Выбрать главу

Ankoraŭ ne vidiĝis signo de pado, kaj la arboj ŝajnis konstante bari al ili la vojon. Grinĉjo subite sentis, ke tion li ne plu povas toleri, kaj senaverte li elpuŝis krion.

— Hej! Hej! — li kriis. — Nenion mi intencas fari. Nur lasu min trapasi!

La aliaj haltis surprizite; sed la krio falis kvazaŭ sordinita per peza kurteno. Venis nenia eĥo aŭ respondo, kvankam ŝajnis, ke la Arbaro iĝis pli densa kaj pli atenta ol antaŭe.

— Sur via loko mi ne krius, — diris Gaja. — Tio pli damaĝas ol utilas.

Frodo komencis pripensi, ĉu estas eble trovi travojon, kaj ĉu li prave devigis la aliajn eniri tiun abomenindan Arbaron. Gaja rigardis de flanko al flanko, kaj jam ŝajnis malcerta pri la irota direkto. Grinĉjo rimarkis tion.

— Vi ne bezonis longe por perdigi al ni la vojon, — li diris. Sed tiumomente Gaja fajfis malŝarĝiĝe kaj indikis antaŭen.

— Nu, nu! — li diris. — Tiuj arboj ja dismoviĝas. Jen antaŭ ni la Fajra Apertejo, mi tion esperas, sed la pado al ĝi ŝajne formoviĝis!

La lumo iĝis pli klara, kiam ili antaŭeniris. Subite ili eliris el inter la arboj kaj trovis sin en larĝa ronda interspaco. Troviĝis ĉielo supre, surprize al ili blua kaj klara, ĉar sub la Arbar-tegmento ili ne povis vidi la leviĝantan matenon kaj la foriron de l’ nebuleto. Tamen la suno ankoraŭ ne estis sufiĉe alta por brili rekte en la interspacon, kvankam ĝia lumo banis la arbosuprojn. Ĉiuj folioj estis pli densaj kaj pli verdaj ĉirkaŭ la rando de la apertejo, enfermante ĝin per preskaŭ solida muro. Neniuj arboj kreskis tie, nur malneta herbo kaj multaj altaj plantaĵoj: tigopuŝaj kaj paliĝintaj konioj kaj arbaraj petroseloj, epilobio semiĝanta je lantugaj cindroj kaj abundaj urtikoj kaj kardoj. Splena loko: sed ĝi ŝajnis ĉarma kaj ĝoja ĝardeno post la enfermita Arbaro.

La hobitoj sentis kuraĝiĝon kaj suprenrigardis esperplene al la larĝiĝanta taglumo sur la ĉielo. Aliflanke de la apertejo troviĝis breĉo en la arbomuro kaj senobstakla pado. Ili povis vidi, ke ĝi eniras en la Arbaron, ie-tie larĝa kaj supre aperta, kvankam en kelkaj lokoj la arboj proksimis kaj superombris ĝin per siaj malhelaj branĉoj. Laŭ tiu pado ili rajdis. Ili ankoraŭ supreniris malabrupte, sed nun ili iris multe pli rapide, kaj pli kuraĝe; ĉar ŝajnis al ili, ke la Arbaro malseveriĝis kaj intencis tralasi ilin finfine nemalhelpante.

Sed post iom da tempo la aero komengis iĝi varma kaj sufoka. Denove la arboj enpremiĝis ambaŭflanke, kaj ili ne plu povis vidi antaŭen. Nun ili sentis pli ol iam forte la malbonintencon de la Arbaro alpremantan al ili. Estis tiel silente, ke la paŝado de la poneaj hufoj, susuranta sur mortintaj folioj kaj foje stumblanta pro kaŝitaj radikoj, ŝajnis batsoni en iliaj oreloj. Frodo provis kanti por kuraĝigi ilin, sed lia voĉo nur murmuris.

Vaguloj en la lando ombra ne malesperu! Kvankam sombra, Arbaro devas fine cedi, kaj vidi sunon pretertredi: subira suno, suno veka, la tagofin’, aŭ tago eka. Arbaroj ĉiuj fine falas...

Falas — sed ĝuste kiam li prononcis tiun vorton, lia voĉo forvelkis mutiĝe. La aero ŝajnis peza kaj la kreado de vortoj laciga. Ĝuste malantaŭ ili branĉego defalis de maljuna transpenda arbo, kraksone sur la padon. La arboj ŝajnis enfermiĝi antaŭ ili.

— Al ili ne plaĉas ĉio ĉi pri finoj kaj faloj, — diris Gaja. — Prefere ne plu kantu intertempe. Atendu ĝis ni ja atingos la randon, kaj tiam ni turnos nin kaj regalos ilin per laŭta kunkanto!

Li parolis ĝojplene, kaj se li spertis iun antaŭtimon, li tion ne evidentigis. La aliaj nenion respondis. Ili estis deprimitaj. Pezo pograde premis la koron de Frodo, kaj li jam bedaŭris kun ĉiu paŝo antaŭen, ke li pensis defii la minacon de la arboj. Li estis fakte ĝuste haltonta kaj propononta reiron (se tio ankoraŭ eblis), kiam okazis io nova. La pado ĉesis supreniri, kaj iĝis dum kelka tempo preskaŭ ebena. La mallumaj arboj flankeniĝis, kaj antaŭe ili povis vidi la padon, kiu etendiĝis preskaŭ sendevie rekten. Antaŭ ili, sed iom fore, staris verda montetoverto, senarba, leviĝanta kvazaŭ kalva kapo el la ĉirkaŭanta Arbaro. La pado ŝajnis konduki rekte al ĝi.

Ili denove ekrapidis antaŭen, ĝojigitaj pro la penso, ke ili elrampos dum kelka tempo super la tegmenton de l’ Arbaro. La pado subeniris, poste komencis denove supreniri, gvidante ilin finfine ĝis la subo de l’ apika montetoflanko. Tie ĝi forlasis la arbojn kaj malaperis en gazonon. La Arbaro tute ĉirkaŭis la monteton kvazaŭ densa hararo, kiu abrupte finiĝis je cirklo ĉirkaŭ la razita verto.

La hobitoj kondukis siajn poneojn supren, rondirante ĝis ili atingis la supron. Tie ili stariĝis kaj rigardis ĉirkaŭen. La aero estis glima kaj sunluma, sed nebuleta; kaj ili ne povis ĝisvidi tre malproksimen. En la proksimo la nebulo jam preskaŭ foriris; tamen ie-tie ĝi kuŝis en kavaĵoj de la Arbaro, kaj sude de ili, el profunda faldaĵo, kiu tute trastrekis la Arbaron, nebulo plu leviĝis kvazaŭ vaporo aŭ strietoj da blanka fumo.

— Tie, — diris Gaja, fingromontrante, — estas la linio de la Videvindlo. Ĝi defluas el la Montetaro kaj fluas sud-okcidenten tra l’ Arbaromezo por aliĝi al Brandovino ĉe Fojnofino. Ne laŭ tiu vojo ni volas iri! La Videvindla valo estas laŭdire la plej stranga parto de la tuta Arbaro — la centro, el kiu venas la tuta strangeco, se tiel diri.

La aliaj rigardis en la direkton indikitan de Gaja, sed ili povis vidi malmulte pli ol nebulon super la malseketa kaj forte-fendita valo; kaj poste la suda duono de l’ Arbaro forfadiĝis el la vidokampo. La suno ĉe la montetosupro jam komencis varmegiĝi. Certe estis ĉirkaŭ la dek-unua horo; sed la aŭtuna malklaro ankoraŭ malhelpis, ke ili multon vidu alidirekten. Okcidente ili ne povis distingi la linion de la Heĝo aŭ la valon de Brandovino post ĝi. Norde, kien ili rigardis plej esperplene, ili vidis nenion, kio povus esti la linio de la Granda Orienta Vojo, al kiu ili celis. Ili troviĝis sur insulo en maro da arboj, kaj la horizonto estis vualita.

Ĉe la sud-orienta flanko, la tero forfalis tre apike, kvazaŭ la deklivoj de la monteto daŭrus profunden sub la arboj, kiel insulstrandoj, kiuj estas efektive montflankoj leviĝantaj el profunda akvo. Ili sidiĝis sur la verda rando kaj elrigardis trans la arbarojn subajn, dum ili maĉis sian tagmanĝon. Dum la suno altiĝis kaj pasis tagmezon, ili ekvidis malproksime en la oriento la grizverdajn liniojn de la Montetaro kuŝanta aliflanke de la Malnova Arbaro. Tio multe ĝojigis ilin, ĉar estis bone vidi ion ajn post la arbarlimoj, kvankam ili ne intencis iri tiudirekten, se iel eblus: la Montetaro estis tiel same misreputacia, kiel la Arbaro mem.

Finfine ili decidis pluiri. La pado, kiu gvidis ilin al la monteto reaperis ĉe la norda flanko; sed ili ne longe laŭiris ĝin antaŭ ol ili konsciiĝis, ke ĝi kurbiĝas seninterrompe dekstren. Baldaŭ ĝi komencis rapide malsupreniri, kaj ili divenis, ke certe ĝi direktiĝis efektive al la Videvindla valo: tute ne la direkto, laŭ kiu ili volis iri. Post iom da diskuto ili decidis forlasi tiun misgvidan padon kaj ekiri norden, ĉar kvankam tion ili ne vidis de la monteta supro, la Vojo devis troviĝi tiudirekte, kaj ne povis malproksimi multajn mejlojn. Cetere, norde kaj maldekstre de la pado, la tereno ŝajnis pli seka kaj pli aperta, suprenirante al deklivoj, kie la arboj estis malpli densaj, kaj la pinoj kaj abioj anstataŭis la kverkojn kaj fraksenojn kaj aliajn fremdajn kaj sennomajn arbojn de la pli densa Arbaro.

Komence tiu elekto ŝajnis bona: ili progresis sufiĉe rapide, kvankam kiam ajn ili ekvidis la sunon en nefermitejo, neklarigeble ŝajnis, ke ili devojiĝis orienten. Sed post iom da tempo la arboj komencis enfermi ilin denove, ĝuste tie, kie ili defore aspektis malpli densaj kaj malpli interplektitaj. Poste profundaj sulkoj estis trovitaj neatendite, kvazaŭ enpremaĵoj de gigantaj radegoj, larĝaj defendfosaĵoj aŭ enfositaj vojetoj delonge neuzitaj kaj ŝtopitaj je dornarbustoj. Tiuj kutime kuŝis laŭlarĝe de ilia irdirekto, kaj oni povis trairi ilin nur per grimpado suben-supren, kio tre ĝenis kaj malfacilis al la poneoj. Ĉiufoje kiam ili subengrimpis, ili trovis, ke la kavon plenigas densaj arbustoj kaj interplektita subkreskaĵo, kiuj iel ne cedis maldekstren, sed nur lasis vojon kiam ili turniĝis dekstren, kaj ili devis iom iri sur la fundo antaŭ ol trovi eliron supren laŭ la kontraŭa deklivo. Ĉiufoje, kiam ili elgrimpis, la arboj ŝajnis pli densaj kaj pli mallumaj; kaj ĉiam estis pli malfacile trovi vojon maldekstren kaj supren, kaj ili estis devigataj iri dekstren kaj suben.