Выбрать главу

— Fu! — li diris al Grinĉjo. — Ni ambaŭ pravis! La rapidpado jam kurbiĝis; sed ni nur ĝustatempe trovis kaŝejon. Vi havas orelojn akrajn, Sam: ĉu vi aŭdas ion venanta? Ili staris senmovaj, apenaŭ spirante dum ili aŭskultis; sed ne aŭdeblis sono de persekuto.

— Mi ne supozas, ke li provos konduki la ĉevalon suben laŭ tiu deklivo, — diris Sam. — Sed konjekteble li scias, ke ni malsupreniris ĝin. Prefere ni pluiru.

Pluirado ne estis tute facila. Ili devis porti la tornistrojn, kaj la arbustoj kaj rubusoj ne volonte tralasis ilin. Ili estis ŝirmataj de la vento per la malantaŭa deklivo, kaj la aero estis senmova kaj sufoka. Kiam finfine ili traŝovis sin al pli aperta tereno, ili estis varmegaj, lacaj kaj tre gratitaj, kaj ili cetere ne plu certis pri la irata direkto. La bordoj de la rivereto malaltiĝis, kiam ĝi atingis la ebenaĵon kaj plilarĝiĝis kaj malprofundiĝis, kaj forvagis al Mariŝo kaj la Rivero.

— Ha, tio ĉi estas Stok-Rojo! — diris Grinĉjo. — Se ni intencas retrovi nian direkton, ni devas tuj transiri kaj ekiri dekstren.

Ili travadis la rivereton kaj rapidis tra larĝa apertejo aliflanke, junkokovrita kaj senarba. Poste ili renkontis denove zonon da arboj; altaj kverkoj ĉefe, kun ie-tie ulmo aŭ frakseno. La tero estis pli-malpli ebena, kaj troviĝis malmulte da subkreskaĵo, sed la arboj tro proksimis unu alian por ke ili vidu fore antaŭen. La folioj bloviĝis supren pro subitaj ventospasmoj, kaj gutoj da pluvo ekfalis el la nubkovrita ĉielo. Poste la vento formortis kaj la pluvo falis inunde. Ili pluplandis kiel eble plej rapide tra herbobedoj, kaj tra densaj drivaĵoj de malnovaj folioj; kaj ĉie ĉirkaŭ ili la pluvo klakis kaj ruliĝis. Ili ne parolis, sed konstante rigardis malantaŭen kaj ambaŭflanken.

Post duonhoro Grinĉjo diris:

— Espereble ni ne turniĝis tro suden kaj ne marŝas laŭlonge de tiu ĉi arbaro! Ĝi estas zono ne tre larĝa — mi estus dirinta ne pli ol unu mejlon — kaj ni devis jam trapasi ĝin.

— Ne utilas, ke ni ekiru zigzage, — diris Frodo. — Tio neniel helpos. Ni daŭrigu laŭ nia nuna vojo! Mi ne certas, ke mi deziras atingi ankoraŭ la apertejon.

Ili pluiris eble pluan duon da mejloj. Tiam la suno denove ekbrilis inter la ĉifonecaj nuboj, kaj la pluvo malpliiĝis. Estis jam post la tagmezo, kaj ili sentis, ke aktualas tagmanĝi. Ili haltis sub ulmp: ties folioj, kvankam jam flaviĝantaj, tamen ankoraŭ densis, kaj la tero apud ĝia subo estis relative seka kaj ŝirmata. Kiam ili komencis pretigi la manĝon, ili trovis, ke la elfoj plenigis iliajn botelojn per klara trinkaĵo de pale ora koloro: ĝi odoris je mielo farita el multaj floroj kaj estis mirinde freŝiga. Tre baldaŭ ili ridadis kaj fajfis pri la pluvo kaj pri la Nigraj Rajdantoj. La finaj kelkaj mejloj, ili sentis, baldaŭ troviĝos malantaŭe.

Frodo apogis sian dorson al la arbotrunko kaj fermis siajn okulojn. Sam kaj Grinĉjo sidis proksime, kaj ili komencis zumkanti, kaj poste kanti mallaŭte:

Ho! Ho! Ho! ek al botel’ por korkurac’ kaj tristforpel’. Pluv’ eble falas, blovas vent’, kaj longas plu la trairend’, sed kuŝos mi sub arb’ en glor’, kaj lasos nubojn veli for.

“Ho! Ho! Ho!” — ili komencis pli laŭte. Subite ili eksilentis. Frodo salte stariĝis. Longedaŭra vekrio aŭdiĝis laŭ la vento, kiel krio de iu misintenca kaj soleca kreaĵo. Ĝi ondiĝis kaj finiĝis per alta trapika noto. Kiam ili sidis kaj staris, kvazaŭ subite glaciigite, ĝin respondis alia krio, malpli laŭta kaj pli fora, sed ne malpli sangofridiga. Poste sekvis silento, rompita nur per la sono de la vento inter la folioj.

— Kaj kio estis tio, laŭ via opinio? — Grinĉjo demandis finfine, provante paroli senĝene, sed iom voĉtremante. — Se tio estis birdo, ĝi estis tia, kian mi neniam antaŭe aŭdis en la Provinco.

— Tio estis nek birdo, nek besto, — diris Frodo. — Tio estis alvoko, aŭ signalo — tiu krio enhavis vortojn, kvankam mi ne povis distingi ilin. Sed tian voĉon havas neniu hobito.

Ili diris nenion plu pri la afero. Ĉiuj pensis pri la Rajdantoj, sed neniu menciis ilin. Ili jam hezitis: ĉu resti ĉu pluiri; sed pli aŭ malpli baldaŭ ili devis transiri la apertejon ĝis la Pramo, kaj estis preferinde iri plej baldaŭ kaj en la taga lumo. Post kelkaj momentoj ili surŝultrigis siajn tornistrojn denove kaj ekiris.

Post nelonge la arbaro abrupte finiĝis. Larĝaj herbejoj etendiĝis antaŭ ili. Ili nun vidis, ke efektive ili turniĝis tro suden. Malproksime trans la ebenaĵo ili povis vidi la malaltan monteton de Bokelboro aliflanke de l’ Rivero, sed ĝi nun troviĝis maldekstre de ili. Singarde ŝtelirante el la arbarorando, ili laŭeble rapide ekiris trans la apertan terenon.

Komence ili sentis timon for de l’ arbara ŝirmo. En malproksimo post ili staris la altejo, kie ili matenmanĝis. Frodo duone atendis vidi la foran figureton de ĉevalrajdanto sur la firsto malhela kontraŭ la ĉielo; sed vidiĝis nenia signo pri tiu. La suno eskapanta el la disiĝantaj nuboj, dum ĝi subeniris al la montetoj, kiujn ili postlasis, denove helbrilis. Forlasis ilin la timo, kvankam ili ankoraŭ sentis maltrankvilon. Sed la tereno iĝis ĉiam pli malsovaĝa kaj bonordigita. Baldaŭ ili alvenis bone prizorgitajn kampojn kaj gresejojn, troviĝis heĝoj, dratbariloj kaj drenfosaĵoj. Ĉio ŝajnis trankvila kaj paca, tute kiel ordinara angulo de l’ Provinco. Iliaj humoroj pliboniĝis ĉiupaŝe. La linio de l’ Rivero pliproksimiĝis; kaj la Nigraj Rajdantoj ekŝajnis fantomoj de la arbaro jam longe postlasita.

Ili laŭiris la randon de granda napokampo, kaj alvenis fortikan latpordon, post kiu etendiĝis sulkoplena vojeto inter malaltaj prizorgitaj heĝoj al fora arbogrupo. Grinĉjo haltis.

— Mi konas ĉi tiujn kampojn kaj pordon! — li diris. — Ni estas sur la kampoj de maljuna terkulturisto Larvo. Nepre estas lia farmdomo tie inter la arboj.

— Ĝenoj unu post alia! — diris Frodo, aspektante preskaŭ tiel perturbita, kvazaŭ Grinĉjo ĵus deklarus, ke la vojeto estas fendo kondukanta al la loĝkaverno de drako. La aliaj rigardis lin surprizite.

— Kio ĝenas pri maljuna Larvo? — demandis Grinĉjo. — Li estas bona amiko de ĉiuj Brandobokoj. Kompreneble li terurigas entrudiĝantojn, kaj posedas sovaĝajn hundojn — sed finfine, personoj ĉi tie proksimas la landlimon kaj devas tiom pli gardi sin.

— Mi scias, — diris Frodo. — Tamen, — li aldonis kun hontema rido, — mi timegas lin kaj liajn hundojn. Dum multaj jaroj mi evitis lian bienon. Li plurfoje trovis min entrudiĝanta por agarikoj, kiam mi estis junulo ĉe Brando-Halo. La lastan fojon li batis min, kaj poste vidigis min al siaj hundoj kaj diris: “Vidu, knaboj, kiam la venontan fojon tiu ĉi juna fripono ekpaŝos sur miajn kampojn, vi rajtos manĝi lin. Nun forpelu lin!” Ili persekutis min laŭ la tuta vojo ĝis la Pramo. Mi neniam forskuis la timegon — kvankam probable la bestoj konis sian aferon kaj ne estus efektive tuŝintaj min.

Grinĉjo ridis.

— Nu, jam estas tempo, ke vi amikiĝu. Precipe se vi intencas reveni por loĝadi en Boklando. Maljuna Larvo estas fakte bravulo, se vi ne tuŝas liajn agarikojn. Ni eniru la vojeton, kaj tiam ni ne estos entrudiĝantoj. Se ni renkontos lin, mi estu la parolanto. Li estas amiko de Gaja, kaj iam mi sufiĉe ofte akompanis lin ĉi tien.

Ili marŝis laŭ la vojeto, ĝis ili ekvidis la pajlotegmentojn de granda domo kaj farmokonstruaĵoj elstariĝantaj el la arboj antaŭe. La Larvoj, la Pudipiedoj en Stoko kaj la plimultaj loĝantoj en Mariŝo estis domloĝantoj; kaj lia farmdomo estis fortike konstruita el brikoj kaj havis altan muron ĉirkaŭe. Troviĝis larĝa ligna pordo, kiu malfermiĝis al la vojeto el la muro.

Subite, dum ili proksimiĝis, ekkomenciĝis terura ululado kaj bojado, kaj ili aŭdis laŭtan voĉon, kiu kriis:

— Ten! Dent! Lup! Antaŭen, knaboj!

Frodo kaj Sam tuj haltis, sed Grinĉjo plupromenis kelkajn paŝojn. La pordo malfermiĝis kaj tri hundegoj elkuris sur la vojeton, kaj alsturmis la vojaĝantojn, sovaĝe bojante. Ili tute malatentis Grinĉjon; sed Sam kaŭris kontraŭ la muro, dum du lupsimilaj hundoj snufis lin suspekteme, kaj subbojis se li moviĝis. La plej granda kaj feroca el la trio haltis antaŭ Frodo, hirta kaj graŭla.