— Venas, sinjoro! Venas! — Gajaspekta hobito elpuŝiĝis tra pordo, kaj, rimarkante la vojaĝintojn, haltis abrupte kaj rigardis ilin tre interesite.
— Kie Bobo? — demandis la tavernestro. — Vi ne scias? Do trovu lin! Rapidege! Mi ne havas ses krurojn, ankaŭ ne ses okulojn! Diru al Bobo, ke kvin poneoj devas esti enstaligitaj. Iel li devas trovi lokon. — Nobo fortrotis rikanante kaj palpebrumante.
— Nun ja, kion mi estis dironta? — diris s-ro Buterburo, frapetante sian frunton. — Unu afero elpelas alian, por tiel diri. Mi estas tiel okupata hodiaŭ vespere, ke mia kapo kirliĝas. Troviĝas grupo, kiu hieraŭ vespere venis laŭ la Verdvojo el la sudo — kaj tio estis jam sufiĉe stranga komenciĝo. Ankaŭ troviĝas vojaĝanta grupo da gnomoj irantaj okcidenten, kiu alvenis hodiaŭ vespere. Kaj nun jen vi. Se vi ne estus hobitoj, estus dubinde ke ni povus vin endomigi. Sed ni havas unu-du ĉambrojn en la norda alo, kiuj estis konstruitaj speciale por hobitoj, kiam oni starigis tiun ĉi domon. Sur la teretaĝo, kiel ili plejofte preferas, kun rondaj fenestroj, kiel plaĉas al ili. Mi esperas, ke vi estos komfortaj. Vi deziros vespermanĝon, sendube. Laŭeble baldaŭ. Venu ĉi tien!
Li kondukis ilin mallonge tra koridoro kaj malfermis pordon.
— Jen agrabla saloneto! — li diris. — Espereble ĝi taŭgos. Nun pardonu min. Mi estas tiel okupata. Mankas tempo por paroli. Mi devas fortroti. Estas dura laboro por du kruroj, sed mi ne malgrasiĝas. Mi enrigardos denove poste. Se vi deziras ion, sonorigu la mansonorilon, kaj Nobo venos. Se li ne venos, sonorigu kaj kriu!
Finfine li foriris, kaj lasis ilin iom spiromankaj. Li ŝajnis kapabla paroladi senfine, kiom ajn li estus okupata. Ili trovis sin en eta kaj agrable varma ĉambro. Iom da hela fajro brulis en la kameno, kaj antaŭ ĝi estis kelkaj malaltaj kaj komfortaj seĝoj. Staris ronda tablo, kun jam sursternita tuko blanka, kaj sur ĝi estis granda mansonorilo. Sed Nobo, la hobita servisto, enpafis sin postnelonge, antaŭ ol venis al ili en la kapon sonorigi. Li alportis kandelojn kaj pleton ŝarĝitan je vazoj.
— Ĉu vi deziras ion trinki, mastroj? — li demandis. — Kaj ĉu mi montru al vi la dormoĉambrojn, dum la vespermanĝo estas preparata?
Ili jam lavis sin kaj trinkis bieron el bonaj tasegoj, kiam revenis s-ro Buterburo kaj Nobo. Senprokraste la tablo estis ŝarĝita. Troviĝis varma supo, malvarmaj viandoj, rubusa torto, novaj panoj, butertranĉoj, kaj duono de matura fromaĝo: bona senpretenda manĝaĵo, same bona kiel en la Provinco, kaj sufiĉe hejmeca por forpeli la lastajn dubojn de Sam (jam multe senzorgigita pro la bonega biero).
La tavernestro ŝvebis dum kelka tempo, kaj poste pretiĝis forlasi ilin.
— Mi ne scias, ĉu eble vi emos aliĝi al la societo, kiam vi finmanĝos, — li diris, starante ĉe la pordo. — Eble vi preferos enlitiĝi. Tamen la societo tre volonte bonvenigos vin, se vi emas. Al ni ne ofte venas eksteruloj — vojaĝantoj el la Provinco, mi devas diri, pardonpete; kaj al ni plaĉas aŭdi iomete da novaĵo, aŭ iun rakonton aŭ kanton, kiun vi havas en la menso. Sed laŭ via deziro! Sonorigu, se io mankos al vi!
Tiel freŝigitaj kaj kuraĝigitaj ili sentis sin post fino de la manĝado (ĉirkaŭ tri kvaronojn da horo de seninterrompa glutado ne malhelpata de nenecesaj paroloj), ke Frodo, Grinĉjo kaj Sam decidis aliĝi al la societo. Gaja diris, ke tie estos tro sufoke.
— Mi sidos ĉi tie kviete antaŭ la fajro dum kelka tempo, kaj eble eliros poste por spiri iom da aero. Kondutu bone kaj ne forgesu, ke via celo estas eskapi sekrete, kaj ni troviĝas ankoraŭ sur la ĉefvojo kaj ne tre malproksime de la Provinco!
— En ordo! — diris Grinĉjo. — Gardu vin! Ne perdiĝu, kaj ne forgesu, ke estas pli sekure en la domo!
La societo estis en la komuna salono de la taverno. La ĉeestantaro estis multnombra kaj varia, kiel Frodo rimarkis, kiam liaj okuloj kutimiĝis al la lumo. Tiu devenis ĉefe de flamanta ŝtipfajro, ĉar la tri lampoj pendantaj de la traboj estis etbrilaj kaj duone vualitaj per fumo. Barlimano Buterburo staris proksime al la fajrujo, parolante al duo da gnomoj kaj unu-du strangaspektaj homoj. Sur la benkoj sidis diversaj uloj: homoj de Brio, grupo de lokaj hobitoj (sidantaj babile kune), kelkaj pliaj gnomoj, kaj aliaj svagaj figuroj malfacile videblaj en la foraj ombroj kaj anguloj.
Tuj kiam eniris la provincaj hobitoj, aŭdiĝis bonveniga alvokado de la brianoj. La fremduloj, precipe tiuj, kiuj alvenis laŭ la Verdvojo, rigardis ilin scivoleme. La tavernestro prezentis la novevenintojn al la brianoj, tiel rapide, ke, kvankam ili aŭdis multajn nomojn, ili malofte certis, kiuj estas la nomitoj. La homoj de Brio ŝajnis ĉiuj havi nomojn iom botanikajn (kaj por la provincanoj iom strangajn), kiel Junkolumo, Kaprofolio, Erikpiedo, Pomodoro, Kardolano kaj Filikĉjo (se ne mencii Buterburon). Kelkaj el la hobitoj havis nomojn similspecajn. La Artemizioj, ekzemple, ŝajnis multnombraj. Sed la plimultaj havis naturajn nomojn, kiel Teramaso, Brokhuso, Longatruo, Sablopelo, kaj Tunelĉjo, el kiuj multaj estis uzataj en la Provinco. Estis kelkaj Submontetoj el Transio, kaj ĉar ili ne povis imagi samnomon sen parenceco, ili prenis Frodon al la koro kiel longeperditan kuzon.
La briaj hobitoj, fakte, estis amikemaj kaj scivolemaj, kaj Frodo baldaŭ trovis, ke estos necese iel klarigi tion, kion li faras. Li sciigis, ke li interesiĝas pri historio kaj geografio (pro kio okazis multe da kapskuado, kvankam neniu el ambaŭ vortoj estis multe uzata en la bria dialekto). Li diris, ke li pripensas verkadon de libro (je kio okazis silenta mirado) kaj ke li kaj liaj amikoj deziras kolekti informojn pri hobitoj loĝantaj ekster la Provinco, precipe en la landoj orientaj.
Je tio eksplodis ĥaoso de voĉoj. Se Frodo vere dezirus verki libron kaj havus multajn orelojn, li estus lerninta sufiĉon por pluraj ĉapitroj dum kelkaj minutoj. Kaj se tio ne estis sufiĉa, al li estis donita tuta listo de nomoj, komence de “jena maljuna Barlimano”, al kiuj li povus iri por pluaj informoj. Sed post kelka tempo, ĉar Frodo ne evidentigis signon, ke li verkos libron en tiu loko, la hobitoj reiris al siaj demandoj pri okazaĵoj en la Provinco. Frodo ne pruviĝis tre komunikema, kaj li baldaŭ trovis sin sidanta sola en angulo, aŭskultanta kaj ĉirkaŭrigardanta.
La homoj kaj gnomoj parolis plejparte pri malproksimaj eventoj kaj diskonigis novaĵojn, kiaj estiĝis eĉ tro konataj. En la sudo estis perturboj, kaj evidentiĝis, kelahomoj, kiuj venis laŭ la Verdvojo, estis nomadaj, serĉante landojn, kie ili povos trovi iom da trankvilo. La brianoj estis kunsentemaj, sed klare ne tre pretis akcepti grandan nombron da fremduloj en sia landeto. Unu el la vojaĝintoj, straba mistrajta ulo, antaŭdiris, ke pli da homoj venos norden en la baldaŭa estonteco.
— Se oni ne trovos por ili lokon, ili mem trovos por si. Ili rajtas vivi, samkiel aliuloj, — li diris laŭte. La lokaj loĝantoj ne aspektis tro kontentaj pri la ebleco.
La hobitoj ne multe atentis ĉion ĉi, kaj ĝi tiumomente ne ŝajnis multe koncerni hobitojn. Granduloj apenaŭ volus peti loĝadon en hobitaj truoj. Ili pli interesiĝis pri Sam kaj Grinĉjo, kiuj jam sentis sin tute hejme kaj babilis gaje pri okazaĵoj en la Provinco. Grinĉjo vekis multe da ridado per priskribo pri kolapso de la tegmento de l’ Urba Truo en Mult-Fosejo: Vilĉjo Vitfuto, la Urbestro, kaj la plej grasa hobito en Okcident-kvarono, estis entombigita en kalko, kaj elvenis kvazaŭ faranita pudingo. Sed kelkaj demandoj iom maltrankviligis Frodon. Unu el la brianoj, kiu verŝajne estis plurfoje en la Provinco, volis scii, kie vivas la Submontetoj kaj al kiuj ili estas parencaj.
Subite Frodo rimarkis, ke ankaŭ strangaspekta veterhardita viro, kiu sidis en ombroj apudmuraj, streĉe aŭskultis la hobitajn parolojn. Antaŭ si li havis altan pokalon, kaj li fumis longtuban pipon nekutime ĉizitan. Liaj kruroj etendiĝis antaŭen, vidigante longajn botojn el fleksiĝema ledo, kiuj bone laŭmezuris sed spertis multe da uzado kaj estis aktuale kototegitaj. Vojaĝe makulita mantelo el peza malhelverda drapo estis strikte volvita ĉirkaŭ li, kaj malgraŭ la ĉambra varmego li portis kapuĉon, kiu superombris lian vizaĝon; sed ekbrilo de liaj okuloj videbliĝis dum li rigardis la hobitojn.