Выбрать главу

Ili grimpis en kaj el la fosaĵon kaj tra breĉo en la muro, kaj poste Tom turniĝis rekte norden, ĉar ili estis celintaj iom okcidenten. La tereno estis nun aperta kaj sufiĉe ebena, kaj ili rapidigis siajn paŝojn, sed la suno jam sinkis malalten, kiam finfine ili vidis antaŭe vicon da altaj arboj, kaj ili sciis, ke ili revenis al la Vojo post multaj neatenditaj aventuroj. Ili galopigis siajn poneojn trans la lastajn mejlonojn, kaj haltis en la longaj ombroj de la arboj. Ili nun troviĝis supre de dekliva teramaso, kaj la Vojo, jam malhela pro proksimiĝo de l’ vespero, forserpentumis sub ili. Tiuloke ĝi direktiĝis preskaŭ de sud-okcidento nord-orienten, kaj dekstre ĝi descendis apike en larĝan valon. Ĝi estis sulkoplena kaj montris multajn signojn pri la peza lastatempa pluvado; troviĝis lagetoj kaj akvoplenaj truetoj.

Ili rajdis suben laŭ la taluso kaj rigardis ĉiudirekten. Nenio estis videbla.

— Nu, jen ni denove! — diris Frodo. — Supozeble ni ne perdis pli ol du tagojn pro mia kurtvojo tra la Arbaro! Sed eble tiu prokrasto pruviĝos utila — ĝi eble perdigis al ili niajn postsignojn.

La aliaj lin rigardis. Ombro de timo pri la Nigraj Rajdantoj subite inundis ilin denove. Ĉiam depost la eniro en la Arbaron ili pensis ĉefe pri reatingo de la Vojo; nur kiam ĝi kuŝis sub la piedoj ili rememoris la danĝeron, kiu persekutis ilin, kaj plej probable embuskas ilin sur la Vojo mem. Ili retrorigardis maltrankvile al la subiranta suno, sed la Vojo estis bruna kaj malplena.

— Ĉu vi supozas, — demandis Grinĉjo heziteme, — ĉu vi supozas, ke ni estos persekutataj, ĉi-vespere?

— Ne, mi esperas, ke ne ĉi-vespere, — respondis Tom Bombadiljo, — eble ankaŭ ne morgaŭ. Sed ne fidu mian konjekton, ĉar mi ne povas certe antaŭvidi. Oriente miaj konoj velkas. Tom ne mastras Rajdantojn el la Nigra Lando malproksima de lia tereno.

Tamen la hobitoj volis, ke li akompanu ilin. Ili sentis, ke li scius pritrakti la Nigrajn Rajdantojn, se iu kapablus tion. Jam baldaŭ ili venos en landojn tute fremdajn al ili, kaj ekster ĉiuj legendoj de la Provinco, krom la plej svagaj kaj antikvaj, kaj en la krepuskiĝo ili sopiris al sia hejmo. Profunda soleco kaj perdosento inundis ilin. Ili staris silentaj, malemaj okazigi la finan disiĝon, kaj nur malrapide konstatis, ke Tom adiaŭas ilin, dirante, ke ili estu bravaj kaj rajdu senhalte ĝis la mallumiĝo.

— Tom donos al vi bonan konsilon, ĝis la fino de tiu ĉi tago (poste devos vin kuniri kaj gvidi via propra bonŝanco): post kvar mejloj laŭ la Vojo vi venos al vilaĝo Brio sub Brimonteto, kun pordoj frontantaj okcidenten. Tie vi trovos malnovan tavernon, kiu nomiĝas La Pranca Poneo. Barlimano Buterburo estas la bona tavernisto. Tie vi povos tranokti, kaj poste la mateno lanĉos vin survojen. Estu bravaj, tamen singardaj! Vartu viajn gajajn korojn, kaj rajdu renkonten al la fortuno!

Ili petegis, ke li venu almenaŭ ĝis la taverno kaj trinku ankoraŭ unufoje kun ili; sed li ridis kaj malakceptis, dirante:

Tom-tereno jen finiĝas; trans la limon li ne iros. Tom prizorgu sian domon, kaj atendas lin Orbero!

Poste li sin turnis, suprenĵetis la ĉapelon, saltis sur la dorson de Pendola, kaj rajdis supren trans la taluson kaj foriris kantante en la krepuskon.

La hobitoj grimpis supren kaj postrigardis lin ĝis li forpasis el ilia vidkampo.

— Mi bedaŭras adiaŭi Mastron Bombadiljo, — diris Sam. — Li estas unikulo, sendiskute. Mi opinias, ke ni eble vojos tre malproksimen tamen vidos nenion pli bonan, nek pli strangan. Sed mi ne kontraŭdiros, ke mi ĝojos vidi tiun Pranca Poneo, kiun li menciis. Espereble ĝi similas al la Verda Drako hejme! Kiaj personoj estas en Brio?

— Loĝas hobitoj en Brio, — diris Gaja, — kiel ankaŭ granduloj. Supozeble ĝi estos sufiĉe hejmeca. La Poneo estas bona taverno laŭdire. Miaj amikoj rajdas tien de tempo al tempo.

— Ĝi povas esti ĉio dezirinda, — diris Frodo, — sed ĉiuokaze ĝi troviĝas ekster la Provinco. Ne sentu vin tro hejme! Bonvolu memori — vi ĉiuj — ke lanomo Baginzo devas ne menciiĝi. Mi estas s-ro Submonteto, se nomo estas mencienda.

Ili surseliĝis kaj enrajdis silente la vesperon. Mallumo venis rapide, dum ili plandis malrapide suben-supren laŭ la deklivoj, ĝis fine ili vidis lumojn ekbrilantaj iom antaŭe.

Antaŭ ili leviĝis Brimonteto barante la vojon, malhela amaso antaŭ nebulecaj steloj; kaj sub ties okcidenta flanko kaŭris granda vilaĝo. Tien ili nun rapidis, dezirante nur trovi fajron kaj pordon inter ili kaj la nokto.

9

Ĉe signo de la Pranca Poneo

Brio estis la ĉefa vilaĝo de Brilando, eta loĝata regiono, kvazaŭ insulo en la malplenaj terenoj ĉirkaŭe. Krom Brio mem estis Tribasio aliflanke de l’ monteto, Kavio en profunda valo iom pli oriente kaj Arketo rande de la Ĉetarbaro. Brimonteton kaj la vilaĝojn ĉirkaŭis malgranda strio da kampoj kaj malsovaĝigita arbetaro larĝa nur kelkajn mejlojn.

La homoj en Brio estis brunharaj, larĝaj, kaj iom malaltaj, bonhumoraj kaj sendependaj: ili apartenis al neniu krom si mem; sed ili estis pli amikemaj kaj familiaraj al hobitoj, gnomoj, elfoj, kaj aliaj loĝantoj en la ĉirkaŭanta mondo, ol estas (aŭ -is) kutime ĉe granduloj. Laŭ la propraj historioj ili estis la originaj loĝantoj kaj estis posteuloj de la unuaj homoj, kiuj iam envagis la okcidenton de la Mez-Tero. Malmultaj transvivis la tumultojn de la Praaj Tagoj; sed kiam la reĝoj revenis trans la Grandaj Maroj, ili trovis ankoraŭ tie la briajn homojn, kaj tie ili plu estadis, kiam memoro pri la malnovaj reĝoj jam fadis en la herbon.

Tiutempe neniuj aliaj homoj posedis daŭrajn loĝejojn tiel okcidente, aŭ malpli ol tricent mejlojn de la Provinco. Sed en la sovaĝejoj aliflanke de Brio estis misteraj vagantoj. Tiujn la bri-homoj nomis disiruloj, kaj sciis nenion pri ties origino. Ili estis pli altaj kaj pli malhelaj ol la homoj de Brio, kaj oni kredis, ke ili havas strangajn vidkaj aŭd-kapablojn kaj komprenas la lingvojn de birdoj kaj bestoj. Ili vagis laŭvole suden kaj orienten eĉ tiel malproksimen kiel la Nebulecaj Montoj; sed nun ili estis malmultaj kaj malofte vidataj. Kiam ili aperis, ili kunportis sciigojn de malproksime, kaj rakontis forgesitajn historiojn, kiujn oni avide aŭskultis; sed la bri-homoj ne amikiĝis kun ili.

Troviĝis ankaŭ multaj hobitaj familioj en Brilando; kaj ili pretendis esti la plej malnova hobita loĝantaro en la mondo, kiu estis starigita longe antaŭ ol eĉ Brandovino estis transirita kaj la Provinco koloniita. Ili loĝis plejparte en Transio, kvankam troviĝis kelkaj en Brio mem, precipe sur la montdeklivoj, super la domoj de la homoj. La granduloj kaj la etuloj (kiel ili nomis unu la alian) rilatis amikece, zorgante pri propraj aferoj propramaniere, sed ambaŭ prave taksis sin kiel necesajn partojn de la bria popolo. Nenie aliloke en la mondo troveblis tiu aparta (sed bonega) aranĝo.

La bria popolo, Granda kaj Eta, mem ne vojaĝis multe; kaj la aferoj de la kvar vilaĝoj ĉefe koncernis ilin. De tempo al tempo hobitoj de Brio iris ĝis Boklando, aŭ Orient-kvarono; sed malgraŭ tio, ke ilia eta tereno situis apenaŭ pli ol je unutaga rajdado oriente de la Brandovina Ponto, la hobitoj de l’ Provinco jam malofte vizitis ĝin. Okaza boklandano aŭ aventurema Tjuko venis pasigi unu-du noktojn en la taverno, sed eĉ tio iĝis ĉiam pli malofta. La provincaj hobitoj nomis tiujn el Brio, kaj ĉiujn aliajn, kiuj loĝis aliflanke de la limoj, eksteruloj, kaj malmulte interesiĝis pri ili, taksante ilin malspritaj kaj krudaj. Probable multe pli da eksteruloj estis dislokitaj en la okcidento de la mondo en tiu epoko, ol imagis la popolo de la Provinco. Iuj, sendube, ne vivis pli bone ol vagabonde, pretaj fosi truon en iu ajn teramaso kaj resti nur tiel longe, kiel oportunis al ili. Sed almenaŭ en Brilando, la hobitoj estis decaj kaj bonstataj, kaj ne pli kamparanecaj ol la neproksimaj parencoj en la Provinco. Ne estis ankoraŭ forgesite, ke iam okazis multe da vojaĝado inter la Provinco kaj Brio. Troviĝis bria sango en la Brandobokoj, laŭfame.