Выбрать главу

— Kia plano por hodiaŭ? — demandis Grinĉjo.

— Marŝi ĝis Bokelboro laŭeble rapide, — respondis Frodo, kaj turnis sian atenton al la manĝaĵoj.

— Ĉu vi supozas, ke ni vidos iujn el tiuj Rajdantoj? — demandis Grinĉjo gaje. Sub la matena suno la ebleco vidi tutan trupon da ili ne ŝajnis al li tre timiga.

— Jes, probable, — diris Frodo, al kiu ne plaĉis la memorigo. — Sed mi esperas transiri la riveron sen tio, ke ili vidu nin.

— Ĉu vi eltrovis ion pri ili de Gildoro?

— Ne multon — nur aludojn kaj enigmojn, — diris Frodo eviteme.

— Ĉu vi demandis pri la snufado?

— Tion ni ne diskutis, — diris Frodo tra plena buŝo.

— Vi devis. Mi certas, ke tio estas grava.

— Tiuokaze mi certas, ke Gildoro rifuzus klarigi ĝin, — diris Frodo akre. — Kaj nun iom lasu min trankvila! Mi ne volas respondi aron da demandoj dum mi manĝas. Mi volas pensi!

— Bona ĉielo! — diris Grinĉjo. — ĉe matenmanĝo? — Li foriris randen de la verdaĵo.

El la menso de Frodo la hela mateno — perfideme hela, li pensis — ne estis foriginta timon pri persekuto; kaj li meditis pri la vortoj de Gildoro. La gaja voĉo de Grinĉjo aŭdiĝis al li. Tiu kuradis sur la verda gresaĵo kaj kantis.

— Ne, tion mi ne povus! — li pensis en si. — Unu afero estas promenigi miajn junajn amikojn kun mi tra la Provinco, ĝis ni nur iomete malsatas kaj lacas, kaj manĝado kaj lito estas dolĉaj. Marŝigi ilin en ekzilon, kie laco kaj malsato eble ne estas kuraceblaj, estas alia afero — eĉ se ili laŭvole pretus kuniri. La heredaĵo estas sole mia. Al mi ŝajnas, ke eĉ Samon mi ne devus kunirigi. — Li rigardis al Sam Vato, kaj konstatis, ke Sam rigardadas lin.

— Nu, Sam! — li diris. — Kion fari? Mi forlasos la Provincon kiel eble plej baldaŭ — fakte mi nun decidiĝis eĉ ne unu tagon resti en Stretkavo, se tio eblos.

— Tre bone, sinjoro!

— Vi ankoraŭ intencas akompani min?

— Efektive.

— Estos tre danĝere, Sam. Estas jam tre danĝere. Tre verŝajne neniu el ni revenos.

— Se ne revenos vi, sinjoro, do ne revenos mi, estas certe, — diris Sam. — “Ne forlasu lin!” ili diris al mi. “Lasu lin! — mi diris. — Tion mi neniam intencis. Mi iros kun li, se li grimpos ĝis la Luno; kaj se iuj el tiuj Nigraj Rajdantoj provos malhelpi lin, ili devos enkalkuli Samon Vato”, mi diris. Ili ridis.

— Kiuj estas ili, kaj pri kio vi parolas?

— La elfoj, sinjoro. Ni iom interparolis hieraŭ vespere; kaj ili ŝajnis scii, ke vi foriros, do mi ne vidis motivon tion nei. Mirindaj kreaĵoj, elfoj, sinjoro! Mirindaj!

— Efektive, — diris Frodo. — Ĉu vi ankoraŭ ŝatas ilin nun, kiam vi pli proksime vidis ilin?

— Ili ŝajnas iom superaj al miaj ŝatoj-malŝatoj, por tiel diri, — respondis Sam malrapide. — Ŝajnas negrava, kion mi opinias pri ili. Ili tute malsimilas tion, kion mi atendis — tiel junaj-maljunaj, kaj tiel gajaj-malgajaj, ĉu ne.

Frodo rigardis Samon iom surprizite, duone atendante vidi ian eksteran signon pri la stranga ŝanĝiĝo, kiu ŝajne okazis al li. Tio ne sonis kiel la voĉo de l’ malnova Sam Vato, kiun li supozis koni. Sed la sidanto aspektis kiel la malnova Sam Vato, krom ke lia vizaĝo estis nekutime pensema.

— Ĉu vi nun sentas bezonon forlasi la Provincon — nun, kiam via deziro vidi ilin realiĝis? — li demandis.

— Jes, sinjoro. Mi ne scias, kiel tion esprimi, sed depost la hieraŭa nokto mi sentas min alia. Mi ŝajnas vidi antaŭen, iele. Mi scias, ke ni sekvos tre longan vojon en mallumon; sed mi scias, ke mi ne povas retroturniĝi. Ne vidi elfojn nun, nek drakojn, nek montojn, mi jam volas — mi ne scias precize, kion mi volas: sed ion mi devas fari antaŭ la fino, kaj tio kuŝas antaŭe, ne en la Provinco. Mi devas ĝisfini ĝin, sinjoro, se vi min komprenas.

— Mi ne tute komprenas. Sed mi komprenas, ke Gandalfo elektis por mi taŭgan kunulon. Mi estas kontenta. Ni iros kune.

Frodo finmanĝis silente. Poste, stariĝinte, li trarigardis la terenon antaŭe kaj vokis Grinĉjon.

— Ĉu preta ekiri? — li diris, kiam Grinĉjo alkuris. — Ni devas tuj ekmarŝi. Ni dormis ĝis malfrue, kaj restas sufiĉe multaj mejloj trairotaj.

— Dormis ĝis malfrue vi, vi volas diri, — diris Grinĉjo. — Mi leviĝis longe antaŭe; kaj ni nur atendis, ke vi finu manĝadon kaj pensadon.

— Ambaŭ jam estas finitaj. Kaj mi celos al Bokelbora Pramo laŭeble rapide. Mi ne devios reen al la vojo, kiun ni forlasis hieraŭ nokte: mi iros rekte de ĉi tie trans la terenon.

— Do vi intencas flugi, — diris Grinĉjo. — Vi ne iros rekte ien ajn en tiu ĉi tereno.

— Ni povas ĉiuokaze iri pli rekte ol la vojo, — respondis Frodo. — La Pramo troviĝas sud-oriente de Arbohalo, sed la vojo kurbiĝas maldekstren — videblas kurbo ĝia tie fornorde. Ĝi ĉirkaŭiras la nordan randon de Mariŝo por trafi la ŝoseon de la Ponto super Stoko. Sed tio kondukas mejlojn el la vojo. Ni ŝparus kvaronon de la distanco, se ni celus al la Pramo de la loko, sur kiu ni staras.

— Pro rapidpadoj, malfruadoj, — argumentis Grinĉjo. — La tereno estas malglata en ĉi tiu ĉirkaŭaĵo, kaj troviĝas marĉoj kaj ĉiaj malfacilaĵoj sube en Mariŝo — mi konas la terenon ĉi-regione. Kaj se vi zorgas pri Nigraj Rajdantoj, mi ne konstatas, ke estas pli malbone renkonti ilin sur vojo ol en arbaro aŭ sur kampo.

— Malpli facile troveblas personoj en arbaro aŭ sur kampo, — respondis Frodo. — Kaj se oni supozas vin sur vojo, ekzistas ebleco, ke oni serĉos vin sur la vojo kaj ne aliloke.

— En ordo! — diris Grinĉjo. — Mi sekvos vin en ĉiun marĉon kaj fosejon. Sed estas malbonkore! Mi esperis preterpasi la Oran Perkon en Stoko antaŭ la sunsubiro. La plej bona biero en Orient-kvarono, aŭ iam estis; jam delonge mi ne gustumis ĝin.

— Tio decidas! — diris Frodo. — Eble pro rapidpadoj malfruadoj, sed pro trinkejoj pli longaj malfruoj. Ni devas ĉial teni vin for de la Ora Perko. Ni devas alveni Bokelboron antaŭ noktiĝo. Kion vi opinias, Sam?

— Mi iros laŭ vi, s-ro Frodo, — diris Sam malgraŭ privata antaŭtimo kaj profunda bedaŭro pri la plej bona biero en Orientkvarono.

— Do, se necesas trapeni marĉojn kaj dornojn, ni jam ekiru! — diris Grinĉjo.

Estis jam preskaŭ tiel varme, kiel en la antaŭa tago, sed nuboj komencis alproksimiĝi el la okcidento. Alveno de pluvo ŝajnis probabla. La hobitoj rampaĉis malsupren laŭ apika verda deklivo kaj plonĝis en la densan arbaron sube. Ilia direkto estis elektita por lasi Arbohalon maldekstre, kaj por transiri oblikve tra la arboj, kiuj grupiĝis laŭ la orienta flanko de la monteto, ĝis ili atingus la transan ebenaĵon. Tiam ili povus celi rekten al la Pramo sur tereno, kiu estis aperta krom pluraj drenfosaĵoj kaj latbariloj. Frodo kalkulis, ke laŭ rekta linio ili devis iri dek ok mejlojn.

Li baldaŭ trovis, ke la densejo estas pli kunpremita kaj pli interplektita ol ĝi ŝajnis. Mankis vojetoj tra la subpiedaĵo, kaj ili progresis ne tre rapide. Kiam ili baraktis ĝis la deklivosubo, ili trovis rojon, kiu subenfluis de la malantaŭaj montetoj en profunda ravino kun apikaj glitigaj flankoj superkreskitaj de rubusoj. Plej maloportune ĝi transiris la direkton, kiun ili elektis. Ili ne povis transsalti ĝin, nek entute transiri ĝin sen malsekiĝo, gratiĝo kaj koto. Ili haltis, pripensante, kion fari.

— L’ unua malhelpo! — diris Grinĉjo, ridetante malafable. Sam Vato retrorigardis. Tra apertejo de la arboj li ekvidis la supron de l’ verda deklivo, laŭ kiu ili ĵus malsupreniris.

— Vidu! — li diris, kroĉante brakon de Frodo. Ili ĉiuj rigardis, kaj sur la rando alte super ili, ili vidis kontraŭ la ĉielo starantan ĉevalon. Apud ĝi kliniĝis nigra figuro. Ili tuj rezignis pri la penso retroiri. Frodo iris la antaŭa, kaj plonĝis senprokraste en la densajn arbustojn apud la rivereto.