ili etendiĝis larĝa herbejo, griza en la noktmallumo. Je tri flankoj la arbaro ĝin alpremis; sed oriente la tero subiris abrupte kaj la suproj de l’ malhelaj arboj, kiuj kreskis je la fundo, troviĝis sub iliaj piedoj. Poste la malaltejo kuŝis malklara kaj ebena sub la steloj. Pli proksime ekbrilis kelkaj lumoj en la vilaĝo Arbohalo.

La elfoj sidiĝis sur la herbon kaj interparolis per mallaŭtaj voĉoj; ili ŝajne ne plu atentis la hobitojn. Frodo kaj liaj kunuloj volvis sin per manteloj kaj lankovriloj, kaj dormemo ilin alŝteliris. La nokto pliprofundiĝis, kaj estingiĝis la lumoj en la valo. Grinĉjo ekdormis, kusenata de verda terbuleto.

Alte en oriento svingiĝis Remirado, la Stela Reto, kaj super la nebuloj malrapide leviĝis ruĝa Borgilo, ardante kiel fajrjuvelo. Poste, pro ia moviĝo de l’ aero la tuta nebulo estis fortirita kvazaŭ vualo, kaj suprenkliniĝis, dum li rampis trans la randon de la mondo, la Glavportanto de l’ Ĉielo, Menelvagro kun sia brila zono. La elfoj ekkantis. Subite sub la arboj ekbrulis fajro kun ruĝa lumo.

— Venu! — la elfoj alvokis la hobitojn. — Venu! Jam temp’ esta por paroloj kaj gajeco!

Grinĉjo eksidis kaj frotis la okulojn. Li tremis.

— Troviĝas fajro en la halo, kaj manĝaĵo por malsataj gastoj, — diris elfo staranta antaŭ li.

Ĉe la suda rando de l’ herbejo troviĝis malfermitejo. Tie la verda planko eniris la arbaron, kaj formis larĝan spacon kvazaŭ halon, tegmentitan per branĉoj de la arboj. Ties grandaj trunkoj etendiĝis pilastre laŭ ambaŭ flankoj. Meze flamis lignofajro, kaj sur la arboj-pilastroj brulis senŝancele torĉoj kun oraj kaj arĝentaj lumoj. La elfoj sidis ĉirkaŭ la fajro sur la herbo aŭ sur la segitaj stumpoj de malnovaj trunkoj. Iuj iris tien-reen portante kruĉojn kaj verŝante trinkaĵojn; aliaj alportis manĝaĵojn sur plenplenaj pladoj kaj ujoj.

— Tio ĉi estas nutraĵo nealloga, — ili diris al la hobito, — ĉar ni loĝas en la arbaro malproksime de niaj haloj. Se iam vi estos niaj gastoj hejme, ni traktos vin pli taŭge.

— Tio ĉi ŝajnas al mi sufiĉe taŭga por naskiĝfesto, — diris Frodo. Grinĉjo poste memoris malmulton ĉu pri la manĝaĵo ĉu la trinkaĵo, ĉar lian menson plenigis la lumo sur la elfaj vizaĝoj, kaj la sono de voĉoj tiel variaj kaj tiel belaj, ke li sentis sin en maldorma sonĝo. Sed li memoris, ke troviĝis pano, kiu superis la guston de bela blanka pano proponita al malsatmortonto, kaj fruktoj dolĉaj kiel sovaĝaj beroj kaj pli riĉaj ol kultivitaj ĝardenfruktoj; li eltrinkis tason, kiun plenigis bonodora likvaĵo, malvarmeta kiel monta rivereto, ora kiel somera posttagmezo.