— Nu, kiel mi diris, — Gaja daŭrigis, — mi tenis sekreta mian scion, ĝis la pasinta printempo, kiam la aferoj serioziĝis. Tiam ni formis nian konspirantaron; kaj ĉar ankaŭ ni estis seriozaj kaj intencis sukcesi, ni ne tro skrupulis. Vi estas nukso ne tro facile rompebla, kaj Gandalfo malpli. Sed se vi volas prezentiĝi al nia ĉefa esploranto, mi povas lin aperigi.
— Kie li estas? — diris Frodo, ĉirkaŭrigardante, kvazaŭ li atendus, ke maskita kaj minaca figuro venos el iu ŝranko.
— Paŝu antaŭen, Sam! — diris Gaja, kaj Sam stariĝis kun vizaĝo skarlata ĝis la oreloj. — Jen nia informkolektanto! Kaj li multon kolektis, mi povas diri al vi, antaŭ ol li estis fine kaptita. Post tio, estas dirende, li ŝajnis taksi sin honorligita kaj tute silentiĝis.
— Sam! — kriis Frodo, sentante, ke surprizego atingis sian limon, kaj tute ne povante decidiĝi, ĉu li koleriĝas, amuziĝas, malŝarĝitas, aŭ simple sentas sin stulta.
— Jes, sinjoro! — diris Sam. — Pardonpete, sinjoro! Sed mi intencis nenian mison al vi, s-ro Frodo, nek al s-ro Gandalfo, cetere. Al li ne mankas sagaco, vidu; kaj kiam vi volis iri sola, li diris: “Ne! kunprenu iun, kiun vi povas fidi”.
— Sed ŝajnas, ke neniun mi povas fidi, — diris Frodo. Sam rigardis lin malfeliĉe.
— Ĉio dependas de viaj deziroj, — enmetis Gaja. — Vi povas fidi, ke ni subtenos vin tra ĉiuj danĝeroj — ĝis la fina fino. Kaj vi povas fidi, ke tiun vian sekreton ni gardos, pli firme ol vi mem ĝin gardas. Sed vi ne povas fidi, ke ni permesos al vi fronti problemojn sola, aŭ foriri senvorte. Ni estas viaj amikoj, Frodo. Ĉiuokaze, jen la afero. Ni konas la plimulton de tio, kion Gandalfo rakontis al vi. Ni scias multon pri la Ringo. Ni terure timas — sed ni akompanos vin; aŭ sekvos vin kvazaŭ dogoj.
— Kaj finfine, sinjoro, — aldonis Sam, — vi devus akcepti la konsilon de la elfoj. Gildoro diris, ke vi devus kunpreni la volontajn, kaj tion vi ne rajtas nei.
— Tion mi ne neos, — diris Frodo, rigardante al Sam, kiu nun ridetaĉis. — Mi tion ne neos, sed mi neniam plu kredos, ke vi dormas, ĉu aŭ ne vi ronkos. Mi piedbatos vin dolore, por esti certa. Vi estas aro da friponoj komplotemaj! — li diris, turnante sin al la aliaj. — Sed estu benataj! — li ridis, stariĝante kaj flirtigante la brakojn, — mi cedas. Mi sekvos la konsilon de Gildoro. Se la danĝero ne estus tiom malhela, mi dancus pro ĝojo. Malgraŭ ĉio, mi ne povas ne senti feliĉon; pli da feliĉo ol mi jam delonge sentis. Tiun ĉi vesperon mi antaŭtimegis.
— Bone! Jen decidite. Tri huraoj por Kapitano Frodo kaj lia kunularo! — ili kriis; kaj ili ĉirkaŭdancis lin. Gaja kaj Grinĉjo komencis kanton, kiun ili evidente pretigis por la okazo.
Ĝi estis farita laŭ modelo de la gnom-kanto, kiu ekirigis Bilbon al ties aventuro antaŭlonge, kaj havis la saman melodion.
— Tre bone! — diris Frodo. — Sed tiukaze restas multaj farotaĵoj antaŭ ol ni enlitiĝos — sub tegmento, almenaŭ hodiaŭ nokte.
— Ho! Tio estis poezio! — diris Grinĉjo. — ĉu vi vere intencas ekvojaĝi antaŭ la aŭroro?
— Mi ne scias, — respondis Frodo. — Mi timas tiujn Nigrajn Rajdantojn, kaj mi certas, ke estas malsekure resti sur unu loko longe, precipe sur loko, pri kiu estas sciate, ke mi iris tien. Cetere Gildoro konsilis, ke mi ne atendu. Sed mi tre ŝatus renkonti Gandalfon. Mi povis vidi, ke eĉ Gildoro estis maltrankviligita, kiam li aŭdis, ke Gandalfo neniam aperis. Vere dependas de du aferoj. Kiel baldaŭ povus la Nigraj Rajdantoj atingi Bokelboron? Kaj kiel baldaŭ povus ni ekiri? Tio postulos multe da preparado.
— La respondo al la dua demando, — diris Gaja, — estas, ke ni povus ekvojaĝi post unu horo. Mi preparis preskaŭ ĉion. En stalo trans la kampoj troviĝas ses poneoj; bezonaĵoj kaj iloj estas ĉiuj pakitaj, krom kelkaj aldonaj vestaĵoj kaj la malfreŝiĝontaj manĝaĵoj.
— Ŝajnas, ke tio estas konspiro tre plenumkapabla, — diris Frodo. — Sed kio pri la Nigraj Rajdantoj? Ĉu estus sekure atendi dum unu tago Gandalfon?
— Dependas de tio, kion farus la Rajdantoj, laŭ via opinio, se ili trovus vin ĉi tie, — respondis Gaja. — Ili povus veni jam nun, kompreneble, se ili ne estus haltigitaj ĉe la Norda Pordego, kie la Heĝo proksimiĝas al la riverbordo, ĝuste ĉi-flanke de la Ponto. La pordogardistoj ne tralasus ilin dumnokte, kvankam ili eble trarompus. Eĉ dumtage oni eble provus haltigi ilin, laŭ mia opinio, almenaŭ ĝis oni sendus mesaĝon al la Estro de la Halo — ĉar ne plaĉus al ili la aspekto de la Rajdantoj, kaj certe oni timus ilin. Sed kompreneble Boklando ne kapablas rezisti longe atakon ferocan. Kaj estas eble, ke matene oni tralasus eĉ Nigran Rajdanton, kiu alrajdus kaj demandus pri s-ro Baginzo. Estas sufiĉe vaste konate, ke vi revenos por loĝadi en Stretkavo.
Frodo sidis pensante dum kelka tempo.
— Mi decidiĝis, — li diris fine. — Mi ekvojaĝos morgaŭ, tuj kiam tagiĝos. Sed mi ne iros sur la vojo: estus pli sekure resti ĉi tie, ol tio. Se mi trairos la Nordan Pordegon, mia foriro el Boklando estos tuj konata, anstataŭ resti sekreta dum almenaŭ kelkaj tagoj, kiel povus okazi. Kaj cetere, la Ponto kaj la Orienta Vojo proksime al la landlimoj estos certe vaĉataj, ĉu aŭ ne iu Rajdanto sukcesos eniri al Boklando. Ni ne scias, kiom multaj ili estas, sed estas almenaŭ du, eble pli. La sola farindaĵo estas forvojaĝi laŭ direkto tute neatendita.
— Sed tio nepre signifas eniri la Malnovan Arbaron! — diris Fredegaro, konsternite. — Vi ne povas tion fari. Ĝi estas almenaŭ tiel danĝera kiel la Nigraj Rajdantoj.
— Ne tute, — diris Gaja. — Tio sonas tre riskoplene, sed mi opinias, ke Frodo pravas. Ĝi estas la sola ebleco ekiri, ne tuj sekvote. Kun bonŝanco ni eble okazigus atentindan interspacon.
— Sed neniom da bonŝanco vi havos en la Malnova Arbaro, — kontraŭdiris Fredegaro. — Neniu iam trovas bonŝancon tie. Vi perdos la direkton. Oni ne eniras tien.
— Nu tamen, oni eniras! — diris Gaja. — La Brandobokoj eniras — de tempo al tempo, kiam tio venas al ili en la kapon. Ni havas privatan enirejon. Frodo eniris unu fojon, antaŭlonge. Mi jam eniris plurfoje: kutime dum taglumo, kompreneble, kiam la arboj estas dormemaj kaj relative kvietaj.
— Nu, faru laŭ via bontrovo! — diris Fredegaro. — Mi timas la Malnovan Arbaron pli ol ion ajn konatan al mi: la rakontoj pri ĝi estas koŝmaraj; sed mia voĉdono apenaŭ enkalkuliĝas, ĉar mi ne partoprenos la vojaĝon. Tamen mi estas tre kontenta, ke iu postrestas, kiu povos rakonti al Gandalfo viajn faraĵojn, kiam li ekaperos, kiel li certe faros post nelonge.
Malgraŭ sia amo al Frodo, Dikulo Bolĝero tute ne emis forlasi la Provincon, nek vidi tion, kio troviĝis ekster ĝi. Lia familio devenis de la Orienta Kvarono, fakte de Buĝfordo en Pontokampoj, sed li neniam estis transirinta la Brandovinan Ponton. Lia tasko, laŭ la origina plano de la konspirintoj, estis postresti kaj pritrakti scivolemulojn kaj daŭrigi kiel eble plej longe la ŝajnigon, ke s-ro Baginzo plu loĝadas en Stretkavo. Li eĉ alportis iujn malnovajn vestaĵojn de Frodo por pli bone ludi tiun rolon. Oni malmulte antaŭvidis, kiel danĝera tiu rolo eble pruviĝos.
— Bonege! — diris Frodo, kiam li komprenis la planon. — Aliel ni ne povus postlasi iun mesaĝon por Gandalfo. Mi ne scias, kompreneble, ĉu tiuj Rajdantoj scias legi, sed mi ne riskus postlasi mesaĝon skribitan, pro la ebleco, ke ili sukcesus eniri kaj traserĉi la domon. Sed se Dikulo volontas gardi la fortikaĵon, kaj mi povas esti certa, ke Gandalfo informiĝos pri nia irdirekto, tio decidigas min. Mi iros al la Malnova Arbaro plej frue morgaŭ.