Выбрать главу
Hop! antaŭen, amiketoj, laŭ la Videvindlo! Tom antaŭeniris, ĉar necesas ilumin’, do. Okcidente sinkas Suno: baldaŭ vi malcertos. Kiam noktaj ombroj venos, tiam pord’ apertos; tra l’ fenestrovitroj lum’ ekbrilos flava. Ne timindas aino! Nek saliko ava! Branĉon nek radikon timu! Tom nun forrapidos. Hej nun! gaja dol! Hejme ni vin vidos!

Post tio la hobitoj nenion aŭdis plu. Preskaŭ tuj la suno ŝajnis sinki en la arbojn malantaŭ ili. Ili pensis pri la oblikva vesperlumo ekbrilanta sur la Rivero Brandovino, kaj la fenestroj en Bokelboro, kiuj komencis rebrili pro centoj da lampoj. Antaŭ ili falis ombregoj; trunkoj kaj branĉoj de arboj pendis malhele kaj minace super la pado. Blankaj flokoj da nebulo komencis leviĝi kaj kurbiĝi sur la surfaco de la rivero kaj disvagi inter la radikoj de arboj sur ĝiaj bordoj. El la tero mem sub iliaj piedoj leviĝis ombreca vaporo kaj miksiĝis kun la rapide venanta krepusko.

Iĝis malfacile sekvi la padon, kaj ili estis tre lacaj. Iliaj kruroj ŝajnis plumbecaj. Strangaj kaŝiĝemaj bruoj aŭdiĝis kure inter la ambaŭflankaj arbustoj kaj karikoj, kaj kiam ili suprenrigardis en la palan ĉielon, ili vidis kuriozajn torditajn kaj tuberajn vizaĝojn, kiuj sombris malhele kontraŭ la krepusko kaj rikanis suben al ili desur la alta remparaĵo kaj la randoj de l’ Arbaro. Ili komencis senti, ke tiu ĉi tuta tereno estas nereala, kaj ke ili trastumblas minacan sonĝon, kiu alvenas nenian vekiĝon.

Ĝuste kiam ili sentis, ke la piedoj senmoviĝas, ili rimarkis, ke la tero malabrupte supreniras. La akvo komencis murmuri. En la mallumo ili ekvidis ekblankon de ŝaŭmo, kie la rivero transfluas mallongan akvofalon. Poste la arboj subite finiĝis kaj la nebulo estis lasita malantaŭe. Ili elpaŝis el la Arbaro, kaj trovis larĝan etendaĵon da herbo baŭmanta antaŭ ili. La rivero, jam mallarĝa kaj rapida, gaje saltis renkonte al ili, jen-jen glimante pro la stelolumo, kiu jam ekbrilis surĉiele.

La herbo sub la piedoj estis glata kaj mallonga, kvazaŭ ĝi estus falĉita aŭ razita. La eĝoj de la Arbaro malantaŭe estis tonditaj, kaj netaj kiel heĝo. La pado jam vidiĝis klare antaŭ ili, bone prizorgita kaj borderita per ŝtonoj. Ĝi serpentumis supren sur la pinton de herba teraltaĵeto, jam griza sub la pala steloplena nokto; kaj tie, ankoraŭ pli alte super ili sur posta deklivo, ili vidis la ekbrilajn lumojn de iu domo. Suben denove iris la pado, kaj poste ree supren laŭ longa glata gresdeklivo al la lumo. Subite elfluis larĝa flava lumstrio hele el pordo malfermata. Tie antaŭ ili staris la domo de Tom Bombadiljo, supre, sub monteto. Malantaŭe kuŝis apika terŝultro griza kaj nuda, kaj post ĝi la malhelaj formoj de la Montetaro formarŝis en la orientan nokton.

Ĉiuj hobitoj kaj poneoj rapidis antaŭen. Jam la duono de ilia laco kaj la tuto de iliaj timoj forfalis de ili. Hej! venu gaja dol! elruliĝis la kanto bonvenige.

Hej! Venu deri-dol! Saltu bravaj estoj! Al hobitoj kaj poneoj ege plaĉas festoj. Komenciĝu la plezuro! Kantu en komuno!

Poste alia Mara voĉo, tiel juna kaj tiel antikva kiel la Printempo, Mel la kanto de feliĉa akvo defluanta en la nokton el la hela mateno sur la montetoj, alvenis falante kiel arĝento por renkonti ilin:

Komenciĝu la kantad’! Ni kantu en komuno pri pluv’, nebulo, nubvetero, suno, steloj, luno, lumo sur foli’ burĝona, roso sur la plumo, vento sur monteta vast’, tintoj sur la humo, apudlaga karikar’, lilioj ĉe l’ bordero: olda Bombadiljo kaj filino de l’ Rivero!

Kaj ĉe tiu kanto la hobitoj staris antaŭ la sojlo, kaj ĉirkaŭbanis ilin ora lumo.

7

En la domo de Tom Bombadiljo

La kvar hobitoj transpaŝis la larĝan ŝtonan sojlon kaj ekstaris senmove, palpebrumante. Ili troviĝis en longa malalta ĉambro, plenigita de lumo per lampoj svingiĝantaj de la tegmentotraboj; kaj sur la tablo el malhela polurita ligno staris multaj kandeloj, altaj kaj flavaj, brulantaj hele.

Sur seĝo aliflanke de la ĉambro fronte al la dompordo, sidis virino. Ŝiaj longaj flavaj haroj ondiĝis laŭ ŝiaj ŝultroj, ŝia robo estis verda, verda kiel junaj karikoj, trastriita de arĝento kiel roseroj, kaj ŝia zono estis el oro, formita kiel ĉeno da iridoj enkrustitaj de l’ palbluaj okuloj de miozotoj. Ĉirkaŭ ŝiaj piedoj en larĝaj ujoj el verda kaj bruna fajenco flosis blankaj nimfeoj, tiel ke ŝi ŝajnis surtronigita meze de lageto.

— Envenu, bonaj gastoj! — ŝi diris, kaj dum la parolo ili konstatis, ke tio estis ŝia klara voĉo, kiun ili aŭdis kantantan. Ili faris kelkajn timemajn paŝojn en la ĉambron, kaj komencis profunde riverenci, sentante sin strange surprizitaj kaj mallertaj, kiel homoj, kiuj, frapinte sur pordo de dometo por peti tason da akvo, ricevis respondon de bela juna elfreĝino vestita per vivantaj floroj. Sed antaŭ ol ili povis ekparoli, ŝi saltis facile super kaj trans la nimfeujojn, kaj kuris ridante al ili; kaj dum la kuro ŝia robo siblis mallaŭte, kiel vento tra la florbordoj de rivero.

— Venu, karaj uloj! — ŝi diris, kaptante la manon de Frodo. — Ridu, gajiĝu! Mi estas Orbero, filino de l’ Rivero. — Tiam ŝi preterpasis ilin kaj, ferminte la pordon, ŝi turnis al ĝi sian dorson, kun la blankaj brakoj dismetitaj trans ĝi. — Ni elfermu la nokton! — ŝi diris. — Ĉar vi ankoraŭ timas, eble, nebulon, arbombrojn, profundan akvon kaj aĵojn sovaĝajn. Timu nenion! Ĉar hodiaŭ nokte vi estas sub la tegmento de Tom Bombadiljo.

La hobitoj ŝin rigardis mirante; kaj ŝi rigardis unuope ilin kaj ridetis.

— Bela damo Orbero! — diris Frodo finfine, sentante sian koron emociiĝi pro ĝojo, kiun li ne komprenis. Li staris kiel li foje staris sorĉite de belaj elfaj voĉoj, sed la nuna sorĉo, kiun li spertis, estis malsama: malpli akra kaj nobla estis la plezuro, sed pli profunda kaj pli proksima al la mortema koro, mirindega kaj tamen ne stranga. — Bela damo Orbero! — li denove diris. — Jam la ĝojo kaŝita en la kantoj, kiujn ni aŭdis, fariĝis klara al mi.

Gracila kiel verg’ salika! Pli ol akvo klara! Kariko apud viva lag’! Riverfilino rara! Printempo kaj somero kaj printempo poste plia! Ho, vent’ sur akvofalo kaj ridado trafolia!

Subite li ĉesis kaj balbutis, venkita de surprizo, ke li aŭdis sin diri tiajn aferojn. Sed Orbero ridis.

— Bonvenon! — ŝi diris. — Mi ja ne sciis, ke la popolo de l’ Provinco estas tiel dolĉparola. Sed mi konstatas, ke vi estas elf-amiko; la lumo en viaj okuloj kaj la sonoro de via voĉo tion atestas. Jen gaja renkontiĝo! Sidiĝu nun, kaj atendu la Mastron de l’ domo! Li ne longe atendigos vin. Li prizorgas viajn lacajn bestojn.

La hobitoj volonte sidiĝis sur malaltajn kariksidilajn seĝojn, dum Orbero vigle okupiĝis pri la tablo, kaj per la okuloj ili sekvis ŝin, ĉar la gracila beleco de ŝia moviĝado plenigis ilin je kvieta ĝojo. De ie malantaŭ la domo aŭdiĝis kantado. De tempo al tempo ili konstatis, inter multaj deri dol kaj gaja dol kaj ring-a-ding-diljo la ripetitajn vortojn:

Olda Bombadiljo gajhumoron havas; Bluas lia jako, kaj la botoj flavas.

— Bela damo! — diris denove Frodo post iom da tempo. — Diru al mi, se la demando ne ŝajnas al vi malsprita, kiu estas Tom Bombadiljo?

— Li estas, — diris Orbero, ĉesigante siajn rapidajn moviĝojn kaj ridetante.

Frodo ŝin rigardis demandeme.

— Li estas tia, kia vi jam vidis lin, — ŝi diris responde al tiu alrigardo. — Li estas Mastro de l’ arbaroj, akvoj kaj montetoj.

— Do la tuto de tiu ĉi stranga tereno apartenas al li?

— Tute ne! — ŝi respondis, kaj malaperis ŝia rideto. — Tio vere estus ŝarĝo, — ŝi aldonis malaltvoĉe, kvazaŭ al si. — La arboj kaj la herboj kaj ĉio, kio kreskas aŭ vivas ĉi tie, ĉiuj apartenas al si. Tom Bombadiljo estas la Mastro. Neniu iam ajn ekkaptis oldan Tom marŝantan en la arbaro, vadantan en la akvo, saltantan sur la montetoj sub lumo kaj ombro. Timon li malhavas. Tom Bombadiljo estas la Mastro.