Выбрать главу

— Vi ne retrovos viajn vestaĵojn, — diris Tom, desaltante de sur la tumulo, kaj ridante dum li dancis ĉirkaŭ ili en la sunbrilo. Oni supozus, ke okazis nenio danĝera aŭ teruriga; kaj fakte la timego foriris el iliaj koroj dum ili rigardis lin kaj vidis la gajan ekbrilon de liaj okuloj.

— Kion vi celas? — demandis Grinĉjo, rigardante lin, duone konfuzite kaj duone amuzite. — Kial ne?

Sed Tom skuis la kapon, dirante:

— Vi retrovis vin, el la profunda akvo. Vestaĵoj signifas nur etan perdon, se vi eskapas droniĝon. Ĝoju, amikoj gajaj, kaj lasu, ke la varma sunbrilo ardigu jam koron kaj membrojn! Forĵetu tiujn malĝojajn ĉifonojn! Kuru nudaj sur la herbo, dum Tom iras ĉasadi!

Li forsaltis suben laŭ la deklivo, fajfante kaj kriante:

Jen do! Venu do! Vi vagadas kien? Supren, suben, foren, alen, tien ĉi aŭ tien? Akr-orela, Saĝnaza, Flirtvosta, Fola, Blankŝtrumpa eta mia, kaj Grasul’ Pendola!

Tiel li kantis, kurante rapide, ĵetante sian ĉapelon kaj ĝin kaptante, ĝis kaŝis lin kurbiĝo de la tero; sed ankoraŭ dum kelka tempo lia “jen do! venu do!” revenis flose laŭ la vento, kiu jam turniĝis suden.

La aero estis denove varmiĝanta. La hobitoj ĉirkaŭkuris kelkan tempon sur la herbo laŭ lia instrukcio. Poste ili kuŝis sunumante sin laŭ la ĝojsento de tiuj, kiuj estas subite transdonitaj el frostega vintro ĝis klimato simpatia, aŭ de homoj, kiuj dumlonge malsanaj kaj enlitaj vekiĝas iun tagon por trovi sin neatendite bonfartaj, kaj la tago estas denove promesplena.

Kiam Tom revenis ili sentiĝis jam fortaj (kaj malsataj). Li reaperis, unue la ĉapelo, el trans la verto de l’ monteto, kaj malantaŭ li venis laŭ obeema spaliro ses poneoj: ilia propra kvino plus ankoraŭ unu. Tiu lasta evidente estis Grasul’ Pendola: ĝi estis pli granda, pli forta, pli grasa (kaj pli aĝa) ol iliaj propraj poneoj. Gaja, al kiu apartenis la aliaj, fakte ne donis al ili tiajn nomojn, sed ili respondis al la novaj nomoj donitaj de Tom dum la tuta cetera vivo. Tom vokis ilin unu post alia kaj ili transgrimpis la verton kaj stariĝis en vico. Poste Tom riverencis al la hobitoj.

— Jen do viaj poneoj! — li diris. — Ili havas pli da sagaco (certamaniere) ol vi vagemaj hobitoj — pli da sagaco en siaj nazoj. Ĉar ili flaras anticipe danĝeron, al kiu vi rekte marŝas; kaj se ili forkuras por savi sin, ili kuras laŭ la ĝusta direkto. Vi devas pardoni al ili ĉiuj; ĉar malgraŭ la fidelaj koroj, por fronti al timo pri la dolmenuloj ili ne estas kreitaj. Vidu, jen ili revenis, kunportante siajn ŝarĝojn!

Gaja, Sam kaj Grinĉjo nun vestis sin per rezervaj vestaĵoj el la pakaĵoj; kaj baldaŭ ili sentis sin tro varmaj, ĉar ili estis devigitaj surmeti kelkajn el la pli dikaj kaj pli varmigaj vestaĵoj, kiujn ili kunportis pro la alproksimiĝo de la vintro..

— Kio pri tiu alia pli aĝa besto, tiu Grasul’ Pendola? — demandis Frodo.

— Ĝi estas mia, — diris Tom. — Mia kvarkrura amiko; tamen mi malofte rajdas ĝin, kaj ĝi vagas ofte malproksimen, libera sur la montetoj. Kiam viaj poneoj estis ĉe mi, ili ekkonis mian Pendolan; kaj ili flaris ĝin en la nokto, kaj kuris rapide renkonte al ĝi. Mi pensis, ke ĝi serĉus ilin kaj per siaj saĝaj vortoj forigus ilian timon. Sed nun, mia gaja Pendola, olda Tom intencas rajdi. Hej! li akompanos vin, nur por ekirigi vin sur la vojon; do li bezonas poneon. Ĉar ne facile oni alparolas hobitojn rajdantajn, kiam per propraj kruroj oni klopodas troti apude.

La hobitoj ĝojis aŭdi tion, kaj multfoje dankis al Tom; sed li ridis, kaj diris, ke ili havas tian talenton perdiĝi, ke li ne estus feliĉa ĝis li vidos ilin sekuraj trans la bordoj de lia tereno.

— Mi havas farendaĵojn, — li diris: — mian kreadon kaj mian kantadon, mian paroladon kaj mian promenadon, kaj mian prizorgon de la tereno. Tom ne povas ĉiam apudi apertajn pordojn kaj saliko-fendetojn. Tom havas domon prizorgendan, kaj Orbero atendas.

Laŭ la suno, estis ankoraŭ sufiĉe frue, ie inter la naŭa kaj la deka, kaj la hobitoj turnis sian atenton al manĝado. Ilia lasta manĝo estis tagmanĝo hieraŭ apud la staranta ŝtono. Nun ili matenmanĝis per la restaĵo de l’ provianto de Tom, intencita por la vespermanĝo, kun aldonaĵoj alportitaj de Tom. Tio ne estis manĝo granda (laŭ hobita kriterio kaj la cirkonstancoj), sed ili sentis sin pli bonaj manĝinte. Dum ili manĝis, Tom iris sur la tumulon, kaj trarigardis la trezorojn. La plimultajn el ili li staplis, kaj ili rebrilis sur la herbo. Li ordonis, ke ili kuŝu tie “je dispono de ĉiuj trovontoj, birdoj, bestoj, elfoj aŭ homoj, kaj ĉiuj bonintencaj kreitaĵoj”; ĉar tiel la sorĉo de la amaseto estus rompita kaj dispelita kaj neniu dolmenulo iam ajn revenus al ĝi. Li elektis por si el la staplo broĉon kun bluaj gemoj, multnuancaj kiel linfloroj aŭ la flugiloj de bluaj papilioj. Li longe rigardis ĝin, kvazaŭ movite pro iu memoro, skuante la kapon, kaj dirante finfine:

— Jen bela bagatelo por Tom kaj por lia damo! Bela estis tiu, kiu antaŭlonge portis ĝin sur la ŝultro. Orbero nun portos ĝin, kaj ŝin ni ne forgesos!

Por la hobitoj li elektis po ponardon, longan, foliforman, kaj akran, mirinde metiecan, damaskenitan je serpentformoj ruĝaj kaj oraj. Ili ekbrilis, kiam li eltiris ilin el la nigraj ingoj, faritaj el iu stranga metalo, peza kaj forta, kaj inkrustitaj de multaj ardaj gemoj. Ĉu pro iu kvalito de tiuj ingoj, ĉu pro la sorĉo, kiu kuŝis sub la tero, la klingoj ŝajnis netuŝitaj de la tempopaso, senrustaj, akraj, brilantaj en la sunlumo.

— Malnovaj tranĉiloj sufiĉe longas kiel glavoj por la hobit-popolo, — li diris. — Estas bone havi akrajn klingojn, se la provincanoj promenadas, orienten, suden, aŭ malproksimen al mallumo kaj danĝero. — Poste li rakontis al ili, ke tiuj klingoj estis forĝitaj antaŭ multaj jaroj de viroj el okcidento: ili estis malamikoj de la Malluma Mastro, sed ilin venkis la malvirta reĝo de Karn Dum en la lando Angmaro.

— Jam malmultaj memoras ilin, — Tom murmuris, — tamen iuj ankoraŭ vagadas, filoj de forgesitaj reĝoj, promenante en soleco, gardante kontraŭ misuloj personojn senatentajn.

La hobitoj ne komprenis liajn vortojn, sed dum li parolis ili spertis vizion kvazaŭ longan jaretendiĝon malantaŭ ili, kiel vasta ombreca ebenaĵo sur kiu marŝas figuroj de viroj, altaj kaj minacaj kun helaj glavoj, kaj kiel lasta venis iu kun stelo sur la frunto. Poste la vizio malaperis, kaj ili troviĝis denove en la sunhela mondo. Estis tempo ekiri denove. Ili pretigis sin, pakante siajn valizojn kaj ŝarĝante siajn poneojn. Siajn novajn armilojn ili pendigis al la ledaj zonoj sub siaj jakoj, sentante ilin tre ĝenaj, kaj scivolante, ĉu ili iam kaj iel utilus. Batalado pli frue ne prezentiĝis al ili kiel unu el la aventuroj, en kiun ilia fuĝo trempos ilin.

Finfine ili ekiris. Ili kondukis siajn poneojn suben laŭ la deklivo; kaj poste surseliĝinte ili trotis rapide tra la valo. Ili retrorigardis kaj vidis la supron de la malnova tumulo, kaj de ĝi la sunlumo sur la oro supreniris kvazaŭ flava flamo. Poste ili ĉirkaŭiris ŝultron de la montetaro kaj ĝi ne plu videblis.

Kvankam Frodo ĉirkaŭrigardis ĉiuflanken, li tute ne vidis la ŝtonegojn starantajn kiel pordo, kaj postnelonge ili alvenis la nordan trabreĉon kaj rapide trarajdis, kaj antaŭ ili la tereno descendis apike. Tio estis gaja vojaĝo. Tom Bombadiljo trotis bonhumore apud ili aŭ antaŭ ili sur Grasul’ Pendola, kiu kapablis moviĝi multe pli rapide ol supozigis lia dikeco. Tom kantis preskaŭ la tutan tempon, sed estis plejparte sensencaĵo, aŭ eble fremda lingvo nekonata al la hobitoj, lingvo antikva, kies vortoj estis grandparte tiuj de miro kaj ĝojo.

Ili antaŭeniris konstante, sed ili baldaŭ konstatis, ke la Vojo estas pli malproksima ol ili supozis. Eĉ sen nebulo, ilia tagmeza dormo estus malhelpinta, ke ili alvenu ĝin antaŭ la hieraŭa noktiĝo. La malhela linio, kiun ili vidis, ne estis vico da arboj, sed linio da arbustoj kreskantaj rande de profunda fosaĵo kun alta muro aliflanke. Tom diris, ke tio estis iam limo de reĝlando, sed antaŭ tre-tre longe. Li ŝajnis memori pri ĝi ion tristan, kaj ne volis multon diri.