Выбрать главу

Estis sono de akvo, kiun Gaja aŭdis falanta en lian trankvilan dormon; akvo subenfluanta malsovaĝe kaj poste disvastiĝanta, nerezisteble disvastiĝanta ĉirkaŭ la tutan domon je malhela senborda lageto. Ĝi gargaris sub la muroj kaj leviĝis lante sed konstante. “Mi dronos! — li pensis. — Ĝi trovos enirvojon, kaj poste mi dronos”. Al li sentiĝis, ke li kuŝas en mola ŝlima marĉo, kaj saltleviĝe li metis piedon sur angulon de malvarma malmola pavimero. Tiam li memoris, kie li troviĝas, kaj rekuŝiĝis. Li ŝajne aŭdis aŭ memoris aŭdi: “Nenio pasas pordon aŭ fenestron krom lunlumo kaj stellumo kaj la vento de l’ montetopintoj”. Spireto da dolĉa aero movis la kurtenon. Li profunde enspiris kaj reendormiĝis.

Laŭ sia memoro, Sam tradormis la nokton profunde kontenta, se ŝtipoj estas kontentaj.

Ili vekiĝis, ĉiuj kvar samtempe, en la matena lumo. Tom ĉirkaŭmoviĝis en la ĉambro fajfante kiel sturno. Kiam li aŭdis, ke ili ekmovas sin, li kunfrapis la manojn, kaj kriis: — Hej! Venu gaja dol! dero-dol! Bravuloj miaj! — Li transtiris la kurtenojn flavajn, kaj la hobitoj konstatis, ke tiuj estis kovrintaj la fenestrojn, ambaŭfine de la ĉambro, unu frontanta orienten kaj la alia okcidenten.

Ili saltleviĝis refreŝigite. Frodo kuris ĝis la orienta fenestro kaj trovis, ke li rigardas en legomĝardenon grizan pro roso. Li duonatendis vidi herbgrundon apud la muroj, herbgrundon tute makulitan de hufspuroj. Fakte lian vidkampon ekranis alta vico de fazeolujoj sur stangoj; super ili kaj malproksime baŭmis antaŭ la sunleviĝo la griza montosupro. Estis mateno pala: oriente, malantaŭ longaj nuboj similaj al strioj de malpurigita lano rande ruĝmakulitaj, kuŝis glimantaj flavprofundaĵoj. La ĉielo anoncis pluvon venontan; sed la lumo rapide larĝiĝis, kaj la ruĝaj floroj sur la fazeolujoj komencis ardi antaŭ la malsekaj verdaj folioj.

Grinĉjo trarigardis la okcidentan fenestron, suben en lageton de nebulo. La Arbaro estis kaŝita sub nebulego. Tio similis rigardi de supre al dekliva nubtegmento. Vidiĝis faldaĵo aŭ kavo, kie la nebulo dissplitiĝis je multaj plumaroj kaj ŝaŭmejoj; nome, la valo de Videvindlo. La rivereto fluis maldekstre kaj malaperis en la blankajn ombrojn. Proksime estis florĝardeno kaj tondita dornbarilo arĝentretita, kaj poste griza razita razeno pala pro roseroj. Neniu saliko estis videbla.

— Bonan matenon, amikoj gajaj! — kriis Tom, larĝe malfermante la orientan fenestron. Enfluis malvarmeta aero; ĝi havis odoron pluvecan. — Suno ne multe montros sian vizaĝon hodiaŭ, al mi ŝajnas. Mi vaste promenadis, saltante sur la montetosuproj, depost la komenciĝo de l’ griza aŭroro, nazante venton kaj veteron, kun malseka herbo subpiede, malseka ĉielo supre. Mi vekis Orberon per subfenestra kantado, sed nenio vekas hobitojn frumatene. Dum la nokto etuloj vekiĝas en la mallumo, kaj dormas post alveno de la lumo! Ring a ding diljo! Jam vekiĝu, amikoj gajaj! Forgesu bruojn de l’ nokto! Ring a ding diljo del, bravuloj! Se vi venos baldaŭ vi trovos sur la tablo matenmanĝon. Se vi venos malfrue vi ricevos herbon kaj pluvakvon!

Sendiskute — kvankam la minaco de Tom ne ŝajnis tre serioza — la hobitoj venis baldaŭ, kaj forlasis la tablon malfrue, kaj nur kiam ĝi ekaspektis iom senŝarĝa. Ĉeestis nek Tom nek Orbero. Tom aŭdiĝis ie en la domo, klakbruante en la kuirejo, kaj supren-suben laŭ la ŝtuparo, kaj kantante ie-tie ekstere. La ĉambro frontis okcidenten trans la nebuletozan valon, kaj la fenestro estis malfermita. Akvo gutis suben de la pajla tegmentorando supre. Antaŭ ol ili frumanĝis, la nuboj jam kuniĝis je seninterrompa ĉielkovrilo, kaj rekta griza pluvo mole kaj konstante faladis. Malantaŭ ĝia profunda kurteno la Arbaro estis komplete vualita.

Dum ili trarigardis la fenestron, venis desupre, milde kvazaŭ ĝi defluis el la ĉielo laŭ la pluvo, la klara voĉo de Orbero kantanta super iliaj kapoj. Malmultajn vortojn ili kaptis, sed ŝajnis al ili klare, ke tiu kanto estas pluvkanto, dolĉa kiel pluvetoj sur sekajn montetojn, kiu rakontas historion pri rivero ekde la fonto en la montaro ĝis la Maro en la suba malproksimo. La hobitoj aŭskultis ĝojplene, kaj Frodo feliĉis en la koro, kaj benis la afablan veteron, ĉar ĝi malhelpis ilian foriron. Penso pri la foriro pezis sur lin ekde la vekiĝa momento, sed li jam supozis, ke ili nenien plu iros dum tiu tago.

La supra vento ekkonstantis de Okcidento, kaj pli profundaj kaj pli malsekaj nuboj alruliĝis por verŝi sian pluvoŝarĝon sur la nudajn vertojn de la Montetoj. Nenio videblis ĉirkaŭ la domo krom falanta akvo. Frodo staris apud la malfermita pordo kaj vidis la blankan kalkecan padon iĝi laktorivereto kaj foriri bobelante suben en la valon. Venis Tom Bombadiljo trote ĉirkaŭ la domanĝulon, flirtigante siajn brakojn kvazaŭ li forpuŝus la pluvon — kaj efektive kiam li transsaltis la sojlon li ŝajnis tute seka, krom la botoj. Tiujn li demetis kaj lokigis en la kamenangulo. Poste li sidiĝis sur la plej granda seĝo kaj vokis, ke la hobitoj kuniĝu ĉirkaŭ li.

— Hodiaŭ estas la lavtago de Orbero, — li diris, — kaj ŝia aŭtuna dompurigado. Tro malseke por la hobitaro — ili ripozu dum tio eblas! Jen taŭga tago por longaj historioj, por demandoj kaj respondoj, do Tom komencos la paroladon.

Li poste rakontis al ili multajn mirindajn historiojn, jen duone kvazaŭ li parolus al si mem, jen subite rigardante ilin per la helbluaj okuloj sub la profundaj brovoj. Ofte lia voĉo iĝis kantanta, kaj li forlasis la seĝon kaj ĉirkaŭdancadis. Li rakontis pri abeloj kaj floroj, la moroj de arboj, kaj la strangaj kreaĵoj en la Arbaro, pri misaj aferoj kaj bonaj aferoj, aĵoj amikecaj kaj aĵoj neamikecaj, kruelaĵoj kaj bonkoraĵoj, kaj sekretoj kaŝitaj sub rubusoj.

Aŭskultante, ili komencis kompreni la vivojn de la Arbaro, krom si mem, efektive senti sin fremduloj tie, kie ĉio alia sentis sin hejme. Enkaj el-iranta senĉese lian paroladon estis Maljunulo Saliko, kaj Frodo eksciis jam sufiĉe por lin kontentigi, ja pli ol sufiĉe, ĉar tiu konaro ne estis komforta. La vortoj de Tom nudigis la korojn de arboj kaj iliajn pensojn, kiuj estis ofte malhelaj kaj strangaj, kaj plenigitaj de malamo al tio, kio iras libere sur la tero, maĉante, mordante, rompante, hakante, bruligante: detruantoj kaj uzurpantoj. Ne senkaŭze ĝi nomiĝis la Malnova Arbaro, ĉar ĝi efektive estis antikva postvivanto de vastaj forgesitaj arbaroj; kaj en ĝi daŭre vivadis, oldiĝante ne pli rapide ol la montetoj, la patroj de la patroj de arboj, memorante epokojn, kiam ili estis regantoj. La sennombraj jaroj plenigis ilin je fiero, enradika saĝo kaj malico. Sed neniu el ili pli timindis ol la Granda Saliko: ĝia koro estis putra, sed ĝia forto estis verda, kaj ĝi estis ruza, kaj mastris ventojn, kaj ĝiaj kanto kaj pensado trakuris la arbarojn ambaŭflanke de l’ rivero. Ĝia griza soifa spirito suĉis potencon el la tero kaj disvastiĝis kvazaŭ fajnaj radikfadenoj en la tero, kaj nevideblaj branĉet-fingroj en la aero, ĝis sub sia regado ĝi havis preskaŭ ĉiujn arbojn de l’ Arbaro ekde la Heĝo ĝis la Montetoj.

Subite la parolado de Tom forlasis la arbarojn kaj iris saltante supren laŭ la juna rivereto, trans bobelantajn akvofalojn, trans ŝtonetojn kaj trivitajn rokojn, kaj inter floretojn en densa herbaro kaj malsekaj fendetoj, vagante finfine sur la Montetosuprojn. Ili aŭdis pri la Grandaj Dolmenoj, kaj la verdaj tumuloj, kaj la ŝtonringoj sur la montetoj kaj en kavaĵetoj inter la montetoj. Ŝafoj beadis grege. Leviĝis verdaj muroj kaj blankaj muroj. Sur la altaĵoj troviĝis fortikaĵoj. Reĝoj de reĝlandetoj interbatalis, kaj la juna suno brilis fajrece sur la ruĝa metalo de iliaj novaj kaj avidaj glavoj. Okazis venkoj kaj malvenkoj; falis turoj, bruligitaj estis fortikaĵoj, kaj flamoj leviĝis en la ĉielon. Oro estis amasigita sur la mortbrankardojn de reĝoj kaj reĝinoj, kaj teramasoj kovris ilin, kaj la ŝtonaj pordoj estis fermitaj, kaj la herbo surkreskis ĉion. Ŝafoj dum kelka tempo denove vagadis mordante la herbon, sed baldaŭ la montetoj estis ree malplenaj. Ombroj eliĝis el malproksimaj lokoj malhelaj, kaj la ostoj estis movitaj en la teramasetoj. Dolmenuloj promenis en la kavaĵoj laŭ tintado de ringoj sur malvarmaj fingroj kaj oraj ĉenoj pro la vento. Ŝtonaj ringoj rikanis el la tero, kvazaŭ rompitaj dentoj, en la lunlumo.