Ili vespermanĝis en la kuirejo, ĉe tablo proksime al la fajro.
— Supozeble vi tri ne deziros denove agarikojn? — diris Fredegaro sen multe da espero.
— Ni deziros! — kriis Grinĉjo.
— Ili estas miaj! — diris Frodo. — Donitaj al mi de s-ino Larvo, reĝino inter terkulturistedzinoj. Forigu la avidajn manojn, kaj mi disdonos ilin.
Hobitoj pasie frandas agarikojn, eĉ pli ol la granduloj. Tiu fakto parte klarigas la longajn ekspediciojn de juna Frodo ĝis la famaj kampoj de Mariŝo kaj la koleron de la ofendita Larvo. Ĉi-okaze troviĝis sufiĉe por ĉiuj, eĉ laŭ la hobitaj kriterioj. Sekvis ankaŭ multaj aliaj manĝindaĵoj, kaj, kiam ili finmanĝis, eĉ Dikulo Bolĝero suspiris kontente. Ili forpuŝis la tablon kaj aranĝis seĝojn ĉirkaŭ la fajro.
— Ni formetos la manĝilojn poste, — diris Gaja. — Nun rakontu la tuton! Mi konjektas, ke vi spertis aventurojn, kio sen mi ne estis tre justa. Mi postulas plenan rakonton; kaj antaŭ ĉio mi deziras scii, kio ĉagrenis maljunan Larvon, kaj kial li alparolis min tiel. Lia voĉo sonis kvazaŭ timigita, se tio estas ebla.
— Ni ĉiuj estas timigitaj, — diris Grinĉjo post paŭzo, dum kiu Frodo fiksrigardis la fajron kaj ne parolis. — Ankaŭ vi estus, se vin persekutus dum du tagoj Nigraj Rajdantoj.
— Kaj kio estas ili?
— Nigraj figuroj rajdantaj nigrajn ĉevalojn, — respondis Grinĉjo. — Se Frodo ne volas paroli, mi rakontos la tuton ekde la komenco.
Li rakontis la tutan historion pri la vojaĝo, ekde kiam ili forlasis Hobiturbon. Sam de tempo al tempo kapjesis kaj konfirmis. Frodo restis silenta.
— Mi supozus, ke vi inventis ĉion, — diris Gaja, — se mi ne vidus tiun nigran formon sur la ĝetkajo — kaj aŭdus la strangan tonon de la voĉo de Larvo. Kion vi pensas pri ĉio ĉi, Frodo?
— Nia Frodo estis tre enfermita, — diris Grinĉjo. — Sed jam venis tempo, ke li apertiĝu. Ĝis nun ni ricevis neniun indikon pli, ol la diveno de terkulturisto Larvo, ke ĝi iel tuŝas la trezoron de maljuna Bilbo.
— Tio estis nur konjekto, — diris Frodo haste, — Larvo nenion scias.
— Maljuna Larvo estas sagaculo, — diris Gaja. — Multo okazas malantaŭ lia ronda vizaĝo, kio ne eliras per liaj paroloj. Mi aŭdis, ke li iam kutimis eniri la Malnovan Arbaron, kaj laŭreputacie li konas sufiĉe multajn strangaĵojn. Sed vi povas almenaŭ sciigi al ni, Frodo, ĉu vi taksas lian konjekton trafa aŭ maltrafa.
— Mi opinias, — respondis Frodo malrapide, — ke tio estis trafa konjekto, ĝis certa grado. Vere estas ligo kun la praaventuroj de Bilbo, kaj la Rajdantoj esploras, aŭ pli trafe diri serĉas, lin aŭ min. Mi timas ankaŭ, se vi volas scii, ke tio ŝajnas al mi neniel bagatelo; kaj ke mi ne estas sekura ĉi tie aŭ aliloke. — Li ĉirkaŭrigardis al la fenestroj kaj muroj, kvazaŭ timante, ke ili subite cedus. La aliaj rigardis lin silente, kaj interŝanĝis inter si signifoplenajn okulsignojn.
— Ĝi baldaŭ elvenos, — flustris Grinĉjo al Gaja. Gaja kapjesis.
— Nu! ~ diris Frodo finfine, rektigante la dorson, kvazaŭ li ion decidus. — Mi ne plu povas kaŝi tion. Mi havas ion por sciigi al vi. Sed mi entute ne scias, kiel komenci.
— Mi opinias, ke mi povus helpi vin, — diris Gaja kviete, — parton el ĝi rakontante mem.
— Kion vi celas? — diris Frodo, lin rigardante antaŭtime.
— Nur jenon, mia kara olda Frodo: vi estas malĝoja, ĉar vi ne scias, kiel adiaŭi. Vi intencas forlasi la Provincon, kompreneble. Sed danĝero alvenis pli frue, ol vi anticipis, kaj nun vi decidiĝas foriri tuj. Kaj tion vi ne deziras. Ni tre kompatas vin.
Frodo malfermis sian buŝon kaj refermis ĝin. Lia surprizita aspekto estis tiel komika, ke ili ekridis.
— Kara olda Frodo! — diris Grinĉjo. — Ĉu vi vere kredis, ke vi ĵetis al ni polvon en la okulojn? Vi estis nek sufiĉe singarda, nek sufiĉe lerta por tio! Vi evidente planadis kaj adiaŭis al ĉiuj viaj frekventejoj dum la tuta jaro ekde aprilo. Ni konstante aŭdis vian murmuradon: “Ĉu mi iam denove enrigardos tiun valon, mi scivolas”, kaj similajn aferojn. Kaj ŝajnigado, ke vi atingis finon de via mono, kaj eĉ vendado de via amata Bag-Endo al tiuj Retikul-Baginzoj! Kaj ĉiuj tiuj konversacioj kun Gandalfo.
— Bona ĉielo! — diris Frodo. — Mi pensis, ke mi estis samtempe singarda kaj lerta. Mi ne scias, kion dirus Gandalfo. Ĉu do la tuta Provinco diskutas mian foriron?
— Ho ne! — diris Gaja. — Ne ĝenu vin pri tio! La sekreto ne longe restos kaŝita, kompreneble, sed ĉi-momente ĝi estas konata, mi supozas, nur al ni konspirantoj. Finfine, vi devas memori, ke ni tre bone konas vin, kaj ofte estas kun vi. Ni kapablas ĝenerale diveni viajn pensojn. Ankaŭ Bilbon mi konis. Se paroli la veron, mi atentis vin iom zorge ekde lia foriro. Mi pensis, ke vi pli aŭ malpli baldaŭ sekvos lin; efektive, mi atendis, ke vi jam pli frue foriros, kaj lastatempe ni iom timetis. Ni timis, ke vi eble evitos nin kaj foriros subite, tute sola, kiel faris li. Ekde la pasinta printempo ni vigle gvatis, kaj multe planadis proprakonte. Ne tiel facile vi eskapos!
— Sed mi devas iri, — diris Frodo. — Nenio malhelpas, karaj amikoj. Por ni ĉiuj estas domaĝe, sed neniel utilas, ke vi provu min reteni. Tial, ke vi tion divenis, bonvolu helpi min kaj ne malhelpu min!
— Vi ne komprenas! — diris Grinĉjo. — Vi devas iri, kaj sekve ankaŭ ni devas iri. Gaja kaj mi iros kun vi. Sam estas bonegulo kaj por savi vin ensaltus la gorĝon de drako, se li ne stumblus kontraŭ la propraj piedoj, sed vi bezonos pli ol unu kunulon dum via danĝera aventuro.
— Miaj karaj kaj plej amataj hobitoj! — diris Frodo, profunde emociita. — Sed tion mi ne povas permesi. Ankaŭ tion mi decidis antaŭlonge. Vi parolas pri danĝero, sed vi ne komprenas. Tio ĉi estas nenia trezorserĉado, nenia vojaĝo tien-reen. Mi fuĝos el mortiga danĝero al mortiga danĝero.
— Ja ni komprenas, — diris Gaja firme. — Pro tio ni decidis kuniri. Ni scias, ke la Ringo ne estas ridindaĵo, sed ni faros nian plejeblon helpi vin kontraŭ la Malamiko.
— La Ringo? — diris Frodo, jam tute konsternita.
— Jes, la Ringo, — diris Gaja. — Kara olda hobito, vi ne enkalkulas la scivolemon de amikoj. Mi jam de jaroj scias pri ekzisto de la Ringo — fakte de antaŭ la foriro de Bilbo; sed pro tio, ke li evidente taksis tion sekreto, mi tenis en la kapo tiun scion, ĝis ni formis nian konspiron. Bilbon mi kompreneble ne konis tiel bone, kiel vin; mi estis tro juna, kaj li ankaŭ estis pli singarda — sed ne sufiĉe singarda. Se vi deziras scii, kiel mi eltrovis, tion mi rakontos al vi.
— Bonvolu! — diris Frodo malforte.
— Lia stumblilo estis kompreneble la Retikul-Baginzoj, kiel oni eble atendus. Iun tagon, unu jaron antaŭ la Festo, hazarde mi marŝis laŭ la vojo, kiam mi vidis Bilbon antaŭ mi. Subite en la malproksimo vidiĝis la Retikul-Baginzoj, alvenante. Bilbo malrapidigis la paŝojn, kaj poste pum! li malaperis. Mi tiel surpriziĝis, ke mi apenaŭ havis volpreton por min kaŝi laŭ maniero pli normala; sed mi trairis la heĝon kaj marŝis interne laŭ la kampo. Mi tragvatis al la vojo, post paso de la Retikul-Baginzoj kaj rigardis rekte al Bilbo, kiam subite li reaperis. Mi ekvidis brileton de oro, kiam li remetis ion en sian pantalonpoŝon. Poste mi vigle atentis. Fakte, mi konfesas, ke mi spionis. Sed vi devas konfesi, ke tio estis tre interesa, kaj mi estis nur adoleskanto. Certe mi estas la sola en la Provinco krom vi, Frodo, kiu iam vidis la sekretan libron de la oldulo.
— Vi legis lian libron! — kriis Frodo. — Bona ĉielo supre! Ĉu nenio estas sekura?
— Ne tro sekura, laŭ mia opinio, — diris Gaja. — Sed mi sukcesis nur pri unu rapida ekrigardo, kaj tio estis malfacile atingebla. Li neniam lasis kuŝanta la libron. Mi scivolas, kio okazis al ĝi. Mi ŝatus rigardi ĝin denove. Ĉu vi havas ĝin, Frodo?
— Ne. Ĝi ne estis en Bag-Endo. Certe li forportis ĝin.