Выбрать главу

— Nu, decidite, — diris Grinĉjo. — Mi entute preferas nian taskon ol tiun de Dikulo — atendi ĉi tie ĝis alveno de la Nigraj Rajdantoj.

— Nur atendu ĝis vi troviĝos interne de la Arbaro, — diris Fredegaro. — Vi deziros esti ĉi tie kun mi antaŭ tiu ĉi sama horo morgaŭ.

— Ne valoras plu disputi pri ĉio ĉi, — diris Gaja. — Ankoraŭ necesas ordigi kaj kompletigi la pakadon antaŭ ol enlitiĝi. Mi vekos vin ĉiujn frumatene.

Kiam Frodo fine enlitiĝis, li dum kelka tempo ne povis ekdormi. Liaj kruroj doloris. Li ĝojis, ke matene li rajdos. Fine li dormiĝe eniris svagan sonĝon, dum kiu li ŝajnis elrigardi tra alta fenestro super malhela maro da arboj implikitaj. Sube inter la radikoj aŭdiĝis sono de estaĵoj, rampantaj kaj snufantaj. Li estis certa, ke tiuj pli aŭ malpli baldaŭ flartrovos lin.

Poste li aŭdis bruon en la malproksimo. Unue li supozis tion forta ventego alvenanta trans la foliaro de l’ arbaro. Poste li komprenis, ke tio ne estas foliaro, sed la sono de la malproksima Maro; sono, kiun li neniam aŭdis dum la maldorma vivo, kvankam ĝi ofte perturbis liajn sonĝojn. Subite li trovis sin en senŝirma ekstero. Ne estis arboj finfine. Li staris sur malgranda erikejo, kaj en la aero estis granda salodoro. Rigardante supren, li vidis altan blankan turon, kiu staris sola sur alta firsto. Inundis lin forta deziro grimpi la turon por vidi la maron. Li komencis barakte supreniri la firston al la turo: sed subite lumo ekbrilis en la ĉielo, kaj aŭdiĝis tondrobruo.

6

La Malnova Arbaro

Frodo vekiĝis subite. Ankoraŭ estis mallume en la ĉambro. Tie staris Gaja, kun kandelo en unu mano, frapante per la alia la pordon.

— Bone! Kio estas? — diris Frodo, ankoraŭ surprizita kaj misorientita.

— Kio estas! — kriis Gaja. — Estas jam tempo ellitiĝi. Estas duono post la kvara kaj tre nebule. Ek al! Sam jam pretigas matenmanĝon. Eĉ Grinĉjo estas vestita. Mi ĝuste iras seli la poneojn, kaj alvenigi tiun, kiu portos la pakaĵojn. Veku tiun dormemulon Dikulo! Li devas almenaŭ leviĝi kaj adiaŭi nin.

Baldaŭ post la sesa horo la kvin hobitoj estis pretaj ekvojaĝi. Dikulo Bolĝero daŭre oscedis. Ili ŝteliris kviete el la domo. Gaja iris antaŭe, gvidante ŝarĝitan poneon, kaj direktis sin laŭ pado, kiu trairis bosketon malantaŭ la domo kaj poste transiris plurajn kampojn. La folioj sur la arboj ekglimis, kaj ĉiu branĉeto gutadis, la herbo grizis pro malvarma roso. Ĉio senmovis, kaj foraj bruetoj ŝajnis proksimaj kaj klaraj: kokinoj klukantaj en korto, iu fermanta pordon en dista domo.

La poneojn ili trovis en ties konstruaĵo; fortikaj bestetoj tiaj, kiajn ŝatis hobitoj, ne rapidaj, sed kapablaj labori dum longa tago. Ili surseliĝis, kaj baldaŭ ili forrajdis en la nebulon, kiu ŝajnis malfermiĝi nevolonte antaŭ ili kaj fermiĝi minace malantaŭ ili. Rajdinte ĉirkaŭ unu horon malrapide kaj senparole ili ekvidis la Heĝon subite aperi antaŭe. Ĝi estis alta kaj priretita je arĝentaj araneaĵoj.

— Kiel vi trapasos tion? — demandis Fredegaro.

— Sekvu min! — diris Gaja, — kaj vi vidos. — Li turniĝis maldekstren laŭ la Heĝo, kaj baldaŭ ili alvenis punkton, kie ĝi kurbiĝis internen, laŭirante la randon de ravino. Fosaĵo estis iam farita, iom malproksime de la Heĝo, kaj ĝi subeniris malabrupte en la teron. Ĝi havis flanke brikmurojn, kiuj altiĝis grade, ĝis subite ili arkiĝis kaj formis tunelon, kiu plonĝis sub la Heĝon kaj eliris en la ravino aliflanke.

Tie haltis Dikulo Bolĝero.

— Adiaŭ, Frodo! — li diris. — Mi preferas ke vi ne foriru en la Arbaron. Mi nur esperas, ke antaŭ la tagofino vi ne bezonos savanton. Sed bonŝancon al vi — hodiaŭ kaj ĉiutage!

— Se antaŭe ne troviĝos io pli malbona ol la Malnova Arbaro, mi estos bonŝanca, — diris Frodo. — Diru al Gandalfo, ke li rajdu laŭ la Orienta Vojo: ni baldaŭ mem reatingos ĝin kaj laŭiros ĝin kiel eble plej rapide.

— Adiaŭ! — ili kriis, kaj rajdis malsupren sur la deklivo kaj malaperis el la vido de Fredegaro en la tunelon.

Tiu estis malluma kaj humida. Ĉe la alia fino ĝi estis fermita per pordo el dikaj ferfostoj. Gaja elseliĝis kaj malŝlosis la pordon, kaj kiam ili ĉiuj jam trapasis li puŝfermis ĝin denove. Ĝi fermiĝis kun tintego, kaj la seruro klakis. La sono estis misaŭgura.

— Jen! — diris Gaja. — Ni forlasis la Provincon kaj jam troviĝas ekstere, rande de la Malnova Arbaro.

— Ĉu la rakontoj pri ĝi estas veraj? — demandis Grinĉjo.

— Mi ne scias, kiujn rakontojn vi aludas, — Gaja respondis. — Se vi aludas la malnovajn timigrakontojn, kiujn rakontis al Dikulo liaj vartistinoj, pri goblenoj, lupoj kaj tiaj aĵoj, mi juĝas, ke ne. Ĉiuokaze mi ne kredas ilin. Sed la Arbaro estas stranga. Ĉio en ĝi estas multe pli vigla, pli konscia pri okazaĵoj, por tiel diri, ol en la Provinco. Kaj al la arboj ne plaĉas fremduloj. Ili gvatas vin. Ili kutime kontentas nur gvati vin, dum daŭro de la taglumo, kaj faras malmulton. De tempo al tempo la malplej amikecaj eble faligos branĉon, aŭ elpuŝos radikon, aŭ kroĉiĝos al vi per longa pendaĵo. Sed nokte la okazaĵoj povas esti tre timigaj, kiel oni diris al mi. Nur unu-du fojojn mi estis ĉi tie post la noktiĝo, kaj nur proksime al la Heĝo. Ŝajnis al mi, ke ĉiuj arboj interflustris, transdonante novaĵojn kaj komplotojn per lingvo nekomprenebla, kaj la branĉoj svingiĝis kaj palpserĉis tute sen vento. Oni fakte diras, ke la arboj ja efektive moviĝas, kaj kapablas ĉirkaŭfermi fremdulojn. Efektive, antaŭlonge ili atakis la Heĝon: ili alvenis kaj plantis sin tute apud ĝi, kaj kliniĝis trans ĝin. Sed alvenis la hobitoj kaj detranĉis centojn da arboj kaj konstruis grandan fajron en la Arbaro, kaj bruligis la tutan teron laŭ longa strio oriente de la Heĝo. Post tio la arboj rezignis la atakon, sed iĝis tre neamikaj. Ankoraŭ ekzistas larĝa nuda loko ne fore interne, kie oni bruligis la fajron.

— Ĉu nur la arboj estas danĝeraj? — demandis Grinĉjo.

— Loĝas diversaj strangaĵoj profunde en la Arbaro, kaj je la kontraŭa flanko, — diris Gaja, — aŭ almenaŭ tion mi aŭdis; sed mi neniam vidis ion tian. Sed iu konstruas padojn. Kiam ajn oni venas internen, oni trovas liberajn irejojn; sed ili ŝajnas formoviĝi kaj ŝanĝiĝi de tempo al tempo laŭ stranga maniero. Ne malproksime de tiu ĉi tunelo troviĝas, aŭ longe troviĝis, komenciĝo de iom larĝa pado kondukanta al la Fajra Apertejo, kaj poste antaŭen pli-malpli laŭ nia direkto, orienten kaj iom norden. Tiun padon mi klopodos trovi.

Nun la hobitoj forlasis la tunelpordon kaj rajdis trans la larĝan kavon. Aliflanke vidiĝis malklara padeto suprengvidanta ĝis la subaĵo de l’ Arbaro, cent jardojn kaj pli for de la Heĝo; sed ĝi malaperis tuj, kiam ĝi estis kondukinta ilin sub la arbojn. Rerigardante ili povis vidi la malhelan linion de la Heĝo tra la arbotrunkoj, kiuj jam densis ĉirkaŭ ili. Rigardante antaŭen ili povis vidi nur arbotrunkojn de sennombraj grandecoj kaj formoj: rektaj aŭ kurbaj, torditaj, kliniĝantaj, stumpaj aŭ gracilaj, glataj aŭ nodozaj kaj branĉohavaj; ĉiuj trunkoj estis verdaj aŭ grizaj pro musko kaj ŝlimaj vilaj kreskaĵoj.

Sole Gaja ŝajnis sufiĉe kontenta.

— Vi prefere gvidu antaŭen kaj trovu tiun padon, — Frodo diris al li. — Ni ne perdu unu la aliajn, aŭ forgesu la direkton al la Heĝo!

Ili elektis irejon inter arboj, kaj iliaj poneoj obstine antaŭeniris, zorge evitante la multajn tordiĝantajn kaj interplektitajn radikojn. Mankis subkreskaĵo. La tereno grade supreniĝis, kaj dum ili antaŭeniris, ŝajnis, ke la arboj altiĝas, malheliĝas kaj densiĝas. Neniu sono aŭdiĝis, krom okaza malsekaĵo gutanta tra la senmovajn foliarojn. Provizore mankis flustrado kaj moviĝado inter la branĉoj; sed ili ĉiuj spertis maltrankvilan senton, ke ili estas gvatataj malaprobe, kio profundiĝis ĝis malŝate kaj eĉ malamike. Tiu sento po iom kreskis, ĝis ili trovis, ke ili eksuprenrigardis rapidege, aŭ retrorigardis trans la ŝultron, kvazaŭ ili atendus subitan baton.