Post unu-du horoj ili jam tute perdis klaran direktosenton, kvankam ili tre bone sciis, ke ili jam delonge ĉesis iri norden. Ili estis misdirektataj kaj simple sekvis vojon elektitan por ili — orienten kaj suden, en la koron de la Arbaro kaj ne el ĝi.
La posttagmezo estis forpasiĝema, kiam ili grimpis kaj stumblis en ravinon pli larĝan kaj pli profundan ol iu ajn pli frue trafita. Ĝiaj randoj estis tiel apikaj kaj altaj, ke pruviĝis neeble elgrimpi, ĉu antaŭen ĉu malantaŭen, ne postlasinte siajn poneojn kaj pakaĵojn. Eblis nur laŭiri la ravinon — malsupren. La tero iĝis mola, foje marĉa; fontoj aperis sur la deklivoj, kaj ili baldaŭ trovis, ke ili laŭiras rojon, kiu fluetas kaj babilas sur lolokovrita bedo. Poste la tero komencis malsupreniri krute, kaj la rojo, iĝante forta kaj brua, fluis kaj saltis rapide suben tra la deklivo. Ili troviĝis en profunda malhela ravineto arkita de arboj alte super iliaj kapoj.
Plustumblinte dum kelka tempo laŭ la rojo, ili tute subite eliris el la mallumo. Kvazaŭ tra pordo ili vidis antaŭ si la sunlumon. Atinginte la aperturon ili trovis, ke ili estas subenirintaj tra fendo en alta apika deklivo, preskaŭ klifo. Ĉe ties subo estis larĝa spaco herba kaj fragmita; kaj malproksime ekvidiĝis alia deklivo preskaŭ same apika. Ora posttagmezo de malfrua sunlumo kuŝis varma kaj dormema sur la kaŝita tero inter ili. Meze de ĝi pigre serpentumis malhela brunakva rivero, borderita de antikvaj salikoj, transarkita de salikoj, malhelpata de falintaj salikoj, kaj punktita per miloj da paliĝintaj salikfolioj. Tiuj densis en la aero, flirtante flavaj de sur la branĉoj, ĉar varma kaj milda venteto blovis softe en la valo, kaj la karikoj siblis, kaj la salikobranĉoj grincis.
— Nu, nun mi almenaŭ konjektas, kie ni troviĝas! — diris Gaja. — Ni venis laŭ preskaŭ kontraŭa direkto ol tiu, kiun ni intencis. Tio estas la Rivero Videvindlo! Mi antaŭeniros esplore.
Li elpaŝis en la sunlumon kaj malaperis en la altajn herbojn. Post iom da tempo li reaperis kaj raportis, ke iom solida tereno situas inter la klifsubo kaj la rivero; en kelkaj lokoj firma razeno ĝisiris la akvorandon.
— Krome, — li diris, — ŝajnas, ke io simila al pado serpentumas laŭ la cisa flanko de la rivero. Se ni turniĝos maldekstren kaj laŭiros ĝin, ni nepre elvenos finfine je la orienta flanko de l’ Arbaro.
— Povas esti! — diris Grinĉjo. — Nome, se la pado etendiĝos tiom, kaj ne simple rekondukos nin en marĉon kaj lasos nin tie. Kiu kreis la padon, laŭ via supozo, kaj kial? Mi certas, ke tio ne okazis por helpi nin. Mi iĝas tre suspektema pri tiu ĉi Arbaro kaj ĉio, kio enestas, kaj mi jam ekkredas ĉiujn onidirojn pri ĝi. Kaj ĉu vi havas koncepton pri la irota distanco orienten?
— Ne, — diris Gaja, — tion mi ne havas. Mi tute ne scias, kiomdistance ni troviĝas laŭ la Videvindlo, aŭ kiu kredeble venus sufiĉe ofte ĉi tien por krei padon. Sed ne ekzistas alia elirvojo, kiun mi povas vidi aŭ imagi.
Ĉar ekzistis neniu alia eblo, ili elspaliris, kaj Gaja gvidis ilin al la pado eltrovita de li. Ĉie la karikoj kaj herboj estis riĉaj kaj altaj, ie-tie eĉ ĝis super iliaj kapoj; sed la trovita pado estis facile irebla tra serpentumoj kaj tordiĝoj, elektanta la pli firman terenon inter marĉoj kaj lagetoj. Ie-tie ĝi transpasis aliajn rojetojn, defluantajn laŭ fendoj ĝis la Videvindlo el la pli altaj firstoj, kaj en tiaj lokoj arbotrunkoj aŭ faskoj da branĉetaro estis zorge transmetitaj.
Al la hobitoj komencis sentiĝi varme. Armeoj da diversspecaj muŝoj zumadis ĉirkaŭ iliaj oreloj, kaj la posttagmeza suno sentiĝis brule sur la dorsoj. Finfine ili alvenis subite ombrejon maldensan; grizaj branĉegoj etendiĝis trans la padon. Ĉiu paŝo antaŭen iĝis pli malvolonta ol la antaŭa. Dormemo ŝajnis rampi el la tero kaj supren laŭ la kruroj kaj fali malsovaĝe el la aero sur iliajn kapojn kaj okulojn.
Frodo sentis sian mentonon subiri kaj sian kapon kliniĝi. Proksime antaŭe Grinĉjo falis surgenuen. Frodo haltis.
— Senutile, — aŭdiĝis Gaja. — Ne eblas plu paŝi sen ripozo. Necesas dormeti. Estas friske sub la salikoj. Malpli da muŝoj!
Al Frodo ne plaĉis aŭdi tion.
— Ek al! — li kriis. — Ne eblas nun dormeti. Ni devas unue eliri el la Arbaro. — Sed la aliaj jam tro dormemis por lin atenti. Apude staris Sam oscedante kaj palpebrumante stulte.
Subite Frodo mem spertis atakon de la dormemo. Lia kapo kirliĝis. Jam aŭdiĝis en la aero preskaŭ neniu sono. La muŝoj ĉesis zumi. Nur milda bruo rande de l’ aŭdkapablo, mallaŭta flirtado, kvazaŭ kanto duonflustrata, ŝajnis ekmoviĝi inter la brancoj supre. Li levis siajn pezajn okulojn kaj vidis super si kliniĝantan enorman salikon, maljunan kaj prujnecan. Giganta ĝi aspektis, ĝiaj disetendaj branĉoj suprenstreĉiĝis kvazaŭ celantaj brakoj kun multaj longfingraj manoj, ĝia nodoza kaj tordita trunko gapis per larĝaj fendoj, kiuj grincis mallaŭte pro moviĝo de l’ branĉoj. Ties folioj flirtiĝantaj kontraŭ la hela ĉielo blindumis lin, kaj li falis, kaj kuŝiĝis samloke sur la herbo.
Gaja kaj Grinĉjo trenis sin antaŭen kaj kuŝiĝis, apogante la dorsojn per la salikotrunko. Malantaŭ ili la fendegoj larĝe apertis por akcepti ilin, dum la arbo balanciĝis kaj grincis. Ili suprenrigardis al la grizaj kaj flavaj folioj, kiuj milde moviĝis kontraŭ la lumo kaj kantis. Ili fermis siajn okulojn, kaj tiam ŝajnis, ke vortojn ili preskaŭ povis aŭdi, vortojn friskajn, dirantaj ion pri akvo kaj dormo. Ili sin donis al la sorĉo kaj profunde ekdormis piede de la granda griza saliko.
Frodo kuŝis dum kelka tempo luktante kontraŭ la dormo lin venkanta, poste per klopodego li restariĝis. Li spertis regantan soifon por malvarmeta akvo.
— Atendu min, Sam, — li balbutis. — Mi devas lavi piedojn momente.
Duonsonĝe li vagis antaŭen ĝis la riverflanka rando de l’ arbo, kie tordiĝantaj radikegoj etendiĝis en la rivereton, kvazaŭ nodozaj draketoj streĉkliniĝantaj por trinki. Li diskruris super unu el ili, kaj padeligis siajn varmegajn piedojn en la friska bruna akvo; kaj tie ankaŭ li subite endormiĝis dorsapoge kontraŭ la arbo.
Sam sidiĝis kaj gratis al si la kapon, kaj oscedis kavernece. Li havis zorgojn. Estis malfrua posttagmezo, kaj tiu subita dormemo ŝajnis al li nenatura.
— Malantaŭ tio troviĝas pli ol suno kaj varma aero, — li murmuris al si. — Al mi ne plaĉas tiu ĉi arbego. Mi ne fidas ĝin. Aŭskultu, kiel ĝi nun kantas pri dormo! Tio ĉi tute ne taŭgas!
Li pene stariĝis, kaj treniĝis for por konstati, kio okazis al la poneoj. Li trovis, ke du el ili jam sufiĉe forvagis laŭ la vojeto; kaj kiam li ĵus kaptis ilin kaj rekondukis ilin direkte al la aliaj, li aŭdis du bruojn; unu laŭtan kaj la alian mallaŭtan sed tre klaran. Unu estis plaŭdo de io peza, kio falis en la akvon, la alia estis brueto kiel klako de seruro, kiam pordo fermiĝas kviete kaj abrupte.
Li rekuregis al la bordo. Frodo estis en la akvo proksime al la bordo, kaj granda arbradiko ŝajnis esti super li kaj subpremi lin, sed li ne baraktis. Sam kaptis lin jake, kaj trenis lin el sub la radiko, kaj poste malfacile tiris lin sur la bordon. Preskaŭ tuj li vekiĝis, tusis kaj sputis.