Выбрать главу

Malfermiĝis pordo kaj envenis Tom Bombadiljo. Nun li ne portis ĉapelon kaj lia densa bruna hararo estis kronita per aŭtunaj folioj. Li ridis, kaj irinte al Orbero, ekkaptis ŝian manon.

— Jen mia bela damo! — li diris, riverencante al la hobitoj. — Jen mia Orbero vestita tute en arĝentverdo kun floroj en la zono! Ĉu la tablo estas ŝarĝita? Mi vidas flavan kremon kaj mielĉelaron, kaj blankan panon, kaj buteron; lakton, fromaĝon, verdajn aromherbojn kaj maturajn berojn kolektitajn. Ĉu tio sufiĉas al ni? ĉu la vespermanĝo pretas?

— Pretas, — diris Orbero, — sed eble ne la gastoj? Tom klakigis siajn manojn kaj ekkriis:

— Tom, Tom! viaj gastoj estas lacaj, kaj vi preskaŭ tion forgesis! Venu do, miaj gajaj amikoj, kaj Tom refreŝigos vin! Vi purigos manojn malpurajn, kaj lavos la lacajn vizaĝojn; forĵetos la mantelojn kotŝmiritajn kaj trakombos viajn implikitajn harojn!

Li malfermis la pordon, kaj ili sekvis lin laŭ mallonga pasejo kaj ĉirkaŭ akutan turniĝon. Ili venis ĝis malalta ĉambro kun klinita tegmento (aldonaĵo, ŝajne, konstruita kontraŭ la norda ekstremaĵo de la domo). Ties muroj estis el puraj ŝtonoj, sed plejparte ili estis kovritaj de pendantaj verdaj matoj kaj flavaj kurtenoj. La planko estis pavimita, kaj kovrita de disŝutitaj freŝaj verdaj junkoj. Troviĝis kvar profundaj matracoj, ĉiu kun amaso da blankaj lankovriloj, sternitaj sur la planko apud unu muro. Apud la kontraŭa muro estis longa benko, ŝarĝita de larĝaj fajencaj pelvoj, kaj apude staris brunaj kruĉoj plenaj de akvo, iuj malvarmaj, iuj vaporante varmegaj. Apud ĉiu lito estis prete metitaj molaj verdaj pantofloj.

Post nelonge, lavitaj kaj refreŝigitaj, la hobitoj estis sidantaj ĉe la tablo, po du ambaŭflanke, dum ĉe la du finoj sidis Orbero kaj la Mastro. La manĝo estis longa kaj gaja. Kvankam la hobitoj manĝis tiel, kiel kapablas nur malsategaj hobitoj, manko ne okazis. La trinkaĵo en iliaj pelvetoj ŝajnis esti klara frideta akvo, tamen ĝi efikis al iliaj koroj kvazaŭ vino kaj liberigis iliajn voĉojn. La gastoj subite konstatis, ke ili gaje kantas, kvazaŭ tio estus pli facila kaj pli natura ol parolado.

Finfine Tom kaj Orbero stariĝis kaj rapide forigis la manĝilaron kaj restaĵojn. Al la gastoj estis ordonite, ke ili sidu trankvile, kaj ili estis sidigitaj sur seĝoj kun po tabureto por la lacaj piedoj. Sur la larĝa kameno antaŭ ili brulis fajro, kaj ĝi brulis kun dolĉa odoro, kvazaŭ ĝi estus el pomarbaĵo. Kiam ĉio estis ordigita, oni estingis ĉiujn lumojn en la ĉambro escepte de unu lampo kaj po du kandeloj ambaŭfine de la kamenbreto. Tiam venis Orbero kaj staris antaŭ ili, tenante kandelon, kaj ŝi deziris al ĉiu el ili bonan nokton kaj profundan dormon.

— Havu nur trankvilon, — ŝi diris, — ĝis la mateno! Atentu neniun noktan bruon! ĉar nenio ĉi tie pasas pordon kaj fenestron krom lunlumo kaj stellumo kaj la vento de l’ montetopintoj. Bonan nokton! — Ŝi foriris el la ĉambro kun glimo kaj susuro. La sono de ŝiaj paŝoj similis rivereton forfluantan milde malsupren laŭ deklivo trans friskajn ŝtonojn en la nokta kvieto.

Tom daŭre sidadis apud ili silente, dum ĉiu el ili provis ekhavi kuraĝon por starigi unu el la multaj demandoj, kiujn li intencis starigi dum la vespermanĝo. Dormo komencis premi iliajn palpebrojn. Finfine Frodo ekparolis:

— Ĉu vi aŭdis mian vokadon, Mastro, aŭ nur la hazardo alportis vin tiumomente?

Tom ekmovis sin kvazaŭ viro skue vekita el agrabla sonĝo.

— Ha, kio? — li diris. — ĉu mi aŭdis vian vokadon? Ne, tion mi ne aŭdis: mi tro okupiĝis pri kantado. Nur la hazardo alportis min tiam, se vi nomas tion hazardo. Mi tion neniel planis, kvankam mi vin atendis. Mi sciiĝis pri vi kaj konstatis, ke vi vagadas. Mi divenis, ke vi alvenos postnelonge al la akvo: ĉiuj vojetoj kondukas tien al Videvindlo. Olda Griza Salikulo, jen potenca kantulo, kaj nur malfacile la etuloj eskapas liajn ruzajn labirintojn. Sed Tom havis komision tie, kiun li ne aŭdacis malhelpi. — La kapo de Tom kliniĝis kvazaŭ dormo denove inundus lin, sed li daŭrigis per mallaŭta kantvoĉo:

Mi havis komision tie, la nimfeojn pluki foliojn verdajn kaj liliojn por la bela damo, lastajn antaŭ jarofino por dumvintre teni, por ĉe l’ piedoj belaj flori ĝis la neĝ’ degelos. ĉiujare somerfine iras mi por serĉi ĉe larĝa lago klarprofunda laŭ la Videvindlo; tie la unuaj floroj, tie lastfloradas. Tiulage antaŭlonge mi Riverfilinon, Orberon junan, belan trovis inter la karikoj. Dolĉis ŝia kanto tiam, kaj la koro batis!

Li malfermis siajn okulojn kaj rigardis al ili kun subita ekbrilo da bluo.

Kaj tio por vi falis bone — ĉar mi ne plu vagos ree profundiĝe laŭ la akvo de l’ arbaro, dum la jaro oldas. Ankaŭ mi ne pasos preter la dom’ de Salikulo ĝis revenos la printempo, ĝis printempo gaja, kiam la Riverfilino dancos laŭ la pado por sin bani en la akvo.

Denove li silentiĝis; sed Frodo ne povis ne starigi ankoraŭ unu demandon: tiun, kies respondon li plej deziris aŭdi.

— Rakontu al ni, Mastro, — li diris, — pri la Salikulo. Kio ĝi estas? Pri ĝi mi neniam antaŭe aŭdis.

— Ne, tion ne! — diris Gaja kaj Grinĉjo kune, subite rektigante sin. — Ne nun! Ne ĝis la mateno!

— Vi pravas! — diris la maljunulo. — Nun horo estas por ripozi. Kelkajn aferojn estas malbone aŭdi, kiam la mondo estas en ombro. Dormu ĝis la matenlumo! Kapkusenon prenu! Noktan bruon malatentu! Pro Salikul’ ne tremu! — dirinte tion li dekroĉis la lampon kaj ĝin blovestingis, kaj tenante po kandelon en ĉiu mano li gvidis ilin el la ĉambro.

Iliaj matracoj kaj kapkusenoj estis lanuge molaj, kaj la kovriloj estis el blanka lano. Apenaŭ ili kuŝigis sin sur la profundajn litojn kaj tiris sur sin la malpezajn kovrilojn, jam ili ekdormis.

En la profunda nokto, Frodo kuŝis en sonĝo senluma. Poste li vidis leviĝi junan lunon, sub ties maldensa lumo baŭmis antaŭ li nigra rokrnuro, trabreĉita de malhela arkaĵo simila al pordego. Al Frodo ŝajnis, ke li estas levita, kaj transpasante li vidis, ke la rokmuro estas cirklo da montetoj, interne de kiu troviĝas ebenaĵo, kaj meze de tiu ebenaĵo staris pinaklego el ŝtono, kiel larĝa turo ne permane farita. Sur ties supro staris homfiguro. La luno leviĝanta ŝajnis ŝvebi momente super ties kapo kaj ekbrilis en ties blankaj haroj dum la vento ĝin trablovis. Supren el la malhela suba ebenaĵo aŭdiĝis kriado de voĉoj minacaj, kaj la ululado de multaj lupoj. Subite ombro, kiel la formo de flugilegoj, transpasis la lunon. La homfiguro altigis la brakojn kaj lumo ekbrilis el la bastono, kiun li tenis. Potenca aglo subenflugis kaj lin forportis. La voĉoj lamentis kaj la lupoj bojaĉis. Aŭdiĝis bruo simila al forte blovanta vento, kaj sur ĝi portiĝis sono de hufoj, galopantaj, galopantaj, galopantaj el la oriento. “Nigraj Rajdantoj!” — pensis Frodo vekiĝante, dum la sono de la hufoj plu eĥis en lia menso. Li scivolis, ĉu li iam denove posedos sufiĉan kuraĝon por lasi la sekurecon de tiuj ĉi ŝtonmuroj. Li kuŝis senmova, plu aŭskultante; sed jam ĉio silentis, kaj fine li sin turnis kaj reekdormis, aŭ envagis iun alian nememorotan sonĝon.

Ĉe lia flanko kuŝis Grinĉjo agrable sonĝante, sed ekŝanĝiĝis liaj sonĝoj kaj li turniĝis kaj ĝemis. Subite li vekiĝis, aŭ tion li supozis, kaj tamen plu aŭdiĝis en la mallumo la sono, kiu perturbis lian sonĝon: frip-frap, grinc’: la sono similis branĉojn malkvietajn pro la vento, branĉet-fingrojn skrapantajn muron kaj fenestron: grinc’, grinc’, grinc’. Li scivolis, eu salikoj proksimas al la domo, kaj poste li subite spertis teruran senton, ke li tute ne estas en ordinara domo, sed interne de l’ saliko, denove aŭskultante tiun timigan sekan grincan voĉon denove lin primokantan. Li sidiĝis kaj sentis cedon de l’ molaj kapkusenoj sub liaj manoj, kaj kuŝiĝis denove, malŝarĝite. Li ŝajne aŭdis eĥon de vortoj en siaj oreloj: “Timu nenion! Havu trankvilon ĝis la mateno! Atentu neniun noktan bruon!” Poste li reendormiĝis.