Выбрать главу

Kuŝante tie, pensante kaj sin ordigante, li rimarkis, ke subite la mallumo lante foriĝas: kreskas ĉirkaŭ li pale verdeca lumo. Tiu unue ne montris al li, en kia loko li troviĝis, ĉar la lumo ŝajnis deveni de li mem kaj el la planko apude, kaj ĝi ankoraŭ ne atingis la tegmenton aŭ muron. Li turnis sin, kaj en la frida glimado li vidis kuŝantaj apud li Samon, Grinĉjon kaj Gajan. Ili kuŝis surdorse, kaj iliaj vizaĝoj aspektis mortece palaj; kaj ili estis blanke vestitaj. Ĉirkaŭ ili kuŝis multaj trezoroj, eble el oro, kvankam en tiu lumo ili aspektis malvarmaj kaj nebelaj. Sur iliaj kapoj estis cirklaĵoj, oraj ĉenoj ĉirkaŭis iliajn taliojn, kaj sur iliaj fingroj estis multaj ringoj. Glavoj kuŝis ĉe iliaj flankoj, kaj ŝildoj ĉe iliaj piedoj. Sed trans iliaj tri koloj kuŝis unuopa longa nuda glavo.

Subite komenciĝis kanto: frida murmuro, leviĝanta kaj falanta. La voĉo ŝajnis tre malproksima kaj ekstreme morna, foje alta en la aero kaj maldensa, foje simila al mallaŭta ĝemo el la tero. El la senforma fluado de tristaj sed terurigaj sonoj, vortfadenoj de tempo al tempo formis sin: vortoj severaj, duraj, malvarmaj, senkoraj kaj melankoliaj. La nokto estis protestanta pri la mateno, de kiu ĝi estis senigita, kaj la frido malbenis la varmon, kiun ĝi soifis. Frodo estis ĝismedole frostigita. Post kelka tempo la kanto iĝis pli klara, kaj kun timego en la koro li konstatis, ke ĝi ŝanĝiĝis al ĉanto sorĉa:

Fridu mano, kor’ kaj osto, kaj fridu dormo sub ŝtonfosto: neniam plu vekiĝ’ sur ŝtona lito, ĝis mortos Lun’, Sun’ estos estingito. En nigra vent’ la steloj ĉesos brili, kaj daŭre plu sur oro kuŝos ili, ĝis manon levos Mastro de l’ mallumo super mortinta mar’ kaj ter’ sen humo.

Li aŭdis malantaŭ la kapo sonon grincan kaj skrapan. Apogante sin per unu brako li rigardis, kaj nun vidis per la pala lumo, ke ili estas en speco de koridoro, kiu malantaŭ ili turniĝis ĉirkaŭ angulon. Laŭ tiu angulo palpadis longa brako, irante surfingre al Sam, kiu kuŝis plej proksime, kaj al la tenilo de l’ glavo, kiu kuŝis sur li.

Komence Frodo sentis, ke li ŝtoniĝis pro la sorĉa kanto. Poste venis al li en la kapon frenezeca eskapebleco. Li scivolis, ĉu, se li surmetus la Ringon, la dolmenulo eble maltrafus lin, kaj li eble trovus ian elirvojon. Li imagis, ke li kuradas libere sur la herbo, funebrante Grinĉjon, kaj Samon, kaj Gajan, sed mern libera kaj vivanta. Eĉ Gandalfo konsentus, ke nenio alia estis farebla.

Sed la kuraĝo, kiu estis vekita en li, estis jam tro forta; ne tiel facilanime li kapablus forlasi la amikojn. Li ŝanceliĝis, palpante en sia poŝo, kaj poste denove luktis en si; kaj dum li tion faris, la brako rampe proksimiĝis. Subite deeidiĝo fortiĝis en li, kaj li kaptis mallongan glavon, kiu kuŝis apude, kaj surgenuiĝe li klinis sin malalte super la korpoj de siaj kunuloj. Per la havebla forto li hakis la rampantan brakon proksime al la pojno, kaj la mano forfalis; sed sammomente la glavo dissplitiĝis ĝis la tenilo. Aŭdiĝis ŝriko kaj la lumo malaperis. En la mallumo aŭdiĝis bruo mordminaca.

Frodo falis antaŭen sur Gajan, kaj la vizaĝo de Gaja sentiĝis malvarma. Tutsubite revenis en lian menson, el kiu ĝi malaperis kiam unue aperis la nebulo, memoro pri la domo sub la Monteto kaj pri la kanto de Tom. Li rememoris la rimaĵon, kiun Tom instruis al ili. Per malforta senespera voĉo li komencis: “Ho! Torn Bombadiljo!” kaj je tiu nomo lia voĉo ŝajnis fortiĝi: ĝi havis sonon plenan kaj viglan, kaj la malluma ĉambro reeĥis kvazaŭ pro tamburo kaj trumpeto:

Ho! Tom Bombadil’, Tom Bombadiljo! Je akvo, arb’, monteto, kariko kaj saliko, je fajro, sun’ kaj luno, aŭdu! ni admonas! Venu, Tom Bombadiljo, ĉar ni vin bezonas!

Okazis subita profunda silentiĝo, en kiu Frodo povis aŭdi batadon de sia koro. Post longa malrapida momento li aŭdis klare, sed tre malproksime, kvazaŭ ĝi venus suben tra la tero kaj tra dikaj muroj, respondan voĉon, kiu kantis:

Olda Bombadiljo gajhumoron havas; bluas lia jako, kaj la botoj flavas. Tom estas mastro, neniu lin insidas: pli fortas liaj kantoj, la piedoj pli rapidas.

Aŭdiĝis laŭta murmurego, kvazaŭ pro ruliĝado kaj falado de ŝtonoj, kaj subite enfluis lumo, lumo reala, la ordinara taglumo. Malalta pordsimila aperturo vidiĝis en la ĉambrofino apud la piedoj de Frodo; kaj jen estis la kapo de Tom (ĉapelo, plumo kaj ĉio kuna) kadrita antaŭ la lumo de la suno ruĝe leviĝanta malantaŭ li. La lumo trafis la plankon, kaj la vizaĝojn de la tri hobitoj kuŝantaj apud Frodo.

Ili ne ekmoviĝis, sed la malsaneca koloro jam forlasis ilin. Ili nun aspektis kvazaŭ nur tre profunde dormantaj.

Tom kliniĝis, formetis la ĉapelon, kaj venis en la malhelan ĉambron, kantante:

Iru, Oldulaĉo! En sunlumo malaperu! Ŝrumpu kiel nebuleto, kiel ventoj veu, al la ter’ senfrukta preter la montaro! Neniam plu revenu! Lasu la dolmenon! Perdiĝu, forgesiĝu, malhela pli ol ombro, kie pord’ fermitas ĝis la mond’ rebonos.

Je tiuj vortoj aŭdiĝis krio kaj parto de la interna fino de la ĉambro enfalis krakege. Sekvis longa tirata ŝriko, forfadiĝanta ĝis nekonebla foro; kaj post tio silento.

— Venu, amiko Frodo! — diris Tom. — Ni eliru sur puran herbon! Vi devas helpi min elporti ilin.

Kune ili elportis Gajan, Grinĉjon kaj Samon. Kiam Frodo lastfoje eliris la dolmenon, li rimarkis detranĉitan manon ankoraŭ skuiĝantan, kvazaŭ vundita araneo, en amaseto da falinta tero. Tom reeniris, kaj aŭdiĝis multe da pistado kaj stamfado. Kiam li elvenis, li portis sur la brakoj grandan amason da trezoro: objektoj oraj, arĝentaj, kupraj kaj bronzaj; multaj bidoj kaj ĉenoj kaj juvelitaj ornamaĵoj. Li surgrimpis la verdan dolmenon kaj kuŝigis ĉion supre sub la sunlumo.

Tie li staris, kun la ĉapelo en la mano kaj vento tra la hararo, kaj rigardis suben al la tri hobitoj, kiuj estis kuŝigitaj surdorse je la okcidenta flanko de la tumulo. Levinte sian dekstran manon li diris per klara kaj ordona voĉo:

Jam vekiĝu, ho bravuloj! Aŭdu mian vokon! Varmu kor’ kaj membroj nun! Falis frida ŝtono; Nigra pord’ apertas; morta man’ rompiĝis. Nokt’ sub Nokton fuĝis, kaj la Pord’ apertas!

Je granda ĝojo de Frodo la hobitoj ekmoviĝis, etendis siajn brakojn, frotis la okulojn, kaj poste subite stariĝis. Ili ĉirkaŭrigardis mirigite, unue al Frodo, kaj poste al Tom staranta vivoplena super ili; kaj poste al si mem en la maldikaj blankaj ĉifonoj, kronite kaj zonite de pala oro, kaj tintante pro ornamaĵoj.

— Kion je la nomo de l’ miro? — komencis Gaja, palpante la oran cirklaĵon, kiu jam deglitis sur unu okulon. Poste li ĉesis, kaj ombro aperis sur lia vizaĝo, kaj li fermis la okulojn. — Kompreneble, jam mi memoras! La viroj de Karn Dum alvenis nokte, kaj ni estis venkitaj. Ha! la lanco en mia koro! — Li kroĉis sian bruston. — Ne! Ne! — li diris, malfermante la okulojn. — Kion mi diras? Mi sonĝis. Kien vi foriris, Frodo?

— Al mi ŝajnis, ke mi perdiĝis, — diris Frodo, — sed pri tio mi ne volas paroli. Ni pensu pri tio, kion ni nun faros! Ni antaŭeniru!

— Tiel vestite, sinjoro? — diris Sam. — Kie estas miaj vestaĵoj? — Li ĵetis sur la herbon siajn cirklaĵon, zonon, kaj ringojn, kaj ĉirkaŭrigardis senhelpe, kvazaŭ li atendus trovi ie apude siajn mantelon, jakon, pantalonon, kaj ceterajn hobitvestaĵojn.