Выбрать главу

La hobitoj tremegis. Eĉ en la Provinco estis aŭdita onidiro pri la dolmenuloj de la Dolmenejoj trans la Arbaro. Sed tio ne estis rakonto, kiun la hobitoj ŝatis aŭskulti, eĉ apud komforta kameno malproksime. Tiuj kvar jam subite rememoris tion, kion la ĝojo en tiu ĉi domo forpelis el iliaj mensoj: la domo de Tom Bombadiljo kaŭris sub la ŝultro mem de tiuj timataj montetoj. Ili perdis la fadenon de lia rakonto kaj moviĝetis maltrankvile, flanken rigardante unu al alia.

Kiam ili denove rimarkis liajn vortojn, ili konstatis, ke li jam forvagis en strangajn regionojn preter ilia memoro kaj preter ilia maldorma pensado, en epokon, kiam la mondo estis pli vasta, kaj la maroj fluis rekte al la okcidenta bordo; kaj plu malantaŭen iris Tom kantante en antikvan stellumon, kiam nur la prapatroj de la elfoj estis maldormaj. Poste li subite silentis, kaj ili vidis, ke lia kapo kliniĝis kvazaŭ li ekdormus. La hobitoj daŭre sidis antaŭ li, sorĉite; kaj ŝajnis kvazaŭ, pro la sorĉo en liaj vortoj, la vento forirus, kaj la nuboj sekiĝus, kaj la tago estis forigita, kaj mallumo venis de oriento kaj okcidento, kaj la tutan ĉielon plenigis lumo de blankaj steloj.

Ĉu pasis la mateno kaj la vespero de unu tago aŭ de multaj tagoj Frodo ne povis scii. Li sentis nek malsaton nek laciĝon, nur pleniĝon je miro. La steloj trabrilis la fenestron, kaj ŝajnis ĉirkaŭi la silento de la ĉielo. Li ekparolis finfine pro sia miro kaj subita timo pro tiu silento:

— Kiu vi estas, Mastro? — li demandis.

— Ha, kio? — diris Tom, rektiĝante, kaj liaj okuloj ekbriletis en la malhelo. — Ĉu vi ankoraŭ ne scias mian nomon? Jen la sola respondo. Diru al mi, kiu estas vi, sola, vi mern kaj sennoma? Sed vi estas juna kaj mi maljunas. La plej maljuna, jen kia mi estas. Atentu miajn vortojn, amikoj: Tom estis ĉi tie antaŭ la rivero kaj la arboj; Tom memoras la unuan pluveron kaj la unuan glanon. Li faris padojn antaŭ la granduloj, kaj vidis la alvenon de la malgranduloj. Li estis ĉi tie antaŭ la reĝoj kaj la tomboj kaj la dolmenuloj. Kiam la elfoj foriris okcidenten, Tom jam estis ĉi tie, antaŭ ol la riveroj estis kurbigitaj. Li konis la mallumon sub la steloj kiam tio estis netimiga — antaŭ ol venis de la Ekstero la Malluma Mastro.

Ombro ŝajnis preterpasi la fenestrojn, kaj la hobitoj ekrigardis haste tra la vitroj. Kiam ili denove sin alturnis, Orbero staris ĉe la pordo malantaŭe, kadrita per lumo. Ŝi tenis kandelon, ŝirmante ties flamon kontraŭ la trablovo per sia mano, kaj la lumo trafluis ĝin, kiel sunlumo tra blanka konko.

— Ĉesis pluvi, — ŝi diris, — kaj novaj akvoj fluas suben, sub la steloj. Nun ni ridu kaj ĝoju!

— Kaj ni havu manĝaĵon kaj trinkaĵon! — kriis Tom. — Longaj rakontoj estas soifigaj. Kaj longa aŭskultado estas tasko malsatiga, matenon, tagmezon, kaj vesperon! — Tion dirinte li salte elseĝiĝis, kaj saltinte prenis kandelon desur la kamenbreto kaj fajrigis ĝin per la flamo tenata de Orbero; poste li ĉirkaŭdancis la tablon. Subite li hopis tra la pordo kaj malaperis.

Rapide li revenis, portante grandan ŝarĝitan pleton. Poste Tom kaj Orbero surtabligis ĉion, kaj la hobitoj sidis duone mirante kaj duone ridante: tiel bela estis la gracio de Orbero kaj tiel gaja kaj stranga la saltado de Tom. Tamen iel ili ŝajnis plekti unuopan dancon, neniu malhelpante la alian, en kaj el la ĉambro, kaj ĉirkaŭ la tablon, kaj rapidege manĝaĵoj, vazoj kaj lumoj estis ordigitaj. Sur la tablo flamis kandeloj, blankaj kaj flavaj. Tom riverencis al siaj gastoj.

— Vespermanĝo estas preta, — diris Orbero; kaj nun la hobitoj vidis, ke ŝi estas vestita tute per arĝento kun blanka zono, kaj ŝiaj ŝuoj similis fiŝskvamaron. Sed Tom estis tute, en pura bluo, bluo kiel de pluvlavitaj miozotoj, kaj li portis verdajn ŝtrumpojn.

Tiu ĉi vespermanĝo estis eĉ pli bona ol la antaŭa. La hobitoj sorĉite de la vortoj de Tom eble maltrafis unu manĝon aŭ multajn, sed kiam la manĝaĵoj estis antaŭ ili, jam ŝajnis minimume semajno depost la lasta manĝo. Ili ne kantis nek multe parolis dum kelka tempo, kaj zorge atentis sian taskon. Sed post kelka tempo iliaj koroj kaj animoj denove leviĝis, kaj iliaj voĉoj sonoris gaje kaj ride.

Post la manĝo, Orbero kantis por ili multajn kantojn, kantojn, kiuj komenciĝis gaje sur la montetoj kaj subenfalis softe en silenton, kaj dum la silentoj ili mense vidis lagetojn kaj akvojn pli larĝajn ol ili antaŭe konis, kaj enrigardante ilin ili vidis la ĉielon sube kaj la stelojn kiel juveloj en la profundaĵoj. Poste ŝi denove deziris al ĉiu el ili bonan nokton kaj lasis ilin apud la kameno. Sed Tom jam ŝajnis plene maldorma kaj multe pridemandis ilin.

Aperis, ke li jam sciis multon pri ili kaj iliaj familioj, kaj fakte sciis multon pri la tuta historio kaj okazaĵoj de la Provinco ekde tagoj apenaŭ memorataj inter la hobitoj mem. Tio ne plu surprizis ilin; sed li tute ne kaŝis, ke li ŝuldas sian lastatempan informiĝon grandparte al terkulturisto Larvo, kiun li ŝajne taksis persono pli grava ol ili antaŭsupozis.

— Troviĝas tero sub liaj maljunaj piedoj, kaj argilo sur liaj fingroj, saĝo en liaj ostoj, kaj ambaŭ liaj okuloj estas malfermitaj, — diris Tom. Estis klare ankaŭ, ke Tom havis kontaktojn kun la elfoj, kaj ŝajnis, ke iel lin atingis sciigo de Gildoro pri la forfuĝo de Frodo.

Efektive, tiom sciis Tom, kaj tiel ruza estis lia demandado, ke Frodo trovis sin rakontanta al li pli multon pri Bilbo kaj liaj propraj timoj kaj esperoj, ol li pli frue rakontis eĉ al Gandalfo. Tom pendoligis sian kapon, kaj en liaj okuloj aperis ekbrileto, kiam li aŭdis pri la Rajdantoj.

— Montru al mi la valoran Ringon! — li diris subite meze de la rakonto: kaj Frodo, je propra ekmiro, eltiris la ĉenon el sia poŝo, kaj malliginte la Ringon tuj transdonis ĝin al Tom.

Ĝi ŝajnis pligrandiĝi dum ĝi kuŝis momente sur lia granda brunhaŭta manplato. Tiam subite li almetis ĝin al sia okulo kaj ridis. Dum sekundo vidiĝis al la hobitoj, tiel komike kiel timige, lia helblua okulo glimanta tra cirklo da oro. Poste Tom metis la Ringon sur la finon de sia etfingro kaj etendis ĝin al la kandellumo. Momente la hobitoj rimarkis nenion strangan pri tio. Poste ili spirspasmis. Vidiĝis neniu signo, ke Tom malaperos!

Tom denove ridis, kaj li ĵetis la Ringon en la aeron — kaj ĝi malaperis en ekbrilo. Frodo elpuŝis krion — kaj Tom klinis sin antaŭen kaj ridetante redonis ĝin al li.

Frodo rigardis ĝin de proksime, kaj iom suspekteme (kiel iu, kiu pruntedonis juveleton al ĵonglisto). Ĝi estis la sama Ringo, aspektis same kaj pezis same: ĉar tiu Ringo ĉiam ŝajnis al Frodo iom strange tropeza sur la mano. Sed io devigis lin certiĝi. Li eble iom indigniĝis, ke Tom traktis tiel facilanime tion, kion eĉ Gandalfo supozis tiel danĝere grava. Li atendis eblecon, kiam la parolado rekomenciĝis, kaj Tom rakontis absurdan historion pri meloj kaj ties strangaj moroj — tiam li surglitigis la Ringon.

Gaja sin turnis al li por diri ion, surpriziĝis kaj haltigis ekkrion. Frodo estis ĝojigita (certagrade): ĝi vere estis lia propra Ringo, ĉar Gaja rigardis nekredeme al lia seĝo, kaj evidente ne povis vidi lin. Li stariĝis kaj kviete forŝteliĝis de la kameno al la dompordo.

— Ej-la! — kriis Tom, ekrigardante al li kun tre vidkapabla esprimo en siaj brilaj okuloj. — Hej! Venu, Frodo, vi! Kien vi foriras? Maljuna Tom Bombadiljo ankoraŭ ne tiom blindas. Formetu vian oran ringon! Via mano pli belas sen ĝi. Revenu! Lasu vian ludon kaj sidiĝu apud min! Ni devas paroli ankoraŭ iom, kaj pensi pri la mateno. Tom devas instrui al vi la ĝustan vojon, kaj malhelpi erarvagon de viaj piedoj.