Выбрать главу

En la vilaĝo Brio estis proksimume cent domoj de la granduloj, plejparte super la Vojo, kaŭrantaj sur la deklivoj kun fenestroj rigardantaj okcidenten. Tiuflanke, formante pli ol duoncirklon de la monteto kaj reen al ĝi, estis profunda fosaĵo kun densa dornbarilo inteme. Transiris ĝin la Vojo pere de digvojo; sed kie ĝi breĉis la dornbarilon, ĝin baris pordego. Alia pordego troviĝis ĉe la suda angulo, kie la Vojo eliris el la vilaĝo. La pordoj estis fermataj je noktiĝo; sed ĝuste interne de ili staris loĝejetoj por la pordistoj.

Sur la Vojo mem, kie ĝi turniĝis dekstren por ĉirkaŭiri la montetosubon, staris granda taverno. Ĝi estis konstruita antaŭlonge, kiam la trafiko sur la vojoj estis pli intensa. Brio situis ĉe malnova vojrenkontiĝo; alia antikva vojo transiris la Orientan Vojon ĝuste apud la fosaĵo ĉe la okcidenta fino de la vilaĝo, kaj en la antaŭaj epokoj homoj kaj aliuloj diversspecaj multe vojaĝis per ĝi. “Stranga kiel novaĵo el Brio”, — ankoraŭ estis popolesprimo en Orient-kvarono, deveninta el tiu tempo, kiam novaĵoj el nordo, sudo kaj oriento estis aŭdeblaj en la taverno, kaj kiam la hobitoj de l’ Provinco iris tien pli ofte por aŭskulti ilin. Sed la nordaj landoj estis jam delonge forlasitaj, kaj la Norda Vojo estis nun malofte uzata: ĝi estis herbokovrita, kaj la brianoj nomis ĝin Verdvojo.

Tamen la bria taverno estis ankoraŭ tie, kaj la posedanto estis persono grava. Lia domo estis renkontejo por la pigraj, parolemaj, kaj scivolemaj loĝantoj, grandaj kaj etaj, de la kvar vilaĝoj; kaj kunvenejo de disiruloj kaj aliaj vagantoj, kaj de tiaj vojaĝantoj (plejparte gnomoj), kiaj daŭre iris laŭ la Orienta Vojo, al kaj de la montoj.

Estis mallume, kaj brilis blankaj steloj, kiam Frodo kaj liaj kunuloj venis finfine al la verdvoja transirejo kaj proksimiĝis al la vilaĝo. Ili alvenis al la okcidenta pordo kaj trovis ĝin fermita, sed antaŭ la pordo de la loĝejo aliflanke sidis homo. Li saltstariĝis kaj alportis lampon kaj rigardis ilin tra la pordego surprizite.

— Kion vi volas, kaj de kie vi venis? — Li demandis malafable.

— Ni celas la tavernon ĉi tie, — respondis Frodo. — Ni vojaĝas orienten kaj ne povas pluiri hodiaŭ vespere.

— Hobitoj! Kvar hobitoj! Kaj cetere, el la Provinco laŭ la parolmaniero, — diris la pordisto mallaŭte, kvazaŭ parolante al si. Li fikse rigardis ilin dum momento mishumore, poste malfermis malrapide la pordegon kaj lasis, ke ili trarajdu.

— Ni malofte vidas provincanojn rajdi nokte laŭ la Vojo, — li daŭrigis, kiam ili haltis momente antaŭ lia pordo. — Pardonu mian scivolon pri la afero, kiu kondukas vin orienten de Brio! Kiel vi nomiĝas, se mi rajtas?

— Niaj nomoj kaj niaj aferoj apartenas al ni, kaj tiu ĉi loko ne ŝajnas oportuna por pridiskutado, — diris Frodo, al kiu ne plaĉis la aspekto de la viro nek lia voĉtono.

— Viaj aferoj apartenas al vi, sendube, — diris la viro, — sed mia afero estas starigi demandojn post la noktiĝo.

— Ni estas hobitoj el Boklando, kaj ni emas vojaĝi kaj ripozi en la taverno ĉi tie, — enmetis Gaja. — Mi estas s-ro Brandoboko. Ĉu tio sufiĉas al vi? La brianoj antaŭe estis ĝentilaj al vojaĝantoj, aŭ tiel mi aŭdis.

— Bone, bone! — diris la viro. — Mi ne intencis ofendi. Sed vi eble trovos, ke pli da homoj ol maljuna Henĉjo ĉe la pordo starigos al vi demandojn. Estas stranguloj en la ĉirkaŭaĵo. Se vi pluiros ĝis La Poneo, vi trovos, ke vi ne estas la solaj gastoj.

Li deziris al ili bonan nokton, kaj oni diris nenion pli; sed Frodo povis vidi per la lampolumo, ke la viro plu rigardas ilin scivoleme. Li estis kontenta aŭdi la bruon de la pordofermo malantaŭ ili, kiam ili rajdis antaŭen.

Li scivolis, kial la viro estas tiel suspektema, kaj ĉu iu jam petis novaĵon pri grupo da hobitoj. Ĉu eble Gandalfo? Li eble alvenis, dum ili estis malhelpataj en la Arbaro kaj sur la Montetaro. Sed io en la mieno kaj la voĉo de la pordisto maltrankviligis lin.

La viro momente postrigardis la hobitojn, kaj poste reeniris sian domon. Tuj kiam li turnis la dorson, malhela figuro enrampis rapide trans la pordegon kaj forvaporiĝis en la ombrojn de l’ vilaĝa strato.

La hobitoj rajdis antaŭen laŭ apika vojo, pasante kelkajn unuopajn domojn, kaj haltis antaŭ la taverno. La domoj aspektis al ili grandaj kaj strangaj. Sam rigardis supren al la taverno kaj ĝiaj tri etaĝoj kaj multaj fenestroj, kaj sentis malbraviĝon en la koro. Li estis imaginta, ke li renkontos gigantojn pli altajn ol arboj, kaj aliajn kreaĵojn eĉ pli timigajn, iam dum la daŭro de la vojaĝo; sed tiumomente la unua ekvido de la Homoj pli ol sufiĉis al li, efektive tro imponis ĉe la malluma fino de laciga tago. Li bildigis al si nigrajn ĉevalojn starantajn selite en la ombroj de l’ taverna korto, kaj Nigrajn Rajdantojn gvatantajn tra mallumaj supraj fenestroj.

— Ni vere ne intencas pasigi ĉi tie la nokton, ĉu, sinjoro? — li ekkriis. — Se loĝas hobit-uloj en tiu ĉi loko, kial ni ne serĉu iujn, kiuj volonte bonvenigus nin? Estus pli hejmece.

— Kio misas pri la taverno? — diris Frodo. — Tom Bombadiljo rekomendis ĝin. Supozeble ĝi estas sufiĉe hejmeca interne.

Eĉ ekstere la taverno aspektis al konantaj okuloj agrabla domo. Ĝi frontis al la Vojo, kaj havis du alojn malantaŭen konstruitajn sur tero parte elfosita el la subaj deklivoj de la monteto, tiel ke malantaŭe fenestroj de la dua etaĝo nivelis kun la tero. Larĝa arkaĵo kondukis al korto inter la du aloj, kaj maldekstre sub la arkaĵo estis granda pordo atingebla per kelkaj larĝaj ŝtupoj. La pordo estis malfermita, kaj lumo eliĝis tra ĝi. Super la arkaĵo estis lampo, kaj sube svingiĝis granda afiŝtabulo: grasa blanka poneo baŭmis sur la malantaŭaj kruroj. Super la pordo estis pentrita per blankaj literoj: LA PRANCA PONEO de BARLIMANO BUTERBURO. Multaj el la teretaĝaj fenestroj montris lumojn malantaŭ dikaj kurtenoj.

Dum ili hezitis ekstere en la malhelo, iu interne komencis kanti gajan kanton, kaj multaj bonhumoraj voĉoj aliĝis laŭte al la refreno.

Ili aŭskultis momente tiun kuraĝigan sonon kaj poste elseliĝis. La kanto finiĝis kaj aŭdiĝis eksplodo de ridoj kaj aplaŭdoj.

Ili kondukis siajn poneojn sub la arkaĵon, kaj lasinte ilin en la korto ili supreniris la ŝtuparon. Frodo iris antaŭen kaj preskaŭ karambolis kun malalta grasulo kun kalva kapo kaj ruĝa vizaĝo. Li vestis blankan antaŭtukon kaj estis rapidanta tra unu pordo en alian, portante pleton ŝarĝitan de plenaj kruĉoj.

— Ĉu ni... — komencis Frodo.

— Momenton, mi petas! — kriis la viro trans la ŝultron, kaj malaperis en tumulton de voĉoj kaj fumonubo. Post momento li reaperis, viŝante la manojn per la antaŭtuko.

— Bonan vesperon, mastreto! — li diris kliniĝante. — Kion vi deziras?

— Litojn por kvar kaj stalojn por kvin poneoj, se tion oni povas havigi. Ĉu vi estas s-ro Buterburo?

— Ĝuste! Barlimano estas mia nomo. Barlimano Buterburo, servoprete! Vi devenas de la Provinco, ĉu ne? — li diris, kaj poste li subite klakigis sian manon sur la frunto, kvazaŭ klopodante memori ion. — Hobitoj! — li kriis. — Nu, pri kio tio memorigas min? Ĉu mi rajtas peti viajn nomojn, sinjoro?

— S-ro Tjuko kaj s-ro Brandoboko, — diris Frodo, — kaj jen Sam Vato. Mia nomo estas Submonteto.

— Jen do! — diris s-ro Buterburo, klakante per la fingroj. — Denove tio foriris! Sed tio revenos, kiam mi disponos tempon por pripensi. Mi estas trookupata; sed mi vidos, kion mi povos aranĝi por vi. Ni malofte ricevas grupon el la Provinco nuntempe, kaj mi bedaŭrus, se mi ne bonvenigus vin. Sed tioma klientaro jam troviĝas en la domo hodiaŭ vespere, kioma ne estis jam de sufiĉe longe. Kiam pluvas, tiam inundas, ni diras en Brio.

— Hej! Nobo! — li kriis. — Kie vi troviĝas, vi lanpieda lantulo? Nobo!