Выбрать главу

Sed laŭ Sam la vespero profunde mallumiĝis dum li staris ĉe la Haveno; kaj rigardante la grizan maron li vidis nur ombron sur la akvo baldaŭ perdiĝintan en la okcidento. Tiel li daŭre staris dum pasado de la nokto, aŭdante nur la suspiron kaj murmuradon de la ondoj sur la bordoj de Mez-Tero, kaj ties sono sinkis profunde en lian koron. Apud li staris Gaja kaj Grinĉjo, kaj ili estis silentaj.

Fine la tri kunuloj forturnis sin kaj, neniam plu retrorigardante, ili rajdis malrapide hejmen; kaj ili interŝanĝis neniun vorton ĝis ili revenis al la Provinco, sed ĉiun multe konsolis ĉeesto de la amikoj sur la longa griza vojo.

Fine ili rajdis trans la montetojn kaj laŭiris la Orientan Vojon, kaj poste Gaja kaj Grinĉjo plurajdis al Boklando; kaj jam denove ili kantis dumire. Sed Sam turnis sin al Apudakvo, kaj tiel revenis al la Monteto, kiam la tago denove finiĝis. Kaj li pluiris, kaj jen estis flava lumo, kaj fajro interne; kaj la vespermanĝo estis preta, kaj li estis atendita. Kaj Rozinjo entiris lin, kaj sidigis lin sur lian seĝon, kaj sidigis etan Elanoran sur lian sinon.

Li profunde enspiris:

— Nu, mi estas reveninta, — li diris.

Glosaro

Brasi. Bierfari; prepari trinkaĵojn (ankaŭ figurasence).

Ĉendi. Ekbruligi.

Leŭgo. Malnova mezurunuo de longo, varia laŭ landoj, proksimume tri mejloj, aŭ kvin kilometroj.

Scimitaro. Mallonga unueĝa kurba glavo pli larĝa ĉe la pinto.

Skrabli. Iri laŭ malorde barakta maniero; ekzemple, kiel skarabo, klopodanta eskapi el glaso.

Trampli. Surtreti.

Kelkaj vortoj en ĉi tiu traduko estas uzataj en senco pli vasta, ol (N)PIV kaj aliaj vortaroj rekomendas (ekzemple: apika, brovumi, halo, kuratoro, plandi, preter, retro). Atentigite pri tio ĉe la pretigado de la unua eldono, William Auld respondis, ke verkistoj kaj aliaj lingvouzantoj kreas la lingvon, kaj vortaristoj nur registras la uzadon. En la dua eldono la redaktoro kaj la prov-legantoj ŝanĝis nenion en ĉi tiu “devia” uzado, kritikita en kelkaj recenzoj aperintaj post la unua eldono.

Krome, en la libro estas pluraj vortoj (la nomoj de rasoj kaj popoloj, aliaj “realaĵoj”), kreitaj aŭ adaptitaj de Tolkien kaj tradukitaj de Auld.