Выбрать главу

Sam neniam povis vorte priskribi, nek klare bildigi al si tion, kion li sentis aŭ pensis tiunokte, kvankam ĝi restis en lia memoro kiel unu el la ĉefaj travivaĵoj de lia vivo. Plej proksimume li tion foje esprimis: “Nu, sinjoro, se mi povus kreskigi tiajn pomojn, mi nomus min ĝardenisto. Sed ĝuste la kantado trafis mian koron, se vi min komprenas”.

Frodo sidis, ĝoje manĝante, trinkante, kaj parolante; sed lia menso atentis ĉefe la vortojn parolatajn. Li scipovis iomete la elfan lingvon kaj aŭskultis entuziasme. De tempo al tempo li alparolis tiujn, kiuj priservis lin kaj dankis ilin per ilia lingvo. Ili ridetis al li kaj diris ridante: “Jen juvelo el inter hobitoj!”

Post kelka tempo Grinĉjo ekdormis profunde, kaj oni levis lin kaj forportis al laŭbo sub la arboj; tie oni kuŝigis lin sur molan liton, kaj li fordormis la ceteron de la nokto. Sam rifuzis forlasi sian mastton. Post la foriro de Grinĉjo, li kurbiĝis apud la piedoj de Frodo, kie finfine li kapklinis kaj fermis siajn okulojn. Frodo dumlonge restis maldorma, interparolante kun Gildoro.

Pri multaj aferoj ili parolis, malnovaj kaj novaj, kaj Frodo starigis al Gildoro multajn demandojn pri okazaĵoj en la vasta mondo ekster la Provinco. La informoj estis plejparte malgajaj kaj minacaj: pri proksimiĝanta mallumo, la militoj de homoj, kaj forfuĝo de la elfoj. Fine Frodo starigis la demandon plej intiman al sia koro:

— Diru al mi, Gildoro, ĉu vi iam vidis Bilbon, post kiam li forlasis nin?

— Jes, — Gildoro ridetis — Dufoje. Li adiaŭis nin ĝuste en tiu ĉi loko. Sed mi revidis lin unu fojon, malproksime de tie ĉi. — Li volis nenion pli diri pri Bilbo, kaj Frodo eksilentis.

— Vi ne multe demandas aŭ rakontas al mi pri tio, kio koncernas vin, Frodo, — diris Gildoro. — Sed mi jam scias iomete, kaj pli mi povas legi sur via vizaĝo kaj en la pensado malantaŭ viaj demandoj. Vi forlasas la Provincon, kaj tamen vi dubas, ĉu vi trovos tion, kion vi serĉas, aŭ plenumos tion, kion vi intencas, aŭ ke vi iam revenos. Ĉu ne vere?

— Vere, — diris Frodo; — sed mi supozis, ke mia foriro estas sekreto konata nur al Gandalfo kaj mia fidela Sam. — Li subenrigardis al Sam, kiu ronketis.

— Tiu sekreto ne atingos per ni la Malamikon, — diris Gildoro.

— La Malamikon? — diris Frodo. — Do vi scias, kial ni forlasas la Provincon?

— Mi ne scias, kial la Malamiko persekutas vin, — respondis Gildoro, — sed tion mi konstatas — malgraŭ, ke tio ŝajnas al mi stranga. Kaj mi avertas vin, ke danĝero troviĝas nun antaŭ vi kaj malantaŭ vi, kaj ambaŭflanke.

— Vi aludas la Rajdantojn? Mi timis, ke ili estas servantoj de la Malamiko. Kio estas la Nigraj Rajdantoj?

— Ĉu Gandalfo nenion diris al vi?

— Nenion pri tiaj kreitaĵoj.

— Do mi opinias, ke ne konvenas al mi diri pli — por ke teruro ne malhelpu vian vojaĝon. Ĉar al mi ŝajnas, ke vi sukcesis ekiri ĝustatempe, se vi fakte sukcesis. Vi devas nun rapidegi, kaj nek resti, nek retroiri; ĉar la Provinco ne plu protektas vin.

— Mi ne povas imagi, kiaj informoj estus pli timigaj ol viaj aludoj kaj avertoj, — ekkriis Frodo. — Mi sciis, kompreneble, ke danĝero kuŝas antaŭe, sed mi ne atendis renkonti ĝin en nia propra Provinco. Ĉu ne povas hobito pace marŝi ekde la Akvo ĝis la Rivero?

— Sed ne temas pri via propra Provinco, — diris Gildoro. — Aliaj loĝis ĉi tie antaŭ ol hobitoj estis; kaj aliaj loĝos denove ĉi tie, kiam hobitoj ne plu estos. Ĉirkaŭas vin la vasta mondo: vi povas enbarili vin, sed vi ne povas por ĉiam ĝin elbarili.

— Mi scias, kaj tamen ĝi ĉiam ŝajnis tiel sekura kaj intima. Kion mi nun povas fari? Mia plano estis, forlasi sekrete la Provincon, kaj iri al Rivendelo; sed jam miaj paŝoj estas sekvataj, eĉ antaŭ ol mi venis en Boklandon.

— Laŭ mia opinio vi devus daŭrigi tiun planon, — diris Gildoro. — Mi ne supozas, ke la Vojo pruviĝos tro malfacila porvia kuraĝo. Sed se vi deziras konsilon pli klaran, vi devus demandi Gandalfon. Mi ne konas la kialon de via fuĝo, kaj sekve mi ne scias, kiamaniere viaj persekutantoj atakos vin. Tiujn aferojn Gandalfo certe scias. Mi supozas, ke vi vidos lin antaŭ ol forlasi la Provincon?

— Mi esperas, ke jes. Sed tio estas alia afero, kiu maltrankviligas min. Mi jam de multaj tagoj atendis Gandalfon. Li devis alveni Hobiturbon plej malfrue antaŭ du noktoj; sed li ne aperis. Nun mi scivolas, kio povis okazi. Ĉu mi devus lin atendi?

Gildoro silentis momente.

— Ne plaĉas al mi tiu ĉi sciigo, — li diris finfine. — La malfruo de Gandalfo ne bone aŭguras. Sed estas dirite: “Ne enmiksiĝu en sorĉistajn aferojn, ĉar ili estas subtilaj kaj ekkoleriĝemaj”. Al vi la elekto: ĉu iri aŭ atendi.

— Kaj estas dirite krome, — respondis Frodo: “Ne serĉu konsilon ĉe la elfoj, ĉar ili diros kaj jes kaj ne”.

— Ĉu vere? — ridis Gildoro. — Elfoj malofte donas senŝirman konsilon, ĉar konsilo estas donaco danĝera, eĉ de saĝulo al saĝulo, kaj ĉiuj vojoj kapablas konduki mise. Sed kion vi volas? Vi ne sciigis al mi ĉion pri vi; kiel do mi elektu pli trafe ol vi? Sed se vi postulas konsilon, mi ĝin donos pro amikeco. Mi pensas, ke vi devas iri tuj, senprokraste; kaj se Gandalfo ne venos antaŭ via foriro, mi konsilas ankaŭ jenon: ne iru sola. Kunigu amikojn, kiuj estas fidindaj kaj volpretaj. Nun vi devus danki, ĉar tiun konsilon mi ne donas ĝoje. La elfoj havas proprajn laborojn kaj proprajn dolorojn, kaj malmulte koncernas ilin la faroj de hobitoj, aŭ de iuj aliaj kreaĵoj sur la tero. Malofte niaj vojoj renkontas iliajn, ĉu hazarde ĉu intence. En tiu ĉi renkontiĝo eble estas pli ol hazardo; sed la intenco ne klaras al mi, kaj mi timas diri tro multe.

— Mi profunde dankas, — diris Frodo, — sed mi ŝatus, ke vi diru al mi klare, kio estas la Nigraj Rajdantoj. Se mi akceptos vian konsilon, mi eble ne vidos Gandalfon longe, kaj mi devos scii, kio estas la danĝero, kiu persekutas min.

— Ĉu ne sufiĉas scii, ke ili estas servantoj de la Malamiko? — respondis Gildoro. — Fuĝu de ili! Neniun vorton elparolu al ili! Ili estas senkompataj. Nenion pli demandu al mi! Sed mia koro avertas, ke antaŭ ol ĉio finiĝos, vi, Frodo, filo de Drogo, scios pri tiuj mallumaj aferoj pli ol Gildoro Ingloriono. Elbereta protektu vin!

— Sed kie mi trovos la kuraĝon? — demandis Frodo. — Tion mi ĉefe bezonas.

— Kuraĝon oni trovas en lokoj malprobablaj, — diris Gildoro. — Esperu optimisme! Dormu jam! Matene ni estos foririntaj; sed ni sendos niajn mesaĝojn tra la landoj. La Vagantaj Kunularoj ekscios pri via vojaĝo, kaj tiuj, kiuj potencas por la bono, vaĉos. Mi nomas vin elf-amiko; kaj la steloj lumigu la finon de via vojo! Malofte ni tiel plezuriĝis je fremduloj, kaj estas agrable aŭdi vortojn de l’ Antikva Parolo el la lipoj de aliaj vagantoj en la mondo.

Frodo sentis, ke dormo ekkaptas lin, ĝuste dum Gildoro ĉesis paroli.

— Mi dormos nun, — li diris, kaj la elfo kondukis lin ĝis laŭbo apud Grinĉjo, kaj li sinĵetis sur liton kaj tuj eniris sensonĝan dormon.

4

Rapidpado ĝis agarikoj

Matene Frodo vekiĝis refreŝigita. Li estis kuŝanta en laŭbo farita el vivanta arbo kun branĉoj plektitaj kaj atingantaj la teron; lia lito estis el filikoj kaj herboj, profunda kaj mola kaj strange bonodora. La suno trabrilis tremetantajn foliojn, kiuj ankoraŭ verdis sur la arbo. Li saltleviĝis kaj eliris.

Sam estis sidanta sur la herbo proksime al la arborando. Grinĉjo staris studante la ĉielon kaj la veteron. Neniu indiko pri elfoj vidiĝis.

— Ili postlasis por ni fruktojn kaj trinkaĵon, kaj panon, — diris Grinĉjo. — Venu matenmanĝi. La pano gustas preskaŭ tiel bone kiel hieraŭ vespere. Mi ne volis lasi por vi porcion, sed Sam insistis.

Frodo sidiĝis apud Sam kaj ekmanĝis.