Выбрать главу

Ili eniris. La loko malbonodoris kaj estis plena de malpuraĵo kaj malordo: laŭŝajne ĝi jam delonge estis neuzita.

— Kie sin kaŝas tiu mizera Lodo? — diris Gaja, kiam ili jam traserĉis ĉiujn ĉambrojn kaj trovis nenion vivantan krom ratoj kaj musoj. — Ĉu ni funkciigu la aliajn por traserĉi la kabanojn?

— Tio ĉi estas pli malbona ol Mordoro! — diris Sam. — Iasence multe pli malbona. Ĝi hejmenigas la impresojn, kiel oni diras; ĉar hejmo ĝi estas, kaj oni memoras ĝin antaŭ ol ĝi estis ruinigita.

— Jes, tio estas Mordoro, — diris Frodo. — Nur unu el ĝiaj verkoj. Sarumano faris ĝian laboron la tutan tempon, eĉ kiam li supozis labori por si. Kaj same pri tiuj, kiujn Sarumano trompis, ekzemple Lodo.

Gaja ĉirkaŭrigardis malesperiĝe kaj abomene.

— Ni foriru! — li diris. — Se mi konus la tutan misaĵon kaŭzitan de li, mi ja ŝovus mian pakaĵon tra la gorĝo de Sarumano.

— Sendube, sendube! Sed tion vi ne faris, kaj sekve mi povas bonvenigi vin en via hejmo.

Tie staranta en la pordo estis Sarumano mem, aspektanta bone nutrita kaj tre kontenta; liaj okuloj ekbrilis je malico kaj amuziĝo. Subite eklumiĝis la menso de Frodo.

— Ŝarko! — li kriis. Sarumano ridis.

— Do vi aŭdis mian nomon, ĉu? Mia tuta popolo antaŭe nomis min tiel en Isengardo, mi opinias. Indiko pri amo, eble[13]. Sed evidente vi ne atendis vidi min ĉi tie.

— Ja ne, — diris Frodo. — Sed mi devis diveni. Iom da malico mismaniere: Gandalfo avertis min, ke vi ankoraŭ kapablas tion.

— Tute kapablas, — diris Sarumano, — kaj pli ol nur iom. Vi ridigis min, vi, hobitaj moŝtetoj, rajdantaj kun tiuj multaj granduloj, tiel sekuraj kaj etule memplaĉaj. Vi supozis, ke vi bone profitis el la tuto, kaj povis jam nur reambli kaj ĝui belan trankvilon en la kamparo. La hejmo de Sarumano povis tute detruiĝi, kaj li povis esti eligita, sed neniu povis tuŝi la vian. Ho ne! Gandalfo prizorgus viajn aferojn.

Sarumano ridis denove.

— Li ne! Kiam liaj iloj finas sian taskon, li forĵetas ilin. Sed vi permesis al vi pendoladi post li, prokrastante kaj babilante, kaj ĉirkaŭrajdante duoble tiom, kiom necesis. “Nu, — mi pensis, — se ili estas tiaj stultuloj, mi antaŭiros ilin kaj instruos al ili belan lecionon. Malbonfaro meritas reciprokon”. La leciono estus pli akra, se nur vi havigus al mi pli da tempo kaj pli da homoj. Tamen mi jam faris multon, kion vi nur malfacile riparos aŭ renversos dum la vivtempo. Kaj estos agrable pensi pri tio kaj tiel kontraŭpezi miajn damaĝojn.

— Nu, se tion vi trovas agrabla, — diris Frodo, — mi kompatas vin. Tio estos plezuro nur memora, timinde. Iru tuj kaj neniam revenu!

La vilaĝaj hobitoj jam vidis Sarumanon elveni el unu el la kabanoj, kaj ili amasiĝis antaŭ la pordo de Bag-Endo. Aŭdinte la ordonon de Frodo, ili murmuris kolere:

— Ne lasu, ke li foriru! Mortigu lin! Li estas bandito kaj murdinto. Mortigu lin!

Sarumano ĉirkaŭrigardis al iliaj malamikaj vizaĝoj kaj ridetis.

— “Mortigu lin!” — li mokis. — Mortigu lin, se vi kredas vin sufiĉe multaj, miaj bravaj hobitoj! — Li rektigis sin kaj fikse rigardis ilin sombre per siaj nigraj okuloj. — Sed ne supozu, ke perdinte miajn posedaĵojn mi samtempe perdis mian tutan potencon! Kiu frapos min, tiu estos malbenita. Kaj se mia sango makulos la Provincon, tiu velkos kaj neniam plu estos resanigita.

La hobitoj retiriĝis. Sed Frodo diris:

— Ne kredu lin! Li perdis sian tutan potencon, krom la voĉo ankoraŭ kapabla timigi kaj trompi vin, se vi tion permesas. Sed mi malpermesas, ke li estu mortigita. Senutilas per venĝo rebati venĝon: tio rebonigas nenion. Iru, Sarumano, laŭ la vojo plej rapida!

— Vermo! Vermo! — Sarumano vokis; kaj el la proksima kabano venis Vermlango, rampante, preskaŭ hundece. — Al la vojo denove, Vermo! Ĉi tiuj bravuloj kaj moŝtetoj denove drivigas nin. Venu jam!

Sarumano turnis sin por foriri, kaj Vermlango treniĝis post li. Sed ĝuste, kiam Sarumano pasis apud Frodo, en lia mano ekbrilis ponardo, kaj li batis rapide. La klingo frapiĝis kontraŭ la kaŝita kiraso kaj rompiĝis. Dekduo da hobitoj kun Sam la unua saltis antaŭen kriante kaj ĵetis la banditon al la tero. Sam elingigis sian glavon.

— Ne, Sam! — diris Frodo. — Ne mortigu lin eĉ nun. Ĉar li ne malutilis al mi. Kaj ĉiuokaze mi ne volas lin mortigita en tia mishumoro. Iam li estis grandioza, el nobla speco, kontraŭ kiu ni ne aŭdacus levi la manon. Li estas falinta, kaj kuraci lin estas ekster nia povo; sed mi volas plu indulgi lin, esperante, ke kuracon li ie trovos.

Sarumano stariĝis kaj fikse rigardis Frodon. En liaj okuloj estis stranga esprimo de miksitaj miro, respekto kaj malamo.

— Vi maturiĝis, duonulo, — li diris. — Jes, vi profunde maturiĝis. Vi estas saĝa kaj kruela. Vi forrabis el mia venĝo ties dolĉon, kaj nun mi devas foriri amare, kaj en ŝuldo al via indulgo. Mi tion malamas, kaj mi vin malamas! Nu, mi iras kaj mi ne plu ĝenos vin. Sed ne atendu, ke mi deziru al vi sanon kaj longan vivon. Vi havos neniun el ambaŭ. Sed tio ne estos mia faro. Mi nur aŭguras.

Li formarŝis, kaj la hobitoj liberigis vojon, ke li trapasu; sed iliaj fingrostoj blankiĝis, dum ili premis siajn armilojn. Vermlango hezitis kaj poste sekvis sian mastron.

— Vermlango! — vokis Frodo. — Ne necesas sekvi lin. Mi scias pri neniu misfaro de vi kontraŭ min. Vi povos ricevi ĉi tie ripozon kaj manĝaĵon dum kelka tempo, ĝis vi refortiĝos kaj povos laŭiri vian vojon.

Vermlango haltis kaj rerigardis al li, duone preta resti. Sarumano turniĝis.

— Ĉu neniu misfaro? — li gakis. — Ho ne! Eĉ kiam li elŝteliris nokte, tio estis nur por rigardi la stelojn. Sed ĉu mi aŭdis iun demandi, kie sin kaŝas povra Lodo? Vi scias tion, ĉu ne, Vermo? Ĉu vi volas diri al ili?

— Ne, ne! — Vermlango plordiris kaŭrante.

— Do mi diros, — diris Sarumano. — Vermo mortigis vian Ĉefon, la kompatindulon, vian agrablan Estreton, ĉu ne, Vermo? Trapikis lin dormantan, mi opinias. Enterigis lin, mi esperas; kvankam Vermo lastatempe tre malsatis. Ne, Vermo ne estas vere ŝatinda. Prefere lasu lin al mi.

Esprimo de sovaĝa malamego aperis en la ruĝaj okuloj de Vermlango.

— Vi ordonis tion al mi; vi devigis min fari tion, — li siblis. Sarumano ridis.

— Vi faras laŭ la ordonoj de Ŝarko, ĉiam, ĉu ne, Vermo? Nu, nun li ordonas: sekvu!

Li piedbatis la vizaĝon de la kaŭranta Vermlango, turnis sin kaj ekiris. Sed tiumomente io rompiĝis: subite Vermlango stariĝis, eligante kaŝitan ponardon, poste kun hundeca graŭlo li saltis sur la dorson de Sarumano, tiris malantaŭen ties kapon, tranĉis lian gorĝon, kaj kun krio forkuris laŭ la vojeto. Antaŭ ol Frodo povis konsciiĝi aŭ paroli eĉ unu vorton, tri hobitaj pafarkoj kordsonoris kaj Vermlango falis mortinta.

Konsternante la apudstarantojn, ĉirkaŭ la kadavro de Sarumano kolektiĝis griza nebuleto, kaj leviĝinte malrapide al altego kiel fumo de fajro, kiel pala tukvolvita figuro, ĝi superombris la Monteton. Momente ĝi ŝanceliĝis, rigardante okcidenten; sed el la okcidento blovis malvarma vento, kaj ĝi forkliniĝis, kaj suspirante solviĝe neniiĝis.

Frodo rigardis al la kadavro kun kompato kaj hororo, ĉar dum li rigardis ŝajnis, ke longaj mortojaroj estas subite rivelitaj en ĝi, kaj ĝi ŝrumpis, kaj la ŝrumpinta vizaĝo iĝis haŭtĉifonoj sur la hida kranio. Levinte la randon de la malpura mantelo apudsternita, li ĝin kovris kaj forturnis sin.

— Kaj jen la fino de tio, — diris Sam. — Fino malbela, kaj mi preferus ne vidi ĝin; sed ĝi estas brava liberiĝo.

— Kaj la fina fino de la Milito, espereble, — diris Gaja.

— Tion mi esperas, — diris Frodo kaj suspiris. — Kaj laste lasta bato. Sed pripensu, ke ĝi okazis ĉi tie, ĉe la pordo mem de Bag-Endo! Inter ĉiuj miaj esperoj kaj timoj, mi almenaŭ neniam atendis tion.

— Mi ne nomos ĝin fino, ĝis ni estos ordigintaj la fatrason, — malĝoje diris Sam. — Kaj tio postulos multe da tempo kaj da laboro.

вернуться

13

Probable ĝi originis de la orka vorto ŝarkŭ, kiu signifas maljunulo.