— En ordo, Sam, — diris Kotono. — Elektu kelkajn knabojn, kaj iru konduki lin al mia domo. Ne necesos, ke vi proksimiĝu al la malnova vilaĝo Hobiturbo trans Akvon. Jen mia Ĝoja montros al vi.
Sam foriris. Gaja aranĝis vaĉantojn ĉirkaŭ la vilaĝo kaj gardistojn ĉe la barieroj dum la nokto. Poste li kaj Frodo foriris kun terkulturisto Kotono. Ili sidis kun la familio en la varma kuirejo, kaj la Kotonoj starigis kelkajn ĝentilajn demandojn pri iliaj vojaĝoj, sed malmulte atendis la respondojn: ilin tro koncernis la okazaĵoj en la Provinco.
— Ĉio komenciĝis de Pustulo, kiel ni nomas lin, — diris terkulturisto Kotono, — kaj ĝi komenciĝis tuj post via foriro, sinjoro Frodo. Li havis strangajn ideojn, tiu Pustulo. Ŝajnis, ke li volas mem posedi ĉion, kaj poste ordonadi al aliaj personoj. Baldaŭ evidentiĝis, ke li jam efektive posedas pli ol konvenas al li; kaj li senĉese kroĉiĝis al pli, kvankam la fonto de la mono estis mistero: muelejoj kaj maltejoj, kaj hoteloj, kaj farmbienoj, kaj foliplantejoj. Li jam aĉetis la muelejon de Sablomano antaŭ ol veni al Bag-Endo, verŝajne.
» Kompreneble li komencis per multe da propraĵo, kiun li heredis de sia paĉjo; kaj ŝajnas, ke li vendadis multon el la plej bonaj folioj, kaj forsendis ĝin diskrete dum unu-du jaroj. Sed fine de la pasinta jaro li komencis forsendi amasojn da varoj, ne nur da folioj. Varoj komencis malabundi, kaj cetere vintro proksimiĝis. Oni komencis koleriĝi, sed sian respondon li havis. Multe da homoj, plejparte banditoj, venis kun grandaj furgonoj, iuj por forporti la varojn suden kaj aliaj por resti. Kaj venis pliaj. Kaj antaŭ ol ni konsciiĝis, ili estis plantitaj jen kaj jen tra la tuta Provinco, kaj faligis arbojn kaj fosis kaj konstruis al si budojn kaj domojn laŭplaĉe. Komence la varojn kaj damaĝojn pagis Pustulo; sed baldaŭ ili komencis estrumi kaj rabi ĉion, kion ili volis.
» Tiam okazis iom da perturbiĝo, sed ne sufiĉe da. Maljuna Vilĉjo, la Urbestro, ekiris al Bag-Endo por protesti, sed li neniam venis tien. Banditoj kaptis lin kaj enŝlosis lin en truo en Mult-Fosejo, kaj tie li nun estas. Kaj post tio, kio estis certe iom post la Novjaro, ne plu ekzistis Urbestro, kaj Pustulo nomis sin Ĉefŝirifo, aŭ nur ĉefo, kaj agis laŭplaĉe; kaj se iu fariĝis “impertinenta”, kiel ili nomis tion, ili sekvis Vilĉjon. Do la aferoj daŭre plimalboniĝis. Ne plu restis fumado, krom por la homoj; kaj la Ĉefo ne aprobis bieron, krom por siaj homoj, kaj fermis la trinkejojn; kaj ĉio krom Reguloj iĝis pli kaj pli malabunda, krom se oni sukcesis kaŝi iomete de sia propraĵo, kiam la banditoj ĉirkaŭiris prenante la aĵojn “por justa distribuado”: tio signifis, ke ili havas ĝin kaj ni ne, escepte de la postrestaĵoj, kiujn oni povis ricevi ĉe la ŝirifejoj, se eblis toleri ilin. Ĉio tre malbona. Sed post kiam venis Ŝarko, regis plena ruiniĝo.
— Kiu estas tiu Ŝarko? — diris Gaja. — Mi aŭdis unu el la banditoj mencii lin.
— La plej granda bandito el ĉiuj, verŝajne, — respondis Kotono. — Estis ĉirkaŭ la lasta rikolto, eble fine de septembro, kiam ni la unuan fojon aŭdis pri li. Ni neniam vidis lin, sed li estas supre ĉe Bag-Endo; kaj nun li estas la reala Ĉefo, mi supozas. Ĉiuj banditoj faras laŭ liaj ordonoj; kaj tion, kion li ordonas, estas plejparte: hako, bruligo kaj ruinigo; kaj jam fariĝis mortigo. Eĉ ne plu estas jam en tio ia misa senco. Ili detranĉas arbojn kaj lasas ilin kuŝantaj, ili bruligas domojn kaj ne konstruas novajn.
» Ekzemple, la muelejo de Sablomano. Pustulo detruis ĝin preskaŭ tuj post kiam li venis al Bag-Endo. Poste li enkondukis bandon da malpuraspektaj homoj por konstrui pli grandan kaj plenigi ĝin je radoj kaj strangaj aparatoj. Tio plaĉis nur al tiu stultulo Ted, kaj li laboras tie purigante radojn por la homoj, kie lia paĉjo estis la muelisto kaj propra mastro. La ideo de Pustulo estis mueli pli multon pli rapide, aŭ tion li diris. Li havas aliajn similajn muelejojn. Sed necesas havi muelotaĵon antaŭ ol povi mueli; kaj nenio plia ekzistis por la nova muelejo ol por la malnova. Sed post kiam venis Ŝarko, oni tute ne plu muelas grenon. Ili konstante marteladas kaj eligadas fumon kaj fetoron, kaj eĉ nokte ne estas trankvilo en Hobiturbo. Kaj ili elverŝas fiaĵon intence; ili malpurigis la tutan malsupran Akvon, kaj tio ekfluas en Brandovinon. Se ili volas dezertigi la Provincon, ili ekagas laŭ ĝusta maniero. Mi ne kredas, ke tiu stulta Pustulo respondecas pri ĉio ĉi. Kulpas Ŝarko, laŭ mia opinio.
— Vi pravas! — intermetis juna Tom. — Vidu, ili eĉ kaptis la maljunan panjon de Pustulo, tiun Lobelia, kaj li tre amis ŝin eĉ se neniu alia same. Kelkaj el la hobiturbanoj vidis tion. Ŝi venis laŭ la vojeto kun sia malnova ombrelo. Iuj banditoj iris laŭ la mala direkto kun granda furgono.
»— Kien vi iras? — ŝi diras.
»— Al Bag-Endo, — ili respondas.
»— Por kio? — ŝi diras.
»— Por konstrui kabanojn por Ŝarko, — ili respondas.
»— Laŭ kiu vi rajtas? — ŝi diras.
»— Laŭ Ŝarko, — ili diras. — Do liberigu la vojon, maljuna megeraĉo!
»— Mi havigos al vi Ŝarkon, vi fiaj rabaj banditoj! — ŝi diras kaj levas sian ombrelon kaj atakas la estron, preskaŭ duoble pli altan ol ŝi. Do ili kaptis ŝin. Fortrenis ŝin al Ŝlostruoj, je ŝia aĝo cetere. Ili kaptis ankaŭ aliajn, kiuj pli mankas al ni, sed ne eblas kontraŭdiri, ke ŝi montris pli da spirito ol la plejmulto.
En la mezo de tiu ĉi interparolado venis Sam, enŝoviĝanta kun sia Avulo. Maljuna Vato ne aspektis multe pli aĝa, sed li estis iomete pli surda.
— Bonan vesperon, sinjoro Baginzo! — li diris. — Mi ĝojas revidi vin nedamaĝita. Sed mi devas kritiki vin, por tiel diri, se mi rajtas tion aŭdaci. Vi tute ne devis vendi Bag-Endon, kiel mi ĉiam diris. Tio ekirigis la tutan misaĵon. Kaj dum vi turismis en fremdujo, persekutante Nigrulojn sur montojn, laŭ tio, kion rakontas mia Sam, kvankam li ne klarigas kiucele, ili ekagis kaj trafosis Bagŝutan Vicon kaj ruinigis miajn terpomojn!
— Mi tre bedaŭras, sinjoro Vato, — diris Frodo. — Sed nun reveninte mi faros mian plejeblon kompensi tion.
— Nu, oni ne povas diri pli juste, — diris la Avulo. — Sinjoro Frodo Baginzo estas vera ĝentilhobito, mi ĉiam diris, kion ajn oni opinias pri kelkaj aliuloj samnomaj, pardonpete. Kaj mi esperas, ke mia Sam kondutis bone kaj servis kontentige, ĉu?
— Perfekte kontentige, sinjoro Vato, — diris Frodo. — Fakte, se vi volas tion kredi, li estas nun unu el la plej famaj personoj en ĉiuj landoj, kaj oni verkas kantojn pri liaj faroj de ĉi tie ĝis la maro kaj trans la Granda Rivero.
Sam hontruĝiĝis, sed li rigardis danke al Frodo, ĉar la okuloj de Rozinjo estis brilantaj kaj ŝi ridetis al li.
— Tio estas malfacile kredebla, — diris la Avulo. — Kvankam mi vidas, ke li enmiksiĝis en stranga societo. Kio okazis al lia veŝto? Mi ne aprobas portadon de feraĵoj, ĉu aŭ ne ili rezistas triviĝon.
La domanaro de terkulturisto Kotono leviĝis frue en la posta mateno. Nenio aŭdiĝis dum la nokto, sed pliaj problemoj certe alvenos antaŭ ol la tago estos maturiĝinta.
— Ŝajnas, ke neniu el la banditoj restis en Bag-Endo, — diris Kotono, — sed la bando el Vojrenkonto aperos pli-malpli baldaŭ.
Post matenmanĝo enrajdis kuriero el la Tjuklando. Li estis ekzaltita.
— La Superulo agitis nian tutan landon, — li diris, — kaj la informoj fajrece disvastiĝas ĉiudirekte. La banditoj, kiuj vaĉis nian landon, fuĝis suden, tiuj kiuj eskapis vivantaj. La Superulo postsekvis ilin por forbari la bandegon en tiu regiono; sed li sendis reen sinjoron Peregrino kun ĉiuj ceteraj personoj, kiujn li povas malhavi.
La posta novaĵo estis malpli agrabla. Gaja, kiu la tutan nokton restis ekstere, enrajdis ĉirkaŭ la deka horo.
— Troviĝas bandego je proksimume kvarmejla distanco, — li diris. — Ili venas laŭ la vojo el Vojrenkonto, sed sufiĉe multaj apartaj banditoj aliĝis al ili. Certe estas cento da ili; kaj ili bruligas survoje. Ili estu malbenitaj!