Sam loĝis komence ĉe la Kotona familio kun Frodo; sed kiam la Nova Vico estis preta, li akompanis la Avulon. Aldone al siaj ceteraj laboroj li estris la purigadon kaj renovigon de Bag-Endo; sed li ofte vojaĝis en la Provinco pro siaj arbaraj taskoj. Do li ne estis hejme dum frua marto kaj ne sciis, ke Frodo estis malsana. La dek-trian de tiu monato bienulo Kotono trovis Frodon kuŝanta surlite; li kroĉis blankan gemon, kiu pendis per ĉeneto sur la kolo, kaj li ŝajnis duone sonĝanta.
— Ĝi estas forpasinta por ĉiam, — li diris, — kaj jam ĉio estas malluma kaj malplena.
Sed la malsano forpasis, kaj kiam Sam revenis la dudek-kvinan, Frodo estis sana kaj diris nenion pri si. Intertempe Bag-Endo estis ordigita, kaj Gaja kaj Grinĉjo alvenis el Stretkavo reportante ĉiujn malnovajn meblojn kaj ekipaĵojn, tiel ke la malnova truo aspektis pli-malpli kiel ĝi ĉiam aspektis.
Kiam ĉio finfine estis preta, Frodo diris:
— Kiam vi intencas transloĝiĝi por esti kun mi, Sam? — Sam aspektis iom embarasite.
— Ne necesas veni tuj, se vi ne deziras, — diris Frodo. — Sed vi scias, ke la Avulo estas proksime, kaj lin tre bone prizorgos vidvino Rumblo.
— Ne temas pri tio, sinjoro Frodo, — diris Sam kaj tre ruĝiĝis.
— Sed pri kio?
— Temas pri Rozinjo, Roza Kotono, — diris Sam. — Ŝajnis ke al ŝi tute ne plaĉis mia foriro, kompatindulinjo; sed pro tio, ke mi nenion deklaris al ŝi, tion ŝi ne povis diri. Kaj mi ne deklaris, ĉar unue mi havis taskon farendan. Sed jam mi deklaris, kaj ŝi diris: “Nu, vi malŝparis unu jaron, do kial plu prokrasti?”. “Ĉu malŝparis? — mi demandis. — Tion mi ne dirus”. Tamen, mi komprenas ŝian vidpunkton. Mi sentas min disduigita, por tiel diri.
— Mi komprenas, — diris Frodo: — vi deziras edziĝi, kaj tamen vi ankaŭ volas loĝi kun mi en Bag-Endo, ĉu? Sed mia kara Sam, kiel facilege! Edziĝu laŭeble baldaŭ, kaj poste enloĝiĝu kune kun Rozinjo ĉi tie. En Bag-Endo estas spaco sufiĉa por familio tiom granda, kiom vi povus deziri.
Kaj tiel estis aranĝite. Sam Vato edzinigis Rozinjon Kotono printempe de 1420 (tiu jaro estis fama pro siaj geedziĝoj), kaj ili venis loĝi en Bag-Endon. Kaj se Sam taksis sin feliĉa, Frodo sciis, ke li mem estas pli feliĉa; ĉar neniu hobito en la Provinco estis tiel bone prizorgata. Kiam ĉiuj riparaj laboroj estis planitaj kaj komencitaj, li ekvivis kvietan vivon, skribante tre multe kaj legante ĉiujn siajn notojn. Li rezignis pri la vicurbestra posteno ĉe tiusomera Libera Foiro, kaj kara maljuna Vilĉjo Blankpiedo prezidis la bankedojn dum ankoraŭ sep pliaj jaroj.
Gaja kaj Grinĉjo kunloĝadis dum kelka tempo en Stretkavo, kaj okazis multe da irado-venado inter Boklando kaj Bag-Endo. La du junaj Vojaĝintoj multe paradis en la Provinco per siaj kantoj, kaj siaj rakontoj, kaj siaj belaj vestaĵoj, kaj siaj mirindaj festoj. “Majestaj” la popolo nomis ilin, celante nur laŭdi; ĉar varmigis la korojn vidi ilin preterrajdantaj en maŝkirasoj tiel belaj kaj ŝildoj tiel bravaj, ridantaj kaj kantantaj kantojn pri malproksimo; kaj kvankam ili estis nun grandaj kaj grandiozaj, ili estis cetere neŝanĝitaj, krom ke ili eble ja estis pli bonparolaj, jovialaj kaj ĝojplenaj ol antaŭe.
Frodo kaj Sam tamen denove vestis sin ordinare, krom ke laŭbezone ili ambaŭ surmetis longajn grizajn mantelojn, fajne teksitajn kaj agrafitajn ĉekole per belaj broĉoj; kaj sinjoro Frodo ĉiam portis blankan juvelon sur ĉeneto, kiun li ofte fingrumis.
Ĉio jam progresis bone, kun ĉiama espero pri plua pliboniĝo; kaj Sam estis tiom okupata kaj tiom ĝuplena, kiom eĉ hobito povis deziri. Por li nenio makulis tiun tutan jaron, escepte de ia svaga zorgo pri lia mastro. Frodo senemfaze liberigis sin de ĉiaj provincaj aferoj, kaj dolorigis Samon rimarki, kiom malmulte li estis honorata en la propra lando. Malmultaj sciis aŭ deziris scii pri liaj faroj kaj aventuroj; ili admiris kaj respektis ĉefe sinjoron Gajadoko kaj sinjoron Peregrino, kaj (se Sam scius tion) lin mem. Cetere, aŭtune aperis ombro de malnovaj ĉagrenoj.
Iun vesperon Sam eniris la kabineton kaj trovis sian mastron strange aspektanta. Li estis tre pala kaj liaj okuloj ŝajnis vidi forajn aferojn.
— Kio estas al vi, sinjoro Frodo? — diris Sam.
— Mi estas vundita, — li respondis, — vundita. Sed tio neniam komplete kuraciĝos.
Poste li stariĝis, kaj la humoro ŝajnis forpasi, kaj la postan tagon li estis tute normala. Nur poste Sam rememoris, ke estis la sesa de oktobro. En tiu tago antaŭ du jaroj estis mallume en la kavaĵo sur Veterverto.
La tempo pasis, kaj 1421 komenciĝis. Frodo denove malsanis en marto, sed per granda fortostreĉo li kaŝis tion, ĉar Sam havis aliajn aferojn pripensindajn. La unua el la infanoj de Sam kaj Rozinjo naskiĝis la dudek-kvinan de marto, dato, kiun Sam notis.
— Nu, sinjoro Frodo, — li diris. — Mi havas problemeton. Rozinjo kaj mi anticipe decidis nomi lin Frodo, kun via permeso; tamen estas ne li, sed ŝi. Tamen tiel ĉarma knabineto, kiel oni rajtus esperi, similanta Rozinjon pli ol min, feliĉe. Sed ni ne scias, kion ni faru.
— Nu, Sam, — diris Frodo, — kio misas pri la malnovaj moroj? Elektu flornomon, kia estas Rozo. Duono el la knabinetoj en la Provinco nomiĝas laŭ tiaj nomoj, kaj kio povus esti pli bona?
— Supozeble vi pravas, sinjoro Frodo, — diris Sam. — Mi aŭdis kelkajn belajn nomojn dum nia vojaĝado, sed supozeble tiuj estas iom tro pretendemaj por la ĉiutaga frotado, kiel oni povus diri. La Avulo diras: “Ĝi estu mallonga, kaj tiel vi ne devos malplilongigi ĝin antaŭ ol uzi ĝin”. Sed se ĝi estu flornomo, mi tiuokaze ne ĝenas min pri la longo: ĝi devos estis floro bela, ĉar, vidu, ŝi ŝajnas al mi tre bela, kaj ŝi estos ankoraŭ pli bela.
Frodo pensis momenton.
— Nu, Sam, kio pri elanoro, la sunstelo, ĉu vi memoras la etan oran floron en la herbo ĉe Lotlorieno?
— Denove vi pravas, sinjoro Frodo! — diris Sam ĝojigite. — Ĝuste tion mi volis.
Eta Elanora estis preskaŭ ses monatojn aĝa, kaj 1421 pasinta ĝis sia aŭtuno, kiam Frodo vokis Samon en la kabineton.
— Ĵaŭde estos la naskiĝdatreveno de Bilbo, Sam, — li diris. — Kaj li devancos la Maljunan Tjukon. Li estos cent-tridek-unu-jara!
— Tiel estas! — diris Sam. — Li estas mirinda!
— Nu, Sam, — diris Frodo, — mi deziras, ke vi interkonsiliĝu kun Rozinjo kaj trovu, ĉu ŝi povos malhavi vin, por ke vi kaj mi foriru kune. Vi jam ne povas iri tre malproksimen aŭ longedaŭre, kompreneble, — li diris iom sopireme.
— Nu, ne tre facile, sinjoro Frodo.
— Kompreneble ne. Sed negrave. Vi povos akompani min komence. Diru al Rozinjo, ke vi ne longe forestos, ne pli ol du semajnojn; kaj vi revenos tute sekure.
— Mi volus akompani vin la tutan vojon ĝis Rivendelo, sinjoro Frodo, kaj vidi sinjoron Bilbo, — diris Sam. — Kaj tamen ĉi tie estas la nura loko, kie mi vere deziras esti. Mi estas tute disduigita.
— Kompatinda Sam! Sentiĝos tiel, mi timas, — diris Frodo. — Sed vi kuraciĝos. Vi sortis esti solida kaj senmanka, kaj tia vi estos.
Dum postaj unu-du tagoj Frodo kontrolis kun Sam siajn paperojn kaj skribaĵojn, kaj li transdonis siajn ŝlosilojn. Troviĝis granda libro kun senornama ruĝa ledkovrilo; ties grandaj paĝoj estis jam preskaŭ plenigitaj. Ĉe la komenco estis multaj folioj kovritaj de la maldensa vaga manskribo de Bilbo; sed la plejparto estis verkita per la firma flua skribo de Frodo. Ĝi estis ĉapitre dividita, sed Ĉapitro 80 estis nefinita, kaj post ĝi estis kelkaj blankaj paĝoj. La titolpaĝo surhavis multajn titolojn, unu post alia forstrekitajn, do:
Mia Taglibro. Mia Neatendita Vojaĝo. Tien kaj Reen. Kaj Kio Okazis Poste. Aventuroj de Kvin Hobitoj. La Rakonto pri la Granda Ringo, kompilita de Bilbo Baginzo laŭ propra observado kaj la raportoj de liaj amikoj. Kion ni faris dum la Milito de la Ringo.