Выбрать главу

Nun tra la pordo aperis larĝa fortika hobito kun ronda ruĝa vizaĝo.

— Halo’! Halo’! Kiu vi estas, kaj kion vi volas? — li demandis.

— Bonan posttagmezon, s-ro Larvo! — diris Grinĉjo. La terkulturisto rigardis lin proksime.

— Nu estas, ĉu ne, sinjoreto Grinĉjo — s-ro Peregrino Tjuko, mi devas diri! — li kriis, ŝanĝante brovumadon al rikaneto. — Jam delonge mi ne vidis vin en tiu ĉi loko. Feliĉe por vi, ke mi konas vin. Mi ĝuste intencis inciti miajn hundojn kontraŭ fremduloj. Okazas hodiaŭ kelkaj kuriozaĵoj. Kompreneble, ja okazas de tempo al tempo, ke fremduloj vagas en ĉi regiono. Tro proksime al la Rivero, — li diris, skuante la kapon. — Sed tiu ulo estis la plej strangaspekta, kiun miaj okuloj iam ajn trafis. Li ne transiros senpermese mian kamparon la duan fojon, se mi kapablos tion malhelpi.

— Kian ulon vi aludas? — demandis Grinĉjo.

— Do lin vi ne vidis? — diris la terkulturisto. — Li laŭiris la vojeton al la ŝoseo antaŭ ne tre longe. Li estis strangulo kaj starigis strangajn demandojn. Sed vi eble eniru la domon, kaj ni interŝanĝos pli komforte la novaĵojn. Mi havas iom da bona elo kranebla, se vi kaj viaj amikoj emas, s-ro Tjuko.

Ŝajnis klare, ke la terkulturisto rakontos pli, se al li estus permesate tion fari propratempe kaj propramaniere, do ĉiuj akceptis la inviton.

— Kio pri la hundoj? — demandis Frodo maltrankvile. La terkulturisto ridis.

— Ili ne ĝenos vin, krom se mi tion ordonos. Jen, Ten! Dent! Alkalkanen! — li kriis. — Alkalkanen, Lup!

Malŝarĝante la mensojn de Frodo kaj Sam, la hundoj formarŝis kaj lasis ilin liberaj. Grinĉjo prezentis la du aliajn al la terkulturisto.

— S-ro Frodo Baginzo, — li diris. — Vi eble ne memoras lin, sed iam li loĝis ĉe Brando-Halo.

Pro la nomo Baginzo la terkulturisto eksurpriziĝis, kaj akre alrigardis Frodon. Momente Frodo ekpensis, ke memoro pri la ŝtelitaj agarikoj estas vekita, kaj ke al la hundoj estos ordonite lin forpeli. Sed Terkulturisto Larvo prenis lian brakon.

— Nu, ĉu tio ne estas eĉ pli stranga? — li ekkriis. — S-ro Baginzo, ĉu? Envenu! Necesas interparoli.

Ili eniris la kuirejon de la terkulturisto kaj eksidis antaŭ la larĝa kameno. S-ino Larvo alportis bieron en granda ujo kaj plenigis kvar grandajn kruĉojn. Ĝi estis bona, kaj Grinĉjo trovis sin pli ol kompensita rilate maltrafon de la Ora Perko. Sam glutetis sian bieron suspekteme. Li nature malfidis loĝantojn en aliaj partoj de la Provinco; kaj cetere li ne emis amikiĝi rapide kun iu, kiu batis lian mastron, negrave antaŭ iom longe.

Post kelkaj komentoj pri la vetero kaj la agrikulturaj probablecoj (kiuj ne pli misaŭguris ol kutime), terkulturisto Larvo demetis sian tasegon kaj rigardis ilin laŭvice.

— Nu, s-ro Peregrino, — li diris, — de kie vi venis, kaj kien vi intencas iri? Ĉu vi venis viziti min? Ĉar, se tiel, vi preterpasis mian pordon sen ke mi rimarkis vin.

— Nu, ne, — respondis Grinĉjo. — Se paroli vere, ĉar tion vi jam divenis, ni suriris la vojeton ĉe la alia finaĵo; ni trapasis viajn kampojn. Sed tio okazis pro hazardo. Ni perdis la vojon en la arbaro, malantaŭe apud Arbohalo, provante trovi rapidpadon ĝis la Pramo.

— Se mankis tempo, la vojo vin servus pli bone, — diris la terkulturisto. — Sed ne tio min koncernis. Vi havas permeson trapasi mian kamparon, se tion vi emas, s-ro Peregrino. Ankaŭ vi, s-ro Baginzo, kvankam probable ankoraŭ plaĉas al vi agarikoj, — li ridis. — Ha jes, la nomon mi rekonis. Mi memoras tempon, kiam la juna Frodo Baginzo estis unu el la plej friponaj junuloj en Boklando. Sed ne pri agarikoj mi pensis. Mi aŭdis la nomon Baginzo ĝuste antaŭ ol vi aperis. Kion, laŭ via supozo, demandis al mi tiu stranga ulo?

Ili atendis maltrankvile ĝis li priparolis.

— Nu, — la terkulturisto daŭrigis, proksimiĝante al sia celo kun lanta antaŭplezuro. — Li venis rajdante grandan nigran ĉevalon tra la pordo, kiu hazarde estis malfermita, kaj antaŭen ĝis mia dompordo.

Tute nigra estis ankaŭ li mem, kaj mantelita kaj kapuĉita, kvazaŭ li ne volus esti rekonata. “Ja kion en la Provinco li povas deziri?” mi pensis private. Ne multajn el la granduloj ni vidas cis la landlimo; kaj ĉiuokaze mi neniam aŭdis pri tia, kia ĉi nigrulo. “Bonan tagon al vi! — mi diras, elirante al M. — Ĉi tiu vojeto kondukas nenien, kaj kien ajn vi intencas iri, plej rapide estos reen al la vojo”. Ne plaĉis al mi lia aspekto; kaj kiam Ten elvenis, ĝi snufis unufoje kaj elpuŝis jelpon, kvazaŭ ĝi estus pikita: ĝi mallevis la voston kaj forkuregis kriĉante. La nigrulo sidis tute senmove.

» “Mi venis de tie, — li diris, malrapide kaj retenite, indikante al la okcidento, trans miaj kampoj, ĉu vi kredas. — Ĉu vi vidis Baginzon?” — li demandis strangavoĉe, kaj kliniĝis al mi. Nenian vizaĝon mi povis vidi, ĉar lia kapuĉo pendis malalten; kaj mi sentis tremeton je mia dorso. Sed mi ne konsentis, ke li trarajdu tiel arogante mian kamparon.

» “Foriru! — mi diris. — Troviĝas ĉi tie neniuj Baginzoj. Vi estas en malĝusta regiono de la Provinco. Prefere reiru okcidenten al Hobiturbo — sed ĉi-foje vi iru laŭ la vojo”.

» “Baginzo foriris, — li respondis flustre. — Li alvenas. Li ne tre malproksimas. Mi volas trovi lin. Se li preterpasos, ĉu vi sciigos min? Mi revenos kun oro”.

» “Tion vi ne faros, — mi diris. — Vi reiros tien, de kie vi venis, rapidege. Mi lasas por vi unu minuton antaŭ ol mi vokos ĉiujn miajn hundojn”.

» Li eligis specon de siblo. Tio eble estis ridado, eble ne. Poste li spronis sian ĉevalon rekte al mi, kaj mi forsaltis lastmomente. Mi vokis la hundojn, sed li forsvingiĝis kaj trarajdis la pordon kaj laŭ la vojeto al la ŝoseo kiel tondroklako. Kion vi opinias pri tio?

Frodo sidis momente, rigardante la fajron, sed li pensis nur kiel diable ili atingu la Pramon.

— Mi ne scias, kion pensi, — li diris fine.

— Do mi sciigos al vi, kion pensi, — diris Larvo. — Vi ne devis intermiksiĝi kun hobiturbanoj, s-ro Frodo. Personoj tie estas strangaj. — Sam ekmoviĝis sur sia seĝo, kaj rigardis la terkulturiston neamike. — Sed vi ĉiam estis knabo senpripensa. Kiam mi aŭdis, ke vi lasis Brandobokojn kaj foriris al tiu maljuna s-ro Bilbo, mi aŭguris, ke vi trafos en malfacilaĵojn. Atentu miajn vortojn, ĉio ĉi devenas de tiuj strangaj faroj de s-ro Bilbo. Sian monon li akiris iel strange en fremdaj lokoj, oni diras. Eble iuj emas eltrovi, kio okazis pri la oro kaj juveloj, kiujn li subterigis sur la monteto en Hobiturbo, kiel mi aŭdis?

Frodo diris nenion: la sagacaj supozoj de la terkulturisto estis iom maltrankviligaj.

— Nu, s-ro Frodo, — Larvo daŭrigis, — mi ĝojas, ke vi tiel saĝe revenis al Boklando. Jen mia konsilo: restu tie! Kaj ne intermiksiĝu kun tiuj strangaj eksteruloj. Ĉi tie vi havos amikojn. Se persekutos vin denove iuj nigruloj, mi pritraktos ilin. Mi diros, ke vi mortis, aŭ forlasis la Provincon, aŭ kion ajn vi volas. Kaj eble tio sufiĉe veros, ĉar tre probable estas maljuna s-ro Bilbo, pri kiu ili serĉas sciigojn.

— Vi eble pravas, — diris Frodo, evitante la okulojn de l’ terkulturisto kaj fikse rigardante la fajron.

Larvo rigardis lin penseme.

— Nu, evidente vi havas proprajn ideojn, — li diris. — Estas tiel evidenta, kiel mia nazo, ke ne hazardo venigis ĉi tien vin kaj tiun rajdanton samtage; kaj eble mia novaĵo finfine ne estis por vi multe nova. Mi ne postulas, ke vi diru al mi ion ajn, pri kio vi preferas silenti; sed mi konstatas, ke vi estas perturbita de io. Eble vi pensas, ke ne estos tro facile atingi la Pramon nekaptite?

— Tion mi ja pensis, — diris Frodo. — Sed ni devas provi tien veni; kaj tion ni ne plenumos sidante kaj pensante. Do bedaŭrinde ni devas foriri. Tre koran dankon pro via bonkoreco! Mi timis vin kaj viajn hundojn jam de pli ol tridek jaroj, terkulturisto Larvo, kvankam aŭdinte tion vi eble emos ridi. Estis domaĝe: ĉar mi maltrafis bonan amikon. Kaj nun mi bedaŭras forlasi vin tiel baldaŭ. Sed mi revenos, eble, iun tagon — se tion la sorto permesos.