Выбрать главу

La lokaj hobitoj gapis mirigite, kaj poste saltstariĝis kaj kriis por alvoki Barlimanon. La tuta societo formoviĝis de Grinĉjo kaj Sam, kiuj trovis sin solaj en angulo, kaj rigardataj malhele kaj dubeme de fore. Estis klare, ke multaj personoj jam taksis ilin kunuloj de vojaĝanta magiisto kun nekonataj potencoj kaj celoj. Sed ĉeestis unu brunhaŭta brilandano, kiu staris ilin rigardante kun esprimo scioplena kaj duone moka, kiu tre malserenigis ilin. Baldaŭ li glite eliris tra la pordo, sekvate de la straba sudano: tiuj du estis multe interflustrintaj dum la vespero. Henĉjo la pordisto ankaŭ eliris tuj post ili.

Frodo sentis sin stultulo. Ne sciante, kion alian fari, li forrampis sub la tabloj al la malhela angulo apud Paŝegulo, kiu sidis senemocie, donante neniun signon pri siaj pensoj. Frodo apogis sin al la muro kaj formetis la Ringon. Kiel ĝi suriris lian fingron, li tute ne sciis. Li povis supozi nur, ke li palpis ĝin en la poŝo dum li kantis, kaj ke iel ĝi surglitis, kiam li abrupte elpuŝis la manon por sin savi dum la falo. Momente li scivolis, ĉu eble la Ringo mem trompis lin; eble ĝi klopodis riveli sin responde al iu deziro aŭ ordono, kiu senteblis en la ĉambro. Al li ne plaĉis la aspekto de la viroj, kiuj jam eliris el la ĉambro.

— Nu? — diris Paŝegulo, kiam li revidiĝis. — Kial vi faris tion? Pli malbone ol io ajn direbla de viaj amikoj! Vi enkaĉigis la piedon. Aŭ ĉu prefere la fingron?

— Mi ne scias, kion vi celas, — diris Frodo, ĝenite kaj timigite.

— Jes, vi ja scias, — respondis Paŝegulo, — sed ni prefere atendu ĝis trankviliĝos la tumulto. Poste, se plaĉos al vi, s-ro Baginzo, mi deziros kvietan interparolon kun vi.

— Pri kio? — demandis Frodo, ignorante la subitan uzon de sia ĝusta nomo.

— Afero iom grava — al ni ambaŭ, — respondis Paŝegulo, rigardante rekte en la okulojn de Frodo. — Vi eble aŭdos ion por vi avantaĝan.

— Do bone, — diris Frodo, klopodante aspekti senĝena. — Mi parolos kun vi poste.

Dume apud la kameno okazis diskuto. S-ro Buterburo entrotis, kaj li nun klopodis aŭskulti diversajn kontraŭdirajn historiojn de la okazaĵo samtempe.

— Mi vidis lin, s-ro Buterburo, — diris hobito; — aŭ almenaŭ mi ne vidis lin, se vi min komprenas. Li simple malaperis senpostlase, por tiel diri.

— Ĉu vere, s-ro Artemizio! — diris la tavernisto, mienante perplekson.

— Jes, vere! — respondis Artemizio. — Cetere, mi diris, kion mi volis diri.

— Enestas eraro ie, — diris Buterburo, skuante la kapon. — Ekzistis tro multe da tiu s-ro Submonteto, ke li malaperu senpostlase; aŭ kunpostlase, kiel ŝajnas pli probabla en tiu ĉi densaera ĉambro.

— Nu, kie li estas nun? — kriis pluraj voĉoj.

— Ĉu mi scias? Li rajtas iri kien li volas, kondiĉe ke li pagu matene. Jen do s-ro Tjuko: li ne malaperis.

— Nu, mi vidis, kion mi vidis, kaj mi vidis, kion mi ne vidis, — diris Artemizio obstine.

— Kaj diras mi, ke enestas ia eraro, — ripetis Buterburo, prenante la pleton kaj surigante la frakasitajn kruĉojn.

— Kompreneble enestas eraro! — diris Frodo. — Mi ne malaperis. Jen mi! Mi nur interŝanĝis kelkajn vortojn kun Paŝegulo en la angulo.

Li antaŭenpaŝis en la fajrolumon, sed la plejparto de la societo retretis, eĉ pli perturbite ol antaŭe. Ili tute ne estis kontentigitaj per lia klarigo, ke li rapide forrampis sub la tabloj post la falo. La plimultaj hobitoj kaj la homoj de Brio senprokraste foriris ofendite, ne havante emon al plua distriĝo tiuvespere. Unu-duĵetis al Frodo rigardon nigran kaj foriris murmurante inter si. La gnomoj kaj du aŭ tri fremdaj homoj, kiuj plu estis, stariĝis kaj deziris bonan nokton al la tavernestro, sed ne al Frodo kaj ties amikoj. Post nelonge restis neniu krom Paŝegulo, kiu daŭre sidadis, nerimarkite, apud la muro.

S-ro Buterburo ne ŝajnis multe perturbita. Li kalkulis, tre probable, ke lia domo estos denove plena dum multaj estontaj vesperoj, ĝis la aktuala mistero estus plendiskutita.

— Nu, kion vi faris, s-ro Submonteto? — li demandis. — Timigis miajn klientojn kaj frakasis mian vazaron per via gimnastikado!

— Mi tre bedaŭras, ke mi tiel ĝenis, — diris Frodo. — Estis tute senintence, kredu min. Plej misfortuna akcidento.

— En ordo, s-ro Submonteto! Sed se vi intencas denove iom akrobati aŭ prestidigiti, aŭ kio ajn estis, prefere avertu la personaron antaŭe — kaj avertu min. Ni estas ĉi tie iom suspektemaj pri ĉio eksterordinara — mistera, se vi min komprenas; kaj ni ne simpatias subite tion.

— Nenion similan mi denove faros, s-ro Buterburo, mi promesas tion. Kaj nun mi verŝajne enlitiĝos. Ni ekiros frue en la mateno. Ĉu vi certigos, ke niaj poneoj estos pretaj ĝis la oka horo?

— Tre bone! Sed antaŭ ol vi foriros, mi ŝatus interparoli kun vi private, s-ro Submonteto. Io ĵus revenis al mia menso, kion mi devus sciigi al vi. Espereble vi ne misakceptos ĝin. Kiam mi plenumos unu-du aferojn, mi venos al via ĉambro, se vi konsentas.

— Certe! — diris Frodo, sed lia koro peziĝis. Li scivolis, kiom da privataj interparoloj li spertos antaŭ ol enlitiĝi, kaj kion ili rivelos. Ĉu ĉiuj tiuj personoj estas ligitaj kontraŭ lin? Li komencis suspekti, ke eĉ la grasa vizaĝo de maljuna Buterburo kaŝas minacajn planojn.

10

Paŝegulo

Frodo, Grinĉjo kaj Sam reiris al la saloneto. Mankis lumo. Gaja ne estis tie, kaj la fajro malardiĝis. Nur reflamiginte balge la cindrojn kaj surĵetinte unu-du ŝtipojn ili eltrovis, ke Paŝegulo estis akompaninta ilin. Jen li sidis trankvile sur seĝo apud la pordo!

— Nu do! — diris Grinĉjo. — Kiu estas vi, kaj kion vi deziras?

— Mi nomiĝas Paŝegulo, — li respondis, — kaj via amiko eble forgesis, ke li promesis kvietan interparolon kun mi.

— Vi diris, ke mi eble aŭdos ion por mi avantaĝan, ŝajnas al mi, — diris Frodo. — Kion vi volas diri?

— Plurajn aferojn, — respondis Paŝegulo. — Sed kompreneble, mi postulos mian pagon.

— Kion signifas tio? — demandis Frodo akre.

— Ne timu! Mi celas ĝuste jenon: Mi diros al vi mian sciaĵon, kaj donos al vi bonan konsilon — sed mi postulos rekompencon.

— Kaj tio estos kia, mi petas? — diris Frodo. Li suspektis, ke li kontaktiĝis kun fripono, kaj li pensis malserene, ke li kunportis nur malmulte da mono. La tuto apenaŭ kontentigus friponon, kaj li ne povis malhavi eĉ parton da ĝi.

— Ne pli ol vi kapablos pagi, — respondis Paŝegulo kun malrapida rideto, kvazaŭ li divenus la pensojn de Frodo. — Nur jenon: vi devos permesi, ke mi akompanu vin, ĝis mi deziros forlasi vin.

— Ĉu vere? — respondis Frodo, surprizite, sed ne multe malŝarĝite. — Eĉ se mi dezirus alian kunulon, mi ne konsentus al tia aranĝo, ĝis mi scius pli multe pri vi kaj viaj aferoj.

— Bonege! — ekkriis Paŝegulo, transigante siajn krurojn kaj komforte rekliniĝante. — ŝajne vi resaĝiĝas, kaj tio estas bona afero. Ĝis nun vi estis tro senzorga. En ordo! Mi diros al vi mian sciaĵon, kaj lasos al vi decidi pri la rekompenco. Vi eble volonte ĝin donos, aŭdinte min.

— Do, ek! — diris Frodo. — Kion vi scias?

— Tro multe; tro multajn ombrajn aferojn, — diris Paŝegulo seriozege. — Sed kiom koncernas vin... — Li stariĝis kaj aliris la pordon, malfermis ĝin abrupte kaj trarigardis. Poste li fermis ĝin kviete kaj residiĝis. — Mi havas akrajn orelojn, — li daŭrigis, mallevante la voĉon, — kaj kvankam mi ne kapablas malaperi, mi ĉasis multajn sovaĝaĵojn kaj singardaĵojn, kaj mi kutime evitas vidiĝon, se mi volas. Nu, mi estis ĉi-vespere malantaŭ la dornbarilo sur la Vojo okcidente de Brio, kiam kvar hobitoj alvenis el la Montetaro. Ne necesas ripeti ĉion, kion ili diris al olda Bombadiljo aŭ unu al alia, sed unu afero interesis min. “Bonvolu memori, — diris unu el ili, — ke la nomo Baginzo devas ne menciiĝi. Mi estas s-ro Submonteto, se nomo estos mencienda”. Tiom interesis min tio, ke mi sekvis ilin ĉi tien. Mi transglitis la pordon ĝuste malantaŭ ili. Eble s-ro Baginzo havas honestan kialon por kaŝi sian nomon; sed se jes, mi volus konsili al li kaj liaj amikoj, ke ili estu pli singardaj.