Выбрать главу

— Vi estos bonvena, kiam vi venos, — diris Larvo. — Sed nun mi havas ideon. Estas jam preskaŭ la sunsubiro, kaj ni intencas vespermanĝi; ĉar plejofte ni enlitiĝas baldaŭ post la suno. Se vi kaj s-ro Peregrino kaj ĉiuj povus resti kaj manĝi kun ni, ni estus vere kontentaj!

— Kaj ankaŭ ni! — diris Frodo. — Sed ni devas tuj ekiri, mi timas. Eĉ nun estos mallume antaŭ ol ni alvenos la Pramon.

— Ha! sed atendu momenton! Mi intencis diri, ke post iom da manĝo mi eligos malgrandan furgonon, kaj mi veturigos vin ĉiujn ĝis la Pramo. Tio ŝparos al vi iom da marŝado kaj eble ŝparos al vi ankaŭ alispecajn ĝenojn.

Frodo nun akceptis dankeme la inviton, kio malŝarĝis Grinĉjon kaj Samon. La suno jam estis malantaŭ la okcidentaj montetoj, kaj la lumo ekmalheliĝis. Envenis du filoj de Larvo kaj liaj tri filinoj, kaj malavara vespermanĝo estis surtabligita. La kuirejon lumigis kandeloj kaj la fajro estis hejtita. S-ino Larvo vigle eniris-eliris. Unu-du aliaj hobitoj, kiuj estis bienlaboristoj, envenis. Baldaŭ dekkvaropo sidiĝis por manĝi. Biero abundis, kaj giganta plado de agarikoj kaj ŝinko, krom multaj aliaj solidaj farmbienaj manĝaĵoj. La hundoj kuŝis apudfajre kaj mordis lardhaŭton kaj krakigis ostojn.

Finmanĝinte, la terkulturisto kaj ties filoj eliris kun lanterno kaj pretigis furgonon. Estis mallume en la korto, kiam la gastoj eliris. Ili surĵetis la tornistrojn kaj engrimpis. La terkulturisto sidiĝis sur la gvidbenkon, kaj vipklake irigis siajn du fortajn poneojn. Lia edzino staris en la lumo de la malfermita dompordo.

— Gardu vin bone, Larvo! — ŝi vokis. — Ne disputu kun fremduloj kaj revenu senprokraste!

— Tion mi faros! — li diris kaj forruliĝis tra la pordo. Nun bloviĝis eĉ ne spiro de vento; la nokto daŭris trankvila kaj kvieta, kaj la aero estis frosteta. Ili antaŭeniris senlanterne kaj malrapide. Post unu-du mejloj finiĝis la vojeto, transiranta profundan drenfosaĵon kaj supreniranta laŭ mallonga deklivo ĝis altkonstruita ŝoseo.

Larvo descendis kaj atente observis ambaŭdirekten, norden kaj suden, sed nenio videblis en la mallumo, kaj sur la senmova aero aŭdiĝis neniu sono. Maldensaj strioj da rivernebuleto pendis super la fosaĵoj, kaj rampis tra la kampoj.

— Iĝos dense, — diris Larvo, — sed la lanternojn mi ne lumigos ĝis mi retroiros. Ion sur la vojo ni aŭdos longe antaŭ ol renkonti ĝin hodiaŭ vespere.

Estis kvin mejloj aŭ pli de l’ vojeto de Larvo ĝis la Pramo. La hobitoj ĉirkaŭvolvis sin, sed iliaj oreloj estis streĉitaj por aŭdi iun ajn sonon krom la grinco de l’ radoj kaj la malrapida klako de l’ poneaj hufoj. La furgono ŝajnis al Frodo pli malrapida ol heliko. Apude Grinĉjo kapokline proksimiĝis al dormo, sed Sam fikse rigardis antaŭen en la densiĝantan nebulon.

Finfine ili alvenis la komenciĝon de la prama vojeto. Ĝin signis du altaj blankaj stangoj, kiuj subite ekaperis dekstre. Terkulturisto Larvo haltigis la poneojn kaj la furgono grince senmoviĝis. Ili ĝuste komencis elfurgoniĝi, kiam subite ili aŭdis tion, kion ili la tutan tempon timis: hufojn sur la vojo antaŭe. La sono proksimiĝis al ili.

Larvo desaltis kaj staris tenante la kapojn de la poneoj, kaj fiksrigardis antaŭen en la malhelon. “Klak-klak, klak-klak”, aŭdiĝis la proksimiĝanta rajdanto. La hufoklakoj sonis laŭte en la senmova nebula aero.

— Prefere kaŝu vin, s-ro Frodo, — diris Sam malserene. — Kuŝiĝu en la furgono kaj kovru vin per lankovriloj, kaj ni devigos tiun rajdanton forturniĝi! — Li elgrimpis kaj iris stari apud la terkulturisto. Nigraj Rajdantoj devus transrajdi lin por aliri la furgonon.

“Klak-klak, klak-klak”. La rajdanto preskaŭ atingis ilin.

— Saluton al vi! — vokis terkulturisto Larvo. La proksimiĝantaj hufoj abrupte haltis. Ili supozis vidi malhelan mantelitan formon en la nebulo, du-tri paŝojn antaŭe.

— Atentu! — diris la terkulturisto, ĵetante la gvidrimenojn al Sam kaj paŝante antaŭen. — Ne proksimiĝu eĉ unu paŝon! Kion vi celas, kaj kien vi iras?

— Mi celas s-ron Baginzo. Ĉu vi vidis lin? — diris sordinita voĉo — sed ĝi estis la voĉo de Gaja Brandoboko. Kaŝlanterno estis malkovrita, kaj ties lumo trafis la mirigitan vizaĝon de la terkulturisto.

— S-ro Gaja! — li kriis.

— Jes, kompreneble! Kion vi supozis? — diris Gaja, paŝante antaŭen. Kiam li elnebuliĝis kaj iliaj timoj malkreskis, li ŝajnis subite malgrandiĝi al staturo normale hobita. Li rajdis poneon, kaj skarpo estis volvita ĉirkaŭ la kolo kaj trans la mentono por forteni la nebulon.

Frodo saltis el la furgono por saluti lin.

— Do jen vi finfine! — diris Gaja. — Mi komencis dubi, ĉu vi entute aperos hodiaŭ, kaj mi estis ĝuste reironta por vespermanĝi. Kiam nebuliĝis mi transvenis kaj rajdis direkte al Stoko por vidi, ĉu vi falis en iun drenfosaĵon. Sed mi tute ne scias, laŭ kiu vojo vi alvenis. Kie vi trovis ilin, s-ro Larvo? En via anaslageto?

— Ne, mi kaptis ilin, kiam ili entrudiĝis, — diris la terkulturisto, — kaj preskaŭ igis miajn hundojn ataki ilin; sed ili rakontos mem la tutan historion, sendube. Nun, se vi forpermesos min, s-ro Gaja kaj s-ro Frodo kaj ĉiuj, prefere mi ekiru hejmen. S-ino Larvo certe malsereniĝos, ĉar la nokto dense nebuliĝis.

Li retroirigis la furgonon en la vojeton kaj turnis ĝin.

— Nu, bonan nokton al ĉiuj, — li diris. — Tio estis stranga tago, sen ia dubo. Sed fino bona, ĉio bona; kvankam eble ni prefere ne diru tion ĝis ni atingos proprajn hejmojn. Estas ja vere, ke ankaŭ mi ĝojos tion fari.

Li lumigis siajn lanternojn, kaj surfurgoniĝis. Subite li eltiris korbegon el sub la benko.

— Mi preskaŭ forgesis, — li diris. — S-ino Larvo pakis tion ĉi por s-ro Baginzo, kun siaj bondeziroj. — Li transdonis ĝin kaj formoviĝis, sekvate de abundaj dankesprimoj kaj deziroj pri bona nokto.

Ili rigardis la palajn ringojn de lumo ĉirkaŭ liaj lanternoj dum ili malaperis en la nebulan nokton. Subite Frodo ridis: el la kovrita korbego, kiun li tenis, leviĝis odoro de agarikoj.

5

Konspiro senmaskigita

Nun ni mem prefere hejmeniĝu, — diris Gaja. — En ĉio ĉi estas io nenormala, mi konstatas; sed tio atendu ĝis ni endomos.

Ili turniĝis sur la Pram-vojeton, kiu estis rekta kaj bone prizorgita kaj randita per blankfarbitaj ŝtonegoj. Post proksimume cent jardoj ĝi kondukis ilin ĝis la riverbordo, kie staris larĝa ligna ĝetkajo. Granda plata pramboato estis alterigita apude. La blankaj bolardoj proksimaj al la akvorando ekbrilis pro lumo de du lanternoj sur altaj fostoj. Malantaŭ tiuj la nebuleto sur la ebenaj kampoj jam supris la heĝojn; sed la akvo antaŭ ili estis malhela, kun nur kelkaj kirliĝantaj strioj kvazaŭ vaporo inter la kanoj apudbordaj. Ŝajnis troviĝi malpli da nebulo kontraŭflanke.

Gaja kondukis la poneon per paŝponto sur la pramboaton, kaj la aliaj sekvis. Gaja poste forpuŝis malrapide per longa stango. Fluis lante kaj larĝe antaŭ ili Brandovino. Ĉe l’ alia bordo la deklivo estis apika, kaj laŭ ĝi supreniris serpentuma vojeto ekde la tiuflanka ĝeto. Tie ekbrilis lanternoj. Malantaŭen baŭmis Bokmonteto; kaj el ĝi, tra maldensaj kovraĵoj da nebuleto, brilis multaj rondaj fenestroj, flavaj kaj ruĝaj. Tiuj estis la fenestroj de Brando-Halo, la antikva hejmo de la Brandobokoj.

Antaŭ longe Gorhendado Oldboko, ĉefo de la familio Oldboko, unu el la plej malnovaj familioj en Mariŝo aŭ efektive en la Provinco, transiris la riveron, kiu estis la origina limo de la lando en la oriento. Li konstruis (kaj elfosis) Brando-Halon, ŝanĝis sian nomon al Brandoboko, kaj tie loĝadis, iĝante mastro de io, kio estis praktike landeto sendependa. Lia familio kreskis-kreskadis, kaj post lia epoko daŭre kreskadis, ĝis Brando-Halo okupis la tutan malalton de la monteto kaj havis tri grandajn dompordojn, multajn flankpordojn kaj ĉirkaŭ cent fenestrojn. La Brandobokoj kaj ties multnombraj dependantoj poste komencis enfosi kaj poste konstrui en la tuta ĉirkaŭaĵo. Tiel originis Boklando, dense loĝata terstrio inter la rivero kaj la Malnova Arbaro, speco de provinca kolonio. Ties ĉefa vilaĝo estis Bokelboro, kiu grupiĝis en la deklivoj malantaŭ Brando-Halo.