Выбрать главу

— Efektive, Sam, — li diris finfine, — tiu arbaĉo min enĵetis! Tion mi sentis. La granda radiko simple turniĝis kaj enfaligis min!

— Supozeble vi sonĝis, s-ro Frodo, — diris Sam. — Vi ne devus sidi en tia loko, se vi sentus vin dormema.

— Kio pri la aliaj? — Frodo demandis. — Mi scivolas, kiajn sonĝojn ili spektas.

Ili ĉirkaŭiris aliflanken de la arbo, kaj tiam Sam komprenis la klakon, kiun li aŭdis. Grinĉjo estis malaperinta. La fendeto, apud kiu li kuŝiĝis, estis kunfermita, tiel ke eĉ apertureto ne videblis. Gaja estis kaptita: alia fendo fermiĝis ĉirkaŭ lia talio; liaj kruroj kuŝis ekstere, sed lia cetero estis interne de malluma aperturo, kies randoj tenegis kiel pinĉiloj.

Frodo kaj Sam batis unue la arbotrunkon, kie Grinĉjo estis kuŝinta. Poste ili freneze klopodis disigi la makzelojn de la fendo, kiu tenis kompatindan Gajan. Tute senrezulte.

— Kia fatraso! — kriis Frodo senkohere. — Kial ni entute alvenis ĉi teruran Arbaron? Se nur ni ĉiuj estus denove en Stretkavo! — Li piedbatis per sia tuta forto la arbon, ne domaĝante siajn piedojn. Apenaŭ rimarkebla tremeto trakuris la trunkon kaj supren en la branĉaron; la folioj siblis kaj flustris, sed jam kun sono de mallaŭta kaj malproksima ridado.

— Supozeble ne troviĝas hakilo en niaj pakaĵoj, s-ro Frodo? — demandis Sam.

— Mi kunportis hakileton por splitigi brullignon, — diris Frodo. — Tio ne multe utilus.

— Atendu momenton! — kriis Sam, trafite de ideo sugestita de la brulligno. — Eble ni atingus ion per fajro!

— Eble, — diris Frodo dubeme. — Ni eble sukcesus rosti vivantan Grinĉjon interne.

— Komence ni provu dolorigi aŭ timigi la arbon, — diris Sam atakeme. — Se ĝi ne ellasos ilin, mi faligos ĝin, eĉ se necesos tramaĉi ĝin. — Li kuris ĝis la poneoj kaj postnelonge revenis kun du fajrigiloj kaj hakileto.

Rapide ili kunportis sekan herbon, foliojn kaj arboŝelerojn, kaj amasigis rompitajn branĉerojn kaj hakitajn ŝtipojn. Tiujn ili amasigis kontraŭ la trunko ĉe l’ arboflanko malproksima de la kaptitoj. Kiam Sam eligis flagron el la fajrigilo, tuj ĝi ekbruligis la sekan herbon kaj supreniris agitiĝo de flamoj kaj fumo. La branĉeroj krakis. Fajrofingretoj lekis la sekan sulkiĝintan ŝelon de l’ antikva arbo kaj ĝin brulmarkis. Tremo trakuris la tutan salikon. Super iliaj kapoj la folioj ŝajnis sibli laŭ sono de doloro kaj kolero. Kriego eliĝis el Gaja, kaj de la arbinterno aŭdiĝis sordinita ekkrio de Grinĉjo.

— Estingu tion! Estingu! — ekkriis Gaja. — Li premduonigos min, se vi ne. Tion li diras!

— Kiu? Kion? — bruis Frodo, ĉirkaŭkurante aliflanken de l’ arbo.

— Estingu tion! Estingu! — petegis Gaja. La branĉoj de l’ saliko komencis svingiĝi violente. Aŭdiĝis sono kvazaŭ de vento leviĝanta kaj disvastiĝanta ĝis la branĉoj de ĉiuj ĉirkaŭstarantaj arboj, kvazaŭ oni faligus ŝtonon en la trankvilan dormon de la rivera valo kaj kaŭzus ondetojn da kolero, kiuj trakuris la tutan Arbaron. Sam piedbatis la fajreton kaj stamfe estingis la flagraĵon. Sed Frodo, sen klara koncepto pri la kialo, laŭkuris la padon, kriante: “helpon! helpon! helpon!” Ŝajnis al li apenaŭ tolerebla la sono de la propra akratona voĉo: ĝi estis forblovita de li pere de la salikvento kaj dronis en bruego de folioj, tuj kiam la vortoj eliĝis el lia buŝo. Li sentis sin senespera: perdita kaj sensprita.

Subite li haltis. Aŭdiĝis respondo, aŭ tiel ŝajnis al li, sed ĝi ŝajnis origini de malantaŭe, malproksime laŭ la pado, fone de la Arbaro. Li sin turnis kaj aŭskultis, kaj baldaŭ ne plu estis dube; iu kantis, profunda ĝojplena voĉo kantis senzorge kaj feliĉe, sed ĝi kantis sensencaĵon:

Hej dol! gaja dol! ring a dong diljo! Ring a dong! salta long! laŭ salika triljo! Tom Bom, vigla Tom, Tom Bombadiljo.

Duone esperplenaj, duone timantaj iun novan danĝeron, Frodo kaj Sam jam staris senmove. Subite el longa sinsekvo da ŝajne galimatiaj vortoj la voĉo fortiĝis laŭta kaj klara kaj ekkantis jenan kanton:

Hej! Venu gaja dol! dol do! Mia luma! Vigle flugas veter-vent’ kaj la sturno pluma. Tie sube de la Monto, en sunlumo hela, sur la sojlo atendante ĝis fridlumo stela, estas mia belulin’, filin’ Rivervirina, svelta kiel saliker’, ol akvo pli sublima. Olda Tom Bombadiljo hejmenire plandas kun nimfeoj en la mano, aŭdu ke li kantas! Hej! Venu gaja dol! dol do a dero, or-bero, or-bero, gajaflava bero! Kompatinda Salikul’, radikojn jam fortenu! Tom hastemas. Post la tago, la vespero venu. Tom rehejmeniras jam, la nimfeoj kvantas. Hej! venu dero-dol! aŭdu ke li kantas!

Frodo kaj Sam staris kvazaŭ sorĉite. La vento finblovis. Denove staris silente la folioj sur branĉoj rigidaj. Sekvis alia kanteksplodo, kaj tiam subite, saltetante kaj dancante laŭ la pado, aperis super la karikoj malnova trivita ĉapelo kun alta kapingo kaj longa blua plumo ŝovita en la ĉirkaŭrandon. Post alia hopo kaj salto vidiĝis viro, aŭ tiel ŝajnis. Li ĉiuokaze estis tro granda kaj peza por esti hobito, sed ne sufiĉe altkreska por esti Grandulo, kvankam li tiomgrade bruis, plandante antaŭen kun flavaj botegoj sur la dikaj kruroj, kaj trasturmante herbon kaj karikojn kvazaŭ trinkcelanta bovino. Li havis bluan mantelon kaj longan brunan barbon, liaj okuloj bluis kaj helis, kaj lia vizaĝo ruĝis kiel matura pomo, sed centoble sulkumita pro ridado. En la manoj li portis sur foliego, kvazaŭ sur pleto, amaseton da nimfeoj.

— Helpon! — kriis Frodo kaj Sam, alkurante lin kun la manoj alstreĉitaj.

— Halt! Halt! trankviliĝu! — ekkriis la maljunulo, tenante supren unu manon, kaj ili tuj haltis, kvazaŭ rigidiĝintaj. — Nu, miaj etuloj, kien vi celas, blovante tiel balge? Kio ĝenas do? Ĉu vi scias, kiu mi estas? Mi estas Tom Bombadiljo. Sciigu la problemon! Tom hastemas. Ne premegu miajn nimfeojn!

— Miaj amikoj estas kaptitaj en la saliko, — kriis Frodo senspire.

— Premiĝas en fendo Mastro Gaja! — kriis Sam.

— Kio? — kriegis Tom Bombadiljo, saltante en la aeron. — Maljunulo Saliko? Nenio pli malbona, ĉu? Tio estas baldaŭ ĝustigota. Mi konas la taŭgan melodion. Maljuna griza Salikulo! Mi frostigos lian medolon, se li ne kondutos bone. Mi forkantos liajn radikojn. Mi kante alvokos venton kaj forblovigos foliojn kaj branĉaron. Maljunulo Saliko!

Zorge demetinte sur la herbon siajn nimfeojn, li alkuris la arbon. Tie li vidis la piedojn de Gaja ankoraŭ eliĝantaj — la cetero jam estis entirita. Tom almetis sian buŝon al la fendo kaj ekkantis en ĝin mallaŭte. La vortojn ili ne kaptis, sed evidente Gaja estis stimulita. Liaj kruroj komencis batadi. Tom forsaltis, kaj forrompinte pendantan branĉon frapis per ĝi la salikoflankon.

— Reellasu ilin, Maljunulo Saliko! — li diris. — Kion vi supozas? Vi ne devus esti vekiĝinta. Manĝu grundon! Fosu profunden! Trinku akvon! Ekdormu! Jen parolas Bombadiljo!

Poste li kaptis la piedojn de Gaja kaj eltiris lin el la subite larĝiĝanta fendo.

Aŭdiĝis ŝira grinco kaj la alia fendo dissplitiĝis, kaj el ĝi impetis Grinĉjo, kvazaŭ piedbatite. Poste kun laŭta klako fermiĝis ambaŭ fendoj. Tremego trakuris la arbon de radikoj ĝis pinto, kaj komplete silentiĝis ĉio.

— Koran dankon! — diris la hobitoj, unu post alia. Tom Bombadiljo ekridegis.

— Nu, etuloj miaj! — diris li, kliniĝante tiel, ke li rigardis rekte iliajn vizaĝojn. — Vi akompanos min hejmen! La tablon surpezas flava kremo, mielĉelaro, kaj blanka pano kaj butero. Atendas Orbero. Konvenas demandoj dum la vespermanĝo. Sekvu min kiel eble plej rapide!

Dirinte tion li prenis siajn nimfeojn kaj poste kun invita manoflirto iris hope kaj dance laŭ la pado orienten, ankoraŭ kantante laŭte kaj sensencaĵe.

Tro surprizitaj kaj tro malŝarĝitaj por paroli, la hobitoj postsekvis lin laŭeble plej rapide. Sed tio ne estis sufiĉe rapide. Tom baldaŭ malaperis antaŭ ili, kaj la bruo de lia kantado malfortiĝis kaj malproksimiĝis. Subite lia voĉo reflosis al ili per laŭta alkrio!