Выбрать главу

Tiu vidaĵo estis ial maltrankviliga; do ili sin turnis de ĝi kaj descendis en la kavan cirklon. Meze de ĝi staris unuopa ŝtono, alta sub la suno supre, kaj tiuhore tute senombra. Ĝi estis senforma kaj tamen signifoplena: kiel vojmontrilo, aŭ gardanta fingro, aŭ prefere averto. Sed ili jam estis malsataj, kaj la suno ankoraŭ ĉe la sentima zenito; do ili apogis siajn dorsojn al la orienta flanko de la ŝtono. Ĝi estis malvarmeta, kvazaŭ la suno ne kapablis varmigi ĝin; sed tiutempe tio ŝajnis agrabla. Tie ili manĝis kaj trinkis, kaj tiel bone regalis sin sub la plena ĉielo, kiel oni povis deziri; ĉar la nutraĵoj devenis de “sube sub-Montete”. Tom provizis pli ol sufiĉe por la taga komforto. Iliaj poneoj malŝarĝitaj vagadis sur la herbo.

Rajdado trans la montetojn, satiga manĝado, la varma suno kaj la gazonodoro, iom tro longa kuŝado, kruretendado kaj ĉielrigardado trans la nazoj: ĉio ĉi, eble, sufiĉas por klarigi tion, kio okazis. Kiel ajn: ili vekiĝis subite kaj malkomforte el dormo, kiun ili neniam intencis. La staranta ŝtono estis malvarma, kaj etendis longan palan ombron orienten super ili. La suno, pale kaj akvece flava, trabrilis nebuleton ĝuste super la okcidenta rando de la kavaĵo, en kiu ili kuŝis; norde, sude kaj oriente, post la muro, nebulo estis densa, malvarma kaj blanka. La aero estis silenta, peza kaj frosta. Iliaj poneoj staris kunpuŝiĝinte kun la kapoj klinitaj.

La hobitoj saltstariĝis timigite kaj alkuris la okcidentan randon. Ili trovis sin sur insulo en la nebulo. Ĝuste dum ili rigardis konsternite al la sinkanta suno, tiu dronis antaŭ iliaj okuloj en maro blanka, kaj malvarma griza ombro aperis malantaŭ ili oriente. La nebulo alruliĝis ĝis la muroj kaj baŭmis super ilin, kaj suprenirante ĝi kurbiĝis super iliaj kapoj kaj tegmentiĝis: ili estis enfermitaj en halo de nebulo, kies centra pilastro estis la staranta ŝtono.

Ili sentiĝis kvazaŭ kaptilo fermiĝas ĉirkaŭ ili; sed ili ne tute perdis kuraĝon. Ili ankoraŭ memoris la esperigan vidaĵon pri la linio de la Vojo antaŭe, kaj ili ankoraŭ sciis, en kiu direkto ĝi troviĝis. Ĉiuokaze, ili jam tiel malamis tiun kavan lokon ĉirkaŭ la ŝtono, ke neniu penso pri restado tie estis en iliaj mensoj. Ili enpakis ĉion tiel rapide, kiel funkciis iliaj frostigitaj fingroj.

Baldaŭ ili kondukis siajn poneojn spalire trans la randon kaj suben laŭ la norda deklivo de la monteto, malsupren en la nebulomaron. Dum ili descendis, la nebulo iĝis pli malvarma kaj pli malseketa, kaj iliaj haroj pendis malkrispaj kaj gutantaj sur la fruntoj. Kiam ili alvenis la fundon, estis tiel malvarme, ke ili haltis kaj elprenis kapuĉojn kaj mantelojn, kiuj baldaŭ kovriĝis de grizaj roseroj. Poste surseliĝinte, ili malrapide pluiris denove, palpante la vojon laŭ altiĝoj kaj malaltiĝoj de la tero. Ili direktis sin, laŭ sia plej bona konjekto, al la pordsimila trairejo ĉe la plej norda fino de la longa valo, kiun ili vidis matene. Kiam ili trairus tiun breĉon, necesus nur daŭrigi laŭ proksimume rekta linio, kaj ili nepre trafus finfine la Vojon. Iliaj pensoj ne preteriris tion, escepte de svaga espero, ke eble ie aliflanke de l’ Montetaro ne plu estos nebulo.

La progreso estis tre malrapida. Por malhelpi disiĝon kaj disvagon diversdirekten ili iris spalire, kun Frodo antaŭe. Post li iris Sam, poste Grinĉjo, kaj fine Gaja. La valo ŝajnis etendiĝi senfine. Subite Frodo vidis esperigan signon. Je ambaŭ flankoj antaŭe komencis baŭmi tra la malhelo iu mallumaĵo; kaj li konjektis, ke ili finfine proksimiĝas al la monteta breĉo, la norda pordo de la Dolmenejo. Se ili tion preterpasus, ili estus liberaj.

— Antaŭen! Sekvu min! — li revokis trans la ŝultron, kaj li rapidis antaŭen. Sed lia espero baldaŭ transformiĝis al konfuziĝo kaj ektimo. La mallumaĵoj pli densiĝis, sed ili ŝrumpis; kaj subite li vidis, baŭmantaj antaŭ li kaj kliniĝantaj unu al alia kvazaŭ pilastroj de sensupraĵa pordo, du grandegajn starantajn ŝtonojn. Li ne memoris ekvidi signon de tiuj en la valo, kiam li rigardis de la montverto matene. Li trapasis inter ili preskaŭ antaŭ ol li konsciis pri tio: kaj ĝuste tiam mallumo ŝajnis estiĝi ĉirkaŭ li. Lia poneo baŭmis kaj snufegis, kaj li defalis. Kiam li rigardis malantaŭen, li estis sola: la aliaj ne sekvis lin.

— Sam! — li vokis. — Grinĉjo! Gaja! Venu! Kial vi ne tenas kontakton?

Respondo ne venis. Timo ekkaptis lin, kaj li rekuris preter la ŝtonojn kriante maltrankvilege:

— Sam! Sam! Gaja! Grinĉjo! — La poneo kuregis en la nebulon kaj malaperis. De malproksime, aŭ tiel ŝajnis, li supozis aŭdi krion: “Oj! Frodo! Oj!” Ĝi estis fora oriente, maldekstre dum li staris sub la ŝtonegoj kaj streĉe enrigardegis la malhelon. Li ekkuris direkte al la voko kaj trovis, ke li iras apike supren.

Dum li baraktis antaŭen li denove vokis kaj daŭre vokadis pli kaj pli frenezece; sed dum kelka tempo li ne aŭdis respondon, kaj poste ĝi ŝajnis mallaŭta kaj malproksima antaŭ li kaj alta super li. “Frodo! Oj!” aŭdiĝis la maldensaj voĉoj el la nebulo; kaj poste krio, kiu sonis kiel “helpon, helpon!” ofte ripetiĝis, finiĝanta per lasta “helpon!”, kiu forfadiĝis al longa lamento subite ekĉesigita. Li stumblis antaŭen laŭeble rapide direkte al la krioj; sed lumo jam foriris, kaj kroĉiĝanta nokto fermiĝis ĉirkaŭ lin, tiel ke estis neeble certiĝi pri iu ajn direkto. Li ŝajnis la tutan tempon grimpadi ĉiam supren.

Nur ŝanĝiĝo de la nivelo de l’ tero sub liaj piedoj sciigis al li, ke li finfine atingis la supron de firsto aŭ monteto. Li estis lacega, ŝvitanta kaj tamen frostigita. Estis komplete mallume.

— Kie vi estas? — li kriis despere.

Mankis respondo. Li staris aŭskultante. Li subite konstatis, ke iĝas tre malvarme, kaj ke tie ĉi supre komencas blovi vento, vento glacia.

Ŝanĝiĝo okazis de l’ vetero. La nebulo jam preterfluis lin ĉifite-ŝirite. Lia spiro fumis, kaj la mallumo estis malpli proksima kaj malpli densa. Li rigardis supren kaj vidis surprizite, ke briletaj steloj aperis super la kapo inter la strioj de rapidantaj nubo kaj nebulo. Vento komencis sibli trans la herbon.

Al li subite ŝajnis, ke li ekaŭdis sordinitan krion, kaj li ekiris tien, kaj ĝuste kiam li antaŭeniris, la nebulo estis volvita kaj flanken puŝita, kaj senvualiĝis la steloza ĉielo. Rigardo vidigis, ke nun li frontas suden kaj troviĝas sur ronda montetoverto, kiun li certe grimpis el la nordo. El oriento blovis la mordanta vento. Dekstre de li baŭmis antaŭ la okcidentaj steloj minaca nigra formaĵo. Staris tie tumulego.

— Kie vi estas? — li kriis denove, tiel kolera kiel timanta.

— Jen mi! — diris voĉo, profunda kaj malvarma, kiu ŝajnis veni el la tero. — Mi vin atendas!

— Ne! — diris Frodo; sed li ne forkuris. Liaj genuoj kolapsis, kaj li falis al la tero. Okazis nenio, kaj neniu sono aŭdiĝis. Tremante li suprenrigardis, ĝustatempe por vidi altan malhelan figuron kiel ombron antaŭ la steloj. Ĝi kliniĝis super li. Ŝajnis al li, ke vidiĝas du okuloj, tre fridaj kvankam lumigitaj per pala lumo, kiu ŝajnis veni el iu foro. Poste teno pli forta kaj pli malvarma ol fero ekkaptis lin. Tiu glacieca tuŝo frostigis liajn ostojn, kaj li nenion plu memoris.

Kiam li rekonsciiĝis, li momente nenion povis memori krom sento de teruriĝo. Poste li sciis subite, ke li estas enkarcerigita, senespere kaptita; li troviĝis sub dolmeno. Dolmenulo kaptis lin, kaj lin probable jam influis la teruraj sorĉaĵoj de l’ dolmenuloj, pri kiuj parolis flustrataj rakontoj. Li ne aŭdacis moviĝi, sed kuŝadis tiel, kiel li sin trovis: plata surdorse sur malvarma ŝtono kun la manoj sur la brusto.

Tamen, kvankam lia timo estis tiel granda, ke ĝi ŝajnis parto de la mallumo mem, kiu ĉirkaŭis lin, li trovis, ke dum la kuŝado li pensas pri Bilbo Baginzo kaj ties rakontoj, dum ili trotetis kune laŭ la vojetoj de la Provinco kaj parolis pri vojaĝoj kaj aventuroj. En la koro de la plej grasa kaj plej timema hobito estas kaŝita (ofte profunde, estas vere) semo de kuraĝo, kiu atendas iun lastan kaj malesperigan danĝeron por kreski. Frodo estis nek tre grasa nek tre timema; efektive, kvankam tion li ne sciis, Bilbo (kaj Gandalfo) taksis lin la plej bona hobito en la Provinco. Al li ŝajnis, ke li alvenis la finon de sia aventuro, kaj finon teruran, sed tiu supozo hardis lin. Li rimarkis, ke li fortiĝas, kvazaŭ por fina salto; li ne plu sentis sin faldiĝema kiel sendefenda predo.