Выбрать главу

— Kiu estas tiu? — Frodo demandis, kiam li havis okazon flustri al s-ro Buterburo. — ŝajnas, ke vi ne prezentis lin?

— Tiu? — diris la tavernestro per responda flustro, larĝigante unu okulon sen turno de la kapo. — Mi ne scias precize. Li estas unu el la vagularo — ni nomas ilin disiruloj. Li malofte parolas: tamen li bonege rakontas, kiam li emas al tio. Li malaperas dum monato, dum jaro, kaj poste li reaperas. Li venis-iris sufiĉe ofte dum la pasinta printempo; sed mi ne rimarkis lin lastatempe en la ĉirkaŭaĵo. Kio estas lia ĝusta nomo, tion mi neniam aŭdis: sed ĉi tie oni konas lin laŭ Paŝegulo. Li iras tre rapide per siaj longaj tibioj; tamen al neniu diras, kiamotive li devas rapidi. Sed ne klarigeblas oriento kaj okcidento, kiel ni diras en Brio, kio estas la disiruloj kaj la provincanoj, pardonpete. Strange, ke vi enketis pri li. — Sed tiumomente s-ro Buterburo estis forvokita per postulo de plua biero kaj lia lasta komento restis neklarigita.

Frodo trovis, ke Paŝegulo nun rigardas lin, kvazaŭ li aŭdus aŭ divenus ĉion diritan. Baldaŭ per mangesto kaj kapklino li invitis Frodon alveni kaj sidiĝi apude. Kiam Frodo alproksimiĝis, li forpuŝis sian kapuĉon, vidigante vilan malhelan hararon grizmakulitan, kaj sur pala severa vizaĝo paron de akraj grizaj okuloj.

— Mi nomiĝas Paŝegulo, — li diris mallaŭtvoĉe. — Mi tre ĝojas vin renkonti, Mastro Submonteto, se maljuna Buterburo pravis pri via nomo.

— Li pravis, — diris Frodo rigide. Li sentis sin tre malserena rigardate de tiuj akraj okuloj.

— Nu, Mastro Submonteto, — diris Paŝegulo, — sur via loko, mi malhelpus, ke viaj junaj amikoj tro multe parolu. Trinkaĵoj, fajro, kaj hazardaj renkontiĝoj sufiĉe agrablas, sed, nu — ĉi tie ne estas la Provinco. Ĉeestas strangaj personoj. Kvankam ne mi devus diri tion, vi eble pensas, — li aldonis kun memkonscia rideto, vidante ekrigardon de Frodo. — Kaj eĉ pli strangaj vojaĝantoj trapasis Brion lastatempe, — li daŭrigis, rigardante la vizaĝon de Frodo.

Frodo rerigardis sed diris nenion; kaj Paŝegulo montris neniun pluan signon. Lia atento ŝajne fiksiĝis al Grinĉjo. Alarmite, Frodo konsciiĝis, ke la ridinda juna Tjuko, kuraĝigite per la sukceso pri la urbestro de Mult-Fosejo, efektive nun rakontis komike pri la adiaŭa festo de Bilbo. Li jam prezentis imiton de la Parolado, kaj proksimiĝas al la miriga Malapero.

Frodo iĝis kolereta. Tio estis rakonto sufiĉe sendanĝera por la plimultaj lokaj hobitoj, sendube: nur komika rakonto pri tiuj komikuloj trans la Rivero; sed kelkaj (ekzemple maljuna Buterburo) havis iom da scio, kaj probable jam delonge aŭdis onidirojn pri la malapero de Bilbo. Ĝi enmensigus al ili la nomon Baginzo, precipe se jam okazis enketoj en Brio rilate tiun nomon.

Frodo nervoziĝis, pensante kion fari. Grinĉjo evidente multe ĝuis la ricevatan atenton, kaj tute forgesis pri ilia danĝero. Frodo subite ektimis, ke en lia nuna humoro li eble eĉ la Ringon mencius; kaj tio tre povus esti katastrofa.

— Prefere faru ion rapide! — flustris Paŝegulo en lian orelon. Frodo saltstariĝis sur tablon, kaj komencis paroli. La atento de la aŭskultantoj de Grinĉjo estis perturbita. Iuj hobitoj rigardis Frodon, ridis kaj aplaŭdis, pensante, ke s-ro Submonteto jam glutis iom pli ol sufiĉe da biero.

Frodo subite embarasiĝis, kaj trovis, ke (laŭ sia kutimo kiam li faris paroladon) li fingrumas la enhavon de sia poŝo. Li palpis la Ringon sur ĝia ĉeno, kaj tute neklarigeble lin inundis deziro ĝin surmeti kaj malaperi el la stulta situacio. Al li ŝajnis, iel, ke tiu propono alvenis al li de ekstere, de iu aŭ io en la ĉambro. Li firme rezistis la tenton, kaj kroĉis la Ringon en sia mano, kvazaŭ tenegi ĝin kaj malhelpi ĝian eskapon aŭ misfaradon. Ĉiuokaze ĝi havigis al li neniom da inspiro. Li prononcis “kelkajn konvenajn vortojn”, kiel oni dirus en la Provinco:

— Ni estas ĉiuj tre plezurigitaj de la afableco de via akcepto, kaj mi aŭdacas esperi, ke mia mallonga vizito helpos renovigi la amikecajn rilatojn inter la Provinco kaj Brio; — kaj poste li hezitis kaj tusis.

Ĉiu en la ĉambro jam rigardis lin.

— Kanton! — kriis unu el la hobitoj.

— Kanton! Kanton! — kriis ĉiuj aliaj. — Ek al, mastro, kantu al ni ion, kiun ni neniam antaŭe aŭdis!

Dum momento Frodo staris gapante. Tiam despere li komencis ridindan kanton, kiu estis iom plaĉinta al Bilbo (kaj pri kiu li iom fieris, ĉar la vortojn li mem verkis). Temis pri taverno; kaj tial probable ĝi venis al Frodo en la kapon ĝuste tiam. Jen la plena teksto. Nur kelkaj vortoj el ĝi estas nuntempe kutime memorataj.

Troviĝis foje olda, griza tavern’ montetofunde, kaj tian bieron oni vendis, ke l’ Luna Viro mem descendis por trinki ĝin abunde.
La ĉevalista kat’ posedis kvinkordan violonon; kaj supren-suben l’ arĉo kuris, jen grincis alte, jen murmuris, jen segis mezan sonon.
Hundeto de la estro ŝatis spritaĵojn kun admiro; kiam la gasta gajo multis, al ĉiuj ŝercoj ĝi aŭskultis kaj ridis ĝis senspiro.
Bovin’ ilia kornohava fieris kun superbo; sed ebriigis ĝin muziko ĝis kun flirtiga vostotiko ĝi dancis sur la herbo.
Arĝentaj pletoj kaj kuleroj valoris preterpreze! du specialis dum Dimanĉo, jam poluritaj laŭ aranĝo Sabaton posttagmeze.
La Luna Viro trinkis ege, la katmiaŭo strasis; kuler’ kaj plet’ surtable dancis, bovino en ĝardeno prancis, la hund’ la voston ĉasis.
La Luna Viro pluan glutis kaj de la seĝ’ forglisis, kaj sonĝis planke pri la elo, ĝis steloj palis sur ĉielo kaj la aŭror’ kulisis.
Al kat’ la ĉevalisto diris: “Ĉevaloj de la Luno henas kaj la buŝferon mordas, la mastra menso tre malordas kaj soros baldaŭ Suno!”
Do violone ludis sprone la kat’ kun laŭto plia; per ĝigo vekis ĝi inspiron, dum l’ estro skuis la Lunan Viron, dirante: “Post la tria!”
La Viron oni rulis supren ĝis ree li surlunis, dum la ĉevaloj karakolis, kaj la bovino kapriolis, kaj plet’ kuleron kunis.
De l’ violono laŭtiĝis sono, la hund’ blekegis flanke; jen la bovino renversiĝis; la gastoj el la lit’ verŝiĝis kaj dancis jam surplanke.
Rompiĝis kordoj violonaj, bovin’ translunis muĝe, pro l’ spritoj ridis la hundeto, forkuris kun Sabata pleto kuler’ Dimanĉa fuĝe.
La Lun’ ruliĝis postmonteten kiam la Sun’ suprenis. Ĝi ion tiam ne imagis, ĉar ili ĉiuj, kvankam tagis, al sia lit’ revenis!

Aŭdiĝis longaj laŭtaj aplaŭdoj. Frodo posedis bonan voĉon, kaj la kanto ekplaĉis al ili.

— Kie estas maljuna Barlo? — ili kriis. — Tion li devus aŭdi. Bobo devus lernigi al sia kato la violonon, kaj poste ni povus danci. — Ili postulis pli da biero, kaj komencis krii: — Kantu ĝin denove, mastro! Ek! Bis!

Ili trudis al Frodo alian trinkaĵon, kaj devigis lin rekomenci la kanton, dum multaj el ili kunkantis; ĉar la melodio estis tre konata, kaj ili rapide parkeris tekstojn. Nun estis la vico de Frodo esti kontenta pri si. Li kapriolis sur la tablo; kaj kiam li la duan fojon venis ĝis “bovin’ translunis muĝe”, li saltis en la aeron. Multe tro vigle; ĉar li descendis, krak! sur pleton kovritan de kruĉoj, kaj glitis, kaj ruliĝis de la tablo kun krako, tintoj kaj bum! Ĉiuj aŭdantoj malfermis la buŝojn por ridi kaj ĉesis en gapa silento, ĉar la kantinto malaperis. Li simple malestis, kvazaŭ li trairus tute tra l’ planko, ne postlasinte truon!