Выбрать главу

La loĝantoj en Mariŝo rilatis amike al la boklandanoj, kaj la obeoteco de la mastro de l’ Halo (kiel oni nomis la ĉefon de la familio Brandoboko) estis daŭre rekonata de la terkulturistoj inter Stoko kaj Raŝeo. Sed la plimultaj personoj en la malnova Provinco taksis la boklandanojn kiel strangulojn, duone fremdajn por tiel diri. Malgraŭ tio, ke ili tamen ne tre malsimilis la ceterajn hobitojn de la Kvar Kvaronoj, krom tio, ke ili ŝatis boatojn, kaj iuj el ili sciis naĝi.

Ilia tereno estis komence nedefendata oriente; sed tiuflanke ili konstruis heĝon: la Alta Fojno. Ĝi estis plantita antaŭ multaj generacioj, kaj nun estis densa kaj alta, ĉar oni konstante prizorgis ĝin. Ĝi etendiĝis la tutan distancon ekde la Brandovina Ponto, laŭ longa kurbiĝo for de la rivero, ĝis Hejsendo (kie Videvindlo fluis el la Arbaro en Brandovinon): multe pli ol dudek mejlojn de unu fino ĝis la alia. Sed kompreneble, tio ne estis kompleta protektaĵo. La Arbaro proksimiĝis al la heĝo multloke. La boklandanoj ŝlosis siajn pordojn post la noktiĝo, kaj tio ne estis kutimo en la Provinco.

La pramboato malrapide transiris la akvon. Proksimiĝis la boklanda bordo. Sam estis la sola grupano, kiu ne transiris pli frue la riveron. Li sentiĝis strange dum la lanta gargara rivereto preterfluis: lia antaŭa vivo kuŝis malantaŭe en la nebulo, antaŭe kuŝis malhelaj aventuroj. Li gratis sian kapon, kaj momente spertis paseman deziron, ke s-ro Frodo daŭre vivu kviete en Bag-Endo.

La kvar hobitoj paŝis elboate. Gaja estis liganta ĝin, kaj Grinĉjo jam kondukis la poneon laŭ la vojeto, kiam Sam (kiu retrorigardis, kvazaŭ por adiaŭi la Provincon) diris per raŭka flustro:

— Rerigardu, s-ro Frodo! Ĉu vi ion vidas?

Sur la aliflanka ĝeto, sub la malproksimaj lanternoj, ili povis ĝuste ekvidi figuron: ĝi aspektis kiel malhela nigra pakaĵo postlasita. Sed dum ili rigardis, ĝi ŝajnis moviĝi kaj balanciĝi tien-reen, kvazaŭ serĉante sur la grundo. Poste ĝi rampis, aŭ iris kaŭre, reen en la malhelon preter la lanternoj.

— Kio en la Provinco estas tio? — ekkriis Gaja.

— Io, kio nin persekutas, — diris Frodo. — Sed ne demandu plu nuntempe! Ni senprokraste foriru! — Ili rapidis supren laŭ la vojeto ĝis la deklivoverto, sed kiam ili rerigardis la alia bordo estis nebulkovrita, kaj nenio estis videbla.

— Vi feliĉe ne lasas boatojn ĉe la okcidenta bordo! — diris Frodo.

— Ĉu ĉevaloj kapablas transiri la riveron?

— Ili povas iri dudek mejlojn norden — aŭ ili eble naĝus, — respondis Gaja. — Kvankam mi neniam aŭdis, ke ĉevalo transnaĝis Brandovinon. Sed kiel ĉevaloj tuŝas la aferon?

— Mi rakontos al vi poste. Prefere ni endomiĝu, kaj tiam ni povos paroli.

— En ordo! Vi kaj Grinĉjo konas la vojon; do mi simple antaŭenrajdos kaj sciigos al Dikulo Bolĝero, ke vi alvenas. Ni prizorgos vespermanĝon kaj tiel plu.

— Ni vespermanĝis frue kun terkulturisto Larvo, — diris Frodo; — sed plia manĝo bonvenus.

— Vi ricevos! Donu al mi tiun korbon! — diris Gaja, kaj rajdis antaŭen en la mallumon.

De Brandovino ĝis la nova domo de Frodo en Stretkavo estis kelka distanco. Ili preterpasis Bokmonteton kaj Brando-Halon je la maldekstro, kaj ĉe la limo de Bokelboro trafis la ĉefstraton de Boklando, kiu iris suden de la ponto. Duonmejlon norde laŭ ĝi ili alvenis komenciĝon de vojeto dekstre. Tiun ili sekvis tra duo da mejloj dum ĝi supren-subeniris en la kamparon. Finfine ili alvenis mallarĝan pordon en densa heĝo. Neniom vidiĝis la domo en la mallumo: ĝi staris for de la vojeto meze de larĝa cirklo da razeno ĉirkaŭita de linio da malaltaj arboj interne de la limheĝo. Frodo estis elektinta ĝin pro tio, ke ĝi staris en nefrekventita angulo de la regiono, kaj neniuj aliaj loĝejoj estis en la proksimo. Oni povis eniri kaj eliri nerimarkite. Ĝi estis konstruita antaŭ longe de la Brandobokoj por uzo de gastoj, aŭ familianoj, kiuj volis eskapi el la multpersona vivo de Brando-Halo dum kelka tempo. Ĝi estis malnovmoda kampareca domo, laŭeble simila al hobit-truo, longa kaj malalta, sen supra etaĝo; kaj ĝi havis tegmenton el torfo, rondajn fenestrojn kaj grandan rondan pordon.

Kiam ili marŝis laŭ la pado, neniu lumo videblis; la fenestroj estis mallumaj kaj ŝutrokovritaj. Frodo frapis la pordon, kaj Dikulo Bolĝero ĝin malfermis. Amikeca lumo trabrilis. Ili enrapidis kaj enfermis sin kaj la lumon. Ili troviĝis en larĝa vestiblo kun pordoj ambaŭflanke; antaŭ ili etendiĝis koridoro tra la mezo de la domo.

— Nu, kion vi opinias pri ĝi? — demandis Gaja, venante laŭ la koridoro. — Ni faris nian plejeblon dum mallonga tempo aspektigi ĝin kiel hejmon. Finfine, Dikulo kaj mi nur hieraŭ alvenis kun la lasta furgono.

Frodo ĉirkaŭrigardis. Ĝi ja aspektis hejmece. Multaj el liaj plej ŝatataj posedaĵoj — aŭ posedaĵoj de Bilbo (ili memorigis akre pri li en sia nova medio) — estis aranĝitaj laŭeble simile, kiel en Bag-Endo. Ĝi estis loko agrabla, komforta, bonveniga; kaj li trovis, ke li deziras efektive veni por enloĝiĝi al kvieta emeriteco. Ŝajnis maljuste, ke li tiom laborigis siajn amikojn; kaj li pripensis denove, kiel li anoncos al ili, ke li devos tre baldaŭ foriri, preskaŭ tuj efektive.

— Ĝi estas admirinda! — li diris, iom pene. — Mi apenaŭ sentas, ke mi entute translokiĝis.

La vojaĝantoj pendigis siajn mantelojn, kaj amasigis sur la planko siajn tornistrojn. Gaja kondukis ilin tra la koridoro kaj ĵetmalfermis pordon ĉe la fino. Elvenis fajrolumo, kaj blovaĵo da vaporo.

— Bankuvo! — kriis Grinĉjo. — Ho benita Gajadoko!

— Laŭ kiu ordo ni eniru? — diris Frodo. — Ĉu unue la plej maljuna, aŭ unue la plej rapida? Ambaŭokaze vi eniros lasta, sinjoreto Peregrino.

— Fidu al mi pli bone aranĝi ol tiel! — diris Gaja. — Ne eblas komenci vivadon en Stretkavo per kverelo pri sinbanoj. En ĉi tiu ĉambro troviĝas tri bankuvoj, kaj kaldrono plena de bolanta akvo. Troviĝas ankaŭ viŝtukoj, matoj kaj sapo. Eniru kaj rapidu!

Gaja kaj Dikulo eniris la kuirejon aliflanke de la koridoro kaj okupiĝis pri finpreparoj por malfrua vespermanĝo. Eroj de konkurantaj kantoj aŭdiĝis el la banĉambro, miksitaj kun sonoj de plaŭdado kaj plonĝado. La voĉo de Grinĉjo subite leviĝis super la ceterajn per unu el la ŝatataj bankantoj de Bilbo.

Ha! Bani sin ĉe l’ tagofino, forlavi koton de l’ lac-obstino! Kiu ne kantas, stulte sobras: ho, Akvo Varma vere noblas!
Ho, pluvosono dolĉ-ekstazas, kaj rojo, kiu suben saltas; — ol pluv’ kaj rojo pli valoras la Akvo Varma, kiu vaporas.
Ha! Fridan akvon ni verŝu foje al gorĝ’ soifa kaj trinku ĝoje; prefere Bier’ soifon puŝu, per Akvo Varma la dorson duŝu.
Ha! Akvo saltanta estas bela en blanka fontano subĉiela; sed fontan’ ne dolĉas pli al aŭdo ol Akvo Varma en vigla plaŭdo!

Aŭdiĝis granda plaŭdego, kaj krio “Halt!” de Frodo. Evidentiĝis, ke granda parto de la banakvo de Grinĉjo imitis fontanon kaj saltiĝis alten.

Gaja aliris la pordon:

— Kio pri vespermanĝo kaj biero en la gorĝo? — li vokis. Frodo elvenis sekigante siajn harojn.

— En la aero estas tiom da akvo, ke mi alvenas la kuirejon por fini, — li diris.

— Ho ve! — diris Gaja, enrigardante. La ŝtona planko estis akvokovrita. — Vi devos forŝvabri tion antaŭ ol ricevi manĝaĵon, Peregrino. Rapide, aŭ ni ne atendos vin.